plen·um·int·o de son·aĵ·o

0 views
Skip to first unread message

Aleksej

unread,
Apr 16, 2011, 6:46:23 AM4/16/11
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton.

Ĉu vi konas retpaĝarojn kiel http://libre.fm kaj http://last.fm?

Tie kaj en sonlegiloj en la angla estas uzataj vortoj:
* «artist» (ordinare la kantinto aŭ muzikinto de la sonregistraĵo, sed
ne ĉiam)
* «track» (sonregistraĵo mem)
* «album»

Kiel do traduki «artist»?
* «Artisto» ŝajnas esti tro ĝenerala.
* «Kantisto» ne taŭgas, ĉar la sonaĵo povas esti muzikaĵo sen voĉo.
* «Aŭtoro», «verkinto» ks ŝajne signifas tro grandan aŭtorecon.
Ekzistas ankoraŭ unu problemo: fojfoje en tiu kampo estas nomo de la
registrinto (ekzemple, ĉe registraĵo de kanto de najtingalo
https://secure.wikimedia.org/wikipedia/commons/wiki/File:XN_Luscinia_megarhynchos_017.ogg
), aŭ eĉ de aŭtoro de la teksto (ekzemple, ĉe sonlibroj en [[LibriVox]]
http://librivox.org/ ).
* En la rusa lingvo estas uzata vorto «исполнитель» («plenumanto»). Tiel
estas uzebla la vorto «plenuminto»; sed ekzemple «plenuminto de kanto»
estas tiu, kiu la kanton kantis (kaj muziko ne ĉiam estas rekte ludata
de homo, sed fojfoje ekzemple tiel: http://www.piano-midi.de/ ), do oni
devas esti singardaj ĉe tiu uzo.

La vorton «track» oni fojfoje tradukas per «trako». Mi pensas, ke tio
estas anstataŭigebla per io simpla kiel «sonaĵo».


Se la vorto «sonaĵo» efektive ne devigas, ke temu nepre pri sonfarado,
aŭ ke temu nepre pri sonregistrado, tiam mi pensas, ke oni povas traduki
«artist» kiel «plenuminto» kaj «track» kiel «sonaĵo», kaj paroli pri
«plenuminto de sonaĵo». Tio ne helpas nur ĉe LibriVox'aj sonregistraĵoj,
kie la «artist» estas aŭtoro de la legita teksto.

Kion vi opinias?

Dankon.

Marcos Cramer

unread,
Apr 16, 2011, 9:54:21 AM4/16/11
to la-bona...@googlegroups.com
* «Artisto» ŝajnas esti tro ĝenerala.

La signifo de "artisto" ja estas la sama kiel tiu de "artist". Veras ke en la angla estas pli kutime ol en Esperanto uzi "artist" kiam oni parolas pri la kreinto de muzikaĵo. En Esperanto oni kutime detaligas pli per la uzo de "kantisto", "muzikisto" aŭ "komponisto". Sed se oni ĉi-kaze ĉe tradukado de interfaco ne havas la eblon precizi pli ol en la originala lingvo, oni ja povas en Esperanto uzi "artisto" por la traduko de "artist".

Anstataŭ "sonaĵo" mi dirus "muzikaĵo" por "track". Kaj "album" tradukindas per "albumo".

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Apr 16, 2011, 10:17:17 AM4/16/11
to la-bona...@googlegroups.com
Mi konsentas kun Marcos!

Renato


-- 
------------------------------------
Renato Corsetti
renato....@uniroma1.it
------------------------------------

Anna Lowenstein

unread,
Apr 16, 2011, 4:35:06 PM4/16/11
to la-bona...@googlegroups.com

“Albumo” kun ĉi tiu signifo ne estas en “La Bona Lingvo”. Temas pri disko kun pluraj kantoj (en la pasinteco ĝi povis ankaŭ esti sonkasedo), alivorte “disko”. En Vikipedio ĝi aperas kun la titolo “Muzikalbumo”.

Angalingve oni uzas la vorton "album" kontraste kun "single". "Album" estas disko kun pluraj kantoj aŭ muzikaĵoj, dum "single" enhavas nur unu. Eble oni foje povus traduki "album" per "kantokolekto", sed kutime sufiĉas nur "disko".

“Track” estas unu ero sur disko, t.e. “ero” aŭ “diskero”.

Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Aleksej
Inviato: sabato 16 aprile 2011 12.46
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) plen·um·int·o de son·aĵ·o

Saluton.

Ĉu vi konas retpaĝarojn kiel http://libre.fm kaj http://last.fm?

Tie kaj en sonlegiloj en la angla estas uzataj vortoj:
* «artist» (ordinare la kantinto aŭ muzikinto de la sonregistraĵo, sed
ne ĉiam)
* «track» (sonregistraĵo mem)
* «album»

Kiel do traduki «artist»?

* «Artisto» ŝajnas esti tro ĝenerala.

* «Kantisto» ne taŭgas, ĉar la sonaĵo povas esti muzikaĵo sen voĉo.
* «Aŭtoro», «verkinto» ks ŝajne signifas tro grandan aŭtorecon.
Ekzistas ankoraŭ unu problemo: fojfoje en tiu kampo estas nomo de la
registrinto (ekzemple, ĉe registraĵo de kanto de najtingalo
https://secure.wikimedia.org/wikipedia/commons/wiki/File:XN_Luscinia_megarhynchos_017.ogg
), aŭ eĉ de aŭtoro de la teksto (ekzemple, ĉe sonlibroj en [[LibriVox]]
http://librivox.org/ ).
* En la rusa lingvo estas uzata vorto «исполнитель» («plenumanto»). Tiel
estas uzebla la vorto «plenuminto»; sed ekzemple «plenuminto de kanto»
estas tiu, kiu la kanton kantis (kaj muziko ne ĉiam estas rekte ludata
de homo, sed fojfoje ekzemple tiel: http://www.piano-midi.de/ ), do oni
devas esti singardaj ĉe tiu uzo.

La vorton «track» oni fojfoje tradukas per «trako». Mi pensas, ke tio
estas anstataŭigebla per io simpla kiel «sonaĵo».


Se la vorto «sonaĵo» efektive ne devigas, ke temu nepre pri sonfarado,
aŭ ke temu nepre pri sonregistrado, tiam mi pensas, ke oni povas traduki
«artist» kiel «plenuminto» kaj «track» kiel «sonaĵo», kaj paroli pri
«plenuminto de sonaĵo». Tio ne helpas nur ĉe LibriVox'aj sonregistraĵoj,
kie la «artist» estas aŭtoro de la legita teksto.

Kion vi opinias?

Dankon.

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Renato Corsetti

unread,
Apr 17, 2011, 4:26:46 AM4/17/11
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:


> “Albumo” kun ĉi tiu signifo ne estas en “La Bona Lingvo”.


Ĉu ni devus havi tian linion? Kion pensas la aliaj?

Renato


-- 
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages