hamak-o

4 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Sep 16, 2014, 10:16:37 AM9/16/14
to °listo 'lbl'
Lu Wunsxh-Rolshoven skribis al mi:

sur http://www.bonalingvo.org/index.php?title=Ssv:_H mi ne trovis hamako.
Ĉu hamako estas laŭ vi bonlingva vorto?
Kio pri pendolito... mato...?

Kion vi pensas pri tio? Eble ni povus havi almenaŭ la linion

hamak-o = pend-o-lit-o

En la araba, se mi bone komprenas, pendo-reto. Kiel oni diras en la ĉina, japana, ktp.?

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@gmail.com

Nguyen Xuan Thu

unread,
Sep 16, 2014, 10:49:14 AM9/16/14
to la-bona...@googlegroups.com
en la vjetnama ekzistas vorto "võng" (prononcu von) por pendanta retlito: Vidi malsamajn uzojn de tiu pendanta lito en kunsendaĵo.                                                                                                           Amike,                                                                                                                                                      Thu

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

hamako kampara.jpg
hamako militvundito.jpg
hamako moderna.jpg

Renato Corsetti

unread,
Sep 16, 2014, 1:54:37 PM9/16/14
to la-bona...@googlegroups.com
|   en la vjetnama ekzistas vorto "võng" (prononcu von) por pendanta retlito

Dankon!

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@gmail.com

Marcos Cramer

unread,
Sep 17, 2014, 4:28:44 AM9/17/14
to la-bona...@googlegroups.com
"hamak/o" estas oficiala, kaj mi ĝis nun neniam aŭdis alian esprimon por tiu koncepto en Esperanto. Mi mem uzas la vorton en mia ĉiutaga hejma uzo de Esperanto (ni havas hamaketon por niaj infanoj en la infanĉambro), kaj neniam venis al mi la ideo, ke ĝi povus esti konsiderata ne-bonlingva.

Verŝajne Lu estas influita de la germana lingvo, kie oni uzas kunmetaĵon ("Hängematte" = "pendmato"). Notindas ke tiu kunmetaĵo sonas iom simile al "hamako", kio ne estas hazardo: Ĝi estiĝis surbaze de la internacia vorto, kiun la germanoj iom adaptis por povi interpreti ĝin kiel germanan kunmetaĵon.* De tio rezultas la uzo de "Matte" (="mato") en la kunmetaĵo, kiu semantike ne vere taŭgas, ĉar tute ne temas pri mato, sed pri tuko uzata kiel lito.

Laŭ mi ni ne havu linion pri "hamak/o". Ni respondu al Lu, ke temas pri bonlingva vorto.

Amike,
Markos


* Jen kion skribas la germana Vikivortaro pri la deveno de ĉi tiu vorto: "vom Taíno-Wort hamáka, entlehnt in zahlreiche Sprachen, darunter spanisch hamaca, französisch hamac, englisch hammock; im Deutschen erstmals 1529 als Hamaco, ab ca. 1670 im Niederländischen und Deutschen als hangmat bzw. Hängematte, sekundär motiviert als Kompositum aus dem Verb hängen und dem Substantiv Matte; ebenso das schwedische hängmatta"

lowenstein, anna

unread,
Sep 17, 2014, 4:29:48 AM9/17/14
to la-bona...@googlegroups.com
Mi konsentas!

Anna

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.



--
Anna Lowenstein
Via del Castello 1
00036 Palestrina
Italujo
Tel: 00-39-06 9575 713
anna.lo...@esperanto.org

Antonio De Salvo

unread,
Sep 17, 2014, 6:49:42 AM9/17/14
to la-bona...@googlegroups.com

En la itala, la vorto “amaca” (pli frue, laux skribmaniero “hamac”, pli proksima al la devena haitia lingvo) estas dokumentita jam ekde 1525, en raportoj pri vojagxoj al foraj landoj.

La termino, tamen, disvastigxis en komuna uzado nur fine de 1800; en la “klasika” vortaro ”Panzini” de 1905 gxi estas unuafoje registrita, kun la klarigo “letto pensile” (= pendlito).

Laux mi, temas pri suficxe internacia vorto; maksimume, oni povus aldoni la klarigon “pendlito”.

Gxis

Antonio De Salvo

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Marcos Cramer
Inviato: mercoledì 17 settembre 2014 10:29
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) hamak-o

--

Noël SIMONET

unread,
Sep 17, 2014, 7:25:50 AM9/17/14
to la-bona...@googlegroups.com

"Laŭ mi ni ne havu linion pri "hamak/o". Ni respondu al Lu, ke temas pri bonlingva vorto." (Markos)

Oni respondus al amiko LU : Hamak/o <=
estas Rependata fal!ita lito .

Amike , kaj ke temas pri "bon"radikara vorto , karesa rideto al viaj infanoj ,

Saluto al Antonio ,
Salutino al Anna , 

Noël

.
.
.
.
.
.
.
.

Antonio De Salvo

unread,
Sep 17, 2014, 8:51:16 AM9/17/14
to la-bona...@googlegroups.com

Kuriozajxo: la itala vorto responda al hamako (skribita ”hamac”, laux la tiama kutimo) trovigxas jam en la plej klasika itala literatura verko, “I Promessi Sposi” (La Gefiancxoj) de Alessandro Manzoni (1840).

Mi transskribas  citajxon el cxapitro 17, kun la E-lingva traduko de Battista Cadei kaj la koncerna piednoto.

Gxis

Antonio De salvo

 

>vide sospeso per aria, e sostenuto da ritorte di rami, un graticcio, a foggia d’hamac;

 

>li vidis ligno-kradon pendigitan kaj subtenatan per torditaj branĉetoj, kvazaŭ hamakon;[1]

 

>[1] hamakon: speco de lito horizontale pendigita.

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Noël SIMONET
Inviato: mercoledì 17 settembre 2014 13:26
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: R: (la bona lingvo) hamak-o



[1] hamakon: speco de lito horizontale pendigita.

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Sep 17, 2014, 3:36:27 PM9/17/14
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio De Salvo:
Laux mi, temas pri suficxe internacia vorto; maksimume, oni povus aldoni la klarigon “pendlito”.
Mi konsideras racia solvo tiun pri "pendolito".
Tamen la plejmulto agnoskas la oficialan vorton "hamako".

Kial ne akcepti ambaŭ per jena alineo?

hamako (1aOA) = hamako, pendolito
J-K

Marcos Cramer

unread,
Sep 18, 2014, 4:24:34 AM9/18/14
to la-bona...@googlegroups.com
Kial ne akcepti ambaŭ per jena alineo?

hamako (1aOA) = hamako, pendolito

Ĝis nun ni tute ne havas liniojn, en kiuj dektre de "~" aperas la sama vorto kiel maldekstre. Kaj tio laŭ mi ankaŭ ne havus multe da senco konsiderante la signifon de linioj kun "~" (nome ke ni proponas foje uzindajn alternativojn sen malrekomendi la vorton maldekstre de "~"; tiu vorto ja ne povas esti alternativo al si mem). Laŭ mi tute ne indas uzi alian esprimon ol "hamako" en la senco de "hamako", pro kio ni laŭ mi tute ne havu linion pri tio.

Amike,
Markos

Johano-Karlo Rinaldo

unread,
Sep 18, 2014, 5:35:52 AM9/18/14
to ED-BLdiskutlisto

Vere mi ne pronis dekstre de "~", sed dekstre de "="
J-K Rinaldo

--

Pjer

unread,
Sep 18, 2014, 6:00:08 AM9/18/14
to la-bona...@googlegroups.com
Eĉ se la vorto estas oficialigita, povas esti interese doni kunmetaĵon.
Ekzemple, se parolante mia auskultanto ne komprenas la vorton hamako, mi precizigos, ke temas pri pendata tuklito (au retlito), tio estas pli klariga ol la mallonga "pendolito" lau mi.
Fakte la tria simbolo = povas esti interese tiaokaze, precize ĉi tie.
Amike, Pjer.

Marcos Cramer

unread,
Sep 18, 2014, 6:39:35 AM9/18/14
to la-bona...@googlegroups.com

Vere mi ne pronis dekstre de "~", sed dekstre de "="

Nia listo ne entenas liniojn kun "=". Antaŭe ni uzis "=" por la linioj, kiuj nun havas "~", kaj foje en niaj diskutoj kelkaj ankoraŭ uzas tiun malnovan simbolon "=" en la senco de "~", ĉar "~" estas por kelkaj malfacile tajpebla.

Amike,
Markos
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages