ramur-o

3 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Sep 8, 2009, 2:09:42 PM9/8/09
to °listo 'la bona lingvo'
Mi legis la mesaĝojn pri "ramur-o".

Provizore mi registris:

ramur·o → (cerv·a·j) branĉ·korn·o·j, (cerv·a)korn·o·branĉ·ar·o

Mi ne vere sukcesis decidi, kiu estas la preferata ideo inter la du.

Komentoj bonvenaj.

Renato

Marcos Cramer

unread,
Sep 9, 2009, 5:42:57 AM9/9/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

ramur·o → (cerv·a·j) branĉ·korn·o·j, (cerv·a)korn·o·branĉ·ar·o

Mi ne vere sukcesis decidi, kiu estas la preferata ideo inter la du.

Laŭ mi ĉi tiu estas kazo, en kiu ni povas lasi ambaŭ alternativojn. La uzanto povas elekti inter ili depende de tio, ĉu li volas simple paroli pri la kornoj kaj nur flanke mencii ilian formon (tiuokaze li uzus "branĉkornoj"), aŭ ĉu li volas meti la atenton tute al la formo (tiuokaze li uzus "kornobranĉaro").

Tio sekve estus unu el la kazoj, en kiuj la bonlingva Esperanto povas esti pli preciza kaj nuanc-ebliga ol la naciaj lingvoj.

Nur unu komento pri la tajpado: Mankas spaceto antaŭ la "k" en la dua alternativo.

Amike,

Marcos

Johan Derks

unread,
Sep 9, 2009, 8:39:56 AM9/9/09
to la-bona...@googlegroups.com
 
Mi kontentas, ke en simplaj samsignifaj vortoj oni metis 'demokrateco' kiel alternativon/korektajhon por 'demokratio', sed chu ni ne akceptu la signifon 'demokrateca strukturo de shtato' ?
Mi ankau atentigas, ke ech en la Manifesto de Prago oni uzis la vorton demokratio en la senco de 'demokrateco'.
 
Chu ne estas stranga, ke OA-j ne donas signifojn de la de si oficialigitaj vortoj ?
 
Johan

Andreas Kueck

unread,
Sep 9, 2009, 12:16:42 PM9/9/09
to la bona lingvo
On 9 Sep., 14:39, "Johan Derks" <derks....@tiscali.nl> wrote:

> ... OA-j ne donas signifojn de la de si oficialigitaj vortoj ?

Tio chi trafas pri 474 vortoj oficialigitaj en la Dua Oficiala Aldono
al Universala Vortaro.

Jen la difino kaj tradukoj de "demokratio" oficialigita en la Oka
Oficiala Aldono al la Universala Vortaro:
"demokrati/o. Reghimo, en kiu la politika povo apartenas, jen pere,
jen senpere, al la popolo, kaj en kiu estas plej fortaj la sendistinge
egaligaj tendencoj.—A.democracy, F.démocratie, G.Demokratie,
H.democracia, I.democrazia, P.democracia."
( http://h.akademio-de-esperanto.org/aktoj/aktoj2/8oa.html )

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Sep 9, 2009, 12:44:27 PM9/9/09
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Marcos!

> Mankas spaceto antaŭ la "k" en la dua alternativo.
Aldonita!

Amike

Renato

Renato Corsetti

unread,
Sep 9, 2009, 1:03:15 PM9/9/09
to la-bona...@googlegroups.com
Johan:
sed chu ni ne akceptu la signifon 'demokrateca strukturo de shtato' ?
En kiu senco ni devus akcepti tion?

Mi ankau atentigas, ke ech en la Manifesto de Prago oni uzis la vorton demokratio en la senco de 'demokrateco'.
La lingvouzo de UEA (en ĉi tiu okazo de la redaktinto) ne nepre estas modela.

Amike

Renato

Renato Corsetti

unread,
Sep 9, 2009, 1:05:17 PM9/9/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:

> Jen la difino kaj tradukoj de "demokratio" oficialigita en la Oka
> Oficiala Aldono al la Universala Vortaro:
>
Jes, sed en la 2-a Aldono oni jam oficialigis "demokrato". Nun la
problmeo estas pri la rilatoj inter la du terminoj. Ĉu demokratoj loĝas
en demokratio?

Amike

Renato

Johan Derks

unread,
Sep 9, 2009, 1:30:00 PM9/9/09
to la-bona...@googlegroups.com
Johan:
sed chu ni ne akceptu la signifon 'demokrateca strukturo de shtato' ?
En kiu senco ni devus akcepti tion?
Simpligo de la signifo de 'demokratio' (lau la Oka Oficiala Aldono) NE estas demokrateco. Lau SSV oni povus tamen kompreni ghin tia.
Amike,
Johan

Fra Simo

unread,
Sep 9, 2009, 2:03:15 PM9/9/09
to la-bona...@googlegroups.com
2009/9/9, Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>:
Renato:

ramur·o → (cerv·a·j) branĉ·korn·o·j, (cerv·a)korn·o·branĉ·ar·o

Mi ne vere sukcesis decidi, kiu estas la preferata ideo inter la du.
 

Laŭ mi ĉi tiu estas kazo, en kiu ni povas lasi ambaŭ alternativojn. La uzanto povas elekti inter ili depende de tio, ĉu li volas simple paroli pri la kornoj kaj nur flanke mencii ilian formon (tiuokaze li uzus "branĉkornoj"), aŭ ĉu li volas meti la atenton tute al la formo (tiuokaze li uzus "kornobranĉaro").

Tio sekve estus unu el la kazoj, en kiuj la bonlingva Esperanto povas esti pli preciza kaj nuanc-ebliga ol la naciaj lingvoj.
 
     Mi povas elpensi tiajn kuntekstojn (eble pri tiaj Marcos estis pensanta), en kiuj "korn/o/branch/ar/o" estus ebla, sed shajnas al mi, ke tio ne estas vorto, kiun ni povus rekomendi kiel normalan Esperantan tradukajhon de "ramur/o". Ni atentu, ke chi tiu nomas la tuton de la branchokornoj de unu besto (ordinare de unu cervo), do la kornojn de tiu cervo, alivorte ties kornoparon, ja kun ties branchoj, sed ne la branchojn aparte konsideratajn, dum "korn/o/branch/ar/o" nomus speciale la branchojn de tiuj kornoj au de unu el tiuj kornoj.
     El tio, kion mi jam skribis pri la temo, mi devas reskribi almenau la plej gravan : kiam ajn ne as iu speciala kialo diri ion pli precizan, oni diru senplie "korn/o/j" au "korn/o/par/o", kvankam en vortaroj oni ja devas trovi vorton pli precizan. Tial mi ree proponas, ke en nia tabelo, se ni proponos la vorton "branĉ·korn·o·j",  ni interkrampigu ties komencan parton kaj skribu "(branĉ·)korn·o·j", ke la legantoj komprenu, ke tiun komencan parton ili aldonu nur en okazo de bezono.
 
     Amike salutas, plu bedaurante, ke pro tempomanko li nur pri kelkaj al la tushataj subtemoj kapablas interveni,
Francisko
 

Marcos Cramer

unread,
Sep 9, 2009, 2:05:35 PM9/9/09
to la-bona...@googlegroups.com
La signifo de "demokratio" ne estas "demokrateco".

Demokratio estas certa sistemo de regado. Demokrateco estas la eco esti demokrato (do subtenanto de demokratio).

Laŭ mi ne eblas krei kunmetitan vorton kun la signifo "demokratio" surbaze de la radiko "demokrat/". En la alia direkto, ja eblas esprimi "demokrato" surbaze de la radiko "demokrati/": Se oni (kiel mi) akceptas la uzon de "-ist-" en la senco de "-ism-an-", tiam "demokratiisto" povas signifi "demokrato".

Do se oni volas eviti unu el la du radikoj, oni devus eviti "demokrato". Mi tamen uzus ambaŭ radikojn, kaj pledus por tio, ke ni havu neniun linion pri la du radikoj. Se oni tamen nepre volas havi linion, tiu povas laŭ mi nur esti

demokrat·o ~ demokrati·ist·o

(eble  kun "ism·an" anstataŭ "ist").

Amike,

Marcos

Johan Derks

unread,
Sep 9, 2009, 1:35:02 PM9/9/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:
Jes, sed en la 2-a Aldono oni jam oficialigis "demokrato". Nun la
problmeo estas pri la rilatoj inter la du terminoj. Ĉu demokratoj loĝas
en demokratio?

Demokratio estas strukturo (reghimo) de shtato, ne shtato au lando mem.
Lau mi ne estas konflikto kun 'demokrato'.
Johan

Fra Simo

unread,
Sep 9, 2009, 3:06:50 PM9/9/09
to la-bona...@googlegroups.com
    Vi legis hodiau vespere, kvazau mi skribis :

2009/9/9, Fra Simo fra...@gmail.com:
 
     [...]
     El tio, kion mi jam skribis pri la temo, mi devas reskribi almenau la plej gravan : kiam ajn ne as iu speciala kialo diri ion pli precizan, oni diru senplie "korn/o/j" au "korn/o/par/o" [...]

    Unu el vi, al kiu por tio mi tre dankas, tuj atentigis min pri la strangajho. Mi skribis : "kiam ajn ne cheestas iu speciala kialo ". Sed ne tre plachis al mi en chi tiu kunteksto la vorto "cheestas", char mi preferus ian agoverbon. Mi intencis anstataue skribi ion alian, eble "trudighas", sed io min interrompis, pro kio mi preteratente sendis la tekston kun sola "as".

     La atentiginto demandis :

Ĉu vere vi uzas "as" anstataŭ "estas"? Aŭ ĉu temis pri tajperaro aŭ io simila?
     La  ghusta supozo estis la dua. Mi firmas pri tio, ke "as" ne egalas al "estas".
     Relegante mi jhus konstatis, ke en mia frazo kun "as", chi tiu vorto estus akceptebla, char ghi sidas en loko de agoverbo, kies vortobazo ne estas nepre preciziginda. Tamen mi ne intencis ghin uzi, char tio estus stile tre malklasika.
      Pri tio "la-bona-lingvo" ne okupighu pli longe. Pli ol sufichan laboron ni jam havas pri elektado de vortoj. Se iun el vi malbonfartigus miaj chi-supraj linioj, tiu prefere skribu al mi private.
 
     Amike salutas                              Francisko
 

Johan Derks

unread,
Sep 10, 2009, 7:29:07 AM9/10/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
Mi tamen uzus ambaŭ radikojn, kaj pledus por tio, ke ni havu neniun linion pri la du radikoj.
 
Mi:
Mia celo havi almenau linion pri demokratio nur estis kontraui la malghustan uzadon de demokratio en la senco de demokrateco.
Estus priridinde havi linion 'demokrat·o ~ demokrati·ist·o'
 
Amike,
Johan

Andreas Kueck

unread,
Sep 10, 2009, 9:47:45 AM9/10/09
to la bona lingvo
On 9 Sep., 19:35, "Johan Derks" <derks....@tiscali.nl> wrote:

> Demokratio estas strukturo (reghimo) de shtato, ne shtato au lando mem.
> Lau mi ne estas konflikto kun 'demokrato'.

Nu, mi nepre devis konsulti vortaron pri tio, chu oni diru "Germana
Demokrata Respubliko" au "Germana Demokratia Respubliko", char la
afero al mi neniel estis memkomprenebla.

--
Andreas Kueck

Fra Simo

unread,
Sep 10, 2009, 10:54:40 AM9/10/09
to la-bona...@googlegroups.com

2009/9/9, Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>:
La signifo de "demokratio" ne estas "demokrateco".

Demokratio estas certa [Preterpase : uzo de "cert/a "kun la chi-tiea signifo shajnas al mi (Francisko) nepre ne akceptebla apud la chefa signifo de tiu sama vorto.] sistemo de regado. Demokrateco estas la eco esti demokrato (do subtenanto de demokratio).

Laŭ mi ne eblas krei kunmetitan vorton kun la signifo "demokratio" surbaze de la radiko "demokrat/". [CHu "demokrat/ism/o" ne taugus ?  Por tiu mi ne pledas, char mi emas al malrekomendo de "demokrat/o".]En la alia direkto, ja eblas esprimi "demokrato" surbaze de la radiko "demokrati/": Se oni (kiel mi) akceptas la uzon de "-ist-" en la senco de "-ism-an-", tiam "demokratiisto" povas signifi "demokrato".

Do se oni volas eviti unu el la du radikoj, oni devus eviti "demokrato". Mi tamen uzus ambaŭ radikojn, kaj pledus por tio, ke ni havu neniun linion pri la du radikoj.
     Mi forte kontrauas samtempan rekomendadon de "demokrat/" kaj de "demokrati/", char tio krude kontrauas la Regulon 15-an (nome ties duan parton). Sed mi pretas konsenti, ke portempe ni havu paragrafon pri neniu el tiuj du, char pli gravajn indignindajhojn ni devas kontraubatali.
 
Se oni tamen nepre volas havi linion, tiu povas laŭ mi nur esti

demokrat·o ~ demokrati·ist·o

(eble  kun "ism·an" anstataŭ "ist").
 
     Nepre sen "ist/", char chi tiu ne egalas al "an/" !  Oni povus proponi au "demokrati/an/o" au "demokrati/ism/an/o" (se radikon "demokrati/" oni ja rekomendus). SHajnas al mi, ke la unua sufichus, ekster tre specialaj kuntekstoj, en kiuj oni volus tiujn du diferencigi.
 
     Aldone mi kopias du slipojn el miaj iamaj notoj pri la PIV, kiujn mi ial facile povis retrovi :
 

El miaj slipoj pri la Plena Ilustrita Vortaro

(oni atentu, ke tiuj estis labordokumentoj, ne senshanghe publikigotaj rekomendoj)

 

demokrat2o

 

     [El demokrat/2 kaj demokrati/8 devus sufichi maksimume unu. Pli facile estas fari chiujn necesajn vortojn el la dua, ol el la unua.

     Sed eble sufichas demokrati/o → popol/a reg/ad/o (eble ne popol/reg/ado, kiun oni povus kompreni kiel ’regado super {la popolo, popoloj}’).]

 

      1 → [[ demokrati/, popol/reg/ad/<ism>]]an/o

[Bedaurinde popol/ism/{an/}o estus miskomprenata de multaj, pro alilingvaj populisme k. s.]

 

     [?] † 2 → [[ [[demokrati/, popol/reg/ad/<ism>]]<a/>[[land/, regn/]]an/o [??],

                 regn/an/o de [[demokrati/a, popol/<e >reg/at/a]] land/o ]]

[Se chi tiu estas la signifo , kiu el la difinoj ne klaras. Alian mi ne divenas. Sed mi ege mirus, se iam mi iulingve renkontus { ~o, démocrate, democrat, Demokrat, demokrata, … } kun tiu signifo.]

 

      2 → [[ an/o de la (Uson/a )[[Demokrati/, Popol/<<a/>reg/ad/<ism/>>      a Parti/o

 

     ~a → [[demokrati/a, popol/<<a/>reg/ad/<ism/>>a

 

     ~a partio [Devus esti : Demokrata Partio, kun grandliterigoj.] (la ) Uson/a [[Demokrati/a, Popol/<<a/>reg/ad/<ism/>>a]] Partio

 

     ~aro→ [[ demokrati/, popol/a/reg/ad/<ism>]]an/ar/o

 

     ~eco→ ~ism/o [[ demokrati/, popol/reg/ad/]]ism/o

 

     popol~a [Fortraduko helpe de popol/ evidentigus la ridindecon de chi tiu termino ankau al tiuj, kiuj ne scias, ke gr demo(s) = ̀́̉‛popolo’.] → [[ popol/[[demokrati/a, popol/a/reg/ad/a]], [chi tie pli multo pri popol~a]]

 

[Poste pri social~a.]

 

demokrati/oz  8  [Sed 8 nur pri 1, kun la PIV-a dif.]

 

      1 → [[+ demokrat/a reg/ad/o, popol/a reg/ad/o, reg/ad/o far/e de la popol/o +]]

[La sumigosigno (+) signifas, ke oni eble povos konservi pli ol unu el la proponatajhoj inter la duoblaj substrekitaj krampoj rektaj.  Chi tie, la unua estos ebla nur post decido rekomendi la radikon demokrat/ kaj malrekomendi la radikon demokrati/.  Atenti, ke la tria kontrauuighas al « reg/ad/o [[ [[super, al[?] ]] la popol/o, la popol/o/n ]] » !]

 

     † 2 → [[~<ism/>an/ar/o, demokrat/ar/o]]

[La dua eblus, se demokrat/o-n, ne ~o-n oni rekomendus … ;  ankau se oni rekomendus ambau tiujn (kion tamen oni lau-eble ne faru !).]

 

     ~a → popol/a/reg/ad/a

              Kaj iufoje : [[+ popol/e  reg/at/a, reg/at/a de la popol/o +]]


 

Renato Corsetti

unread,
Sep 10, 2009, 5:26:39 PM9/10/09
to la-bona...@googlegroups.com
Mi legis nun ĉiujn mesaĝojn pri ĉi tiu temo. Por mi ĉefe gravas ke oni ne havu samtempe en Esperanto la du radikojn, demokrat-, 2OA, kaj demokrati-, zamenhofa, ĉar ili ne estas interderiveblaj, kontraŭ almenaŭ la dua parto de la 15-a regulo.

Mi komprenis ke por multaj la baza radiko estas demokrati-.

Ĉu ni havu la linion:

demokrat·o (2OA) ~ demokrati·an·o

laŭ la kombinitaj proponoj de Marcos kaj Francisko?

Amike

Renato


Marcos Cramer

unread,
Sep 10, 2009, 5:44:41 PM9/10/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato demandis:

> Ĉu ni havu la linion:
>
> demokrat·o (2OA) ~ demokrati·an·o
>
> laŭ la kombinitaj proponoj de Marcos kaj Francisko?

Tio certe estas pli bona ol la nuna linio. Ankoraŭ pli bona (ŝajne
ankaŭ laŭ Francisko) estus

demokrat·o ~ demokrati·(ism·)an·o

En la Tekstaro de Esperanto mi trovis ke la Esperanta traduko de "La
Respubliko" el la jaro 1993 plurfoje uzas "demokratiulo", ŝajne en la
senco de "demokrato". Kion aliaj opinias pri tiu vorto. Ĉu ni ankaŭ
menciu ĝin?

Amike,

Marcos

2009/9/10, Renato Corsetti <renato....@gmail.com>:

José Antonio Vergara

unread,
Sep 10, 2009, 11:30:44 PM9/10/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos :
> Ankoraŭ pli bona (...) estus

>
> demokrat·o ~ demokrati·(ism·)an·o

Jes, mi opinias tion la plej tauga solvo.

Fakte, kiel ie skribis s-ro Fischer, en la perfortita okcidenta
dialekto oni pli kaj pli shajnigas kvazau en E-o oni rajtus uzi tiun
pseudoçsufikson -i- ne nur por landnomoj (franco, "Francio"), sed
ankau por fakoj (biologo, Biologio), ktp.

Chi-kaze, vershajne preferindas ke la baza radiko restu demokrati-o,
kiu cetere ne nur difinas registarmodelon, sed ghenerale karakterizas
apartan manieron kompreni la sociajn rilatojn, jen politikajn,
lingvajn, ekonomiajn, etc, sur principoj de egaleco, de rajtoj por
chiuj.

José Antonio

Renato Corsetti

unread,
Sep 11, 2009, 2:58:10 AM9/11/09
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, laste, Marcos kaj Jose' Antonio!

Nun la linio estas:

demokrat·o [2oa] ~ demokrati·(ism·)an·o, demokrati·ul·o

Fakte en la pasinteco plurfoje mi uzis "demokratiulo" en miaj klopodoj unuecigi la du radikojn.

Amike

Renato


Fra Simo

unread,
Sep 11, 2009, 6:20:38 AM9/11/09
to la-bona...@googlegroups.com


2009/9/10, Renato Corsetti <renato....@gmail.com>:
     CHu ne utilus aldone signi, ke "demokrati/" estas trovebla en la 8-a Oficiala Aldono ?  Mi rekomendas, ke oni simile faru en chiuj kompareblaj okazoj (= ke oni signu Fundamentecon, oficialigitecon (kun la numero de la O. A.), Zamenhofecon (eble nur tiam, kiam la vorto efektive aperas en Zamenhofaj tekstoj, ne nur en vortaroj Zamenhofe aprobitaj ;  pli bone estus havi du malsamajn simbolojn) k. t. p. ankau en la duaj partoj de niaj paragrafoj).

 

Renato Corsetti

unread,
Sep 11, 2009, 7:17:19 AM9/11/09
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:
CHu ne utilus aldone signi, ke "demokrati/" estas trovebla en la 8-a Oficiala Aldono ?
Ne estas tre facile, ĉar la vortoj en la dekstra flanko de niaj linioj estas kompbino de elementoj fundamentaj kaj oficialaj en kelkaj aldonoj. Mi tamen pri demokrati-o aldonis noton en la linio. Vidu tie.

Amike

Renato


Fra Simo

unread,
Sep 11, 2009, 7:56:46 AM9/11/09
to la-bona...@googlegroups.com

2009/9/11, Renato Corsetti <renato....@gmail.com>:
     Tie mi vidas la jenon :
demokrat·o [2oa] ~ demokrati·(ism·)an·o, demokrati·ul·o [demokrati·o estas en la 8oa]

     Shajnas al mi, ke ankau tiel estas bone. Mi estis pensanta pri alia maniero, malpli multlitera :
 
demokrat·o [2oa] ~ demokrati[8oa]·(ism·)an·o, demokrati·ul·o [demokrati·o estas en la 8oa]
 
     Au, pli klare kaj pli malmultlitere :
 
demokrat2·o → demokrati8·(ism·)an·o, demokrati8·ul·o
 
     CHu io tehhnika malhelpas uzadon de ciferoj alte metitaj ?
 
     Ke estas sensence en chi tia okazo uzi la simbolon " ~ " anstatau la simbolon " → ", tion mi jam alifoje skribis. Ni ja konsentas pri malrekomendado de "demokrat/" kaj rekomendado de "demokrati/ (chu ne?).
 
     Mi krome dezirus, se ni ne tenos nin al la antaua, pli simpla kaj eble suficha propono de Renato ("demokrat·o (2OA) ~ demokrati·an·o", t. e., eble : "demokrat2·o → demokrati8·an·o" ), ke ni ne lasu la legantojn senhelpaj en la elektado inter la tri tradukajhoj. Se tiuj estas egalaj, ni skribu nur la plej bonan, kaj, se ili egale bonaj ili estas, la plej simplan. Se ili ne estas egalaj (je kio mi pretas konsenti), ni devas iom cerbumi pri ne tro multvortaj interkrampaj klarigoj.

Renato Corsetti

unread,
Sep 11, 2009, 8:10:08 AM9/11/09
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Francisko,

mi pova splucerbumi pri plej oportuna maniero skribi la indikojn.

Tamen:
Ke estas sensence en chi tia okazo uzi la simbolon "  ~ " anstatau la simbolon "  → ", tion mi jam alifoje skribis. Ni ja konsentas pri mal rekomendado de "demokrat/" kaj rekomendado de "demokrati/"   (chu ne ?).
Nu, ni havas iun ĝeneralan principon ke ĉe fundamentaj kaj oficialaj radikoj oni ne metu --> sed ~, krom en apartaj okazoj.

Mi, kiel vi kondamnas la faritajn oficialigojn de la duopoj kiaj demokrat-/demokrati-, sed por meti --> mi devus havi la konsenton de pluraj listanoj.

amike

Renato



Fra Simo

unread,
Sep 11, 2009, 11:18:00 AM9/11/09
to la-bona...@googlegroups.com
2009/9/11, Renato Corsetti <renato....@gmail.com>:
Kara Francisko,

mi pova splucerbumi pri plej oportuna maniero skribi la indikojn.

Tamen:
Ke estas sensence en chi tia okazo uzi la simbolon "  ~ " anstatau la simbolon "  → ", tion mi jam alifoje skribis. Ni ja konsentas pri mal rekomendado de "demokrat/" kaj rekomendado de "demokrati/"   (chu ne ?).
Nu, ni havas iun ĝeneralan principon ke ĉe fundamentaj kaj oficialaj radikoj oni ne metu --> sed ~, krom en apartaj okazoj.
 
      CHu kunpushighoj inter du formoj por unu sama radiko au du radikoj por unu sama vortofamilieto ne estas tiaj "apartaj okazoj" ?  Ja temas pri krudaj malrespektoj al la dua parto de la Regulo 15-a.

Mi, kiel vi kondamnas la faritajn oficialigojn de la duopoj kiaj demokrat-/demokrati-, sed por meti --> mi devus havi la konsenton de pluraj listanoj.
 
    Pli bone estus havi nenion pri "demokrat(i)/o", ol havi ambau tiujn vortojn, unu antau kaj respektive la alia post la simbolo " ~ ". Se Renato opinias, ke ne sufiche multaj el ni esprimis sian konsenton pri la intera simbolo en "demokrat2·o → demokrati8·an·o" (pri la ciferoj alte metitaj mi ne insistas, kvankam mi opinias, ke tiaj estas plej klaraj), li portempe forvishu la paragrafon pri "demokrat(i)/o", char per uzo de " ~ " ni rekomendas la antaue sidantan vorton, ne malrekomendas tiun. (CHi tie neniu el la du vortoj estus per si mem indigniga, sed tia estas la samtempa rekomendado de ili ambau, kiun per uzo de " ~ " ni kvazaue rekomendus.)
     Dume mi instigas niajn amikojn, ke ili sian opinion esprimu. Tion ili faru por helpi al la konscienco de Renato, char pri io tiel nepra li, lau mia opinio, devus nek atenti nek atendi ies ajn opiiesprimon nek (mal)konsenton. Prefere, ke Renaton ne trafu aparte je chiu vorto similan konsciencan doloron, ili diru sian principan konsenton, ke pri Esperanto ni laboras, ne pri ia alia lingvo, kaj ke Esperanton karakterizas, ke ne ekzistu kunpushighado de du formoj malsamaj (nek de du signifoj ne interligeblaj) por unu sama vortero (tiaj kunpushighoj estas malsanajhoj de tiuj lingvoj, en kiuj ili okazas) [krom, eble, en tia okazo, en kiu tio okazus en la Fundamento mem, kio eble estas direbla pri "bal/" kaj "danc/" au pri "legh/" kaj "jur(/)ist/" (kaj certe pri la bedaurinda paro "firm/" kaj "firm/o")].
 

 

Renato Corsetti

unread,
Sep 11, 2009, 11:37:40 AM9/11/09
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:
 CHu kunpushighoj inter du formoj por unu sama radiko au du radikoj por unu sama vortofamilieto ne estas tiaj "apartaj okazoj" ?  Ja temas pri krudaj malrespektoj al la dua parto de la Regulo 15-a.
Laŭ mia konscienco jes, sed ni atendu almenaŭ unu esprimon de unu alia listnao, kiu samopinias.

Amike

Renato


Marcos Cramer

unread,
Sep 15, 2009, 4:29:41 PM9/15/09
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:

 
>  CHu kunpushighoj inter du formoj por unu sama radiko au du radikoj por
> unu sama vortofamilieto ne estas tiaj "apartaj okazoj" ?  Ja temas pri krudaj
> malrespektoj al la dua parto de la Regulo 15-a.

Mi jam antaŭe atentigi pri tio ke la 15-a regulo ne malpermesas sed nur malrekomendas tiajn kunpuŝiĝojn.


> per uzo de " ~ " ni rekomendas la antaue sidantan vorton, ne malrekomendas tiun.

Ne. Ni certe ne rekomendas la vortojn, post kiuj ni metas "~". La "~" nur signifas, ke ni ne malrekomendas ĝin, sed ne ke ni rekomendas ĝin. Fakte ni jam tre ofte uzis "~" ĝuste por listigi vortojn, kiujn iuj listanoj konsideris malrekomendindaj kaj aliaj ne.

Laŭ mi estas tri argumentoj por ne malrekomendi "demokrat/" kaj sekve uzi "~". Antaŭ ol listigi la argumentojn, mi volas diri ke mi neniun el la tri argumentoj konsideras decidiga argumento; fakte ĉiu el ili per si mem estas nur malforta argumento. Sed la tri argumentoj kune ja iĝas forta kialo por ne malrekomendi "~":

1. "demokrat/" estis jam delonge uzata en Esperanto, kaj nun daŭre estas multe uzata. Ĝi do laŭ la reala lingvouzo estas forte enradikiĝinta en la lingvon.
2. "demokrat/" estas oficiala radiko.
3. "demokrato" estas signife (du ĝis tri silabojn) pli mallonge ol la de ni proponitaj alternativoj al ĝi.

Amike,

Marcos
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages