Insolaci-o --> sun-frap-o ?
Amike
Renato
--------------------------------------------------
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it
> Ĉu
>
> Insolaci-o --> sun-frap-o ?
Sunfrapo, sunbato, sunpiko, suntriko.... estas cxiuj pawsajxoj,
kompreneblaj nur al tiuj kiuj parolas la lingvon de kiu la vorto estas
prenita.
La cxefa trajto de la aflikcio (??) estas ke la cerbo estas tro varma
tro longe, egale cxu pro la suno aw alikiale. La oficialaj terminoj
estas EN heat-stroke, NL hitteberoerte.
Mi supozas ke "varmeg-apopleksio" ne tawgus.
Mi ne mirus se iu eltrovus ke pluraj neewropaj kulturoj havas
spican,spritan terminon kia
"kapoboleto" - do, kreivumu!
gxis, Ronaldo N
Mi ne estas fakulo pri medicino; tamen, "sun-frapo" kaj "varmo-frapo" sxajnas al mi du diversaj konceptoj.
Almenaux laux la itala uzo, sunfrapo estas la sekvo de tro longa elmeto al la sunaj radioj kun nuda kapo, dum varmo-frapo estas la sekvo de tro alta temperaturo. La du fenomenoj povas kunekzisti, sed kun malsimilaj manifestigxoj kaj kontrauxrimedoj.
Gxis
Antonio
| Mi ne mirus se iu eltrovus ke pluraj neewropaj kulturoj havas spican,spritan terminon kia "kapoboleto" - do, kreivumu!
Do, kiel oni diras "sun-frapo" en la japana, ĉina, vjetnama, rusa, suoma, ktp.?
En la araba, laŭ mia vortaro, simple "sun-bato".
Amike
Renato
En la japana: sunfrapo, sunbano.
Masako
| Ĉu ni povus proponi laŭkaze plurajn tradukojn:
pri meteo -> sunkvanto
pri haŭtruĝiĝo -> sun frapo
pri malsaniĝo (enkapa tro varmeco) -> sunvarmumo, aŭ kapvarmumo
Sed mi ne komprenas, ĉu "meteo" ne estas ĝenerala vorto por "vetero"?
Amike
Renato
> From: "Renato Corsetti" <renato....@virgilio.it>
> Ronaldo:
>
> | hittekramp
> | warmtestuwing
> | (hitteberoerte)
>
> Kara Ronaldo, eble nederlandanoj estas iom pli strangaj ol normalaj homoj,
Atentu. Tiuj tri vortoj ne estas komunuzaj, sed ili troveblas en
oficialaj sukur-libroj
> sed devas esti unu vorto en la nederlanda, kiun oni uzas en la
> ?enerala lingvo por paroli pri "sunfrapo/sunbato".
Jes komunuza estas "zonnesteek", pro zon=suno kaj steek=piko, stebero,
trikero. Sed mi mem ne havas klaran bildon pri kio gxi estas, kaj
sxajnas al mi ke multe da NL-anoj same ne scias. Krome mi insistas pri
tio, ke la suno ne rekte necesas. La sama fenomeno troveblas cxe
forneg-laboristoj
> Pjer:
>
> | ?u ni povus proponi la?kaze plurajn tradukojn:
> pri meteo -> sunkvanto
> pri ha?tru?i?o -> sunfrapo
Mi ne povas legi tiujn literojn, sed cxu ci serioze kredas
"hawtrugxigxo"n la esenca trajto de sunfrapo? Hmm.. efektive law
franca vortaro "coup de soleil" signifas simplan hawtbrul(um)on kaj
iam signifis insolacion
> pri malsani?o (enkapa tro varmeco) -> sunvarmumo, a? kapvarmumo
kreiva propono, sed gxi efikus ewfemisme. Malvarmumo estas relative
milda problemo. Multe da homoj havas da, kaj ili resanigxas preskaw
sponte. Insolacio tamen, estas afero por kiu oni venigas ambulancon -
se mi ne eraregas.
> Jes komunuza estas "zonnesteek"
Dankon! Tion mi serĉis.
> Krome mi insistas pri
tio, ke la suno ne rekte necesas. La sama fenomeno troveblas cxe
forneg-laboristoj
Mi neniam aŭdis pri tio, sed kredas vin. En tiu okazo oni povas verŝajne uzi la esprimon "varmo-frapo" aŭ "varno-bato".
Amike
Renato
| Mi kontrawas fortradukojn per frapo, bato aw piko, cxar tiuj vortoj
kutime indikas ion kio dawras ege mallonge, kutime malpli ol sekundo.
Tiom mallonga periodo kutime ne suficxas por estigi insolacion
Sed mi pensis, ke ni volas paroli ĝuste pri la momento, kiam la suno frapas aŭ batas vin.
Amike
Renato