poloo

14 views
Skip to first unread message

noammohr

unread,
Mar 28, 2022, 10:10:41 PM3/28/22
to la bona lingvo

poloo -> ĉevalpilkado
bicikla poloo -> bicikla ĉevalpilkado

Tiuj ci proponoj sekvas la ĉinajn nomojn 马球 kaj 自行车马球.

Oni ne povas diri "biciklopilkado", ĉar tio estas alia ludo.

noammohr

unread,
Mar 28, 2022, 11:41:06 PM3/28/22
to la bona lingvo

Mi rimarkas, ke kaj Vikipedio kaj Bertilo mencias "maleopilkado" kiel alternativan nomon por poloo. Eble tio estus alia (aŭ pli bona) elekto ol ĉevalpilkado, eĉ se la ĉina havas 槌球 (maleo-pilkado) = kroketo.

Aparte, poloo estas tiom internacia vorto (havas ĝin la araba, japana, hinda), kaj tiom uzata jam en Esperanto, ke ni eble uzu ondon anstataŭ sagon.

Leo De Cooman

unread,
Mar 29, 2022, 5:23:50 AM3/29/22
to la-bona...@googlegroups.com
Op 29/03/2022 om 4:10 schreef noammohr:
poloo -> ĉevalpilkado

Eble "rajda pilkado"

Amike salutas Leo


Virusvrij. www.avg.com

noammohr

unread,
Sep 15, 2025, 10:27:40 PMSep 15
to la bona lingvo
PIV havas:
  • poloo ~ malepilkado
Ni havas
  • poloo → rajda pilkado
  • maleo → (ligna) martelo
Ĉu ni aldonu:
  • poloo → rajda pilkado, martelpilkado, malepilkado

Vere, ŝajnas al mi, ke ĉiu lingvo uzas "polo" krom la ĉina kaj vjetnama. Mi denove rekomendas, ke la internacia vorto estas la plej klara tutmonde, kaj ke ni forigu la simpligon. Aŭ se ne, ni uzu ondon anstataŭ sagon.

lowenstein, anna

unread,
Sep 16, 2025, 3:22:13 AMSep 16
to la-bona...@googlegroups.com
Mia spontanea simpligo estus "surĉevala pilkoludo/pilkoludado". Tion mi dirus, se mi ne konus la vorton. Aliflanke, ĉar Noam diras, ke la vorto ĉiuokaze estas uzata internacie, eble tio estus nenecesa. La celo de La Bona Lingvo estas teni Esperanton facila, ĉu ne, kaj se la vorto ĉiuokaze estas rekonebla de preskaŭ ĉiuj, oni ne gajnus ion ajn per la simpligo - eble nur komplikus la lingvon. Tial ni forigu la vorton el nia listo.

Anna

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/4f918434-3848-48e2-a4df-9fddb4f2fdden%40googlegroups.com.


--
Anna Lowenstein
22 St Pancras Court
High Road
London N2 9AE
UK
Tel: 00-44-(0)794 313 7891

Leo De Cooman

unread,
Sep 16, 2025, 7:10:45 AMSep 16
to la-bona...@googlegroups.com

Mi konsentas kun Anna.

Amike salutas Leo

Op 16/09/2025 om 09:22 schreef lowenstein, anna:
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages