dezajn-o

1 view
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Mar 12, 2009, 6:41:54 PM3/12/09
to °listo 'la bona lingvo'
Jen plia vorto proponita de J-K.

Ĉu

dezajn-o --> fason-ad-o, desegn-o-art-o?

Amike

Renato

Grosjean Mireille

unread,
Mar 12, 2009, 11:33:04 PM3/12/09
to la-bona...@googlegroups.com
dezajno laù mi kunigas belecon kaj komfortan uzeblecon.
Mirejo

2009/3/12 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>
Mireeyu (en japana lingvo)
mirejo.blogspot.com
skajpe: mirejo1
fr: A TRAVERS LE MONDE PAR
L'ESPERANTO
eo: TRA LA MONDO PER ESPERANTO
jp: SEKAIGO DE SEKAIJU
Esperanto (エスペラント) = SEKAIGO (世界語)

Renato Corsetti

unread,
Mar 13, 2009, 4:04:01 AM3/13/09
to la-bona...@googlegroups.com
mirejo:


dezajno laù mi kunigas belecon kaj komfortan uzeblecon.

pri komforta uzebleco kelkaj verŝajne ne pensas. ĉu, do, vi akceptas la linion:

dezajn-o --> fason-ad-o, desegn-o-art-o?

amike

renato


Grosjean Mireille

unread,
Mar 13, 2009, 4:05:22 AM3/13/09
to la-bona...@googlegroups.com
Certe ni trovos ion pli taùgan.
Mirejo

2009/3/13 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>



--
Mireille Grosjean (en franca lingvo)
Mirejo (en esperanto)
Mire (en korea lingvo)
Mir (en rusa lingvo)

Renato Corsetti

unread,
Mar 13, 2009, 4:22:45 AM3/13/09
to la-bona...@googlegroups.com
mirejo:

> Certe ni trovos ion pli taùgan.
Bone. Mi atendas. Amike

Renato

Leo De Cooman

unread,
Mar 13, 2009, 7:16:56 AM3/13/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:

> Ĉu
dezajn-o --> fason-ad-o, desegn-o-art-o?

Ĉu "koncepto"?

Amike salutas
Leo

Renato Corsetti

unread,
Mar 13, 2009, 8:16:48 AM3/13/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:

> dezajn-o --> fason-ad-o, desegn-o-art-o?
>
> Ĉu "koncepto"?
>

ĉu ekzemple: form-konceptado?

amike

renato

ro-esp

unread,
Mar 13, 2009, 6:39:19 PM3/13/09
to la-bona...@googlegroups.com
aw eble ecx dizajn-o

kiel ajn, ne temas pri desegno-arto

gxis, Ronaldo


Renato Corsetti

unread,
Mar 14, 2009, 4:44:08 AM3/14/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

> kiel ajn, ne temas pri desegno-arto
>
pri kio ĝi, do, temas?

amike

renato

Bertilo Wennergren

unread,
Mar 14, 2009, 9:43:01 AM3/14/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:

> Ronaldo:
>> kiel ajn, ne temas pri desegno-arto

> pri kio ĝi, do, temas?

http://eo.wikipedia.org/wiki/Dezajno
http://it.wikipedia.org/wiki/Progettazione
http://en.wikipedia.org/wiki/Design

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Leo De Cooman

unread,
Mar 14, 2009, 10:07:22 AM3/14/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis (pri dezajno):

> pri kio ĝi, do, temas?

Eble estas pli facile trovi difinon por la verbo.
"Dezajni" ŝajnas al mi pli proksime al koncepti, (surpapere) krei, elpensi,
serĉe (re)ordigi, ...

Amike salutas
Leo

Renato Corsetti

unread,
Mar 14, 2009, 11:19:42 AM3/14/09
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon al Bertilo kaj Leo.

Provizore mi registris:

dezajn·o → fason·ad·o, projekt·ad·o

Amike

Renato


Marcos Cramer

unread,
Mar 14, 2009, 1:49:58 PM3/14/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato provizore registris:

dezajn·o → fason·ad·o, projekt·ad·o

Oni rimarku, ke "fason-" origine estis uzata ĉefe por vestoj. Unu ne-vestan uzon mi trovis jam ĉe Zamenhof (en fabelo, kie cikano diras "niaj bekoj havas malsamajn fasonojn"), sed tio estas verŝajne intence metafora uzo. La tradukoj en la Fundamento de Esperanto ŝajnas indiki ke la intenco estis vesta signifo, dum almenaŭ la franca traduko efektive permesas multe pli larĝan interpreton. En la modernaj tekstoj en la Tekataro de Esperanto jam troveblas pluraj uzoj kun ne-vesta signifo, kaj ankaŭ PIV listigas ne-vestan signifon ("formo kaj aspekto de artefarita objekto"), dum ReVo ankoraŭ konas nur la vestan signifon.

Laŭ mi ni povas akcepti la signifo-plilarĝiĝon de "fason-". Tiuokaze la novradiko "dezajn-" ne plu ŝajnas necesa, kaj ni povas malrekomendi ĝin per la simbolo "→".

Laŭ PIV, "dezajn-" estas substantiva radiko kun la signifo "formo kaj aspekto de artefarita objekto [...]". Por tio tamen ne taŭgas la ĉi-supraj alternativoj finiĝantaj je "-ado", sed necesas la alternativo "fasono" sen "-ad-". Do la linio estu ekzemple

dezajn·o → fason·o, aspekt·o

Por la verba formo "dezajni" ni povas tiam havi

dezajn·i → fason·i, projekt·i, aspekt·ig·i

ReVo listigas tiun novradikon kiel "dizajni", do unuflanke kun alia vokalo en la unua silabo, aliflanke verbkaraktere. En la Tekstaro de Esperanto, la formo "dizajn-" aperas trifoje ("dezajn" nur dufoje), sed nur kun substantiva karaktero. Laŭ mi ni havu jenan linion pri ĝi:

dizajn·i → fason·i, projekt·i, aspekt·ig·i
dizajn·o → fason·o, aspekt·o; fason·ad·o, projekt·ad·o, aspekt·ig·ad·o

Ni do listigus alternativojn laŭ ambaŭ karakteroj, apartigante ilin per punktokomo.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Mar 14, 2009, 2:06:13 PM3/14/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
dizajn·i → fason·i, projekt·i, aspekt·ig·i
dizajn·o → fason·o, aspekt·o; fason·ad·o, projekt·ad·o, aspekt·ig·ad·o
Mi registri tion ankaŭ por la variaĵo "dEzajno".


Amike

Renato

ro-esp

unread,
Mar 14, 2009, 9:34:41 AM3/14/09
to la-bona...@googlegroups.com
La nederlanda termino estas "ontwerp" , temas pri de antawe
(tempa antawe....) decidi pri kia io (vesto, sxuo, awtomobilo, ktp)
aspektu/aspektos.

Zamenhof ecx dezajnis mondan religion

gxis, Ronaldo


Renato Corsetti

unread,
Mar 15, 2009, 5:10:47 AM3/15/09
to la-bona...@googlegroups.com
Roanldo:

> La nederlanda termino estas "ontwerp" , temas pri de antawe
> (tempa antawe....) decidi pri kia io (vesto, sxuo, awtomobilo, ktp)
> aspektu/aspektos.
>
La radiko "aspekt-" aperas en niaj samsignifaj esprimoj.

Amike

Renato


Bertilo Wennergren

unread,
Mar 15, 2009, 6:52:08 AM3/15/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti skribis:

> Roanldo:

Se kredi la Nederlandan Vikipedion ekzistas pluraj Nederlandaj
esprimoj: "Industriële vormgeving", "industrieel ontwerp",
"productdesign" kaj "design":

http://nl.wikipedia.org/wiki/Industriële_vormgeving

Andreas Kueck

unread,
Mar 15, 2009, 10:10:39 AM3/15/09
to la bona lingvo
On 12 Mrz., 23:41, Renato Corsetti <renato.corse...@gmail.com> wrote:
> Jen plia vorto proponita de J-K.
>
> Ĉu
>
> dezajn-o --> fason-ad-o, desegn-o-art-o?

"Dezajno" estas, kiel "marketingo"*), bona ekzemplo de vorto fremda
principe ja uzebla lau Regulo 15, sed tia uzo estas malkonsolinda pro
la dua parto de la regulo: Jam Fundamenta estas la simila formo
"desegn'" (el la latina "designare", kiun la angla prenis kiel
"design", kiu siaflanke estas la bazo de "dezajno").

Do: Oni prefere konstruu sur "desegn'" au uzu alian vorton. La germana
esprimo por "Design" estas "Gestaltung". Ghin du vortaroj tradukas per
"formado". Tial mia propono:

dezajn-o --> form-ad-o, form-kre-ad-o

*) En alia forumo Renato prave atentigis pri tio rilate al
"marketingo" (--> "merkat-ad-o").

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Mar 15, 2009, 10:16:42 AM3/15/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:
> dezajn-o --> form-ad-o, form-kre-ad-o
>
Dankon, Andreas! Mi aldonis vian variaĵon.

Amike

Renato

Grosjean Mireille

unread,
Mar 15, 2009, 7:35:49 PM3/15/09
to la-bona...@googlegroups.com
formkreado plachas al mi.
 
elkore Mirejo

2009/3/15 Andreas Kueck <ak1...@googlemail.com>
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages