kanono

0 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Nov 8, 2007, 8:08:36 AM11/8/07
to la-bona...@googlegroups.com
Ni nuntempe havas la jenan listeron:

kanon-o (armilo) = pafil-eg-o

Certe ni skribu "paf-il-eg-o", cxar "pafil" ne estas unu radiko sed jam kunmetajho.

Aldone, chu ni chikaze eble uzu "-->" kiam ni aparte markos la oficialecon?

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Nov 8, 2007, 8:27:26 AM11/8/07
to la-bona...@googlegroups.com

>Certe ni skribu "paf-il-eg-o"

dankon, Marcos, pro la g'ustigo. devas esti dekoj da tiaj okazoj en la listoj.

>chu ni chikaze eble uzu "-->" kiam ni aparte markos la oficialecon?

kial ne?

amike

renato

~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo,
<renato....@esperanto.it>
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~

Pilar Otto

unread,
Nov 9, 2007, 2:18:45 AM11/9/07
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

>> chu ni chikaze eble uzu "-->" kiam ni aparte markos la oficialecon?
>
> kial ne?

Cxar bedauxrinde ekzistas multaj specoj de pafilegoj, kaj kanono estas nur
unu el ili. Tial ne.

Otto

Renato Corsetti

unread,
Nov 9, 2007, 6:44:45 AM11/9/07
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:

>Cxar bedauxrinde ekzistas multaj specoj de pafilegoj, kaj kanono
>estas nur unu el ili. Tial ne.

Mi obeas vin pro tiom ke vi alpafu min per unu el la multaj specoj de
pafilegoj, sed mi volonte legus la listojn de tiuj multaj specoj.
Kutime mi uzas nur la kanonon, c'efe pro pafi al mus'oj.

Amike

Renato

Pilar Otto

unread,
Nov 9, 2007, 8:58:01 AM11/9/07
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> Mi obeas vin pro tiom ke vi alpafu min per unu el la multaj specoj de
> pafilegoj, sed mi volonte legus la listojn de tiuj multaj specoj.

Kaj tion vi petas al mi, kiu ne soldatservis kaj ecx ne bezonis kvereli por
liberigxi de soldatservo! (Unu el la malmultaj avantagxoj de blindeco.)
Tamen: multaj fusiloj estas tiom grandaj, ke ili povas esti nomataj
"pafilegoj". Mia impreso estas, ke tiaj povas esti musketo, funelpafilo,
mitralo. Mi ne mencias hauxbizon, cxar laux mia vortaro gxi estas mallonga
kanono.

> Kutime mi uzas nur la kanonon, c'efe pro pafi al mus'oj.

En Norvegujo oni ne celas tiom precize: oni pafas paserojn per kanonoj - aux
pli gxuste, akuzas aliajn pri tia pafado.

Amike senarmile,
Otto

Renato Corsetti

unread,
Nov 9, 2007, 9:06:49 AM11/9/07
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:

>multaj fusiloj estas tiom grandaj, ke ili povas esti nomataj
>"pafilegoj". Mia impreso estas, ke tiaj povas esti musketo,
>funelpafilo, mitralo. Mi ne mencias hauxbizon, cxar laux mia vortaro
>gxi estas mallonga kanono.

Dankon, mi komprenas, pri kio vi pensis. C'u "fusilo" ne estas alia
vorto por niaj listoj?

Pilar Otto

unread,
Nov 10, 2007, 3:40:54 PM11/10/07
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> C'u "fusilo" ne estas alia
> vorto por niaj listoj?

Se mi gxuste komprenas la aferon, en la unua tempo oni nomis fusilon
"pafilo" kaj kanonon "pafilego"; sed poste oni ekkonsciis, ke ekzistas aliaj
specoj de pafiloj: pistoloj, revolveroj ..., kaj tial eksentis la bezonon
havi malsamajn radikojn. Simile: en la unua tempo oni nomis "sxrauxbego" la
antauxenigilon, kiun oni nun nomas "helico", cxar sxrauxbego ja povas esti
ankaux granda sxrauxbo por sxrauxbi, ne por antauxenpusxi. Iom simile
ankoraux: "pregxejo" laux sia baza signifo povas esti kristana "kirko" aux
katedralo, juda sinagogo, islama moskeo, aux templo budhana, hindua, sxintoa
ktp. Iel la kristano monopoligis la plej bazan vorton por SIA kulto. Bone,
en cxi tiu listo versxajne cxiuj konsentas, ke la lingvo devas esti kiom
eble plej facila. Unu maniero restigi gxin facila estas per limigo de la
nombro de radikoj. Sed ankaux malgranda nombro de radikoj portas en si
riskon de pliMALfaciligo: se la signifo de vortkunmetajxo tiom specialigxas,
ke oni devas lerni, ekz., ke "lernejo" ne estas kiu ajn ejo, kie oni lernas,
sed nur tiuj, en kiuj oni lernas la bazajn kaj mezajn sciojn, kaj ne ekz.
universitato aux ejo por libervolaj E-kursoj, tiam perdigxas parto de la
travidebleco de E-o.

Amike,
Otto

Renato Corsetti

unread,
Nov 10, 2007, 4:43:01 PM11/10/07
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Otto,

vi estas pli sag'a ol mi, kvankam ni estas praktike samag'aj. La
koncerna proverbo evidente ne funkcias.

>"pafilo" . . . "pafilego". . . "sxrauxbego" . . . "pregxejo" . . .

>se la signifo de vortkunmetajxo tiom specialigxas, ke oni devas
>lerni, ekz., ke "lernejo" ne estas kiu ajn ejo, kie oni lernas, sed
>nur tiuj, en kiuj oni lernas la bazajn kaj mezajn sciojn, kaj ne
>ekz. universitato aux ejo por libervolaj E-kursoj, tiam perdigxas
>parto de la travidebleco de E-o.

Nu, tamen pro tio oni ne povas meti firman limon kaj oni devas uzi
sian komunan prudenton kaj decidi en c'iu okazo.

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages