[ot] fadenrompo (trako)

1 view
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Jun 1, 2011, 9:09:36 PM6/1/11
to la-bona...@googlegroups.com

> From: "Eduardo Trápani" <etra...@gmail.com>
> Date: May 31 06:33PM -0300
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/6354e3f67aca0ad2
>
>> Mi konsentas ke tie oni nepre ne uzu "trako", sed ne tuj scius kion jes
>> uzi. Eble vi konsultu
>
> Mi ne scias kial, sed nur tiun ĉi mesaĝon mi ricevis de tiu fadeno.

Tio okazas cxar mi ne respondas al unuopa mesagxo, sed surbaze de
mesagxofasko ("digest"). Ial ajn googlegroups ne rekonas la temlinion,
kaj "pensas" ke mi uzas novan.
Ecx estas tiel ke, se mi sendas du malsamajn mesagxojn surbaze de la
sama fasko, googlegroups donas la temlinion de la unua al la dua - ecx
se mi enmetis alian

> Nu, ĉu oni konsideris uzi "sulko" same figursence (nun) kiel en la angla?

mi nekomprenas la demandon

> Eble io per "ono"?

kredeble ne

gxis, Ronaldo

Eduardo Trápani

unread,
Jun 2, 2011, 12:24:45 AM6/2/11
to la-bona...@googlegroups.com
>> Nu, ĉu oni konsideris uzi "sulko" same figursence (nun) kiel en la angla?
>
> mi nekomprenas la demandon

Mmmm mi ne scias kiel demandi alimaniere. Eble mi aldonu ke en la
hispana, ĉe la unuaj diskoj oni parolis pri "sulkoj" (rekta traduko).

Nun oni uzas ion similan al "vojo" (ekzemple tia sur kiu surteriĝas
aviadiloj), mi malofte vidis la vorton "dromo" por tio.

Por "soundtrack" oni uzas "bendo" almenaŭ en la hispana, franca. Sed
jes, oni okupiĝu pri tio en listo de tradukistoj.

>> Eble io per "ono"?
>
> kredeble ne

Ne. Mi ĵus kontrolis kaj temis pri konfuzo mia inter on- kaj part-.

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages