"Fobio" estas tre internacia radiko, ĝin oni trovas en la hispana, rusa,
svahila, hungara, eŭska, kimra, angla, armena, turka. Origine ĝi signifas
"timo". Ankaŭ la hebrea uzas ion similan al "phobi".
La ĉina uzas "(simptomo de) tim(eg)o" kaj la tagaloga uzas "tim(ig)a" kaj la
urda ŝajne estas inter "timo" kaj "teruro".
Do jen kelkaj eblecoj:
-fobi-o -> -timo
-fobi-o -> abomeno
-fobi-o -> -teruro
aŭ oficialindigi la radikon "fobi-". Ĝi ja estas sufiĉe internacia kaj relative
produktema. Fobioj (timoj evitindaj) kaj "malfobioj" (plezuroj ne rezisteblaj)
ne mankas en la nuna mondo.
Amike, Eduardo.
Nu, pardonu, mi fakte nur kontrolis en SSV! Ne tro admonu min, mi ja
kontrolis sed en malĝusta ejo! (kulpa mieno) Mi pardonpetas kaj
klopodos agi pli bone venontfoje ...
Ĉiuokaze, ĉu mi rajtas repreni la diskuton por aldoni tim/, terur/
abomen/ apud oficialigindeco?
Mi ŝatas la fakton ke, ekzemple ĉe homofobio, oni pli bone priskribas la
aferon per abomeno ol per timo aŭ malsano. Kaj ĉe aviadfobio temas pri
timo do aviadtimo estus pli bonlingva (tuj komprenebla per la nuna
radikaro) ol aviadfobio, laŭ mi.
Se tion oni jam pridiskutis aŭ se ne indas repreni la aferon, ni do
forgesu la aferon.
Amike, Eduardo.
Mi proponas, ke ni havu la ligilon al tiu pagxo en la pagxo:
http://www.bonalingvo.org/index.php/%C4%88efpa%C4%9Do]
kaj ankaux en la pagxo:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
Mi gxis nun ne sukcesis trovi tiun liston (pro mia maldiligento),
kvankam mi estas jam de longe informita pri gxia ekzisto.
Vastalto
| Mi proponas, ke ni havu la ligilon al tiu pagxo en la pagxo:
http://www.bonalingvo.org/index.php/%C4%88efpa%C4%9Do]
Mi ĵus metis tiun ligon.
Amike
Renato
| Ĉiuokaze, ĉu mi rajtas repreni la diskuton por aldoni tim/, terur/
abomen/ apud oficialigindeco?
Eduardo, diru precize kiun konkretas linion vi volus.
Amike
Renato