ficxo

1 view
Skip to first unread message

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Mar 24, 2009, 2:39:57 AM3/24/09
to ET.LBL.diskutlisto
Mi proponas ekzameni
- ficxo el fiche F --> papera monmarko

Samtempe mi atentigas pri samspeca neologismo
- jxetono el jeton F --> metala/plastika monmarko

Tiuj proponoj estas nur komencaj por startigi la diskuton
J-K Rinaldo

Antonio De Salvo

unread,
Mar 24, 2009, 11:16:22 AM3/24/09
to la-bona...@googlegroups.com
Rinaldo:

>Mi proponas ekzameni
>- ficxo el fiche F --> papera monmarko

Mi neniam renkontis "ficxo", sed se oni proponas tion por diskuto, evidente iu uzis gxin
Laux mi, la franca "fiche" (uzata ankaux en la itala) aux "jeton", la anglaj chip kaj token kaj lan germana Spielmark (= tute precize, ludmarko) ne estas papera, sed plasta aux metala, tute samkiel jxetono.
Cxar gxi estas uzata nur por ludi, la plej simpla kaj senpera traduko devus esti "ludmarko".
Gxis
Antonio


Leo De Cooman

unread,
Mar 24, 2009, 12:36:55 PM3/24/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio skribis:

>Mi neniam renkontis "ficxo", sed se oni proponas tion por diskuto, evidente
>iu uzis gxin

Ankaŭ mi neniam renkontis tiun vorton. Mi serĉis en interreto. Ŝajne estis
unu trafo: su fiĉo.
Iu do erare enmetis spaceton en "sufiĉo".
Do: neniu trafo

Mi ne bezonas tiun vorton.

Amike salutas
Leo

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Mar 24, 2009, 1:48:28 PM3/24/09
to la-bona...@googlegroups.com
"ficxo" trovigxas en la itala vortaro de Minnaja
J-K Rinaldo
> ------------------------------------------------------------------------
>
>
> AVG trovis neniun viruson en la sendita mesagho
> Checked by AVG - www.avg.com
> Version: 8.0.283 / Virus Database: 270.11.26/2020 - Release Date: 03/24/09 09:19:00
>
>

Antonio De Salvo

unread,
Mar 24, 2009, 2:20:26 PM3/24/09
to la-bona...@googlegroups.com
J-K Rinaldo:

>"ficxo" trovigxas en la itala vortaro de Minnaja

Siatempe, mi reviziis la vortar(eg)on Minnaja, sed - sincere dirite - mi ne memoras, ke en tiu (antaux)teksto mi trovis la terminon "ficxo", alie mi estus rimark(ig)inta ion.
Cxiukaze, temas pri alia signifo de "fiche", nome "slipo" (cxi tiu, efektive papera).
Pro scivolemo, per aparta retmesagxo mi pridemandas Carlo Minnaja (kiu estas versxajne la plej kompetenta el la vivantaj italaj esperantistoj, denaska parolanto de la lingvo, akademiano), kie li trovis tiun terminon "ficxo".
Gxis
Antonio


Renato Corsetti

unread,
Mar 24, 2009, 2:22:51 PM3/24/09
to la-bona...@googlegroups.com
J-K Rinaldo:

> "ficxo" trovigxas en la itala vortaro de Minnaja
>
Bedaŭrinde jes! Mi kontrolis kaj mi konstatas ĉiam pli ke eble Carlo
Minnaja intencis kompili vortaron italan-italan.

Amike

Renato

Renato Corsetti

unread,
Mar 24, 2009, 2:28:00 PM3/24/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

> Cxar gxi estas uzata nur por ludi, la plej simpla kaj senpera traduko devus esti "ludmarko".
>
Tion mi provizore registras.

Renato


Antonio De Salvo

unread,
Mar 24, 2009, 2:59:09 PM3/24/09
to la-bona...@googlegroups.com
Carlo Minnaja tiel respondis al mia demando (kie vi cxerpis "ficxo"-n?):

>Esperanto-bulgara vortaro de I. Sarafov, 1963, registrita ankau en "NePIVaj
vortoj" de Cherpillod 1988.
>Eble gxi tamen ne havis sukceson.

Gxis
Antonio


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages