ReVo proponas plurajn samsignifajn esprimojn por nomi tofuon, tiu
blanka sojajxo simila al fromagxo kiu estas tipa de orientaj landoj,
sed ankaux popularas inter vegetaranoj tutmonde.
Laux ReVo:
""Tofuo" estas la plej internacia formo de la radiko. Ankaŭ ekzistas
"toŭfuo" pro la ĉina prononco kaj "tohuo" pro japana prononco."
Plie, gxi mencias la kroman alternativon "sojkazeo".
Cxu laux via sento iuj el la supraj proponoj estas evitindaj? Cxu
"tofuo" oficialigindas, aux cxu oni uzu "sojkazeo"?
Amike,
--
Fabio
> Cxu
"tofuo" oficialigindas, aux cxu oni uzu "sojkazeo"?
Mi povas vivi tute bone per "sojkazeo", ĉar mi ne manĝas tion. Se oni volas oficialigi ion, mi pensus pri "tofuo".
Amike
Renato
> Cxu
"tofuo" oficialigindas, aux cxu oni uzu "sojkazeo"?
Mi povas vivi tute bone per "sojkazeo", ĉar mi ne manĝas tion.
Se oni volas oficialigi ion, mi pensus pri "tofuo".
Francisko:
Ø Mi dum jaroj manghadis sojokazeon, kaj tiu nomo neniom malhelpis al mi.
Bone. Tio estas kiel mia rakonto: “La tutan vivon mi ŝoforis kaj neniam mi konfuziĝis pro “maldekstro”…”
Ø Kial do "voli oficialigi ion" alian tiam, kiam oni jam havas ion, kion oni rigardas kontentiga ?
Vi devas kompreni, ke kelkaj junuloj havas tian febron.
Sed ŝajnas al mi ke unue ni devus proponi por oficialigo: “soj-“, ĉu ne?
Amike
Renato
> Sed ŝajnas al mi ke unue ni devus proponi por oficialigo: “soj-“, ĉu ne?
Memoru tamen, kiom da malfacilaĵoj ekestis, kiam la Akademio (nu, ties
Sekcio pri la Ĝenerala Vortaro) provis "oficialigi" la vorton "sojo"
antaŭ kelketaj jaroj. Tiam ni malsukcesis, ĉar tute maleblis trovi
interkonsenton, ĉu "sojo" estas saŭco aŭ kreskaĵo, el kiu oni faras
tian saŭcon.
Mi mem favoras la vorton "tofuo". Temas pri tre grava manĝaĵo, kiu
klare meritas propran vorton.
--
Bertilo Wennergren
bert...@gmail.com http://bertilow.com
> Memoru tamen, kiom da malfacilaĵoj ekestis, kiam la Akademio (nu, ties
Sekcio pri la Ĝenerala Vortaro) provis "oficialigi" la vorton "sojo"
antaŭ kelketaj jaroj. Tiam ni malsukcesis, ĉar tute maleblis trovi
interkonsenton, ĉu "sojo" estas saŭco aŭ kreskaĵo, el kiu oni faras
tian saŭcon.
Mi memoras. Tial la laboro komenciĝanta en la listo 'oficialigindaj radikoj'
[kiujn ni iam devos proponi al la Akademio], devos daŭri longe kaj preni en
konsideron plurajn ideojn. Intertempe mi invitas ĉiujn nijan japanojn,
ĉinoj, koreojn, ktp. doni siajn ideojn kaj ekzemplojn el siaj lingvoj.
* Mi mem favoras la vorton "tofuo". Temas pri tre grava manĝaĵo, kiu
klare meritas propran vorton.
Bone.
Amike
Renato
--
Bertilo Wennergren
bert...@gmail.com http://bertilow.com
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
> Bertilo:
>> Temas pri tre grava manĝaĵo, kiu klare meritas propran vorton.
> Neniu chi tie pridubas ke chi tiu manghajho meritas propran vorton. La
> demando estas, chu por ghi necesas aparta radiko.
Jes. Kredeble el la vidpunkto de Azianoj "tofuo" pli meritas propran
vorton ol "kazeo" meritas tion.
> Pro la klareco kaj jama uzateco de "sojsauco" mi forte dubas pri neceso de
> aparta radiko por ghi.
Nu, tio, kion multaj nomas "sojsaŭco", aliaj multoj nomas simple
"sojo". Kaj se "sojo" estas saŭco, tiam oni povas eble iom dubi pri la
logikeco de "sojkazeo". Ĝi tiam devus esti "sojfabkazeo". Aliflanke
eble neceso kaj sufiĉo povas pravigi forlason de FAB/. Sed tiam
principe "sojkazeo" estas simile stranga kiel "vinkultivejo" anstataŭ
"vinber(uj)kultivejo". Fakte "sojo" mem neniel rolas, kiam oni kreas
tofuon (se "sojo" estas saŭco), sed ja tiaj faboj, el kiuj oni faras
ankaŭ sojon.
Cetere "sojo"/"sojfabo"/"sojfabujo" plene analogas al la jam
enradikiĝinta (kaj Fundamenta) "vino/"vinbero"/"vinberujo".
Aliflanke estas ĉi tie 38-40 gradojn varme, kaj kredeble mi prefere
min detenu de ĉiaj provoj pensi...
Vi tute pravas. Tiun fojon mi volis eviti vortojn, kiuj kaŭzis
grandajn disputojn, kaj pri kiuj ne estis facile atingi relative
grandan unuecon. Venontfoje, espereble baldaŭ, ni reatakos ĝuste tiujn
vortojn, kiujn ni devis lasi flanken okaze de la Naŭa Oficiala Aldono.
"Sojo" nepre estu inter ili (kune kun - interalie - "nudelo"...).
Ankaŭ terpomo estas grava manĝaĵo...
Amike salutas Leo
mi ne jam vidas problemon cxe "sojkazeo"
gxis, Ronaldo N
> Kiom mi scias, japanoj kaj usonanoj diras "tofu"
La Japana vorto estas "tohu", sed "h" antaŭ "u" elparoliĝas en la
Japana kiel dulipa frotsono. Tio sonas iom kiel "f", kvankam ĝi ne
estas "f" (kiu estas lipdenta, ne dulipa).
>, dum indonezianoj diras "tahu".
Jes, sed ekzistas multaj aliaj lingvoj en la mondo: La Franca, la
Germana, la Hispana, la Rusa, la Svahila, la Dana... Multegaj el ili
uzas "tofu" aŭ ion tre similan (kun "f").
tòfu /♫ ˈtɔfu, giapp. ♫ tɔː.ɸɯ/ o toufu
[japana vorto, tōfu, el la cxina dòufu, kummetita per dòu ‘fazeoloj’ kaj fŭ ‘putra’, unuafoje el la itala 1980]
● fromagxo el sojo laux dubeblanka koloro, kun mola konsisto, delikata gusto, akirita per la kazeigo de lakteca likvajxo devenigita el sojo; gxi estas tipa de la orienta kuirarto.
Se tio povas helpi, mi aldonas etan dosieron kun la itala (unua ♫) kaj japana (dua ♫) elparolo, auxdeblaj per la klavoj "control" kaj "return" (*); se mi bone auxdas, la japana pli proksimas al touxfu.
Cxiukaze (ne cxiukazee...), mi limigxus al sojkazeo.
Gxis
Antonio
(*) Cxeokaze: kiel oni tradukas "control" kaj "return"?
Ankaŭ mi volonte akceptus "sojkazeon". Tiu vorto tuj klarigas, pri kio
temas.
Amike salutas Leo
Bertilo:Ankaŭ terpomo estas grava manĝaĵo...
Temas pri tre grava manĝaĵo, kiu klare meritas propran vorton.
> Bertilo:
>> Temas pri tre grava manĝaĵo, kiu klare meritas propran vorton.
> Ankaŭ terpomo estas grava manĝaĵo...
Jes, tute prave. Forta kaj grava argumento.