Re: jet-o

4 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Apr 8, 2009, 3:17:22 PM4/8/09
to la-bona...@googlegroups.com

En alia listo Andreas atentigis min, ke ekzistas la vorto "duzo".
Nu, duzmotoro eble sonas germanisme, sed estus multe pli klara
ol "reakcia motoro". Cetere neniu cxi tie pledis kontraw "ajutmotoro" cxu?

gxis, Ronaldo


Andreas Kueck

unread,
Apr 9, 2009, 4:32:30 AM4/9/09
to la bona lingvo
On 8 Apr., 21:17, "ro-esp" <ro-...@dds.nl> wrote:
> En alia listo Andreas atentigis min

Ne; tio estis en privata, eksterlista respondmesagho al via privata,
eksterlista mesagho al mi.

> , ke ekzistas la vorto "duzo".

Fakte mi skribis, ke miaj vortaroj mencias tiun chi vorton.

Mi rigardas ghin kiel novan vorton, char ghi estas nek Fundamenta nek
oficiala kaj - laumiaopinie - ne sufiche internacia por pravigi
uzeblecon lau Regulo 15. Temas ghuste pri tiatrajtaj vortoj, por kiuj
la bonlingvismo proponu konvenajn alternativojn au oficialigon.

--
Andreas Kueck

Leo De Cooman

unread,
Apr 9, 2009, 9:56:20 AM4/9/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo skribis:

> En alia listo Andreas atentigis min, ke ekzistas la vorto "duzo".
> Nu, duzmotoro eble sonas germanisme, sed estus multe pli klara
> ol "reakcia motoro". Cetere neniu cxi tie pledis kontraw "ajutmotoro" cxu?

Mi ne reagis al via propono "ajutmotoro", ĉar mi ne certas pri la ĝusta
signifo de la vorto "ajuto". Laŭ la klarigo en NPIV unuavide ne temas pri
"straalpijp" (nederlande), "tuyère" (france, prononcu "tŭijer' "), nozzle
(angle), Düse (germane, proksimumee prononcata "diz"), "Сопло" (ruse,
prononcu "soplo"), "dýza" (ĉeĥe), "Ugello" (itale), "Dysza" (pole)...
Vortoj similaj al "duzo" (Esperante) do aperas en la lingvoj germana, ĉeĥa,
pola, ...
NPIV mencias du signifojn, kiuj ambaŭ rilatas al elfluo de gasoj. Mi ne
konis tiun vorton en Esperanto. Dankon pro la sciigo!
Duzmotoro eble estas taŭga vorto por rakedo kaj tiu "jetmotoro": ambaŭ uzas
"duzon"

Pri tia speciala tubo (duzo) temas en teĥnike gravega ĉapitro en "fluidaĵa
dinamiko". Se Esperanto estu uzebla en scienco kaj teĥniko, ni do nepre
bezonas taŭgan vorton.
Tia tubo estas uzata por akceli fluidaĵon en difinitan direkton (gason aŭ
likvaĵon, scienc-teĥnike oni "nederlande" uzas la latinan vorton "fluidum"
por indiki ambaŭ. Mi uzis "fluidaĵo"n, sed NPIV ankaŭ enhavas la vorton
"fluido"). Ekzemple: tiaj tuboj estas uzataj por direkti akvon aŭ vaporon
sur la alojn de speciala rado (Laval-rado). Fajrestingistoj uzas tian tubon
por "ĵeti" la estingakvon sur la fajron. Ili sentas la puŝon, la "reagon" de
la akcela "ago" en la tubo. Simile "jeto" "sentas" la reagon de la akcelado
de gasoj en tiu speciala tubo je la malantaŭo de sia motoro

"Maŝinfaka Esperanto-vortaro prielementa" de Eugen Wüster (el 1923 !)mencias
"Düse" nur en la senco de "Tropfdüse" (gutotubo).

"Straal" en la senco de materia fluo (de fluidaĵo) estas tradukita de De
Smedt en EO-NL-EO-vortaro per "ŝprucaĵo". Ne estas klare al mi, ĉu tiu vorto
taŭgas por nia celo. Unuavide ĝi ne taŭgas.
La franca vorto por tia "straal" verŝajne estas "jet" (prononcu "ĵe"),
ekzemple "un jet d'eau, un jet de vapeur", angle "jet"(?). Kiel oni diras
tion germane?
Ĉu "jeto" estas "adaptita" vorto laŭ la franca aŭ angla, "jet", kiun oni
povus traduki per "elĵetaĵo"?

Amike salutas
Leo

Renato Corsetti

unread,
Apr 10, 2009, 1:25:12 PM4/10/09
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Leo,

mi estas komplete perdita, multe pli en Esperanto ol en la turka (vere
aglutina lingvo, kiun mi ĵus spertetis).

Kio estas "ajut-o" kaj kio estas "duz-o"?

Ĉu:

ajut-o --> ŝpruc-tub-(et-)o, el-las-tub-(et-)o

kaj

duz-o --> ŝpruc-tub-o, el-las-tub-o ?


Teĥnikistoj faru kion ili volas. Ni estas normalaj homoj kaj okupiĝas
pri la normala lingvo. Eventaule provizu pli bonajn samsignifayojn kaj
konsilu ke anstataŭ --> estu =.

Amike

Renato

Leo De Cooman

unread,
Apr 10, 2009, 1:59:50 PM4/10/09
to la-bona...@googlegroups.com
Reanto skribis:

> Kio estas "ajut-o" kaj kio estas "duz-o"?
>Ĉu:
>ajut-o --> ŝpruc-tub-(et-)o, el-las-tub-(et-)o

Mi jam skribis, ke mi ne scias, kio precize estas ajuto.

>kaj
> duz-o --> ŝpruc-tub-o, el-las-tub-o ?

Mi proponas:
duz-o = fluid-aĵ-akcel-a tub-o

>Teĥnikistoj faru kion ili volas. Ni estas normalaj homoj kaj okupiĝas pri
>la normala lingvo. Eventaule provizu pli bonajn samsignifayojn kaj konsilu
>ke anstataŭ --> estu =.

Mi deziras, ke ankaŭ "scienca kaj teĥnika Esperanto" estu "normala
Esperanto" :-)

Amike salutas
Leo

Renato Corsetti

unread,
Apr 10, 2009, 2:35:01 PM4/10/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
Mi jam skribis, ke mi ne scias, kio precize estas ajuto.
Laŭ PIV estas tubeto en ladskatoloj/ujoj kun gaso aŭ vaporo.
duz-o = fluid-aĵ-akcel-a tub-o
Por mi ankaŭ tio taŭgas, se la aliaj konsentas.

Mi deziras, ke ankaŭ "scienca kaj teĥnika Esperanto" estu "normala Esperanto"  :-)
Via sekreta deziro estas, ke ankaŭ mi lernu matematikon kaj la aliajn aferojn, kiujn lernas teĥnikistoj.

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Apr 10, 2009, 4:06:01 PM4/10/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:
> Laŭ PIV estas tubeto en ladskatoloj/ujoj kun gaso aŭ vaporo.
Laŭ PIV2005 "tubeto aŭ specialforma aperturo, ekz. en nebuligilo aŭ vaporcilindro, lutita al la fino de tubo kaj servanta por regulili la elfluon de likvo aŭ vaporo"
Laŭ ReVo: "Tubeto aŭ specialforma plato lutita al la fino de tubo, kie elfluas la fluidaĵo, por reguligi tiun elfluon."
Vi verŝajne havas alian PIVon ol mi. Laŭ "mia" PIV ajuto estus speco de _krano_ lutita "al" fino de tubo. Laŭ via temas pri la _tubo_ mem.
Mia ideo pri ajuto bedaŭrinde ne iĝis pli klara, male!
 
Via sekreta deziro estas, ke ankaŭ mi lernu matematikon kaj la aliajn aferojn, kiujn lernas teĥnikistoj.
Vi kompreneble plene rajtas resti normala homo...  :-)
Nu, serioze, laŭ mia sperto tekstoj pri scienca aŭ teĥnika temo verkitaj en aŭ tradukitaj al _bona_ Esperanto kutime estas multe pli facile kompreneblaj ol la samaj tekstoj eĉ en la gepatra lingvo (en kiuj nekompreneblaj/ nekomprenitaj fremdaj vortoj tro ofte estas simple netradukite transprenataj - almenaŭ en la nederlanda). Pro tiu sperto mi konvinkiĝas, ke Esperanto instruita en lernejoj estos faciligas lernadon ne nur de lingvoj.
 
Amike salutas
Leo

Renato Corsetti

unread,
Apr 10, 2009, 4:25:02 PM4/10/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
"Tubeto aŭ specialforma plato lutita al la fino de tubo, kie elfluas la fluidaĵo, por reguligi tiun elfluon."
Kara Leo, kompatu min, kaj diru ĉu vi akceptas:

ajut-o --> el-flu-regul-ig-il-o


Amike

Renato

Leo De Cooman

unread,
Apr 10, 2009, 5:08:03 PM4/10/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:
> Kara Leo, kompatu min, kaj diru ĉu vi akceptas:
> ajut-o --> el-flu-regul-ig-il-o

Mi kompatas vin, kara Reanto, sed mi ne ŝatas "doni blankan karton" (carte blanche, kiel ni diras netradukite). Mi do iom diplomate diras: "Mi ne malakceptas tiun linion".
 
Amike salutas
Leo

ro-esp

unread,
Apr 10, 2009, 3:09:22 PM4/10/09
to la-bona...@googlegroups.com
Date: Thurs 9 Apr 2009 01:32
From: Andreas Kueck


On 8 Apr., 21:17, "ro-esp" <ro-...@dds.nl> wrote:
> > En alia listo Andreas atentigis min

> Ne; tio estis en privata, eksterlista respondmesagho al via privata,
> eksterlista mesagho al mi.


pardonu

> > , ke ekzistas la vorto "duzo".

> Fakte mi skribis, ke miaj vortaroj mencias tiun chi vorton.


subtilega diferenco :-)

> Mi rigardas ghin kiel novan vorton

por mi nur gravas cxu gxi suficxe klaras, kaj cxu ekzistas pli aw same
klara alternativo


Date: Thurs 9 Apr 2009 06:56
From: "Leo De Cooman"

>> En alia listo Andreas atentigis min, ke ekzistas la vorto "duzo".
>> Nu, duzmotoro eble sonas germanisme, sed estus multe pli klara
>> ol "reakcia motoro". Cetere neniu cxi tie pledis kontraw "ajutmotoro"
cxu?

> Mi ne reagis al via propono "ajutmotoro", ĉar mi ne certas pri la
> ĝusta signifo de la vorto "ajuto".

Valida kialo! mi pridemandos en aliaj listoj


> Duzmotoro eble estas taŭga vorto por rakedo kaj tiu "jetmotoro":
> ambaŭ uzas "duzon"


la afero komplikigxas...

> "Maŝinfaka Esperanto-vortaro prielementa" de Eugen Wüster (el
> 1923 !)mencias "Düse" nur en la senco de "Tropfdüse" (gutotubo).

la motoroj pri kiu ni parolas ekuzatis en la dua mondmilito, cxu?

> "Straal" en la senco de materia fluo (de fluidaĵo) estas tradukita
> de De Smedt en EO-NL-EO-vortaro per "ŝprucaĵo". Ne estas
> klare al mi, ĉu tiu vorto taŭgas por nia celo. Unuavide ĝi ne taŭgas.

mi konsentas pri tio. Sxprucado povas ja esti disa, kaj tio ne funkcius

gxis, Ronaldo


Renato Corsetti

unread,
Apr 11, 2009, 9:42:59 AM4/11/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
Mi do iom diplomate diras: " Mi ne malakceptas tiun linion".
Kaj mi diplomate registras ĝin. Kontraŭantoj bonvolu kontraŭi.

Amike

Renato

ro-esp

unread,
Apr 11, 2009, 11:36:57 AM4/11/09
to la-bona...@googlegroups.com
From: Renato Corsetti

> restas la granda demando:

> jet-o --> ???

> Ĉu "reag.aviad-il-o"?

law mi ne.

> Ĉu utiligi la radikon "ĵet-i"?

cxeti? Hmmm
gxeto? rekoneblus awde, sed jam ekzistas (nu, en PIV)
hxeto? interese
jxeto? jam havas signifon
sxeto ? cxu ano de popolo kiu logxas sur nordbritaj/skotaj insuloj;-)?

gxis, Ronaldo


Renato Corsetti

unread,
Apr 11, 2009, 1:17:09 PM4/11/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:


> jxeto? jam havas signifon
>
Mi pensis ĝuste pri tio: ĵet-aviadilo. Se vi legas la difinon de "ĵeti"
en PIV, tio povus funkcii.

Amike

Renato

Andreas Kueck

unread,
Apr 11, 2009, 3:02:50 PM4/11/09
to la bona lingvo
On 11 Apr., 19:17, Renato Corsetti <renato.corse...@gmail.com> wrote:
> Ronaldo:
>
> > jxeto? jam havas signifon
>
> Mi pensis ĝuste pri tio: ĵet-aviadilo.

Kiam mi audas tiun chi esprimon, unue venas al mi la ideo de malgranda
papera model-aviadilo, kiun oni jhetas por igi ghin flugi (pli bone:
glisi).

La ghisnuna diskutado plifortigas mian opinion, uzi la vorton "jeto"
kiel fremdan vorton lau Regulo 15: En alia mesagho (eble en alia
forumo) mi resendis al tio, ke interalie la indonezia, japana, persa
kaj turka prenis tiun vorton.

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Apr 11, 2009, 3:58:50 PM4/11/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:

> La ghisnuna diskutado plifortigas mian opinion, uzi la vorton "jeto"
> kiel fremdan vorton lau Regulo 15: En alia mesagho (eble en alia
> forumo) mi resendis al tio, ke interalie la indonezia, japana, persa
> kaj turka prenis tiun vorton.
>

Provizore ni ne hava slinion pri ĝi, ĉar ni ne trovis taŭgan samsignifan
esperimon.

Amike

Renato

Leo De Cooman

unread,
Apr 13, 2009, 8:52:14 AM4/13/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:

> Mi pensis ĝuste pri tio: ĵet-aviadilo. Se vi legas la difinon de "ĵeti"
en PIV, tio povus funkcii.

Por mi tiu vorto estas akceptebla. Kiel Ciolkovskij malantaŭen "ĵetis" sian
remilon por ilustri la principon de "reago" de la boato, en kiu sidis liaj
studentoj, tiel tiu aviadilo "ĵetas" mason el aero malantaŭen (kiel cetere
ankaŭ faras aliaj motoraviadiloj).

Miaopinie ni ne bezonas apartan radikon, kia "jet-", por indiki aviadilon
laŭ la motoro, kiu puŝas aŭ tiras ĝin.
Ekzemple: kolego mia kun ties filoj konstruas aviadilojn, en kiuj ili muntas
dizelon /dizelmotoron*. Ĉu do necesas aparta vorto por tia aviadilo?
Sed taŭgaj nomoj por la diversaj motortipoj aŭ eble prefere por la principo
uzata en ili, miaopinie ja estas dezirindaj.
En la propono de Renato, la nomo de tia motoro estus "ĵetmotoro", kaj la
principo, laŭ kiu ĝi funkcias, prave estus "ĵeto", "ĵet-principo".
(Bedaŭrinde ne sufiĉas pravi por esti ekceptata).

* dizelo: laŭ NPIV kaj ReVo estas la motoro mem, ne la principo uzata en tia
motoro.
En la nederlanda la vorto "diesel" estas komunlingve uzata ankaŭ por indiki
la brulaĵon por tia motoro. Nun furoras ekzemple la iom nelogika vorto
"biodiesel". Iom pli science ni parolas pri "dieselmotor" ("dizelmotoro"),
"dieselbrandstof" aŭ "dieselolie" (brulaĵo aŭ oleo pro dizelmotoro),
"dieselprincipe", ...
Specialistoj pri motoroj eĉ konas la teĥnikan netransitivan verbon
"dieselen" (dizeli?) por indiki la (malfavoregan, eĉ detruan) fenomenon en
benzinomotoro, kiu uzas sian lubrikoleon kaj daŭras funkcii post malŝalto de
la elektra cirkvito. La nederlanda (kaj la germana) ŝajnas uzi "dizel-" por
indiki la principon, laŭ kiu tiaj motoroj funkcias. Tiu principo estis unue
uzata de Esperantisto Rudolf Diesel (prononcu dizel).

Amike salutas
Leo

Renato Corsetti

unread,
Apr 13, 2009, 1:34:03 PM4/13/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:

> Por mi tiu vorto estas akceptebla.
Dankon! Ni atnedu la subtenon de kelkaj aliaj.

> Tiu principo estis unue uzata de Esperantisto Rudolf Diesel (prononcu
> dizel).
Ĉu la inventito de tiu motoro estis efektive esperantisto?

Amike

Renato

Leo De Cooman

unread,
Apr 13, 2009, 3:36:21 PM4/13/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:

> Ĉu la inventito de tiu motoro estis efektive esperantisto?

En http://eo.wikipedia.org/wiki/Rudolf_Diesel troviĝas jena teksto:
Pri Esperanto li diris: "De multaj jaroj mi mem interesiĝas pri Esperanto.
Tiu ĉi intemacia helplingvo plenumas bazajn kondiĉojn, por ke akceptu ĝin
plej multaj popoloj kaj ke ĝi plue ekzistadu en natura ligo kun la ĉefaj
gvidantaj lingvoj en la genia simpleco kaj logiko de sia strukturo.

Chi tiun lingvon mi pritraktas el vidpunkto de inĝeniero, kies klopodo
estas direktita al ŝparo de energio... La celo de Esperanto estas ŝpari
tempon, energion, laboron, monon, kaj plirapidigi, plisimpligi la
internaciajn rilatojn.
De tiu vidpunkto estas malfacile kompreni kontraustarojn, kiaj ankorau
aperas kontrau enkonduko de la afero tiel utila por la homaro. Mi opinias
enkondukon de Esperanto kiel necesegan bezonon por la paco kaj kulturo."
"Das Esperanto ein Kulturfaktor". 1913
Henri Masson, kiu pristudis la aferon, pensas, ke Diesel eble ne vere
parolis Esperanton, sed sufiĉe studis ĝin, por aserti la ĉi-supran citaĵon.
En Vikipedio la citaĵo troviĝis en la rusa kaj parte en la nederlandlingva
versioj, ne en la franca, nek en la hungara.
Mi aldonis la mankantajn alineojn en la nederlandlingvan version.

Amike salutas
Leo

Renato Corsetti

unread,
Apr 13, 2009, 4:42:12 PM4/13/09
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Leo!

Jen informo pli utiligebla en nia informado.

Amike

Renato


ro-esp

unread,
Apr 14, 2009, 4:30:21 PM4/14/09
to la-bona...@googlegroups.com
Date: Mon 13 Apr 2009 05:52
From: "Leo De Cooman"


>Renato skribis:
>> Mi pensis ĝuste pri tio: ĵet-aviadilo. Se vi legas la difinon de "ĵeti"
>> en PIV, tio povus funkcii.

> Por mi tiu vorto estas akceptebla. Kiel Ciolkovskij malantaŭen "ĵetis"
> sian remilon por ilustri la principon

Mi ne konas Ciolkovski-on, sed tio ne gravas. Mi ne nur estas kontraw
"elturnigxo" per "jxet-aviadilo" cxar la vorto sonas sensenca, sed
ankaw cxar gxia pravigo validas same, se ne pli, por tute alia motoro,
nome tiu en raketo (fuzilo ?). Tiu ja ankaw eljxetas gasojn propuls-cele.

Kion ni sercxas estas bona esprimo por tiu motoro kiu jes ensucxas aeron

> * dizelo: laŭ NPIV kaj ReVo estas la motoro mem, ne la principo
> uzata en tia motoro.

Mi havas dubojn pri tio, cxu la internacia uzado de la termino pravigas
tion
gxis, Ronaldo

Renato Corsetti

unread,
Apr 15, 2009, 3:30:36 AM4/15/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

> Kion ni sercxas estas bona esprimo por tiu motoro kiu jes ensucxas aeron
>
Jes, kaj ni havas proponojn sed ne ankoraŭ solvon.

Amike

Renato

Renato Corsetti

unread,
Apr 15, 2009, 3:39:00 AM4/15/09
to °listo 'la bona lingvo'
Pri jet-o, ĉu niaj ekstereŭropaj listanoj volas diri, kiel oni solvas la
aferon en iliaj lingvoj, ekzemple en la vjetnama aŭ en la ĉina?

En la araba oni parolas pri "tahira naffatah" (= aviadilo kiu elkraĉas
fumon). La baza radiko signifas "eligi, kraĉi".

Amike

Renato

Grosjean Mireille

unread,
Apr 15, 2009, 5:17:45 AM4/15/09
to la-bona...@googlegroups.com
saluton el Tajvano,
mi metos tion en la franclingvan wikipedion.
chu jam en eo??
 
Mirejo

2009/4/13 Leo De Cooman <Leo.De...@pandora.be>
AVG trovis neniun viruson en la sendita mesagho
Checked by AVG - www.avg.com
Version: 8.0.283 / Virus Database: 270.11.54/2056 - Release Date: 04/13/09 05:51:00




--
Mireille Grosjean (en franca lingvo)
Mirejo (en esperanto)
Mire (en korea lingvo)
Mir (en rusa lingvo)
Mireeyu (en japana lingvo)
mirejo.blogspot.com
skajpe: mirejo1
fr: A TRAVERS LE MONDE PAR
L'ESPERANTO
eo: TRA LA MONDO PER ESPERANTO
jp: SEKAIGO DE SEKAIJU
Esperanto (エスペラント) = SEKAIGO (世界語)

Leo De Cooman

unread,
Apr 15, 2009, 11:50:40 AM4/15/09
to la-bona...@googlegroups.com

Ronaldo skribis:

> Kion ni sercxas estas bona esprimo por tiu motoro kiu jes ensucxas aeron

Kion vi pensas pri aerĵetmotoro? Ĝi ensuĉas aeron kaj (rapide) elĵetas ĝin.

Amike salutas
Leo

Leo De Cooman

unread,
Apr 15, 2009, 12:41:39 PM4/15/09
to la-bona...@googlegroups.com
Mirejo skribis:
>saluton el Tajvano, mi metos tion en la franclingvan wikipedion.
chu jam en eo??
 
Jes, mi citis el la Esperanta Vikipedio.
 
Amike salutas
Leo
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages