Jen mesagho kun pluraj aldon- kaj shanghproponoj:
Unue mi shatus proponi la jenan linion:
epistemologi-o --> sci-teori-o, fiolozofi-o de scienc-o
Jes, vere "epistemologio" havas chi tiujn du apartajn signifojn (kiuj tamen kompreneble interrilatas, kaj la limo inter ili ne chiam klaras). La unua signifo venas de la anglalingva signifo de "epistemology", dum la dua signifo venas de la franclingva signifo de "
épistémologie". La dusignifeco de chi tiu vorto estas aparta problemo, pro kiu mi certe volas, ke ni uzu "-->" kaj ne "=" por chi tiu vorto.
------
Ni nun havas la linion
keksoj kuketoj
Strangas ke ghi estas en multnombro (pluralo), kaj ke mankas simbolo kiel "-->" au "=". Aldone, "kekso" ne vere signifas "kuketo", sed simple estas alia vorto por "biskvito". Mi tial proponas shanghi chi tiu linion al la jena formo:
keks-o --> biskvit-o
------
Iam mi proponis listeron pri -ik-, al kio Renato tiam respondis:
> >-ik- (ne-oficiala sufikso) --> -scienc-, -fak-, -art-
>
> Akceptita por la ujo "post kiam ni estos finordigintaj la nunajn listojn).
Tamen ghi ghis nun ne aperis en nia listo. Mi nun ree proponas aldoni ghin.
Rilate al tio, mi ankau proponas la jenan listeron:
komput-ik-o --> komput-ad-o, komput-scienc-o
------
Ni nuntempe havas la linion
brun-a (en 'brunaj haroj') = nigr-a
kiu shajnas tre stranga al mi. Kiam haroj estas brunaj, mi nomas ilin brunaj, kaj kiam haroj estas nigraj, mi nomas ilin nigraj. Mi ne komprenas kial ni bezonas pri tio listeron.
------
Ni havas la la linion
futbal-o --> pied-pilk-o
Pri chi tiu vorto, mi shatus citi el PMEG:
> Piedpilko estas normale speco de pilko. Tamen oni ofte uzas tiun vorton ankaŭ por nomi ludon per piedpilko.
> Nenio tamen montras agon en la vorto piedpilko, kaj nenio iel komprenigas (krom la kunteksto), ke temas pri
> ago. Estas tre strange nomi kaj la pilkon kaj la ludon per la sama vorto. Tio estas kvazaŭ oni dirus martelo por
> martelado aŭ viro por vireco. Prefere oni nomu la ludon piedpilkado (aŭ futbalo). Simile estas pri manpilkado,
> bazpilkado, akvopilkado, korbopilkado, flugpilkado k.a. (Oni kritikis la vorton futbalo kiel tro naturalisman, sed
> fakte piedpilko por la ludo estas multe pli naturalisma. Oni simple senpense kopiis nelogikan uzon de
> nacilingva vorto. Piedpilkado tamen estas vere skemisma kaj Esperanteca vorto.)
Mi tute konsentas kun PMEG chi-rilate. Mi do proponas anstatauigi la alternativon "pied-pilk-o" per "pied-pilk-ad-o".
Aldone, mi shatus atentigi pri tio, ke lau NPIV kaj la Esperanta Vikipedio, "futbalo" nomas unu specifan sporton, dum "piedpilk(ad)o" nomas aron da similaj (au ne tiom similaj) sportoj, al kiuj apartenas ankau rugbeo, usona piedpilkado, australia piedpilkado ktp. Mi opinias ke principe estas bone havi iun manieron distingi inter tiu pli vasta signifo de "piedpilkado" kaj la pli malvasta signifo, sed mi opinias ke tio eblas ankau sen uzo de la aparta radiko FUTBAL/. Surbaze de la oficiala angla esprimo "association football" por la malvasta signifo de "piedpilkado" (kiu tamen estas malofte uzata, char en Usono oni kutime mallongigas ghin al "soccer" kaj en Britio al "football"), oni povus uzi en Esperanto "asocia piedpilkado", kiam aparte necesas emfazi ke oni intencas la malvastan signifon de "piedpilkado". (Por aparte emfazi la vastan signifon de "piedpilkado", sufichas pluraligi ghin al "piedpilkadoj".)
Mi do proponas ke ni shanghu la linion al
futbal-o --> pied-pilk-ad-o, asoci-a pied-pilk-ad-o
Simile, mi proponas shangi la jenajn liniojn jene:
handbal-o --> man-pilk-ad-o
basbal-o --> baz-pilk-ad-o
Iom surprizas min, ke ni ankau havas la liniojn
basebal-o --> baz-pilk-o
kaj
baz-bal-o --> baz-pilk-o
Al mi shajnas ke "bazbalo" kaj "basebalo" estas nur misliterumoj (au maksimume variantoj) de "basbalo"; lau interreta sercho ili apenau estas uzataj. Ne vere indas havi apartajn listerojn por chiuj misliterumoj au variantoj de evitindaj vortoj, char tio portus nian liston al plena kaoso. Do lau mi tute sufichas se ni havas nur unu listeron sub la plej ofte literumo "basbalo".
Ankorau tute mankas en nia listo
basketbal-o --> korb-o-pilk-ad-o
------
Finfine, mi shatus atentigi pri eta mistajpo che
sxot-i --> paf-i, paf-ĵe-ti
La lasta dividlinio kompreneble devas esti post la "t", ne antau ghi.
Marcos