Inkandeska lampo

5 views
Skip to first unread message

Leo De Cooman

unread,
Jun 22, 2016, 1:38:32 PM6/22/16
to la-bona...@googlegroups.com

En SSV ni havas:

inkandesk·i → (blank·)ard·i, lum·varm·eg·i

Mi serĉas taŭgan fortradukon por "inkandeska lampo".

Ĉu "ard(-o)-lamp-o" akcepteblas?

En PIV jam troviĝas "ard-il-o", uzata en iuj gaslampoj.

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
Jun 22, 2016, 1:48:36 PM6/22/16
to ~ listo 'lbl'
Leo:

​|    ​
Ĉu "ard(-o)-lamp-o" akcepteblas?


​Laŭ mi jes.

Renato
~~~
Renato Corsetti
117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447399273515 renato....@gmail.com

Harri Laine

unread,
Jun 25, 2016, 3:39:54 AM6/25/16
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis 22.6.2016 20:48:

> Ĉu "ard(-o)-lamp-o" akcepteblas?

"Ardlampo" estas perfekte bona vorto por la lumigiloj, kiujn iuj volas
nomi "ampoloj" aŭ "inkandeskaj lampoj". La lumon en ili donas ardo,
arda drato (metalfadeno), kiun iuj volas nomi "filamento".

Amike
Harri

--
Harri LAINE

Renato Corsetti

unread,
Jun 25, 2016, 1:14:09 PM6/25/16
to ~ listo 'lbl'

​Harri:

​|   ​
"Ardlampo" estas perfekte bona vorto por la lumigiloj, kiujn iuj volas nomi "ampoloj" aŭ "inkandeskaj lampoj". La lumon en ili donas ardo, arda drato (metalfadeno), kiun iuj volas nomi "filamento".

​Finlandia locuta, causa finita (adapto de latina diro: Romo parolis, la jura procedo finiĝis)

Mi registrus, se vi ne protestas la liniojn

ampolo ~ ard-lamp-o
inkandesk-a lamp-o --> ard-lamp-o
filament-o --> metal-faden-o​
 

​Amike

Renato
~~~
Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447399273515 renato....@gmail.com
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages