Re: (Klasika Esperanto) Re: Yahoo! Groups: You're invited! Join Tutmondeca-Esperanto today.

3 views
Skip to first unread message

Johan Derks

unread,
Oct 5, 2009, 10:22:44 AM10/5/09
to klasika-...@googlegroups.com, la-bona...@googlegroups.com
Bert Schumann skribis:
Tomaž, vi demandis pri mia vorto "parametris", kaj mi respondis
"ŝanghi parametrojn".
Mi do respondis, eĉ se mi uzas tiun verbon eble kun malĝusta senco.

> "parametr'i" povas signifi "esti parametro" kaj tute ne "ŝanĝi
> parametrojn".

Mi regule uzas la verban formon en la franca: paramétrer
angle parameterize, germane parametrieren, serbe параметеризе

Simala vorto: parametr-ado, angle parameterization,
france paramétrisation, germane Parametrierung, slovene parametrizacija

'Parametrizi' por mi estas pli klara vorto, eble aliparametrizi.
Mi favoras uzadon de la pseudosufiksoj -iv kaj -iz. Ili povigas
'klasikulojn' multe plivastigi kunmetajhojn, kiuj povas anstatauigi
superfluajn novvortojn.

Amike,
Johan

Renato Corsetti

unread,
Oct 5, 2009, 10:29:40 AM10/5/09
to la-bona...@googlegroups.com
La demando estas pri la signifo de la vorto "parametr-i".

Lau' mi per martelo oni martelas kaj per parametro oni faras tion, kion
oni kutime faras per parametroj, alivorte difinas ilin en sistemo.

Mi ne scias, c'u c'i itu estas la g'usta listopor respondi, sed manke de
alia...

Johan:


> Mi favoras uzadon de la pseudosufiksoj -iv kaj -iz.

Pri tio vere c'i tiu estas la malg'usta listo.

amike

Renato


Andreas Kueck

unread,
Oct 5, 2009, 11:34:39 AM10/5/09
to la bona lingvo
On 5 Okt., 16:22, "Johan Derks" <derks....@tiscali.nl> wrote:

> Simala vorto: parametr-ado,  angle parameterization,
> france paramétrisation, germane Parametrierung, slovene parametrizacija

En la germana estas la du verbformoj "parametrieren" kaj
"parametrisieren". Ambau signifas je "provizi ion per parametro". Chu
alternative oni povus diri "priparametri ion"? Lau mi jes.

Lau Regulo 15 la vorton "parametro" mi audacus uzi: Ghin prenis
interalie la persa kaj japana.

> 'Parametrizi' por mi estas pli klara vorto

Por mi ne, char "parametr'", la radiko de la internacia vorto
"parametro", estu suficha, por el ghi formi pliajn vortojn per
Fundamentaj kaj oficialaj afiksoj k. s.

> Mi favoras uzadon de la pseudosufiksoj -iv kaj -iz.
> Ili povigas
> 'klasikulojn' multe plivastigi kunmetajhojn, kiuj povas anstatauigi
> superfluajn novvortojn.

Nu, germane oni dirus: "Umgekehrt wird ein Schuh draus." (Inverse
farighas shu' el tio.) Ghuste "-iv'"- kaj "-iz'"-vortoj, kiuj estas
nek oficialaj nek Fundamentaj nek pravigeblaj per Regulo 15, estas
novaj vortoj! Kaj tiajn mi ja volas eviti.

--
Andreas Kueck

Johan Derks

unread,
Oct 5, 2009, 1:28:57 PM10/5/09
to klasika-...@googlegroups.com, la-bona...@googlegroups.com
Bert Schumann skribis:
Tomaž, vi demandis pri mia vorto "parametris", kaj mi respondis
"ŝanghi parametrojn".
Mi do respondis, eĉ se mi uzas tiun verbon eble kun malĝusta senco.

> "parametr'i" povas signifi "esti parametro" kaj tute ne "ŝanĝi
> parametrojn".

Mi regule uzas la verban formon en la franca: paramétrer
angle parameterize, germane parametrieren, serbe параметеризе

Simila vorto: parametr-ado, angle parameterization,
france paramétrisation, germane Parametrierung, slovene parametrizacija

Mia reago:
'Parametrizi' por mi estas pli klara vorto, eble aliparametrizi anstatau
parametri.
Mi favoras uzadon de la pseudosufiksoj -iv kaj -iz. Ili povigas
'klasikulojn' formi multe pli da kunmetajhoj, kiuj povas anstatauigi
superfluajn novvortojn.

Amike,
Johan



mar...@melburno.org.au

unread,
Oct 6, 2009, 8:50:26 PM10/6/09
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Char mi favoras ne uzi "-iv-" kaj "-iz-", mi humile (char neniam uzas
la vorton parametrio nesciante kiel fari tion) proponetas la verbon
"valorjughi" au similan.
Ghisree!

Renato Corsetti

unread,
Oct 7, 2009, 4:37:55 AM10/7/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcel:
mi . . .  proponetas la verbon "valorjughi" au similan.
Fakte laŭ mi temas pri ŝanĝo de agordoj en la komputilo. Ĉu iu havas bonan porponon por tio?

Amike

Renato


Marcos Cramer

unread,
Oct 7, 2009, 4:42:40 AM10/7/09
to la-bona...@googlegroups.com
Fakte laŭ mi temas pri ŝanĝo de agordoj en la komputilo. Ĉu iu havas bonan porponon por tio?

Por tio oni uzu "agordi".  La tria senco de "agordi" en ReVo estas "Alĝustigi aparaton aŭ komputilan programon por atingi deziratan funkcimanieron". Ankaŭ la Komputeko proponas "agordi" en ĉi tiu signifo (kun la angla traduko "configure").

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Oct 7, 2009, 5:32:10 AM10/7/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
Por tio oni uzu "agordi".  La tria senco de "agordi" en ReVo estas "Alĝustigi aparaton aŭ komputilan programon por atingi deziratan funkcimanieron". Ankaŭ la Komputeko proponas "agordi" en ĉi tiu signifo (kun la angla traduko "configure").
Bone. Do ni ne bezonas linion por tio.

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages