En tekstoj rilate al la KER-ekzamenoj ofte aperas la vorto “akrediti”, ekz.
Nia centro – krom respekti la preskribojn de la akreditigaj reguloj – akorde kun la vidpunktoj de la Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo (ALTE) kaj de la Komuna Eŭropa Referenckadro - ellaboris la ĝeneralan unulingvan ekzamensistemon.
B1 (baza nivelo) Ŝtate akreditigita lingvoekzameno
Laŭ PIV, la vorto “akrediti” estas Zamenhofa, sed ne oficiala. Ĝi ŝajnas al mi mallerte konstruita, pro la silabo -it-, kiu similas la participon. Almenaŭ rilate al ekzamenoj, oni povus anstataŭigi ĝin per “agnoski”, kiu estas en nia listo de oficialigindaj vortoj. Jen la plena difino laŭ la reta versio de PIV:
akredit/iZ (tr)
1 ⚖ Oficiale akceptigi iun, provizante tiun personon per tiucelaj rajtigiloj: ambasadoro akreditita ĉe la papo.
2 ✉ Komisii al banko, ke ĝi pagu el la kredito de la akreditanto difinitajn sumojn ĝis difinita limo al tria persono, la akreditato.
Rigardante la ekzemplojn en PIV, eble “rajtigi” aŭ “oficiale komisii” taŭgus por la unua difino. Mi ne scias pri la dua: ĉu denove “rajtigi”? Kio pri la du vortoj “akreditanto” kaj “akreditato”?
Anna
-----------------------------------------------------------------------
Anna Lowenstein
Via del Castello 1
00036 Palestrina
Italujo
Tel: 00-39-06 9575 713
> En tekstoj rilate al la KER-ekzamenoj ofte aperas la vorto “akrediti”, ekz.
renato corsetti
via del castello, 1 00036 palestrina, italujo
ren...@esperanto.org
--
No virus found in this incoming message.
Checked by AVG - www.avg.com
Version: 8.5.455 / Virus Database: 271.1.1/5061 - Release Date: 06/10/12 18:34:00