"Pendler", "commuter", "komuter", "pendolare" ...

6 views
Skip to first unread message

Andreas Kueck

unread,
Oct 28, 2009, 4:03:27 PM10/28/09
to la bona lingvo
La Krause-vortaro tradukas "Pendler" tiel: "laboristo chiutage
veturanta de sia loghloko al aliurba laborejo". Chu oni povas trovi
koncizan kunmetajhon, antau ol estighas ne-bezonata nova vorto? Au chu
oni bezonas novan vorton oficialigindan por tiu chi chiutaga afero?

Chu taugas la vorto "pendolanto" (= traduko de la germana vorto)? Au
chu oni precizigu, ekzemple tiel: "inter-hejm-kaj-laborej-pendolanto"?

--
Andreas Kueck

Antonio De Salvo

unread,
Oct 28, 2009, 5:03:28 PM10/28/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas Kueck:

Gxis nun, mi uzis "navedulo"; "; sed ankaux "pendolanto" tauxgas.
Gxis
Antonio

Marcos Cramer

unread,
Oct 28, 2009, 5:24:23 PM10/28/09
to la-bona...@googlegroups.com
Chu taugas la vorto "pendolanto" (= traduko de la germana vorto)? Au
chu oni precizigu, ekzemple tiel: "inter-hejm-kaj-laborej-pendolanto"?

Certe la uzo de "pendoli" estus iom metafora ĉi-kaze, sed ŝajnas ke multaj lingvoj jam konas tiun metaforon (laŭ la Vikipedio almenaŭ la dana, finna, franca, germana, hungara, itala, norvega, rusa kaj sveda). Se ni trovas ankaŭ ne-Eŭropan lingvon kiu uzas tiun metaforon, tiam mi ja pretas akcepti ĝin. Ĉiuokaze, la dua propono de Andreas estas multe tro longa por praktika uzado. Se estas risko de neĝusta kompreno, oni povus pliprecizige ekzemple per "laborpendolanto".

Aliaj ideoj por bonlingvaj alternativoj, kiujn mi ĵus havis, estas "distanclaborejulo" kaj "laborvojaĝanto". La unua fakte estas la esprimo, kiu ĝis nun plej kontentigas min por traduki "Pendler"/"commuter", sed el ĝi bedaŭrinde ne eblas formi koncizan esprimon por la agado de tia persono ("distanclaborejen-kaj-reen-vojaĝadi"?). La dua verŝajne havas iom tro vastan signifon, ĉar ankaŭ persono kiu daŭre devas vojaĝi al novaj lokoj por sia laboro estas "laborvojaĝanto", sed li ja ne estas "Pendler"/"commuter" (ĉar ne temas pri tien-kaj-reen-vojaĝado).

Aliaj ideoj por kunmetaĵoj estas bonvenaj. Sed same bonvena estas indiko pri tio, ĉu iu ne-Eŭropa lingvo ankaŭ uzas la metaforon kun "pendoli".

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Oct 29, 2009, 3:27:40 AM10/29/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos (kaj aliaj):
Aliaj ideoj por kunmetaĵoj estas bonvenaj. Sed same bonvena estas indiko pri tio, ĉu iu ne-Eŭropa lingvo ankaŭ uzas la metaforon kun "pendoli".
Mi aliĝas al la peto. Hejme ni certe diras "pendolanto", "pendol-vojaĝanto".

Al Antonio: kiu estas la satutso de la radiko "naved-". Mi trovis "navet-" en mia eldono de PIV kiel neoficiala.

Amike

Renato

Bertilo Wennergren

unread,
Oct 29, 2009, 4:16:42 AM10/29/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti skribis:

Mi iam lernis, ke oni diras kaj diru pri tio "navedi". Mi pensis,
ke tio estas jam plene establita, sed eble mi eraris. La demando,
ĉu estu NAVED/ aŭ NAVET/ estas kompreneble plia komplikaĵo. Sed
ĉiuokaze unu el tiuj formoj meritas oficialigon almenaŭ por la
baza teksila signifo, sur kiu baziĝas la metafora veturada senco.

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Renato Corsetti

unread,
Oct 29, 2009, 4:54:35 AM10/29/09
to la-bona...@googlegroups.com, ° listo 'oficialigindaj radikoj'
Bertilo:
Mi iam lernis, ke oni diras kaj diru pri tio "navedi". Mi pensis,
ke tio estas jam plene establita
Verŝajne ne, ĉar PIV aludas je ir-reira trajno = naveta trajno, sed aliflanke Wells tradukas "commute" per "pendol(-vojaĝ)i". Verŝajne "pendoli" estas iom pli malnova.

ĉu estu NAVED/ aŭ NAVET/ estas kompreneble plia komplikaĵo. Sed
ĉiuokaze unu el tiuj formoj meritas oficialigon almenaŭ por la
baza teksila signifo, sur kiu baziĝas la metafora veturada senco.
Mi transigas tion al la listo "oficialigindaj radikoj", kie oni povas provizi difinon, por ke ni enlistigu ĝin.

Amike

Renato

Leo De Cooman

unread,
Oct 28, 2009, 7:51:05 PM10/28/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos skribis:
>  Se estas risko de neĝusta kompreno, oni povus pliprecizige ekzemple per "laborpendolanto".

Tiu vorto plaĉas al mi. Ĉu "laborpendolulo" ankaŭ taŭgus?
 
Amike salutas
Leo

Renato Corsetti

unread,
Oct 29, 2009, 8:22:39 AM10/29/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
Ĉu "laborpendolulo" ankaŭ taŭgus?
Teorie jes. Ni tmaen ne havas linion pri tio, ĉar ne ekzistas malbonlingva esprimo pri tio, ĉu ne?

Amike

Renato


Andreas Kueck

unread,
Oct 29, 2009, 12:53:01 PM10/29/09
to la bona lingvo
On 28 Okt., 22:24, Marcos Cramer <marcos.cra...@gmail.com> wrote:

> > Chu taugas la vorto "pendolanto" (= traduko de la germana vorto)? Au
> > chu oni precizigu, ekzemple tiel: "inter-hejm-kaj-laborej-pendolanto"?
>
> Certe la uzo de "pendoli" estus iom metafora ĉi-kaze, sed ŝajnas ke multaj
> lingvoj jam konas tiun metaforon (laŭ la Vikipedio almenaŭ la dana, finna,
> franca, germana, hungara, itala, norvega, rusa kaj sveda). Se ni trovas
> ankaŭ ne-Eŭropan lingvon kiu uzas tiun metaforon, tiam mi ja pretas akcepti
> ĝin.

Mi ne sukcesis konstati tion.

> Ĉiuokaze, la dua propono de Andreas estas multe tro longa por praktika
> uzado. Se estas risko de neĝusta kompreno, oni povus pliprecizige ekzemple
> per "laborpendolanto".

Iun tian mi komprenus kiel iun, kiu pendolas de unu laboro al alia.

> Aliaj ideoj por bonlingvaj alternativoj, kiujn mi ĵus havis, estas
> "distanclaborejulo"

Tio chi ne sufiche klare komprenigas, ke la laboristo ankau iradas
tien kaj reiradas de tie.

> kaj "laborvojaĝanto".

Tio chi ne sufiche klare komprenigas la "pendulecon". Krome ordinare
ne temas pri vojaghado, sed pri veturado. Sed ankau "laborveturanto"
lau mi ne taugas.

> Aliaj ideoj por kunmetaĵoj estas bonvenaj.

Dume mi uzos plu "inter-hejm-kaj-laborej-pendolanto". Se jam
bonlingve, tiam almenau klare ;-)

--
Andreas Kueck

Marcos Cramer

unread,
Oct 29, 2009, 12:58:50 PM10/29/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas respondis al mi:

> Se estas risko de neĝusta kompreno, oni povus pliprecizige ekzemple
> per "laborpendolanto".

Iun tian mi komprenus kiel iun, kiu pendolas de unu laboro al alia.

Intertempe ŝajnas al mi, ke vi faras sporton el la intenca miskompreno de kunmetaĵoj... Por la kompreno de kunmetaĵoj ĉiam gravas ankaŭ la emo kompreni flanke de la aŭskultanto!

Amike,

Marcos

Antonio De Salvo

unread,
Oct 29, 2009, 1:49:34 PM10/29/09
to la-bona...@googlegroups.com, ° listo 'oficialigindaj radikoj'

Renato Corsetti:

>PIV aludas je ir-reira trajno = naveta trajno, sed aliflanke Wells tradukas "commute" per "pendol(-vojaĝ)i".

 

Antaux kvardeko da jaroj, komencis veturi en Italujo (kaj versxajne ankaux en aliaj landoj) aparta speco de trajno, kiu osciladas cxe vojkurbigxoj, kaj tiel kapablas teni altajn rapidojn ankaux cxe ofte kurbaj fervojaj strekoj. La itala komunlingva nomo de tiu speco de trajno estis PENDOLINO (= Pendoleto)

http://it.wikipedia.org/wiki/Pendolino

kaj mi kutimis gxin traduki per “Pendoltrajno”, cxar temis gxuste pri trajno kiu pendolis (la formala nomo estas “trajno kun variigebla arangxo”; nuntempe, en Italujo gxi estas identigita per anglalingva nomo, “Eurostar” = Euxropa Stelo).

 

Ir-reira (naveda) trajno estas alia (kaj tre pli modesta) afero: vagonaro kun blokita konsisto, ofte kun unu lokomotivo cxekape kaj unu cxevoste por ebligi revenvojagxon sen bezono sxangxi lokomotivon, kiu iras-reiras laux la sama (nelonga) vojo.

La fervoja terminaro de IFEF tradukas gxin per “navettrajno”. Persone, mi ne sxatas tiajn malfacile elparoleblajn kunmetajxojn, do mi disigas al “naveta/ naveda trajno”.

 

La plej proksima metaforo por laboranto, kiu cxiumatene iras for kaj revenas hejmen vespere, estas tiu de navedo/ naveto, parto de teks-aparato kiu iras-reiras cxiam en la sama maniero kaj takto. Tiu metaforo estis uzita ankaux por ir-revenaj kosmosxipoj (Shuttle).

Alia demando estas, cxu navedo aux naveto; la demando similas al tiu pri multaj aliaj vortoj (ekz. etiketo/ etikedo, cigaredo/ cigareto, arbeto/ arbedo, informatiko/ informadiko ktp), kie estas sentata le bezono distingi disde vortoj finigxantaj per –et.

 

Estas interese, ke kiam en la traduko de la Malnova Testamento Zamenhof trovigxis antaux la koncepto “navedo”, li uzis “bobeno”, kiu en PIV estas indikita kiel “arkaika” kun resendo al navedo:

Ijob 7,6: miaj tagoj forflugis pli rapide ol bobeno de teksisto

(mi neniel uzus hodiaux “bobeno” en tiu senco)

 

Latine: Dies mei velocius transierunt quam navicula texentis

Germane: Meine Tage sind leichter dahingeflogen denn die Weberspule

France: Mes jours ont couru plus vite que la navette

Angle:   My days are swifter than a weaver's shuttle

 

Naveto/ navedo, konforme al la latina “navicula”, rilatas al “sxipeto” (latine, sxipo = navis).

 

Por cxeokaza informo: poemo de la itala poeto Giovanni Pascoli (1855-1912), titolita “La tessitrice”, estis esperantigita de Giordano Azzi kun titolo “La teksistino”; en gxi estas uzata plurfoje la itala vorto “spola”, kiu estis tradukita gxuste per “navedo”:

 

La bianca mano lascia la spola.

…..

Muta la spola passa e ripassa.

 

La blanka mano lasas navedon.

….

Mute navedo iris reiris.

 

 

Gxis

Antonio De Salvo

 

 

 

Renato Corsetti

unread,
Oct 29, 2009, 2:51:52 PM10/29/09
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Antonio,

ĉu mi bone komprenas ke via preferata termino estas "naved-ul-o"?

Amike

Renato


Antonio De Salvo

unread,
Oct 29, 2009, 4:01:58 PM10/29/09
to la-bona...@googlegroups.com

Renato Corsetti:

>Kara Antonio,
>ĉu mi bone komprenas ke via preferata termino estas "naved-ul-o"?

Jes.

Antonio

 

 

Andreas Kueck

unread,
Oct 29, 2009, 6:04:19 PM10/29/09
to la bona lingvo
On 29 Okt., 17:58, Marcos Cramer <marcos.cra...@gmail.com> wrote:
> Andreas respondis al mi:
>
> > Se estas risko de neĝusta kompreno, oni povus pliprecizige ekzemple
> > > per "laborpendolanto".
>
> > Iun tian mi komprenus kiel iun, kiu pendolas de unu laboro al alia.
>
> Intertempe ŝajnas al mi, ke vi faras sporton el la intenca miskompreno de
> kunmetaĵoj...

"Laborpendolanto" estas unu el miaj unue - iom improvize kaj sen
sufiche longa pripensado - kune kun mia demando donitaj proponoj. Sed
poste mi forjhetis tiun proponon sen informado pri tio.

--
Andreas Kueck

Andreas Kueck

unread,
Oct 30, 2009, 12:07:45 PM10/30/09
to la bona lingvo
On 29 Okt., 09:16, Bertilo Wennergren <berti...@gmail.com> wrote:

> Mi iam lernis, ke oni diras kaj diru pri tio "navedi". Mi pensis,
> ke tio estas jam plene establita, sed eble mi eraris. La demando,
> ĉu estu NAVED/ aŭ NAVET/ estas kompreneble plia komplikaĵo. Sed
> ĉiuokaze unu el tiuj formoj meritas oficialigon almenaŭ por la
> baza teksila signifo, sur kiu baziĝas la metafora veturada senco.

Por tiu teksmashina ilo la germana uzas "Schiffchen", la franca uzas
"navette", kaj la itala uzas "navetta". Evidente almenau la germana
kaj itala vortoj estas "-et'"-formoj de la vortoj respondaj al "shipo"
- ne mirige pro la simileco de naveto (lau PIV: "navet/o = navedo") al
malgranda shipo.

En Esperanto estas la oficiala vorto "navo". Ghi signifas la internan
spacon de longaj, tegmenthavaj konstruajhoj kaj devenas de greka
vorto, kiu en iu skribmaniero signifas shipon. Efektive germane oni
nomas la diritan arhhitekturan aferon "Schiff".

Jen mia propono:

Por la teksmashina ilo oni uzu nek "shipeto" nek la novan vorton
"navet'o", sed "nav'et'o", kies radiko estas ech oficiala! Kaj por
"Pendler" oni uzu "nav'et'ul'o" - koncize, simple kaj novvort-evite.

--
Andreas Kueck

Leo De Cooman

unread,
Oct 30, 2009, 1:34:29 PM10/30/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas skribis:

> Por tiu teksmashina ilo la germana uzas "Schiffchen", la franca
> uzas"navette", kaj la itala uzas "navetta". Evidente almenau la germana
> kaj itala vortoj estas "-et'"-formoj de la vortoj respondaj al "shipo"

Informe: en la nederlanda "schietspoel" (pafbobeno), ĝi estas la bobeno,
kiun la teksmaŝino "pafas" tra la spaco inter la supra kaj malsupra fadenaro
de la teksota peco.

Amike salutas
Leo

Renato Corsetti

unread,
Oct 30, 2009, 2:07:44 PM10/30/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:
Por la teksmashina ilo oni uzu nek "shipeto" nek la novan vorton
"navet'o", sed "nav'et'o", kies radiko estas ech oficiala! Kaj por
"Pendler" oni uzu "nav'et'ul'o" - koncize, simple kaj novvort-evite.
Kara Andreas, vi iĝis eĉ pli noradikevita ol ni ĉiuj kune.

Leo:

> en la nederlanda "schietspoel" (pafbobeno),

Mi kredas, ke ni devas iomete pli komplete studi la tutan aferon kaj kompreni kiel "bobeno" estis ne plu uzata. Leo, ĉu vi komptentas ankaŭ pri teksado?

Amike

Renato

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Oct 30, 2009, 2:55:15 PM10/30/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti ha scritto:

> Andreas:
>
>> Por la teksmashina ilo oni uzu nek "shipeto"
Interese, sed tiuokaze akademio devus aprobi la figuran signifon.
Ankaŭ en la itala estas same: tiun ulon oni nomas "navetta" kaj ja oni
diras "trajno navetta", tiu kiu ir-revenas.

>> nek la novan vorton
>> "navet'o", sed "nav'et'o", kies radiko estas ech oficiala! Kaj por
>> "Pendler" oni uzu "nav'et'ul'o" - koncize, simple kaj novvort-evite.
>>
> Kara Andreas, vi iĝis eĉ pli noradikevita ol ni ĉiuj kune.
>
> Leo:
>
>
>> en la nederlanda "schietspoel" (pafbobeno),
>>
>
>
> Mi kredas, ke ni devas iomete pli komplete studi la tutan aferon kaj
> kompreni kiel "bobeno" estis ne plu uzata. Leo, ĉu vi komptentas ankaŭ
> pri teksado?

Bobeno estas fakte la itallingva "rocchetto".
Eventuale por difini "navedo" oni povus uzu la vorton "bobeningo".

J-K Rinaldo

Leo De Cooman

unread,
Oct 30, 2009, 4:08:07 PM10/30/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:
> Mi kredas, ke ni devas iomete pli komplete studi la tutan aferon kaj kompreni kiel "bobeno" estis ne plu uzata. Leo, ĉu vi komptentas ankaŭ pri teksado?

Nu, en la sepdekaj jaroj, kiam ekmankis mendoj por konstrui ŝtaldratmaŝinojn, ni ankaŭ konstruis partojn por modernigi teksmaŝinojn, sed mi ne speciale kompetentas pri teksado.
 
Amike salutas
Leo

Andreas Kueck

unread,
Oct 30, 2009, 3:24:02 PM10/30/09
to la bona lingvo
On 30 Okt., 19:07, Renato Corsetti <renato.corse...@gmail.com> wrote:

> Kara Andreas, vi iĝis eĉ pli noradikevita ol ni ĉiuj kune.

... se - same kiel Zamenhof kaj mi - kiel novajn radikojn oni ne
rigardas tiujn de vortoj uzeblaj lau Regulo 15.

--
Andreas Kueck

Andreas Kueck

unread,
Oct 30, 2009, 3:53:47 PM10/30/09
to la bona lingvo
On 30 Okt., 19:55, "J-K Rinaldo el Padova.IT.EU"
<esperanto...@libero.it> wrote:

> Andreas:

> >> "nav'et'o", kies radiko estas ech oficiala! Kaj por
> >> "Pendler" oni uzu "nav'et'ul'o" - koncize, simple kaj novvort-evite.

> Interese, sed tiuokaze akademio devus aprobi la figuran signifon.

Eble. - Fakte la vorto "navetulo" jam estas trovebla rete, ekzemple en
http://www.kunstbus.nl/woordenboek/fo/forens.html .

La demando estas, chu tiuj linioj estas bonaj:

naved·o (ira-reira shipetforma teksmashina ilo) → nav·et·o
navet·o (ira-reira shipetforma teksmashina ilo) → nav·et·o
naved·ul·o (inter-hejm-kaj-laborej-pendolanta laboristo) → nav·et·ul·o
navet·ul·o (inter-hejm-kaj-laborej-pendolanta laboristo) → nav·et·ul·o

--
Andreas Kueck

Leo De Cooman

unread,
Oct 30, 2009, 5:28:26 PM10/30/09
to la-bona...@googlegroups.com
J-K Rinaldo skribis:

> Eventuale por difini "navedo" oni povus uzu la vorton "bobeningo".

Hazarde la modernigojn, kiujn ni faris en la sepdekaj jaroj pri iuj larĝegaj
tapiŝteksmaŝinoj, celis igi navedojn senbobenaj: la laularĝaj fadenoj venis
el du grandegaj bobenoj ekster la maŝino. La navedo servis nur por kuntiri
tiujn fadenojn tra la "faŭko" (la spaco inter la supra kaj malsupra
fadenaroj).
La afero sukcesis kaj la avantaĝo estis, ke la maŝino povis sola plulabori
dum horoj. Antaŭe la teksisto devis remeti novan bobeneton en la navedon
post ĉiuj kelkaj minutoj.
En aliaj (malpli larĝaj) tapiŝteksmaŝinoj ni anstataŭigis la navedojn per
stangomeĥanismoj.

"Bobeningo" evidente ne taŭgus, se ne estas bobeno en la navedo.
Cetere ekzistas multaj bobeningoj, kiuj ne estas navedoj.
Ni nomis la projekton "senbobena navedo".
En iuj modernaj rapidegaj maŝinoj (por malapezaj teksaĵoj, de alia
maŝinkonstruisto) la "navedo" estas... kuglo aŭ eĉ akvoguto aŭ aerŝpruco!

Amike salutas
Leo

Anna Lowenstein

unread,
Oct 30, 2009, 6:34:49 PM10/30/09
to la-bona...@googlegroups.com

“Bobeno” estas malgranda ilo por teni fadenon. Oni uzas g’in ankau’ por teni malgrandajn kvantojn de lanfadeno, kiam oni teksas mane.

 

“Navedo” au’ “Naveto” supozeble estas la pli longa, plata ilo por teni lanfadenon dum teksado per teksilo. C’ar g’i estas longa, oni pli facile kaj rapide povus pasigi g’in de unu flanko de la teksilo al la alia. Bona nomo por g’i s’ajnus al mi “lantenilo”, “fadentenilo”, “fadenbastono” au’ simile. En la bildo de teksilo, vi vidas, ke la homo tenas tian lantenilon.

 

“S’pinilo” au’ “spindelo” estas malgranda ilo, kiun oni uzis en la pasinteco por eltiri kaj tordi unu fadenon el bulo da natura lano. Por fari pli grandskale, oni povis ankau’ uzi s’pinradon.

 

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: venerdì 30 ottobre 2009 19.08
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) naved-o

Bobeno.jpg
Lantenilo.png
Teksilo.GIF
S'pinilo.GIF
S'pinrado.GIF
Bobenoj.GIF

Renato Corsetti

unread,
Oct 31, 2009, 4:47:22 AM10/31/09
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Anna, ĉefe pro la bildoj. Nun ankaŭ mi komprenas pri kio ni parolas.

Aliflanke el la lingva vidpunkto tio kerne signifas:

- la zamenhofa uzo de "bobeno" por "navedo" estas malfacile tenebla, krom se oni aldonas alian elementon (nederlandanoj diras "paf-bobeno");
- ĉu ni devus havi la linion: naved-o/nav-et-o --> faden-ten-il-o?
- ĉu ni devas plucerbumi pri manieroj por diri "naved-o"? andreas faris proponon tiurilate.

Renato


Renato Corsetti

unread,
Oct 31, 2009, 5:04:08 AM10/31/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:
La demando estas, chu tiuj linioj estas bonaj:

naved·o (ira-reira shipetforma teksmashina ilo) → nav·et·o
navet·o (ira-reira shipetforma teksmashina ilo) → nav·et·o
naved·ul·o (inter-hejm-kaj-laborej-pendolanta laboristo) → nav·et·ul·o
navet·ul·o (inter-hejm-kaj-laborej-pendolanta laboristo) → nav·et·ul·o
Tiuj linioj estas bonaj, se ni unue interkonsentas pri tio, ke la signifo de la oficiala "nav-"  (tiu parto de la preĝejo , kiu etnediĝas de la pordego ĝis la ĥorejo...), kiu havas la formon de renversita ŝipo, estas rilatigebla ankaŭ al la "paf-bobeno" de la nederlandanoj.

Amike

Renato


Antonio De Salvo

unread,
Oct 31, 2009, 5:53:18 AM10/31/09
to la-bona...@googlegroups.com

Renato Corsetti:

>- la zamenhofa uzo de "bobeno" por "navedo" estas malfacile tenebla, krom se oni aldonas alian elementon (nederlandanoj diras "paf-bobeno");
>- ĉu ni devus havi la linion: naved-o/nav-et-o --> faden-ten-il-o?
>- ĉu ni devas plucerbumi pri manieroj por diri "naved-o"? andreas faris proponon tiurilate.

Almenaux en itala lingvo, “navetta” (sinonimo: “spola”) signifas kaj “bobeno” (= fadenvolvajxo) kaj “bobeningo” (= fadentenilo); do, la siatempa uzo de “bobeno” fare de Zamenhof ne estis senbaza, cxar en tiu kazo li bezonis vort0n por traduki ideon, kiu koncernis cxefe la vivo-fadenon (kankam ne mankis aludo al la ir-revena sinsekvo de la viv-okazajxoj):

Miaj tagoj forflugis pli rapide, ol bobeno de teksisto.

 

Nia nuna problemo, tamen, estas alia, cxar ni bezonas vorton, kiu komprenigu ke temas pri ir-revena fenomeno laux mallonga kaj antauxdifinita vojo. Tiucele ne utilas vortoj kiaj bobeno, fadentenilo kaj simile. Imagu cxi tiujn sekvojn: cxu oni diru “kosma/ spaca bobeno/ fadentenilo” por traduki “Space Shuttle”? (interkrampe: la cetere bona usonangla-esperanta vortaro Benson registras “naveto” sub “shuttle”, kun ekzemplo “naveta buso”, sed poste gxi tradukas “space shuttle” per “kosma pramo”, kio estas alia afero – itale oni dirus “traghetto spaziale”).

 

Pri la propono alpreni “naveto” en la formo “nav-et-o”, utiligante (kun alia senco) la oficialan radikon nav-, tio sxajnas al mi elturnigxo por eviti oficialigon de nova vorto “navet-o”, pretekstante ke estas je dispono iu jam ekzistanta oficiala vorto. Domagxe, tamen, tiu oficiala vorto (malgraux gxia etimologia ligiteco kun “sxipo”) estis alprenita en esperanton en aparta senco, kiu rilatas nur al parto de pregxejo (ankaux en itala lingvo, oni nete distingas inter “nave” = “sxipo” kaj “navata” = “navo”; kaj al mi sonus komike paroli en esperanto pri “vojagxo per navo” aux pri “pregxejo je tri sxipoj”).

 

Plia demando estas, cxu “naveto” aux “navedo”; persone mi preferas “navedo”, por eviti konfuzon kun “nav-eto”; sed la demando ne estas tiel esenca, ke mi insistu pri unu aux alia formo.

 

Fine: aliaj proponitaj tradukoj sxajnas al mi aux tro longaj aux tro detale priskribaj. Ekzemple, oni povas “naveti/ navedi” ankaux pro aliaj kialoj ol laboro (ne senkauxze la vortaro Benson oportune registras “sxi navetas al Cxikago por la monataj kunvenoj”).

 

Gxis

Antonio

 

 

Renato Corsetti

unread,
Oct 31, 2009, 6:05:33 AM10/31/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

Miaj tagoj forflugis pli rapide, ol bobeno de teksisto.

Ĉu "teks-bobeno" povus esti sinonimo de "navedo" nur rilate al la teksado.

Nia nuna problemo, tamen, estas alia, cxar ni bezonas vorton, kiu komprenigu ke temas pri ir-revena fenomeno laux mallonga kaj antauxdifinita vojo.

Jes, el tio komenciĝis la tuta debato. Kaj eble la demando estas ĉu "pendol-" povas sufiĉi.

Amike

Renato

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Oct 31, 2009, 6:07:55 AM10/31/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti ha scritto:
"Navo" estas aĵo kiu rilatas al preĝejoj. Kian rilaton ĝi havas kun
teksomaŝina ilio?

Teksomaŝina ilo rilatas evidente al ŜIPETO.
Sekve, eventuale oni aldonu kroman FIGURAN signifon en la vorto "ŝipo".
Ĉu ne?

Do pli bone:
- naved·o (ira-reira shipetforma teksmashina ilo) → ŝip·et·o
- naved·ul·o (inter-hejm-kaj-laborej-pendolanta laboristo) → ŝip·et·ul·o
- naved-trajno → ŝip-et-trajno

J-K Rinaldo

Marcos Cramer

unread,
Oct 31, 2009, 6:47:43 AM10/31/09
to la-bona...@googlegroups.com
Mi forte kontraŭas la ideon de Andreas misuzi la oficialan radikon "nav/" kiel bazon por sen-novradika esprimo por 'navedo', ĉar la signifo estas tute malsama. Vere surprizas min kiel la normema Andreas ignoras norme fiksitajn signifojn.

ReVo havas la kunmetaĵon "glitbobeno", kiun ĝi egaligas al "navedo". Mi ne estas spertulo pri tiu temo, sed laŭ tio kion mi legis ĉi-liste ĝis nun, ĝi povas esti bona alternativo al "navedo".

La sola problemo kun la esprimo "glitbobeno" estas tiu pli nova teĥniko kiun Leo nomis "senbobena navedo". Ŝajne estas tiel, ke origine "navedoj" ĉiam entenis bobenojn, kaj ke por tiu origina formo "glitbobeno" certe estas bona alternativo. Poste estis inventitaj novaj iloj, kiuj parte havis la funkcion de la antaŭaj glitbobenoj, sed ne plu enhavis la bobenon; pro tiu teĥnika evoluo oni en diversaj lingvoj vastigis la signifon de "navedo" al tiuj novaj senbobenaj iloj. Se ni en Esperanto diras "glitbobeno" anstataŭ "navedo", tiam ni certe ne povas vastigi la signifon de "glitbobeno" al tiuj senbobenaj iloj, kaj devas elturniĝi per io kiel "senbobena glitilo" (eble Leo havas pli bonan proponon).

Se ni tamen devas oficialigi novradikon por tiu koncepto, mi pledus por la formo "navedo".

Amike,

Marcos

PS: Ĉe "glitbobeno" mi sentus pli da malkomforto ol ĉe "navedo" metafore uzi ion bazitan sur ĝi por "laborpendolanto". Sed ĉiuokaze la metaforo kun "pendol" ŝajnas esti multe pli internacia ol la metaforo kun "naved", tiel ke mi ĉiuokaze preferus tiun metaforon.

Renato Corsetti

unread,
Oct 31, 2009, 7:11:10 AM10/31/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
ReVo havas la kunmetaĵon "glitbobeno", kiun ĝi egaligas al "navedo". Mi ne estas spertulo pri tiu temo, sed laŭ tio kion mi legis ĉi-liste ĝis nun, ĝi povas esti bona alternativo al "navedo".
Vi pravas, laŭ mi. Vi estus devinta malkaŝi tion pli frue.

Se ni tamen devas oficialigi novradikon por tiu koncepto, mi pledus por la formo "navedo".
Bone.

PS: Ĉe "glitbobeno" mi sentus pli da malkomforto ol ĉe "navedo" metafore uzi ion bazitan sur ĝi por "laborpendolanto". Sed ĉiuokaze la metaforo kun "pendol" ŝajnas esti multe pli internacia ol la metaforo kun "naved", tiel ke mi ĉiuokaze preferus tiun metaforon.
Efektive ĝi ne estus facile uzebla metafore.

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Oct 31, 2009, 8:18:03 AM10/31/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ĉu ni havu la linion:

naved-o = glit-boben-o ?

La signo = permesas al ni plupledi por oficvialigo de naved-, se nio volos.

Amike

Renato


Andreas Kueck

unread,
Oct 31, 2009, 8:47:45 AM10/31/09
to la bona lingvo
On 31 Okt., 11:47, Marcos Cramer <marcos.cra...@gmail.com> wrote:

> Mi forte kontraŭas la ideon de Andreas misuzi la oficialan radikon "nav/"
> kiel bazon por sen-novradika esprimo por 'navedo', ĉar la signifo estas tute
> malsama. Vere surprizas min kiel la normema Andreas ignoras norme fiksitajn
> signifojn.

Normemo (sed ankau ne-normemo) kombine kun trobonlingvismo certe
rezultigas ne-uzeblan planlingvon.

Normemo kombine kun fantazio, imagpovo kaj lingvosento - kiel che
Zamenhof - rezultigas uzeblan planlingvon.

Oni ne tro perdighu en "norme fiksitaj signifoj": Ekzemple en la
enkonduko al la Naua Oficiala Aldono al la Universala Vortaro estas
skribita tio: "La oficialaj difinoj inkluzivas ghenerale nur la
kernajn sencojn de la koncernaj vortoj. Multaj vortoj havas pliajn
neoficialajn uzojn, kiuj diversmaniere bazighas sur la kernaj sencoj.
Tio povas esti ekzemple sencoj fakaj au figuraj. En kelkaj okazoj ni
tamen mencias ankau fakajn sencojn aparte atentindajn au klarigindajn,
kaj iafoje ankau notindajn uzojn figurajn."
( http://h.akademio-de-esperanto.org/decidoj/9oa.html )

Krome: Chu vi kontrauas ankau la ne-oficialan "misuzon" de la
Fundamente iun beston signifikanta vorto "muso" por tiu elektronika
aparato, kiun oni uzas kiel akcesorajhon al komputilo?

Lau mi la navetforma teksmashina ilo nepre povas esti nomata
"nav'et'o", precipe char tiusignife "navet'o" ja ech jam estas uzata
en Esperanto (interreto, PIV). Kaj krome mi ne konas regulon, lau kiu
la "-et'"-formo de vorto V ne povas nomi malgrandan objekton, kiu
lauforme similas al objekto nomata per la vorto V.

--
Andreas Kueck

Andreas Kueck

unread,
Oct 31, 2009, 9:23:05 AM10/31/09
to la bona lingvo
On 31 Okt., 10:53, "Antonio De Salvo" <antoniodesa...@tiscali.it>
wrote:

> Pri la propono alpreni “naveto” en la formo “nav-et-o”, utiligante (kun alia senco) la oficialan radikon nav-, tio sxajnas al mi elturnigxo por eviti oficialigon de nova vorto “navet-o”, pretekstante ke estas je dispono iu jam ekzistanta oficiala vorto.

Jes. Sed chu ion analogan oni ne simple faris ankau pri ekzemple la
Fundamente iun beston signifikanta vorto "muso", por nomi iun
elektronikan aparaton uzatan kiel akcesorajhon al komputilo? Strange,
ke tiun chi "misuzon" kontrauas neniu (bonlingvismano) ...

> Domagxe, tamen, tiu oficiala vorto (malgraux gxia etimologia ligiteco kun “sxipo”) estis alprenita en esperanton en aparta senco, kiu rilatas nur al parto de pregxejo (ankaux en itala lingvo, oni nete distingas inter “nave” = “sxipo” kaj “navata” = “navo”; kaj al mi sonus komike paroli en esperanto pri “vojagxo per navo” aux pri “pregxejo je tri sxipoj”).

El tio, ke per "nav'et'o" oni nomas malgrandan objekton lauforme
simila kaj al navo kaj al shipo, oni bonvole ne deduktu, ke per "navo"
oni nun povas trafe nomi objekton, kies formo kaj funkcio estas tiuj
de "shipo".

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Oct 31, 2009, 9:43:30 AM10/31/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:
Kaj krome mi ne konas regulon, lau kiu
la "-et'"-formo de vorto V ne povas nomi malgrandan objekton, kiu
lauforme similas al objekto nomata per la vorto V.
Ĝuste la demando estas, ĉu la glitbobeno estas samforma kun navo aŭ iel unu memorigas la alian.

Amike

Renato


Marcos Cramer

unread,
Oct 31, 2009, 10:37:37 AM10/31/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:

Krome: Chu vi kontrauas ankau la ne-oficialan "misuzon" de la
Fundamente iun beston signifikanta vorto "muso" por tiu elektronika
aparato, kiun oni uzas kiel akcesorajhon al komputilo?

Ne. Tio ne estas misuzo, sed metaforo ekzistanta en tre multaj lingvoj, kaj almenaŭ por la tradiciaj komputilaj musoj kun kabloj (kaj tian mi nun ankaŭ havas ĉe-mane) tre taŭga metaforo. (La uzo de tiu vorto por la senkablaj komputilaj musoj laŭ mi ankaŭ estas tute bona.)

Kaj krome mi ne konas regulon, lau kiu
la "-et'"-formo de vorto V ne povas nomi malgrandan objekton, kiu
lauforme similas al objekto nomata per la vorto V.

Tia regulo ne ekzistas, ĉar tia uzo de "et" estas tute bona. Tamen glitbobeno tute ne havas formon de navo. Eble ĝi ofte havas formon similan al "ŝipo", do kopiante alilingvajn metaforojn oni povus ankaŭ diri "ŝipeto". Kaj mi opinias ke ekzistas neniu lingvo, kiu derivas la vorton por glitbobeno de la vorto por navo. (Nur eblas klare distingi derivado de la vorto por ŝipo disde derivado de la vorto por navo se la lingvo havas kiel Esperanto du malsamajn vortojn por ŝipo kaj navo, do mi ne konsideras ĉi tie lingvojn, por kiuj la vorto por ŝipo kaj navo estas sama.)

Amike,

Marcos

Andreas Kueck

unread,
Oct 31, 2009, 10:37:55 AM10/31/09
to la bona lingvo
Bonvole rigardu ekzemple la bildojn de navetoj tie:
http://pl.wikipedia.org/wiki/Cz%C3%B3%C5%82enko

Lau mi naveto lauforme similas al shipo*), kiu siaflanke lauforme
similas al navo.

Se mi ne eraras, ankau la pola kaj rusa vortoj por naveto similas al
la respondaj vortoj por "ship(et?)o" au "boat(et?)o".

--
Andreas Kueck

Leo De Cooman

unread,
Oct 31, 2009, 1:26:11 PM10/31/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:
> Ĉu "teks-bobeno" povus esti sinonimo de "navedo" nur rilate al la teksado.
Leginte la rimarkojn de Anna mi havas impreson, ke "navedo" (NL: schietspoel, "paf-bobeno") estas uzata en teksmaŝinoj, dum teksbobeno estas mane uzata en simpla teksilo.
Ke temas pri vera "pafbobeno" mi rimarkis, kiam mi vidis la kradon, kiu ŝirmis pasejon apud larĝa tapiŝteksmaŝino (ĝi faris 5 metrojn larĝajn tapiŝojn!): estis truoj en la krado kaj putoj en la apuda muro pro trafoj de la navedo!
 
Amike salutas
Leo
 

Leo De Cooman

unread,
Oct 31, 2009, 1:46:44 PM10/31/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos skribis:
> ... Se ni en Esperanto diras "glitbobeno" anstataŭ "navedo", tiam ni certe ne povas vastigi la signifon de "glitbobeno" al tiuj senbobenaj iloj, kaj devas elturniĝi per io kiel "senbobena glitilo" (eble Leo havas pli bonan proponon).

Hm! Eble "pafaĵo". Tiukaze temis pri modifita navedo, en kiu ne plu estis bobeno, sed meĥanikaĵo, kiu kaptis la fadenon (fakte temis pri ŝnuro!) de grandega bobeno ekster la maŝino, kuntiris ĝin tra la 5 metrojn longa "faŭko" (la lokaj teksistoj nomis ĝin tiel) inter la laŭlongaj fadenoj, ĉe la transa flanko maltenis la ŝnuron prenante tiun de la aliflanka bobenego, ktp.
La pafilon oni povus priskribi kiel fortikan meĥanike streĉitan pafarkon.
Oni povas iom imagi la energion necesan por senmanke glitigi 5 kilograman pecon sur la laŭlongajn fadenojn proksimume 6 metrojn for.
 
Amike salutas
Leo
 
 

Anna Lowenstein

unread,
Oct 31, 2009, 2:21:58 PM10/31/09
to la-bona...@googlegroups.com

“Glitbobeno” ŝajnas al mi tre bona solvo por tiu longa bobeno, kiu rapide glitas de unu flanko al alia de la teksilo inter la varpoj (t.e. la longaj fadenoj, kiuj donas la bazan strukturon de la teksaĵo). Jes, oni uzas la malgrandan bobenon precipe en mana teksado.

Ambaŭ estas bobenoj, t.e. iloj por teni la fadenon; ili nur havas malsaman formon, kiu estas pli taŭga por la koncerna speco de teksilo.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Leo De Cooman
Inviato: sabato 31 ottobre 2009 18.26
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Re: naved-o

Bertilo Wennergren

unread,
Oct 31, 2009, 2:44:43 PM10/31/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas Kueck skribis:

> On 31 Okt., 11:47, Marcos Cramer <marcos.cra...@gmail.com> wrote:

>> Mi forte kontraŭas la ideon de Andreas misuzi la oficialan radikon "nav/"
>> kiel bazon por sen-novradika esprimo por 'navedo', ĉar la signifo estas tute
>> malsama. Vere surprizas min kiel la normema Andreas ignoras norme fiksitajn
>> signifojn.

> [...]


> Krome: Chu vi kontrauas ankau la ne-oficialan "misuzon" de la
> Fundamente iun beston signifikanta vorto "muso" por tiu elektronika
> aparato, kiun oni uzas kiel akcesorajhon al komputilo?

La komputila akcesorajho estas bone nomebla "muso", char ghi
similas al efektiva muso (kvankam lastatempe la komputilaj musoj
ekperdis siajn vostojn...).

> Lau mi la navetforma teksmashina ilo nepre povas esti nomata
> "nav'et'o", precipe char tiusignife "navet'o" ja ech jam estas uzata
> en Esperanto (interreto, PIV). Kaj krome mi ne konas regulon, lau kiu
> la "-et'"-formo de vorto V ne povas nomi malgrandan objekton, kiu
> lauforme similas al objekto nomata per la vorto V.

Sed la teksmashina ilo neniel simlas al navo. Nur pere de la
etimologio de "navo" oni povas retrovi ian ligon al la teksomashina
ilo. "Navo" etimologie rilatas al shipoj, sed ghia signifo en
Esperanto enhavas nenion ajn shipan. Tial la provo analizi
"naveto" kiel "nav-et-o" fiaskas. La teksomashina ilo estas
iel rigardebla kiel malgranda shipo (kvankam ech tio eblas
nur kun forta strecho de la fantazio...), sed ghi neniel estas
rigardebla kiel malgranda parto de preghejo.

Tiel nepre estu "naveto" (nekunmetita) au (prefere)
"navedo" - au (eventuale) "glitbobeno".

(Mi scivolemas, chu ekzistas en niaj vortaroj iaj vortoj
similaj al la "nav-et-o" de Andreas, bazitaj sur nure
etimologia ligo. Mi ne surprizighus...)

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Renato Corsetti

unread,
Oct 31, 2009, 2:58:56 PM10/31/09
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

“Glitbobeno” ŝajnas al mi tre bona solvo

Bone. Iom hezite mi aldonis la linion:

naved·o ~ glit·boben·o

kio lasas la diskuton pri la oficialigo de navedo libere funkcianta en la alia listo.

Amike

Renato


Andreas Kueck

unread,
Nov 1, 2009, 4:21:55 AM11/1/09
to la bona lingvo
On 31 Okt., 19:44, Bertilo Wennergren <berti...@gmail.com> wrote:

> Sed la teksmashina ilo neniel simlas al navo. Nur pere de la
> etimologio de "navo" oni povas retrovi ian ligon al la teksomashina
> ilo.

Lau mi tio sufichu, por pravigi "nav'et'o".

> "Navo" etimologie rilatas al shipoj, sed ghia signifo en
> Esperanto enhavas nenion ajn shipan. Tial la provo analizi
> "naveto" kiel "nav-et-o" fiaskas.

Domaghe! Mi esperis, ke Bertilo laude sribos: "Bona ideo!" au ion
similan. Sed shajnas, ke mia propono, iom libere derivi "navet'"-
signifan "nav'et'o" de "nav'o" ne akiras sufichan akcepton. Do mi
restas che "inter-hejm-kaj-laborej-pendolanto" por "Pendler" por eviti
nomi tian chi per vorteroj nek oficialaj nek pravigeblaj lau Regulo
15.

> (Mi scivolemas, chu ekzistas en niaj vortaroj iaj vortoj
> similaj al la "nav-et-o" de Andreas, bazitaj sur nure
> etimologia ligo. Mi ne surprizighus...)

Chu vi celas vortojn kiel "navigaci'o" (oficiala) kaj "navig'i" (ne-
oficiala; lau mi ne-aprobita formo nova al "navigacii")? Iliaj
signifoj rilatas al shipveturado, kaj la litersinsekvo "nav" en ili
etimologie rilatas al etnolingva vorto peranta la ideon de "ship'".

Au chu vi celas jenajn eventualajn analogajhojn (fonto: "Aktoj II",
http://h.akademio-de-esperanto.org/aktoj/aktoj2/bro.html ):

"'Faco:' La derivajho 'faceto' estas Fundamenta.
[...]
'Orienti' estas iom libera derivajho de 'oriento' ..."?

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Nov 1, 2009, 6:13:14 AM11/1/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:
Chu vi celas vortojn kiel "navigaci'o" (oficiala) kaj "navig'i" (ne-
oficiala; lau mi ne-aprobita formo nova al "navigacii")? Iliaj
signifoj rilatas al shipveturado, kaj la litersinsekvo "nav" en ili
etimologie rilatas al etnolingva vorto peranta la ideon de "ship'".
  
Ni jam havas la linion:

navigaci·o [3oa] ~ ŝip·ir·ad·o

Ĉu ni aldonu:

navig-i --> ŝip-ir-i, ŝip-i ?

Amike

Renato


J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Nov 1, 2009, 7:06:18 AM11/1/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti ha scritto:

> Ĉu ni aldonu:
> navig-i --> ŝip-ir-i, ŝip-i ?
Jes, certe

J-K Rinaldo

Andreas Kueck

unread,
Nov 1, 2009, 10:58:14 AM11/1/09
to la bona lingvo
On 1 Nov., 12:13, Renato Corsetti <renato.corse...@uniroma1.it> wrote:

> navigaci·o /[3oa]/ ~ ŝip·ir·ad·o

Ne-bezonata linio.

> Ĉu ni aldonu:

> navig-i --> ŝip-ir-i, ŝip-i ?

Ne chi tiel, sed tiel:

navig-i --> navigaci'i

Navigaciiloj (novforme nomataj "navig'il'o'j") nun estas ofte uzataj
en autoj. Ne estas senc-have, nomi ilin "ship'ir'il'o'j" au
"ship'il'o'j" surbaze de la de vi por "navig-i" proponata linio. Tial
ankau jena linio estus bona (pro la ne-aprobita novformeco de
"navig'"):

navig-il-o --> navigaci-il-o

--
Andreas Kueck

Andreas Kueck

unread,
Nov 1, 2009, 2:06:09 PM11/1/09
to la bona lingvo
On 31 Okt., 19:44, Bertilo Wennergren <berti...@gmail.com> wrote:

> Sed la teksmashina ilo neniel simlas al navo.
> [...]
> La teksomashina ilo estas
> iel rigardebla kiel malgranda shipo (kvankam ech tio eblas
> nur kun forta strecho de la fantazio...),

Almenau la germana, pola kaj rusa vortoj por la teksmashina ilo
subtenas tian similecon.

> sed ghi neniel estas
> rigardebla kiel malgranda parto de preghejo.

En la Vikipedia artikolo pri "navo"
( http://eo.wikipedia.org/wiki/Navo ) tamen estas skribita tio: "Unu
el la supozoj pri la deveno de la vorto konsideras la similecon kun
inversigita shipo (latine: navis)."

Do: Se la teksmashina ilo similas al malgranda shipo kaj navo similas
al inversigita shipo, tiam la teksmashina ilo similas ankau al
nav'et'o.

--
Andreas Kueck



Antonio De Salvo

unread,
Nov 1, 2009, 3:28:21 PM11/1/09
to la-bona...@googlegroups.com
"Navigi" estas gxenerala termino, kiun oni uzas ne nur cxe sxipveturo, sed ankaux cxe aviadila flugado, cxe auxtoveturado (multaj automobiloj estas nuntempe provizitaj per "navigilo"), kaj ecx cxe interreto. Do, laux mi oni ne rajtas redukti gxian signifon al "sxipiri", malgraux ke oni parolas pri "kosmosxipo" por indiki objekton, kiu ne movigxas sur akvo, kaj pri "kosmonauxto" por spaca veturanto (temas pri mensa viskozeco; gxi estas la sama fenomeno, kiu okazis kiam de cxevaltirataj cxaroj oni pasis al auxtomobiloj: ankaux al la nova veturilo oni donis la nomon "cxaro", kaj oni inventis "cxevalpovon" por mezuri la laborkapablon de motoroj).
Gxis
Antonio


Pilar Otto

unread,
Nov 1, 2009, 3:49:07 PM11/1/09
to la-bona...@googlegroups.com
Mi grandparte samopinias kun Antonio.

Antonio:


> Nia nuna problemo, tamen, estas alia, cxar ni bezonas vorton, kiu
> komprenigu ke temas pri ir-revena fenomeno laux mallonga kaj
> antauxdifinita vojo. Tiucele ne utilas vortoj kiaj bobeno,
> fadentenilo kaj simile. Imagu cxi tiujn sekvojn: cxu oni diru “kosma/
> spaca bobeno/ fadentenilo” por traduki “Space Shuttle”? (interkrampe:
> la cetere bona usonangla-esperanta vortaro Benson registras “naveto”
> sub “shuttle”, kun ekzemplo “naveta buso”, sed poste gxi tradukas
> “space shuttle” per “kosma pramo”, kio estas alia afero – itale oni
> dirus “traghetto spaziale”).

En la norvega oni diras "romferge", kio estus angle "space ferry", do
proksimume "kosma pram(sxip)o".

Kvankam oni diras, ke veturilo iras en "naveda trafiko", mi ne konsideras
tiun metaforon tauxga por la ideo de "(labor)pendolanto": La "navedaj"
veturiloj veturas konstante tien-reen-tien-reen, dum la pendolantoj veturas
tien por labori, kaj poste reen por esti hejme. Cetere, cxe ni oni parolas
pri "tagaj" kaj "semajnaj pendolantoj". La lastaj logxas proksime de la
laborejo, ekz. en barako, de lundo gxis vendredo, kaj vojagxas al la hejmo
por pasigi tie la semajnfinon. Mi opinias, ke "pendol" estas pli tauxga bazo
ol "naved" por priskribi la pridiskutatan fenomenon.

Otto

Andreas Kueck

unread,
Nov 1, 2009, 4:32:16 PM11/1/09
to la bona lingvo
On 1 Nov., 21:49, "Pilar Otto" <pilo...@online.no> wrote:

> En la norvega oni diras "romferge", kio estus angle "space ferry", do
> proksimume "kosma pram(sxip)o".
>
> Kvankam oni diras, ke veturilo iras en "naveda trafiko", mi ne konsideras
> tiun metaforon tauxga por la ideo de "(labor)pendolanto": La "navedaj"
> veturiloj veturas konstante tien-reen-tien-reen,

Do se mi bone komprenas, por tia "naveda trafiko" oni povas diri
"prameca trafiko" au "pramsimila trafiko".

> dum la pendolantoj veturas
> tien por labori, kaj poste reen por esti hejme. Cetere, cxe ni oni parolas
> pri "tagaj" kaj "semajnaj pendolantoj".

Tre simile che ni.

> La lastaj logxas proksime de la
> laborejo, ekz. en barako, de lundo gxis vendredo, kaj vojagxas al la hejmo
> por pasigi tie la semajnfinon. Mi opinias, ke "pendol" estas pli tauxga bazo
> ol "naved" por priskribi la pridiskutatan fenomenon.

Chu lau vi "pendolanto" jam sufichas? Au chu precizigo estas necesa,
kiel ekzemple "inter-hejm-kaj-laborej-pendolanto"?

--
Andreas Kueck

Marcos Cramer

unread,
Nov 1, 2009, 4:43:07 PM11/1/09
to la-bona...@googlegroups.com
Chu lau vi "pendolanto" jam sufichas? Au chu precizigo estas necesa,
kiel ekzemple "inter-hejm-kaj-laborej-pendolanto"?

En la plej multaj kuntekstoj laŭ mi sufiĉas "pendolanto". En la malmultaj kuntekstoj en kiuj tiu esprimo ne estas sufiĉe klara, oni povus diri "hejm-laborej-pendolanto". Vortetojn kiel "inter" kaj "kaj" oni povas en tiaj malsimplaj kunmetaĵoj kutime forlasi, se tio ne kaŭzas apartan malklarecon.

Amike,

Marcos

Andreas Kueck

unread,
Nov 1, 2009, 4:48:22 PM11/1/09
to la bona lingvo
On 1 Nov., 21:28, "Antonio De Salvo" <antoniodesa...@tiscali.it>
wrote:

> "Navigi" estas gxenerala termino, kiun oni uzas ne nur cxe sxipveturo, sed ankaux cxe aviadila flugado, cxe auxtoveturado (multaj automobiloj estas nuntempe provizitaj per "navigilo"), kaj ecx cxe interreto.

Same pri "navigacii", al kiu "navigi" estas ne-aprobita formo nova.

> Do, laux mi oni ne rajtas redukti gxian signifon al "sxipiri",

Mi samopinias.

--
Andreas Kueck

Leo De Cooman

unread,
Nov 1, 2009, 6:20:52 PM11/1/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos skribis:
> En la plej multaj kuntekstoj laŭ mi sufiĉas "pendolanto". En la malmultaj kuntekstoj en kiuj tiu esprimo ne estas sufiĉe klara, oni povus diri "hejm-laborej-pendolanto". Vortetojn kiel "inter" kaj "kaj" oni povas en tiaj malsimplaj kunmetaĵoj kutime forlasi, se tio ne kaŭzas apartan malklarecon.

Almenaŭ flandroj tuj komprenos "pendolanto"n, ĉar ĉi tie ni diras "pendelaars" (kvankam tiu vorto ankaŭ signifas homon, kiu asertas trovi ion kaŝitan per pendolo farita el ŝnureto kaj ringo aŭ io simila), dum en Nederlando oni preferas la vorton "forens" kaj en la franclingva parto de nia lando "on fait la navette" (oni "navedas").
 
Amike salutas
Leo

Renato Corsetti

unread,
Nov 1, 2009, 6:08:54 PM11/1/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo (citante Marcos):
> En la plej multaj kuntekstoj laŭ mi sufiĉas "pendolanto". En la malmultaj kuntekstoj en kiuj tiu esprimo ne estas sufiĉe klara, oni povus diri "hejm-laborej-pendolanto".
Bone, sed mi memorigas ĉiujn, ke ni ne havas linion pri "pendol(vojaĝ)anto" aŭ "hejm-laborej-pendolanto", ĉar ni ne verkas nacilingvan-esperantan vortaron.

Amike

Renato


Andreas Kueck

unread,
Nov 2, 2009, 12:51:28 PM11/2/09
to la bona lingvo
On 2 Nov., 00:08, Renato Corsetti <renato.corse...@gmail.com> wrote:

> Bone, sed mi memorigas ĉiujn, ke ni ne havas linion pri
> "pendol(vojaĝ)anto" aŭ "hejm-laborej-pendolanto", ĉar ni ne verkas
> nacilingvan-esperantan vortaron.

Kredeble ni _ne_ bezonas jenan linion (kies maldekstra esprimo [el
Krause] estis mia deir-problemo):

laboristo chiutage veturanta de sia loghloko al aliurba laborejo -->
hejm-laborej-pendolanto

Sed chu jena linio konvenas:

naveda servo --> ir-reira servo, prameca servo

(char "glitbobena servo" ne taugas)?

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Nov 2, 2009, 1:53:35 PM11/2/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:

Sed chu jena linio konvenas:

naveda servo --> ir-reira servo, prameca servo
Jes, mi povas listigi tion sub navedo, eble kun = por lasi la eblecon ke ni rekomencu oficialigon, se ni volas.

Amike

Renato


Pilar Otto

unread,
Nov 3, 2009, 4:05:16 PM11/3/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

> (temas pri mensa viskozeco; gxi estas la sama fenomeno, kiu
> okazis kiam de cxevaltirataj cxaroj oni pasis al auxtomobiloj: ankaux
> al la nova veturilo oni donis la nomon "cxaro", kaj oni inventis
> "cxevalpovon" por mezuri la laborkapablon de motoroj).

Kaj ne nur tio: La "tab(u)lo", sur kiu estas la diversaj mezuriloj de la
auxtomobilo, nomigxas "dashboard" en la angla kaj "salpicadero" en la
hispana. Mi ne tute certas pri la angla etimologio: cxu la kocxero batis la
tabulon, aux cxu la koto bate trafis la tabulon sube. La hispana vorto
signifas "sxprucejo" kaj certe aludas al la sxpruc-batado de la koto.

Otto

Pilar Otto

unread,
Nov 4, 2009, 4:07:17 AM11/4/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas demandis al mi (kaj eble ankaux al la aliaj listanoj):

> Chu lau vi "pendolanto" jam sufichas? Au chu precizigo estas necesa,
> kiel ekzemple "inter-hejm-kaj-laborej-pendolanto"?

Cxar Andreas faris la demandon jam antaux duona semajno, mia respondo (kiun
mi sendas el Madrido) sendube perdis aktualecon, sed tamen jen gxi:

Mi aligxas al la respondoj de aliaj, ekz. Anna, ke (pendolanto" estas
metaforo tute komprenebla, ke gxi spicigas la lingvon, kaj ke en multaj
kuntekstoj gxi plene suficxas. La proponata
"inter-hejm-kaj-laborej-pendolanto" sxajnas al mi monstra. Oni proponis
plurajn pli mallongajn precizigojn, kiuj sxajnas al mi pli bonaj. Ankoraux
unu solvo, ne tro preciza, sed laux mi suficxe preciza por gvidi la
leganton/auxdanton al gxusta interpreto, estus "pro-labora pendolanto".

Otto

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages