> Sekve krimo preskriptiĝas.
>
> Kion ni proponas por tiu koncepto?
Temas pri "punebleccheso pro tro-pasintigho". Germane oni diras
"Verjaehrung". Ghi povas trafi cetere ne nur pri la punebleco de
krimoj, sed ankau pri la postulebleco rilate al civilrajtaj aferoj:
Tiaokaze temas pri "postulebleccheso pro tro-pasintigho". Ideon por
tre internacia au pli mallonga kaj trafa bonlingva esprimo mi nun ne
havas. Eble "preskripto" estas oficialiginda.
--
Andreas Kueck
Ideon por tre internacia au pli mallonga kaj trafa bonlingva esprimo mi nun ne havas.
Eble, sed antaŭ ol oficialigi radikon oni pensu sepdek sep fojojn.Eble "preskripto" estas oficialiginda.
> Andreas:
>
> Ideon por
> tre internacia au pli mallonga kaj trafa bonlingva esprimo mi nun ne
> havas.
>
> Kiel oni dira stion en la suoma, japana, ĉina, korea, vjetnama?
Ankaux en la japana "malvalidigxo/cxeso/estingigxo de punebleco".
Masako
--
Cvi Solt
Kibuc Gaaton
En la hebrea ni diras malnoviĝo
pretertempeco?
Amike salutas Leo
On Mar 4, 10:00 am, Marcos Cramer <marcos.cra...@gmail.com> wrote:
> Leo proponis:
>
> > pretertempeco?
>
> Ĉi tiu propono ŝajnas al mi tre bona: Facile komprenebla kaj sufiĉe preciza.
>
> Amike,
>
> Marcos
Sed la kompleta signifo nur farighas komprenebla, kiam oni diras 'Tiu
afero pretertempece malvalidighis.' (oni perdis rajton au puneblecon =
ist verjaehrt) au 'Li pretertempece akiris la rajton pashti sur tiu
tereno.'
Tio implicas la alternativojn pretertempeca malvalidigho kaj
pretertempeca rajtigho.
Eble tro simple por internacia uzo, char ja la vorto "malnovigho"
uzeblas multe pli ghenerale.
Kion vi opinius pri "neplupunebleco"?
Eble ne indus ke la adjektiva formo venu "pakita" en kunmetajho : "Tiu
krimo estas ne plu punebla, lau la nuna legharo"
Jose' Antonio Vergara
> Konsiderante ĉiujn observojn, mi provizore registris:
>
> # preskript·o → preter·temp·ec·o, ne·plu·pun·ebl·o
> # preskript·a → preter·temp·a, ne·plu·pun·ebl·a
>
> Amike
>
> Renato
>
>
> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>
Ghi almenau estu "preterpunebl/o/a", se ne "postpunebl/o/a". Plej nemiskomprenebla tamen estas "neplupunebl/o/a" au "jamnepunebl/o/a".
Preskripto estas faka jura termino, kiu havas du signifojn:
1) Fortempigxo de rajto, kiu ne plu estas praktikebla pro neuzo dum difinita tempo; ekzwemple, se mi ne postulas la pagon de sxuldon dum difinita tempo, mia rajto (kredito) preskriptigxas;
2) Fortempigxo de punebleco: se la fine jugxodecido ne okazas ene de difinita tempo, la delikto preskriptigxas, t.e. ne plu estas punebla.
Lige kun la supraj klarigoj, laux mi la prpponitaj solvoj ne tauxgas, aux minimume ili deva sesti diferencigataj kaj kompletigataj.
Mi aldonas, ke oni nepre devas distingi “preskripto” disde “defalo/ forfalo de rajto” kaj disde “uzukapo”:
1) defalo/ forfalo (itale “decadenza”) okazas kiam dum difinita tempo oni ne aktivigxas por akiri rajton (ekzemple, se oni ne prezentas iun petskribon por partopreni konkurson, ene de la fiksita tempo); se la legxo tion permesas, defalo povas esti nur simple “suspendata” (en la senco, ke oni ne kalkulas la tempon de suspendo, sed oni dauxrigas la kalkulon de la forfala tempo ekde kiam cxesas la kauxzo de suspendo), dum preskripto povas esti “interrompata” (en la senco, ke post la cxeso de la kauxzo de interrompo oni rekomencas kalkuli de la komenco, do sen konsidero pri la jam pasinta tempo);
2) “uzukapo” (kiel diras la vorto mem, el la latina, kies signifo estas “kapto per uzo”) okazas kiam la neuzo fare de la posedanto akompanigxas kun la uzo fare de triulo. Ekzemple, laux la itala legxo proprieto per si mem ne preskriptigxas pro la neuzo; sed se triulo agas kvazaux proprietulo dum difinita tempo, kaj la proprietulo ne protestas, la triulo akiras uzukapon.
· Mi estus tre singarda antaux ol sercxi pli malpli “proksimumajn” anstatauxajojn por juraj fakvortoj. Laux mi, estas preferinde celi oficialigon de la bezonataj terminoj.
Gxis
Antonio
>> Sekve krimo preskriptiĝas.
>
>> Kion ni proponas por tiu koncepto?
>
> Temas pri "punebleccheso pro tro-pasintigho". Germane oni diras
> "Verjaehrung".
nederlande preskaw same. Domagxe ke esp-o ne havas prefikson kia tiu "ver'
> Ideon por tre internacia au pli mallonga kaj trafa bonlingva esprimo
> mi nun ne
> havas.
nek mi
> Eble "preskripto" estas oficialiginda.
Mi kontrawas. Nek pre-skripto nek pres-kripto kompreneblas. Mi
subtenus oficialigon
de vorto kun tiu signifo, sed ne de la vorto "preskripto" mem
gxis, Ronaldo N
"Fortempiĝo" ŝajnas al mi interesa solvo. Kion pensas la aliaj.1) Fortempigxo de rajto
2) Fortempigxo de punebleco
Laux mi, estas preferinde celi oficialigon de la bezonataj terminoj.
1) Fortempigxo de rajto
2) Fortempigxo de punebleco
> "punebloĉesinteco"
La ech iomete pli peza "puneblec-chesinteco" plachas al mi, char ghi
estas almenau klara. (Aliaj proponoj estas eble iomete malpli pezaj,
sed multe pli ne-klaraj.)
--
Andreas Kueck
Mi aldonas ĝin al la aliaj por ne fogesi ĝin."puneblec-chesinteco"
2010/3/10 <mar...@melburno.org.au>:
Amike salutas Leo