Re: [lernu-helpantoj] "komunuaro"?

1 view
Skip to first unread message

Fra Simo

unread,
Aug 19, 2011, 12:35:36 PM8/19/11
to la-bona...@googlegroups.com

2011/8/19 Fra Simo <fra...@gmail.com>
     Lau la peto de Bernd Krause, ankau lian respondon al tio, kion mi skribis al "lernu-helpantoj" mi sendas kopie al "la-bona-lingvo". Poste mi same sendos mian rerespondon, krom se oni petos, ke mi prefere sendu tiun al "la-bona-lingvo-redaktantoj".
 
---------- Forwarded message ----------
From: Bernd Krause <bernd....@esperanto-bayern.com>
Date: 2011/8/19
Subject: Uzu de x kaj h kaj aliaj aferoj - Re: [lernu-helpantoj] "komunuaro"?
To: lernu-h...@yahoogroups.com


Kara Fra Simo,

unue dankon por via respondo. Mi deziras aldoni kelkajn komentojn.

Fra Simo skribis:
 

     Certe temas pri akcidenta skriberaro anstatau "komunumaro" ("komun/um/ar/o").

     CHi tiu lasta vorto estas bone farita. Indus esplori, chu ghi estas la plej bona tradukajho por la germana "Kreis", romanche "circul", au chu preferinda estus "sub/distrikt/o" au io alia. Unua pasho de la esplorado estus kontrolado, kiel oni nomas la samrangajn malgrandajn regnopartojn en aliaj partoj de Svisujo.

Mi ne konas la svisan administran sistemon, sed la germanan mi konas (ĉar mi estas el Germanio). Mi pensas, ke "Kreis" estas la malkorekta traduko de "komunumaro". Ni havas la vorton "Samtgemeinde" (aŭ "Verbandsgemeinde") por tiu fenomeno priskribita en la vikipediaj artikoloj. "Kreis" estas la superranga administra instanco.


      D-ro Rudolf  Fischer skribis reage la jenon :

La ekzemplo montras, ke la lingvo-uzo en publikaj platformoj estas
tre kontrolinda.

al kio Mike Taverne aldonis :
Mi estas gxoja ke ekzistas "seriozaj lernantoj" kiu[j] korektas vikipedion. :)
     Kun ambau tiuj komentarioj mi vigle konsentas [tamen ne pri la vorto "platformoj" kaj ne pri la Esperante ne-ekzistanta litero "x", kiun oni uzu nur tiam, kiam oni certas, ke iu automata programo por homaj legontoj korektos "cx" al "ĉ" (au al "ch"), k. s., sed tiuj miaj atentigoj venas ekster la nuna temo].
La uzo de la signo (ne litero) "x" laŭ mia opinio estas preferinda, ĉar li ne estas litero en Esperanto. Nur rigardu la kompositajn vortojn "flughaveno" (ne fluĝaveno"!), "vangharo" (ne "vanĝaro"!), "polichundo" (ne "poliĉundo"!) ktp.
     Bedaurinde ankau che "lernu !", kie tio estas pli grava, tre multo estus forkorektinda ...
La vorto "tre" laŭ mia scio estas adverbo. Adverboj neniam troviĝas ĉe resp. apartenas al substantivo.


     Preterpase, mi gratulas al Bernd, ke li ne volas uzi la vorton "artikol/o" kun alia signifo ol la Fundamenta, lau kiu en Esperanto la artikolo estas "la", kun dua formo "l'", ebla en iuj kuntekstoj. Sed mi opinias, ke tio ne pravigas kreon de nova radiko "artikul/" ;  por la signifo "teksto (en gazeto au ia alia multverkista publikajho)" sufichas diri "tekst/o".
Pardonon, "artikulo" estis skriberaro de mi. Sed mi ne konsentas uzi la vorton "teksto", ĉar teksto laŭ difino nur estas sinsekvo de interligitaj vortoj. En ĉiuj miaj vortaroj mi trovas "artikolo" en la signifo de gazeta aŭ leksikona "teksto". Tekstojn vi trovas ĉie: En libroj, en muzikaĵoj, en mapoj, en leteroj sur bildoj...


     (Kopion mi sendas al la grupo "la-bona-lingvo", kiu pri tiaj demandoj okupighadas.)
 
Ĉu vi ankaŭ povas sendi mian respondon al tiu grupo? Dankon!
Bernd


___________________________
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENU PER VAKCINADO !

Grésillon vaut un voyage et une ou quelques semaines de séjour : http://gresillon.org

Fra Simo

unread,
Aug 19, 2011, 3:31:26 PM8/19/11
to lernu-h...@yahoogroups.com, la-bona...@googlegroups.com
     Aldonante novajn komentariojn miajn responde al tiuj de Bernd, mi uzas koloron iome alian, ke oni facile povu tion distingi de tio, kion antaue mi skribis.
     (Se mia kutimo pligrandigi tion, kion mi skribas, estus al iuj el vi malagrabla, petu, ke mi tiel ne plu faru !)


---------- Forwarded message ----------
From: Bernd Krause <bernd....@esperanto-bayern.com>
Date: 2011/8/19
Subject: Uzu de x kaj h kaj aliaj aferoj - Re: [lernu-helpantoj] "komunuaro"?
To: lernu-h...@yahoogroups.com


Kara Fra Simo,

unue dankon por via respondo. Mi deziras aldoni kelkajn komentojn.

Fra Simo skribis:
      Certe temas pri akcidenta skriberaro anstatau "komunumaro" ("komun/um/ar/o").

     CHi tiu lasta vorto estas bone farita. Indus esplori, chu ghi estas la plej bona tradukajho por la germana "Kreis", romanche "circul", au chu preferinda estus "sub/distrikt/o" au io alia. Unua pasho de la esplorado estus kontrolado, kiel oni nomas la samrangajn malgrandajn regnopartojn en aliaj partoj de Svisujo.

Mi ne konas la svisan administran sistemon, sed la germanan mi konas (ĉar mi estas el Germanio). Mi pensas, ke "Kreis" estas la malkorekta traduko de "komunumaro". Ni havas la vorton "Samtgemeinde" (aŭ "Verbandsgemeinde") por tiu fenomeno priskribita en la vikipediaj artikoloj. "Kreis" estas la superranga administra instanco.

      En la Vikipediaj citajhoj sub "komunuaro" [ja tiel skribite !] montrighas, ke tiu vorto estas tie uzata por traduki "Kreis" kaj "circul", ne inverse. Mi en la nuna momento ne havas opinion, chu la tradukado estas trafa.

      D-ro Rudolf  Fischer skribis reage la jenon :

La ekzemplo montras, ke la lingvo-uzo en publikaj platformoj estas
tre kontrolinda.

al kio Mike Taverne aldonis :
Mi estas gxoja ke ekzistas "seriozaj lernantoj"[,] kiu[j] korektas vikipedion. :)
     Kun ambau tiuj komentarioj mi vigle konsentas [tamen ne pri la vorto "platformoj" kaj ne pri la Esperante ne-ekzistanta litero "x", kiun oni uzu nur tiam, kiam oni certas, ke iu automata programo por homaj legontoj korektos "cx" al "ĉ" (au al "ch"), k. s., sed tiuj miaj atentigoj venas ekster la nuna temo].
La uzo de la signo (ne litero) "x" laŭ mia opinio estas preferinda, ĉar li ne estas litero en Esperanto. Nur rigardu la kompositajn vortojn "flughaveno" (ne fluĝaveno"!), "vangharo" (ne "vanĝaro"!), "polichundo" (ne "poliĉundo"!) ktp.

      En Esperanto la anstataua skribo, kiam la supersignitajn literojn oni ne povas skribi, estas per "ch", "gh", "hh", "jh", "sh", kaj per "u" anstatau "ŭ" (vidu en la Fundamento komence de la Gramatiko, sube de la alfabeto !). Pri tio ne gravas niaj respektivaj opinioj.
     Sed ni devas konscii, ke tia anstatauado estas fremda al la propra skribsistemo de la lingvo, kion konfirmas la eblaj akcidentoj che apudesto de posta
"h" post "c", "g", k. t. p. Tiel nur malofte okazas. Tiam oni devas apartigi la hon per streketo.
     Klare estas, ke tia anstataua skribo kun ho estas uzebla nur por legantoj kapablaj kompreni. Por posta automata reskribado io ne ekzistanta en la Esperanta alfabeto certe estas preferinda. Tio povas esti ikso (pri kio mi konsentas, ke ghi ne estas "litero" el lingvofunkciada vidpunkto, sed nur el kompostada) au io alia, depende de la uzota reskriba algoritmo.
     (Ankau ikso povas esti kelkokaze maltauga, interalie pro tio, ke en iulingva teksto iufoje enshovighas alilingvajhoj, au ke oni forgesas chesigi la automatan reskribadon, kiam oni transiras al alilingva teksto. Tial, ekzemple, en franclingvaj partoj de "lernu !" oni legas "
ieŭ" anstatau la vortofine relative ofta "ieux".)

     Bedaurinde ankau che "lernu !", kie tio estas pli grava, tre multo estus forkorektinda ...
La vorto "tre" laŭ mia scio estas adverbo. Adverboj neniam troviĝas ĉe resp. apartenas al substantivo.
     Por tiu prava atentigo mi tre dankas. Anstatau "tre multo", mi estus devinta skribi "multego" au "tre-multo" (au, eble "tremulto", pri kies imitindeco mi ne certas). En chi tiu okazo povus sufichi "multo".

     Preterpase, mi gratulas al Bernd, ke li ne volas uzi la vorton "artikol/o" kun alia signifo ol la Fundamenta, lau kiu en Esperanto la artikolo estas "la", kun dua formo "l'", ebla en iuj kuntekstoj. Sed mi opinias, ke tio ne pravigas kreon de nova radiko "artikul/" ;  por la signifo "teksto (en gazeto au ia alia multverkista publikajho)" sufichas diri "tekst/o".
Pardonon, "artikulo" estis skriberaro de mi. Sed mi ne konsentas uzi la vorton "teksto", ĉar teksto laŭ difino nur estas sinsekvo de interligitaj vortoj. En ĉiuj miaj vortaroj mi trovas "artikolo" en la signifo de gazeta aŭ leksikona "teksto". Tekstojn vi trovas ĉie: En libroj, en muzikaĵoj, en mapoj, en leteroj sur bildoj...
     Mi konsentas, ke ne chiuj "tekstoj" estas tekstoj gazetaj. Tamen ankau tekstoj gazetaj estas "tekstoj". Sed ne eblas, ke en t. n.  planita lingvo unu sama radiko havu signifojn tiel malsamajn kiel "artikolo" (vorteto antausubstantiva), "teksto (gazeta)", "paragrafo" kaj eble kelkaj pliaj. Ke chiuj au preskau chiuj vortaroj tiujn maldistingas, tio estas kialo, ke vortarojn ni tre kritikeme legu.

     (Kopion mi sendas al la grupo "la-bona-lingvo", kiu pri tiaj demandoj okupighadas.)
 
Ĉu vi ankaŭ povas sendi mian respondon al tiu grupo? Dankon! Tion mi faris.
Bernd



__._,_.___

Your email settings: Individual Email|Traditional
Change settings via the Web (Yahoo! ID required)
Change settings via email: Switch delivery to Daily Digest | Switch to Fully Featured
Visit Your Group | Yahoo! Groups Terms of Use | Unsubscribe

__,_._,___



--

-------------------------------------------------------------------------------------
 Christ est ressuscité, alléluia ! --- Il est vraiment ressuscité, alléluia !

Kristo releviĝis, haleluja !  --- Vere li releviĝis, haleluja !
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages