antrop-o

2 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jan 20, 2008, 6:03:51 PM1/20/08
to la-bona...@googlegroups.com
Mi komencas alfronti la proponojn pri aldonoj de J-K.

- anti- --> kontraux-

jam estas en la listoj.

- antropo- --> hom-, homsimila-

mi registris provizore:

antrop-o (en sciencaj vortoj) --> hom-o, hom-simil-a
antropolog-o [7oa] = hom-sciencisto, hom-stud-ant-o
antropologi-o [1oa] = hom-scienc-o, hom-esplor-o

amike

renato



- auxto- --> mem-
- cis- --> maltrans, cxiflanke
- deci- --> dekono da
- hemat- --> sang-
- hidro- --> akvo-
- homo- --> sam-
- mikro- --> milonono da
- mono- --> unu-
- neo- --> nov-
- pseuxdo- --> kvazaux-, sxajn-, kasx-
- retro- --> reen
- semi- --> duon-
- sin- --> mem-
- tele- --> je distanco

SUFIKSOJ
- -esk- --> -simil-
- -fon- --> -parolant-
- -graf- --> -skrib-
- -ik- --> -art, -teknik-
- -istik- --> -scienc-
- -iv- --> -pov-, -ebl-
- -olog- --> -fakul-

Cxu bonaj proponoj?
Cxu estas aliaj?

J-K Rinaldo



~ ~ ~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina
~ ~ ~

Marcos Cramer

unread,
Jan 22, 2008, 10:26:40 AM1/22/08
to la-bona...@googlegroups.com
- -iv- --> -pov-, -ebl-
 
-iv- certe ne anstatauigeblas per -ebl-. Sed -pov- ja estas bona alternativo.
 
Marcos

Renato Corsetti

unread,
Jan 22, 2008, 10:56:01 AM1/22/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

>-iv- certe ne anstatauigeblas per -ebl-. Sed -pov- ja estas bona alternativo.

Bone. C'u ankau' -em- en kelkaj okazoj?

Amike

Renato

Adam Raizen

unread,
Jan 22, 2008, 11:33:05 AM1/22/08
to la-bona...@googlegroups.com
2008/1/22 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>:
>
> Marcos:

>
> >-iv- certe ne anstatauigeblas per -ebl-. Sed -pov- ja estas bona alternativo.
>
> Bone. C'u ankau' -em- en kelkaj okazoj?

Mi preferas '-pov-'. Mi jxus havis longan diskuton kun alia
Esperantisto pri tiu cxi temo, precipe pri la vorto 'kreiva' (vorto
kiun li uzas suficxe ofte). Li asertas, ke '-ema' kaj '-iva' ne estas
la sama afero (almenaux cxe kreema kaj kreiva), cxar kreiva estas iu
kiu havas talenton kaj povas elpensi novajn aferojn, cxu li
efektivigas ilin aux ne, kaj kreema estas iu, kiu ja efektivigas siajn
ideojn. Tio povas esti, sed mi ne pensas, ke estus malbone, aux
konfuze, se la unu vorto 'kreema' havus tiujn du signifojn. Tamen,
eble ni ne povus trudi tion al la vorto.

Aldone, kaj pli grave pri tiuj vortoj, li (kaj versxajne aliaj uzantoj
de 'kreiva') ne uzas gxin por inplici ke iu ne efektivigas siajn
ideojn, sed ja uzas gxin en la ekzakte sama senco de 'kreema', do
estas por mi nekompreneble kial ili ne simple diras 'kreema'. (Fakte,
tio ne estas vero, cxar mi komprenas, ke gxi estas pro sxajnimito de
la nacilingvaj idoj de la latina vorto 'creativus', sed tamen.)

Cxu estas aliaj ekzemploj, kie '-ema' povas esti egala al '-pova' aux
'-kapabla'? Mi ne scias. Miaj provoj trovi ekzemplojn ne tre bone
sukcesas.

--
Adam Raizen <adam....@gmail.com>
Kiu ne komprenas Esperanton, estas kondamnita rekrei ĝin, fuŝe.

Renato Corsetti

unread,
Jan 22, 2008, 12:35:34 PM1/22/08
to la-bona...@googlegroups.com
Adam:

>Cxu estas aliaj ekzemploj, kie '-ema' povas esti egala al '-pova'
>aux '-kapabla'?

Rigardante PIV mi vidis ke eble c'iufoje, kiam la povulo estas aj'o
(produktiva grundo), la du konceptoj estas samaj au' tre similaj. Se
grundo povas produkti g'i ankau' emas produkti kaj produktadas.

La kialo de la uzo, tamen, estas tiu, kiun vi indikis.

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages