pri la radiko "sxose-"

1 view
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jan 3, 2007, 5:35:48 AM1/3/07
to la-bona...@googlegroups.com
Karaj listanoj,

mi dau're havis la impreson, ke la radiko "sxose-" nur komplikas la kampon de la esprimoj pri vojoj kaj stratoj.

Lau' Plena Vortaro g'i estas: Largxa vojo aparte konstruita por veturiloj, iom altigita, ambauxflanke bordeita per fosajxo kaj kovrita per pavimo aux surpremita gruzo.

En PIV g'i ankau' akiris urban signifon: La centra parto de urba strato, borderita de trotuaroj.

En la parola uzo mi nur au'dis g'in en la kunmetita vorto "auxtosxoseo".

Kiel tradukas g'in vortaroj japanaj, indoneziaj au' persaj (saluton al la novaj perslingvaj membroj de c'i tiu listo)?

Amike

Renato

Amike

Renato Corsetti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<renato....@gmail.com>

Keyhan Sayadpour

unread,
Jan 4, 2007, 9:01:41 AM1/4/07
to la-bona...@googlegroups.com
Karaj:
En la vortaro de Samimi ekzistas ankaux sxoseo kaj auxtosxoseo. Cxar la vorto sxose ankaux uzigxas en la persa (eble prunita de la franca?) ni ne havas problemon parkeri gxin. Samimi skribis Jxade Sxose en la persa por auxtosxoseo.

Sincere,
Keyhan Sayadpour

Renato Corsetti

unread,
Jan 4, 2007, 9:10:46 AM1/4/07
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Keyan,

dankon pro la reago kaj informo.

. . . la vorto sxose ankaux uzigxas en la persa (eble prunita de la franca?)

Kiu estas la normala vorto por vojo en la persa kaj c'u Jxade Sxose eestas la normala persa vorto por "au'tos'oseo"?

Amike

Renato

Keyhan Sayadpour

unread,
Jan 4, 2007, 2:28:07 PM1/4/07
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Renato:
Ne dankinde. Jxade Sxose estas iom formala vorto kaj aludas al
asfalta vojo. En parola lingvo oni diras nur Jxade (vojo).

Sincere,
Keyhan

Renato Corsetti

unread,
Jan 4, 2007, 5:44:15 PM1/4/07
to la-bona...@googlegroups.com
Keyan:

Jxade Sxose estas iom formala vorto kaj aludas al
asfalta vojo. En parola lingvo oni diras nur Jxade (vojo).

Dankon! La situacio s'ajnas al mi klara pri la persa.

Amike

Renato

Tadasi Saka

unread,
Jan 5, 2007, 7:12:12 AM1/5/07
to la-bona...@googlegroups.com
Renato,

Pardonon pro malfrua reago.

> mi dau're havis la impreson, ke la radiko "sxose-" nur komplikas la kampon de la esprimoj pri vojoj kaj stratoj.

> Kiel tradukas g'in vortaroj japanaj, indoneziaj au' persaj (saluton al la novaj perslingvaj membroj de c'i tiu listo)?

Esperanto-japana vortaro donas al "shoseo" du tradukojn.
Unu el ili estas "syaryo^ no tame no hoso^sareta kaido^"(pavimita vojo
por veturiloj) kaj la alia estas "syado^". La signifo de "syado^"
estas sama kiel tiu de "shoseo"2 en PIV.

Amike,

Tadasi

SAKA Tadasi
Nisi-marunouti 19-16
Tu-si, Mie-ken
514-0035 Japanio

Renato Corsetti

unread,
Jan 5, 2007, 11:55:41 AM1/5/07
to la-bona...@googlegroups.com
Tadasi:

Esperanto-japana vortaro donas al "shoseo" du tradukojn.

Dankon, Tadasi. Mi jam komprenis, ke s'oseo praktike estas vojo por veturiloj, au' parto de la strato por veturiloj.

C'u mi rajtas meti alian demandon:  kiel oni tradukas al viaj respektivaj lingvoj "pseu'donimo" kaj la preskau'sufikso "pseu'do-", kiun oni trovas en PIV.

Amike

Renato

Keyhan Sayadpour

unread,
Jan 5, 2007, 2:46:52 PM1/5/07
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Renato:
La ekvivalento persa por "pseuxdo" estas la adjektivo "Kazeb" kiu fakte estas araba vorto signifata "mensoga", sed nur por pseuxdonimo oni uzas "nam mostaar" en kiu "nam" estas "nomo" (persa kaj do hindeuxropa radiko) kaj "mostaar" estas arabdevena vorto signifata "prunta, ne reala".

Keyhan

Renato Corsetti

unread,
Jan 5, 2007, 4:04:38 PM1/5/07
to la-bona...@googlegroups.com
Keyan:

"Kazeb" kiu fakte estas araba vorto signifata "mensoga"

"nam mostaar" . . . "mostaar" estas arabdevena vorto signifata "prunta, ne reala".

Dankon, Keyan. Ni atendu ankau' almenau' la japanan solvon.

Amike

Renato

Tadasi Saka

unread,
Jan 5, 2007, 8:18:38 PM1/5/07
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

kiel oni tradukas al viaj respektivaj lingvoj "pseu'donimo" kaj la
preskau'sufikso "pseu'do-", kiun oni trovas en PIV.

La japana ekvivalenta vorto de "pseuxtonimo" estas "kamei"(provizora
nomo) aux "hitumei"(plumnomo).
La preskauxprefikso "pseuxdo-" estas tradukata diverse: "ka-", "gi-",
"zyun-" aux "ese-".

Renato Corsetti

unread,
Jan 6, 2007, 3:40:31 AM1/6/07
to la-bona...@googlegroups.com
Tadasi:

La japana ekvivalenta vorto de "pseuxtonimo" estas "kamei"(provizora
nomo) aux "hitumei"(plumnomo).
La preskauxprefikso "pseuxdo-" estas tradukata diverse: "ka-", "gi-",
"zyun-" aux "ese-".

Dankon! mi iom modifis la vortojn en nia listo:

http://www.vessella.it/bonalingvo/index.php/Ssv:_P

kaj enmetis "plumnomo", kiu estas uzata ankau' de okcidentanoj kiel nomo de verkisto.

Amike

Renato

Amike,

Tadasi

SAKA Tadasi
Nisi-marunouti 19-16
Tu-si, Mie-ken
514-0035 Japanio

Saed Abbasi

unread,
Jan 6, 2007, 8:37:00 AM1/6/07
to la-bona...@googlegroups.com
saluton karaj
pri euxropecaj vortoj en persa lingvo irana perslingva akademio prenas unu el la du metodoj
1- traduki la vortojn laux la morfemika persa komparo kun la euxropa aux trovi oldan leksimon en iama Persa aux Araba( cxi jaroj ni preferas persecajn vortojn algraux la rolo civilizacia de araba en nia kulturo)
2- akcepti ilin laux la fonetika persa strukturo(cv,cvc,cvcc)
sxose en persa nomigxas: sama sxose
psauxdo: en persa nomigxas: musta,ar(arabe signifas pruntita) ekz: nAme mosta,Ar:psauxdinimo.
mi opinias ke vole ne vole esperanto venis de euxropa deveno do pli la radikoj oni devas funkciadigi euxropajn radikojn el kvar fontoj(latineca-greka-germaneca kaj slaveca) sed pli kompleksaj vortoj oni devas malfermi la manon de parolantoj. Samtempe pri kulturaj difinajxoj one devas enigi ilin esperanten rekte kaj sentraduke por ne forigi la propran aspekton de novalvenantaj fremdecaj(ne euxropecaj) vortoj.
Saed Abbasi

On 1/5/07, Renato Corsetti <renato....@gmail.com> wrote:

Renato Corsetti

unread,
Jan 6, 2007, 5:56:04 PM1/6/07
to la-bona...@googlegroups.com
dankon, saed abasi, pro vi amesag'o kaj la klarigoj pri la enpreno de vortoj en la persan.

mi opinias ke vole ne vole esperanto venis de euxropa deveno do pli la radikoj oni devas funkciadigi euxropajn radikojn el kvar fontoj(latineca-greka-germaneca kaj slaveca) sed pli kompleksaj vortoj oni devas malfermi la manon de parolantoj. Samtempe pri kulturaj difinajxoj one devas enigi ilin esperanten rekte kaj sentraduke por ne forigi la propran aspekton de novalvenantaj fremdecaj(ne euxropecaj) vortoj.

bone. ni vidu, kion ni povas fari pri konkretaj radikoj.

nun temu pri "kardi-" kiun mi emus ne konsideri prefikso en Esperanto. simple temas pri "kor-" en normale komprenebla Esperanto.

mi ne havus problemoj pri:

kardiologio = kor-kuracado
kardiologo = kor-kuracisto
kardiopatio = kor-malsano

kio pri:

kardiografo
kardiogramo

lau' la signifo de c'i tiuj vortoj en PIV oni povus pensi pri

kor-esplorilo
kor-esploraj'o/kor-mov-linio/kor-linio

kiel oni diras tiujn vortojn en viaj lingvoj?

amike

renato

Saed Abbasi

On 1/5/07, Renato Corsetti < renato....@gmail.com> wrote:
Tadasi:

Esperanto-japana vortaro donas al "shoseo" du tradukojn.

Dankon, Tadasi. Mi jam komprenis, ke s'oseo praktike estas vojo por veturiloj, au' parto de la strato por veturiloj.

C'u mi rajtas meti alian demandon:  kiel oni tradukas al viaj respektivaj lingvoj "pseu'donimo" kaj la preskau'sufikso "pseu'do-", kiun oni trovas en PIV.

Amike

Renato

Renato Corsetti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
< renato....@gmail.com>

Tadasi Saka

unread,
Jan 7, 2007, 6:39:13 AM1/7/07
to la-bona...@googlegroups.com
Renato,

> kardiologio
> kardiologo
> kardiopatio
> kardiografo
> kardiogramo

> kiel oni diras tiujn vortojn en viaj lingvoj?

En la japana:
kardiologio = sinzo^byo^gaku(kormalsano-studo)
kardiologo = sinzo^byo^i(kormalsano-kuracisto)
kardiopatio = sinzo^byo^(kormalsano)
kardiografo = sinpakudo^kirokuki(korbatado-registro-aparato) au
familiare "sindenkei"
kardiogramo = sinpakudo^kyokusen(korbatado-kurblinio) au familiare "sindenzu"

Renato Corsetti

unread,
Jan 7, 2007, 8:30:46 AM1/7/07
to la-bona...@googlegroups.com
tadasi:

dankon, tadasi.

provizore mi registris:

kardi- --> kor-

kardiograf-o = kor-bat-aparat-o

kardiogram-o = kor-bat-linio

kardiologi-o = kor-kurac-ad-o, kor-scienc-o, kor-stud-o

kardiolog-o = kor-kurac-ist-o

kardiopati-o = kor-mal-sano

sed ni atendu ankau' la aliajn lingvojn.

cetere via "-studo" s'ajnas al mi bona rimedo por anstatau'i plurajn "-ologiojn".

amike

renato

Amike,

Tadasi

SAKA Tadasi
Nisi-marunouti 19-16
Tu-si, Mie-ken
514-0035 Japanio

Keyhan Sayadpour

unread,
Jan 7, 2007, 1:23:22 PM1/7/07
to la-bona...@googlegroups.com
Karaj:
Jen en la persa:
Kardiologio= Resxte Galb (fako pr la koro)
Kardiologo= Motahxases Galb (specialisto pri la koro)
Kardiopatio= bimari Galb (kormalsano)
Kardiografo= Dastgah Navar Galb (aparato por kor-strio aux -rubando)
Kardiogramo= Navar Galb (kor-strio aux -rubando)

Keyhan
pediatra kardiologo aux infankorkuracisto

On 1/7/07, Renato Corsetti <renato....@gmail.com> wrote:
tadasi:

En la japana:
kardiologio = sinzo^byo^gaku(kormalsano-studo)
kardiologo = sinzo^byo^i(kormalsano-kuracisto)
kardiopatio = sinzo^byo^(kormalsano)
kardiografo = sinpakudo^kirokuki(korbatado-registro-aparato) au
familiare "sindenkei"
kardiogramo = sinpakudo^kyokusen(korbatado-kurblinio) au familiare "sindenzu"
dankon, tadasi.

provizore mi registris:

kardi- --> kor-

kardiograf-o = kor-bat-aparat-o

kardiogram-o = kor-bat-linio

kardiologi-o = kor-kurac-ad-o, kor-scienc-o, kor-stud-o

kardiolog-o = kor-kurac-ist-o

kardiopati-o = kor-mal-sano

sed ni atendu ankau' la aliajn lingvojn.

cetere via "-studo" s'ajnas al mi bona rimedo por anstatau'i plurajn "-ologiojn".

amike

renato

Amike,

Tadasi

SAKA Tadasi
Nisi-marunouti 19-16
Tu-si, Mie-ken
514-0035 Japanio

Renato Corsetti

unread,
Jan 7, 2007, 2:13:52 PM1/7/07
to la-bona...@googlegroups.com
dankon, keyan, infan-kor-kuracisto!

vi konfirmas la japanajn solvojn.

amike

renato

Saed Abbasi

unread,
Jan 8, 2007, 7:21:20 AM1/8/07
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Renato

Mi ankaux konsentas vin. sed oni devas ne forgesi ke iam al iam latinecaj nomoj igxas propraj terminologiaj difinajxoj. Do la plej bona rimedo estos proponi la novajn vortojn kaj atendi reagon de samideanoj.

signife oni devas uzi euxropecajn afiksojn uzataj en sciecaj aferoj kaj cxe nececaj okazoj traduki ilin por ne specialistoj.
Ne forgesu ke ne cxiam la euxropeca kaj esperanta radiko estas sama DO LA REGULOJ NE CXIAM FUNKCIOS kaj le ne-europaj studentoj al jenaj terminoj kutimas kaj ilin konas. do oni devas fari liston de ne-esperantaj afiksoj kiujn oni akceptas en morfologio de la lingvo kaj samtempe  klopodi uzi esperantan tradukon por ili en komunaj tekstoj.
ekzemploj pri la diakritiko: fonologio/ geologio/ teologo....

Salutas
Saed

On 1/7/07, Renato Corsetti <renato....@gmail.com> wrote:
dankon, saed abasi, pro vi amesag'o kaj la klarigoj pri la enpreno de vortoj en la persan.

mi opinias ke vole ne vole esperanto venis de euxropa deveno do pli la radikoj oni devas funkciadigi euxropajn radikojn el kvar fontoj(latineca-greka-germaneca kaj slaveca) sed pli kompleksaj vortoj oni devas malfermi la manon de parolantoj. Samtempe pri kulturaj difinajxoj one devas enigi ilin esperanten rekte kaj sentraduke por ne forigi la propran aspekton de novalvenantaj fremdecaj(ne euxropecaj) vortoj.

bone. ni vidu, kion ni povas fari pri konkretaj radikoj.

nun temu pri "kardi-" kiun mi emus ne konsideri prefikso en Esperanto. simple temas pri "kor-" en normale komprenebla Esperanto.

mi ne havus problemoj pri:

kardiologio = kor-kuracado
kardiologo = kor-kuracisto
kardiopatio = kor-malsano

kio pri:

kardiografo
kardiogramo

lau' la signifo de c'i tiuj vortoj en PIV oni povus pensi pri

kor-esplorilo
kor-esploraj'o/kor-mov-linio/kor-linio

kiel oni diras tiujn vortojn en viaj lingvoj?

amike

renato

Saed Abbasi

On 1/5/07, Renato Corsetti < renato....@gmail.com > wrote:
Tadasi:

Esperanto-japana vortaro donas al "shoseo" du tradukojn.

Dankon, Tadasi. Mi jam komprenis, ke s'oseo praktike estas vojo por veturiloj, au' parto de la strato por veturiloj.

C'u mi rajtas meti alian demandon:  kiel oni tradukas al viaj respektivaj lingvoj "pseu'donimo" kaj la preskau'sufikso "pseu'do-", kiun oni trovas en PIV.

Amike

Renato

Renato Corsetti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
< renato....@gmail.com>

Renato Corsetti

unread,
Jan 8, 2007, 8:03:47 AM1/8/07
to la-bona...@googlegroups.com
kara saed,

Do la plej bona rimedo estos proponi la novajn vortojn kaj atendi reagon de samideanoj.

Tion ni faras. Nenion alian.

ekzemploj pri la diakritiko: fonologio/ geologio/ teologo....

Bone, g'uste pri tio bonvolu proponi la persajn tradukojn kaj eventualajn ekvivlaentojn en Esperanto.

Amike

Renato

Keyhan Sayadpour

unread,
Jan 8, 2007, 9:23:44 AM1/8/07
to la-bona...@googlegroups.com
Karaj:
Aldoneblas al la listo: ehxokardiografio/gramo/grafo. En la persa oni uzas la samajn sed mi proponas: ehxokorbildigo/bildoj/bildigilo. Kio estas viaj opinioj?

Keyhan

Renato Corsetti

unread,
Jan 8, 2007, 5:53:11 PM1/8/07
to la-bona...@googlegroups.com
Keyan:

Aldoneblas al la listo

Mi registris:

ehxokardiografi-o = ehxo-kor-bild-ig-o

ehxokardiogram-o = ehxo-kor-bildoj

ehxokardiograf-o = ehxo-kor-bild-ig-il-o

Ne sciante ion pri la procedo, mi demandas vin, c'u la eh'o estas efektive envolvita, en la senco, ke la reeh'o de la kor-bruoj estas registrataj?

Intertempe Claude Piron kontribuis la vorton "kor-ist-o" por kardiologo.

amike

renato

Bertilo Wennergren

unread,
Jan 8, 2007, 8:38:36 PM1/8/07
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> ehxokardiografi-o = ehxo-kor-bild-ig-o

> ehxokardiogram-o = ehxo-kor-bildoj

> ehxokardiograf-o = ehxo-kor-bild-ig-il-o

> Ne sciante ion pri la procedo, mi demandas vin, c'u la eh'o estas
> efektive envolvita, en la senco, ke la reeh'o de la kor-bruoj estas
> registrataj?

Oni registras la ehhojn de pulsoj de altfrekvenca sono direktataj
al la koro.

Temas do pri "transsona korbildigo" (au, kiel dirus konfuzita
duonmalbon-lingvulo, "ultrasona korbildigo").

Lau mi estas en ordo tiamaniere uzi "ehho-" por reprezenti la ideon
"pere de la ehhoj de (trans)sono au elektromagnetaj ondoj". Komparu
kun "ehholokalizilo".

Bertilo Wennergren http://bertilow.com

Keyhan Sayadpour

unread,
Jan 9, 2007, 2:14:34 AM1/9/07
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Renato:
Fakte la aparato sendas ultrasonaj radioj kaj ricevas ties ehxojn kaj laux la kvalito de la ehxoj faras ian bildon de la koro. Ehxobildgo sxajnis al mi simplan kaj suficxe klaran esperantan samsignifvorton (sinonimon) por ehxokardiografio.

Sincere,
Keyhan

On 1/9/07, Renato Corsetti <renato....@gmail.com> wrote:
Keyan:

Aldoneblas al la listo

Mi registris:

ehxokardiografi-o = ehxo-kor-bild-ig-o

ehxokardiogram-o = ehxo-kor-bildoj

ehxokardiograf-o = ehxo-kor-bild-ig-il-o

Ne sciante ion pri la procedo, mi demandas vin, c'u la eh'o estas efektive envolvita, en la senco, ke la reeh'o de la kor-bruoj estas registrataj?

Intertempe Claude Piron kontribuis la vorton "kor-ist-o" por kardiologo.

amike

renato

Renato Corsetti

unread,
Jan 9, 2007, 2:13:43 AM1/9/07
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo:

Lau mi estas en ordo tiamaniere uzi "ehho-" por reprezenti la ideon
"pere de la ehhoj de (trans)sono au elektromagnetaj ondoj". Komparu
kun "ehholokalizilo".

Tre bone. Tio solvas la problemon ankau' de "eh'ografioj" de gravedaj virinoj. ankau'ì tiuj vers'ajne estas "eh'o-bild-ig-oj" kaj "eh'o-bild-oj", c'u ne?

Amike

Renato

Renato Corsetti

unread,
Jan 9, 2007, 3:10:59 AM1/9/07
to la-bona...@googlegroups.com
Keyan:

> Ehxobildgo sxajnis al mi simplan kaj suficxe klaran esperantan samsignifvorton (sinonimon) por ehxokardiografio.

Dankon, Keyan! S'ajne ni c'iuj samopinias.

Amike

Renato

Bertilo Wennergren

unread,
Jan 9, 2007, 3:29:47 AM1/9/07
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> Bertilo:

>> Lau mi estas en ordo tiamaniere uzi "ehho-" por reprezenti la ideon
>> "pere de la ehhoj de (trans)sono au elektromagnetaj ondoj". Komparu
>> kun "ehholokalizilo".

> Tre bone. Tio solvas la problemon ankau' de "eh'ografioj" de gravedaj

> virinoj. ankau'ì tiuj vers'ajne estas "eh'o-bild-ig-oj" kaj
> "eh'o-bild-oj",
> c'u ne?

Kredeble. Sed necesas atenti pri tiaj "grafio"-vortoj. Se mi ne eraras,
per elektrokardiografio oni kreas kurban linion, dum per ehhokardiografio
oni kreas bildon.

Renato Corsetti

unread,
Jan 9, 2007, 5:01:50 AM1/9/07
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo:

Sed necesas atenti pri tiaj "grafio"-vortoj. Se mi ne eraras,
per elektrokardiografio oni kreas kurban linion, dum per ehhokardiografio
oni kreas bildon.

pri tio parolu Keyan!

momente c'e kardiogramo estas c'i tiu tuta linio da proponoj.

Oni faras kardiogramojn elektre kaj ne eh'e, c'u ne?

kardiogram-o = kor-bat-linio, kor-stri-o, kor-spur-o, kor-registr-ajx-o

amike

renato

Keyhan Sayadpour

unread,
Jan 10, 2007, 12:33:06 AM1/10/07
to la-bona...@googlegroups.com
Karaj:
Tre gxuste. Sed grafio estas gxenerala sufikso. Ni povas traduki gxin en esperanto al multaj samsignifvortoj. Estas granda oportuno ke ni povas uzi trafan vorton kiel "bildigo" anstataux grafio en ehxokardiografio.

Keyhan

Renato Corsetti

unread,
Jan 10, 2007, 2:22:21 AM1/10/07
to la-bona...@googlegroups.com
Keyan:

> Sed grafio estas gxenerala sufikso. Ni povas traduki gxin en esperanto al multaj samsignifvortoj. Estas granda oportuno ke ni povas uzi trafan vorton kiel "bildigo" anstataux grafio en ehxokardiografio.

Certe. Mia plia demando: c'u ankau' la linio, la rubando, kiu aperas en elektro-kor-bat-esploroj, povas esti konsiderata bildo. Eble jes, eble ne.

Amike

Renato

Keyhan Sayadpour

unread,
Jan 11, 2007, 12:16:26 AM1/11/07
to la-bona...@googlegroups.com
Estimata Renato:
Mi pensas ke bildo por grafio en elektrokardiografio ne estas preciza ekvivalento. Elektrokorstrio, elektrokorlinio aux elektrokorrubando povas esti pli trafaj anstatausantoj.

Keyhan

On 1/10/07, Renato Corsetti <renato....@gmail.com> wrote:
Keyan:

> Sed grafio estas gxenerala sufikso. Ni povas traduki gxin en esperanto al multaj samsignifvortoj. Estas granda oportuno ke ni povas uzi trafan vorton kiel "bildigo" anstataux grafio en ehxokardiografio.

Certe. Mia plia demando: c'u ankau' la linio, la rubando, kiu aperas en elektro-kor-bat-esploroj, povas esti konsiderata bildo. Eble jes, eble ne.

Amike

Renato

Renato Corsetti

unread,
Jan 11, 2007, 3:30:49 AM1/11/07
to la-bona...@googlegroups.com
Keyan:

Mi pensas ke bildo por grafio en elektrokardiografio ne estas preciza ekvivalento. Elektrokorstrio, elektrokorlinio aux elektrokorrubando povas esti pli trafaj anstatausantoj.

Bone. Nun ni havas:

kardiogram-o = kor-bat-linio, kor-stri-o, kor-spur-o, kor-registr-ajx-o

Sed ni tute ne havas la serion:

elektrokardiografio/gramo

C'u nuntempe oni akorau' parolas pri ili au' nur pri kardiografio/gramo? En la itala uzado oni ankorau' havas ambau'.

Amike

Renato

Keyhan Sayadpour

unread,
Jan 11, 2007, 11:11:42 AM1/11/07
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Renato:
En medicinaj medioj oni uzas elektrokrdiografon. En la persa ne-profesiaj medioj nur oni diras kor-strio. Mi pensas ke por fakaj aplikoj oni povas diri elektrokorstrio aux la aliaj, kaj por la gxenerala apliko nur korstrio aux la aliaj. Cxu vi konsentas?

Keyhan

On 1/11/07, Renato Corsetti <renato....@gmail.com> wrote:
Keyan:

Mi pensas ke bildo por grafio en elektrokardiografio ne estas preciza ekvivalento. Elektrokorstrio, elektrokorlinio aux elektrokorrubando povas esti pli trafaj anstatausantoj.

Bone. Nun ni havas:

kardiogram-o = kor-bat-linio, kor-stri-o, kor-spur-o, kor-registr-ajx-o

Sed ni tute ne havas la serion:

elektrokardiografio/gramo

C'u nuntempe oni akorau' parolas pri ili au' nur pri kardiografio/gramo? En la itala uzado oni ankorau' havas ambau'.

Amike

Renato

Renato Corsetti

unread,
Jan 11, 2007, 1:40:44 PM1/11/07
to la-bona...@googlegroups.com
Keyan:

En medicinaj medioj oni uzas elektrokrdiografon. En la persa ne-profesiaj medioj nur oni diras kor-strio. Mi pensas ke por fakaj aplikoj oni povas diri elektrokorstrio aux la aliaj, kaj por la gxenerala apliko nur korstrio aux la aliaj. Cxu vi konsentas?

Mi konsentas, kaj registris ankau' la vortojn kun elektro. La problemo estas vidi, c'u la publiko konsentos kaj ekuzos la proponatajn terminojn.

Cetere ankau' la j'us alig'intaj kolegoj rajtas rigardi de tempo al tempo c'e:

http://www.vessella.it/bonalingvo/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

kaj indiki korektindaj'ojn pere de c'i tiu listo. Enestas tie ankorau' multaj, c'ar mi simple transprenis la listojn sed ne sukcesis starigi kontakton kun la farintojn de la listoj.

Cetere, c'u iu ankorau' havas la siatempajn proponojn de Woessink-Nagata? Kvankam pluraj taksas ilin komplete frenezaj, lau' mia memoro ili ne estis komplete frenezaj.

Amike

Renato
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages