Ĉu la rekomendateco de la vorto estas nur aŭ ĉefe funkcio de ilia
oficialeco (aŭ fundamenteco)? Ĉiuj uzas iujn neoficialajn radikojn,
kaj estas iuj oficialaj radikoj kiuj tute ne kongruas kun la spirito
de la lingvo. Eble oficialeco estas nur refutebla antaŭsupozo pri la
taŭgeco de la radiko, kvankam tiam, kompreneble, ni ne ĉiuj konsentos
pri indikoj, kiujn Renato faras.
--
Adam Raizen <adam....@gmail.com>
Kiu ne komprenas Esperanton, estas kondamnita rekrei ĝin, fuŝe.
>Nuntempe ni havas la tri signojn "=", "=-->" kaj "-->". Tamen
>ekzistas kvar > eblecoj
Jes.
Adam:
>C'u la rekomendateco de la vorto estas nur au' c'efe funkcio de ilia
>oficialeco (au' fundamenteco)? C'iuj uzas iujn neoficialajn
>radikojn, kaj estas iuj oficialaj radikoj kiuj tute ne kongruas kun
>la spirito de la lingvo. Eble oficialeco estas nur refutebla
>antau'supozo pri la tau'geco de la radiko, kvankam tiam,
>kompreneble, ni ne c'iuj konsentos pri indikoj, kiujn Renato faras.
Efektive la listo iom kreskis sen grandaj teoriaj konsideroj.
Por novaj radikoj lau' mi nebezonataj mi ekuzis -->.
Poste mi pensis, ke fundamentaj radikoj estas lau'difine netus'eblaj,
kvankam oni ja rajtas proponi ekvivalentojn por ili. Pro tio mi,
tamen, pensis, ke ni metu tiujn ekvivalentojn post la signo =,
alivorte ni ne deklaru ilin forigendaj sed simple egalaj al la ekvivalentoj.
La samon poste mi faris por la oficiligitaj radikoj.
Poste mi renkontis okazojn de oficialaj radikoj, kiujn mi mem ne
eltenas, kiel "animalo", kaj tiam mi inventis la kombinon =-->.
Nun ni alfrontas la okazon de neoficialaj vortoj tre uzataj kaj por
kiuj ni ne estas certaj c'u entute malrekomendi ilin. La ekzemplo
estas "humuro". Oni povus pensi pri nova signo, kiel diris Marcos,
ekzemple == au' +-, sed eble ni devas teorie repripensi la tutan
sistemon. Ekzemple ni povus dau're uzi --> por malrekomendo kaj = por
simpla propono de ekvivalenta formo sendepende de la statuso de la vorto.
Amike
Renato
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo,
<renato....@esperanto.it>
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~