Mandato

10 views
Skip to first unread message

lowenstein, anna

unread,
Jun 3, 2026, 12:10:44 PM (10 days ago) Jun 3
to la-bona...@googlegroups.com
Mi nun redaktas artikolon pri la Akademio por uea.facila. En ĝi aperas jena informo:

Je ĉiu tria jaro unu triono de la membroj forfalas kaj estas novaj elektoj. La mandato por ĉiu elektito estas por 9 jaroj, por 6 jaroj aŭ por 3 jaroj, depende de la voĉoj ricevitaj ĉe la elektado.

La vorto "mandato" ne estas en la vortlisto de uea.facila, tial mi volis verki difinon por la legantoj. Rigardante en PIV, tamen, mi vidis, ke la difinoj ne kovras tiun signifon de la vorto "mandato".

Komparante kun la statuto de UEA, mi trovas, ke en tiu statuto ne aperas la vorto "mandato", sed nur "oficperiodo":

Prezidanto ne rajtas ofici dum pli ol du sinsekvaj oficperiodoj kaj je la fino de la dua oficperiodo devas retiriĝi el la prezidanteco por almenaŭ unu oficperiodo.

ReVo atentigas, ke por tiu signifo La Bona Lingvo proponas "mandatperiodo". Sed eble "oficperiodo" estus pli bona.

Tre bone, cetere, ke ReVo elstarigas la proponojn de La Bona Lingvo!

Anna

--
Anna Lowenstein
22 St Pancras Court
High Road
London N2 9AE
UK
Tel: 00-44-(0)794 313 7891


--
Anna Lowenstein
22 St Pancras Court
High Road
London N2 9AE
UK
Tel: 00-44-(0)794 313 7891

noammohr

unread,
Jun 4, 2026, 1:07:39 AM (9 days ago) Jun 4
to la bona lingvo
On Wednesday, June 3, 2026 at 10:10:44 AM UTC-6 anna lowenstein wrote:
Tre bone, cetere, ke ReVo elstarigas la proponojn de La Bona Lingvo!

Mi ne scias, kiu aldonis la proponojn de La Bona Lingvo al ReVo, sed ni havas multajn aldonindajn simpligojn, kaj iu ajn povas aldoni ilin. Se iu volas helpi, bonvole aldonu pli da simpligoj al ReVo -- kaj se vi ne scias kiel fari tion, bonvole demandu min.

ro-esp

unread,
Jun 4, 2026, 5:17:50 PM (8 days ago) Jun 4
to la bona lingvo


Op woensdag 3 juni 2026 om 18:10:44 UTC+2 schreef anna lowenstein:
 
>. Rigardante en PIV, tamen, mi vidis, ke la difinoj ne kovras tiun signifon de la vorto "mandato".

Rajtiga komisio donita al iu, reprezenti la rajtiganton kaj agi en ties nomo

Mi agnoskas ke tiu difino ne estas ege klara aú simpla, sed kutime la vorto estas uzata por indiki la rajton reprezenti la voĉdonintojn post elektiĝo

> Komparante kun la statuto de UEA, mi trovas, ke en tiu statuto ne aperas la vorto "mandato", sed nur "oficperiodo"

Estas malsamaj aferoj. Mandato estas la rajto/permeso reprezenti la popolon (ekzemple en parlamento), oficperiodo estas kiom longe oni rajtas fari tion.

                                         ĝis, Ronaldo N

lowenstein, anna

unread,
Jun 5, 2026, 4:16:10 AM (8 days ago) Jun 5
to la-bona...@googlegroups.com


> Komparante kun la statuto de UEA, mi trovas, ke en tiu statuto ne aperas la vorto "mandato", sed nur "oficperiodo"

Estas malsamaj aferoj. Mandato estas la rajto/permeso reprezenti la popolon (ekzemple en parlamento), oficperiodo estas kiom longe oni rajtas fari tion.

Ĝuste! La problemo estas, ke homoj ofte uzas la vorton "mandato" kun la senco "oficperiodo", ekzemple (en artikolo, kiun mi nun redaktas) "Ne estas limo pri la nombo da sinsekvaj mandatoj".

Anna


--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/58b802c7-4fc2-465a-8257-1d576e62fbdcn%40googlegroups.com.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages