insolaci-o

1 view
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Dec 17, 2010, 4:03:04 AM12/17/10
to listo 'lbl'
Ĉu

Insolaci-o --> sun-frap-o ?

Amike

Renato

--------------------------------------------------
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it


winmail.dat

ro-esp

unread,
Dec 17, 2010, 6:24:53 PM12/17/10
to la-bona...@googlegroups.com

> From: "renato corsetti" <renato....@uniroma1.it>
> Date: Dec 17 10:32PM +0100
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/9dd036145d25ddd4
>
> Jose' Antonio:
>
> | mmm, chu "sun-bato"?
>
> Laŭ mi ankaŭ tio estas komprenebla. Mi povas aldoni ĝin.

> Ĉu
>
> Insolaci-o --> sun-frap-o ?

Sunfrapo, sunbato, sunpiko, suntriko.... estas cxiuj pawsajxoj,
kompreneblaj nur al tiuj kiuj parolas la lingvon de kiu la vorto estas
prenita.

La cxefa trajto de la aflikcio (??) estas ke la cerbo estas tro varma
tro longe, egale cxu pro la suno aw alikiale. La oficialaj terminoj
estas EN heat-stroke, NL hitteberoerte.
Mi supozas ke "varmeg-apopleksio" ne tawgus.

Mi ne mirus se iu eltrovus ke pluraj neewropaj kulturoj havas
spican,spritan terminon kia
"kapoboleto" - do, kreivumu!

gxis, Ronaldo N

--
http://www.esperanto.net http://www.moneyasdebt.net

Antonio De Salvo

unread,
Dec 18, 2010, 2:51:25 AM12/18/10
to la-bona...@googlegroups.com
ro-esp

>Sunfrapo, sunbato, sunpiko, suntriko.... estas cxiuj pawsajxoj,
kompreneblaj nur al tiuj kiuj parolas la lingvon de kiu la vorto estas
prenita.
>La cxefa trajto de la aflikcio (??) estas ke la cerbo estas tro varma
tro longe, egale cxu pro la suno aw alikiale. La oficialaj terminoj
estas EN heat-stroke, NL hitteberoerte.
>Mi supozas ke "varmeg-apopleksio" ne tawgus.

Mi ne estas fakulo pri medicino; tamen, "sun-frapo" kaj "varmo-frapo" sxajnas al mi du diversaj konceptoj.
Almenaux laux la itala uzo, sunfrapo estas la sekvo de tro longa elmeto al la sunaj radioj kun nuda kapo, dum varmo-frapo estas la sekvo de tro alta temperaturo. La du fenomenoj povas kunekzisti, sed kun malsimilaj manifestigxoj kaj kontrauxrimedoj.
Gxis
Antonio


renato corsetti

unread,
Dec 18, 2010, 4:21:31 AM12/18/10
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

| Mi ne mirus se iu eltrovus ke pluraj neewropaj kulturoj havas spican,spritan terminon kia "kapoboleto" - do, kreivumu!

Do, kiel oni diras "sun-frapo" en la japana, ĉina, vjetnama, rusa, suoma, ktp.?

En la araba, laŭ mia vortaro, simple "sun-bato".

Amike

Renato

Masako TAHIRA

unread,
Dec 18, 2010, 9:18:08 AM12/18/10
to la-bona...@googlegroups.com
2010/12/18 renato corsetti <renato....@uniroma1.it>:
> Ronaldo:

>
> |   Mi ne mirus se iu eltrovus ke pluraj neewropaj kulturoj havas  spican,spritan terminon kia "kapoboleto" - do, kreivumu!
>
> Do, kiel oni diras "sun-frapo" en la japana, ĉina, vjetnama, rusa, suoma, ktp.?
>
> En la araba, laŭ mia vortaro, simple "sun-bato".
>
> Amike
>
> Renato

En la japana: sunfrapo, sunbano.

Masako

Pjer

unread,
Dec 19, 2010, 3:22:57 PM12/19/10
to la bona lingvo
Ĉu ni povus proponi laŭkaze plurajn tradukojn:
pri meteo -> sunkvanto
pri haŭtruĝiĝo -> sun frapo
pri malsniĝo (enkapa tro varmeco) -> sunvarmumo, aŭ kapvarmumo, kiel
jam ekzistas malvarmumo!
Amike, Pjer

renato corsetti

unread,
Dec 19, 2010, 5:00:27 PM12/19/10
to la-bona...@googlegroups.com
Pjer:

| Ĉu ni povus proponi laŭkaze plurajn tradukojn:
pri meteo -> sunkvanto
pri haŭtruĝiĝo -> sun frapo

pri malsaniĝo (enkapa tro varmeco) -> sunvarmumo, aŭ kapvarmumo

Sed mi ne komprenas, ĉu "meteo" ne estas ĝenerala vorto por "vetero"?

Amike

Renato

ro-esp

unread,
Dec 20, 2010, 7:53:16 PM12/20/10
to la-bona...@googlegroups.com

> From: ro-esp <ro-...@dds.nl>
> Date: Dec 20 12:04AM +0100
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/9f4ef6f7e2908a8d
>
> Montrigxis ke iuj terminoj ne jam eniris la vikipediojn....
>
> Insolacio, kiom mi komprenas, estas la plej alta stagxo de hipertermio.
>
> La plej baza stagxo(?), hittekramp havas simptomon: doloro en muskoloj
> de brakoj kaj gamboj
>
> La meza, warmtestuwing, havas:pala hawto, sxvitego,kapdoloro, vomemsento
>
> Insolacio (hitteberoerte) havas: konfuziteco kaj stranga konduto,
> malpliigo de konscio, foje ecx epilepsieca atako, hipovolemika sxoko,
> sangnefluo
>
>
> Cxu mi ankoraw konjektas prave?

> From: "Renato Corsetti" <renato....@virgilio.it>
> Ronaldo:
>
> | hittekramp
> | warmtestuwing
> | (hitteberoerte)
>
> Kara Ronaldo, eble nederlandanoj estas iom pli strangaj ol normalaj homoj,

Atentu. Tiuj tri vortoj ne estas komunuzaj, sed ili troveblas en
oficialaj sukur-libroj

> sed devas esti unu vorto en la nederlanda, kiun oni uzas en la
> ?enerala lingvo por paroli pri "sunfrapo/sunbato".

Jes komunuza estas "zonnesteek", pro zon=suno kaj steek=piko, stebero,
trikero. Sed mi mem ne havas klaran bildon pri kio gxi estas, kaj
sxajnas al mi ke multe da NL-anoj same ne scias. Krome mi insistas pri
tio, ke la suno ne rekte necesas. La sama fenomeno troveblas cxe
forneg-laboristoj


> Pjer:
>
> | ?u ni povus proponi la?kaze plurajn tradukojn:
> pri meteo -> sunkvanto
> pri ha?tru?i?o -> sunfrapo

Mi ne povas legi tiujn literojn, sed cxu ci serioze kredas
"hawtrugxigxo"n la esenca trajto de sunfrapo? Hmm.. efektive law
franca vortaro "coup de soleil" signifas simplan hawtbrul(um)on kaj
iam signifis insolacion

> pri malsani?o (enkapa tro varmeco) -> sunvarmumo, a? kapvarmumo

kreiva propono, sed gxi efikus ewfemisme. Malvarmumo estas relative
milda problemo. Multe da homoj havas da, kaj ili resanigxas preskaw
sponte. Insolacio tamen, estas afero por kiu oni venigas ambulancon -
se mi ne eraregas.

renato corsetti

unread,
Dec 21, 2010, 3:21:50 AM12/21/10
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

> Jes komunuza estas "zonnesteek"

Dankon! Tion mi serĉis.

> Krome mi insistas pri
tio, ke la suno ne rekte necesas. La sama fenomeno troveblas cxe
forneg-laboristoj

Mi neniam aŭdis pri tio, sed kredas vin. En tiu okazo oni povas verŝajne uzi la esprimon "varmo-frapo" aŭ "varno-bato".

Amike

Renato

ro-esp

unread,
Dec 22, 2010, 3:48:04 PM12/22/10
to la-bona...@googlegroups.com
Mi kontrawas fortradukojn per frapo, bato aw piko, cxar tiuj vortoj
kutime indikas ion kio dawras ege mallonge, kutime malpli ol sekundo.
Tiom mallonga periodo kutime ne suficxas por estigi insolacion

renato corsetti

unread,
Dec 23, 2010, 4:00:27 AM12/23/10
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

| Mi kontrawas fortradukojn per frapo, bato aw piko, cxar tiuj vortoj
kutime indikas ion kio dawras ege mallonge, kutime malpli ol sekundo.
Tiom mallonga periodo kutime ne suficxas por estigi insolacion

Sed mi pensis, ke ni volas paroli ĝuste pri la momento, kiam la suno frapas aŭ batas vin.

Amike

Renato

Marcos Cramer

unread,
Dec 23, 2010, 11:44:00 AM12/23/10
to la-bona...@googlegroups.com
> Tiom mallonga periodo kutime ne suficxas por estigi insolacion

Sed la simptomoj de sunfrapo tre abrupte aperas, simile kiel frapo.

Amike,

Marcos
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages