La radio-onda terminaro estas tre nuancita, kaj gxenerale gxi adoptas anglajn terminojn, kiuj rilatas al la frekvenco (de kie oni eltiras la ondlongon, dividante kilohercojn per 300.000). Jen la kompleta bildo en metroj:
MF medium frequency meza frekvenco = mezaj ondoj 100 m-1.000 m
HF high frequency alta frekvenco = mallongaj ondoj 10 m-100 m
VHF very high frequency altega frekvenco = mallongegaj ondoj 1 m-10 m
UHF ultra high frequency ultraalta frekvenco/ transalta frekvenco = ultramallongaj ondoj/ transmallongaj ondoj/ ultrakurtaj ondoj/ mikroondoj 10 cm-1 m
SHF super high frequency superalta frekvenco = supermallongaj ondoj 1cm-10 cm
EHF extremely high frequency ekstreme alta frekvenco = ekstreme mallongaj ondoj 1cm-10 mm
Ekzemple, Radio Roma elsendis interalie (per mallongaj ondoj, HF) sur kilohercoj 9.780/ megahercoj 9,780, kio respondis al metroj 30,67.
La ondlongo de tri metroj (kiu apartenas al fako VHF/ mallongegaj ondoj, kaj respondas al kilohercoj 100.000/ megahercoj 100) estas nomata ankau FM, sed en la senco "frekvenca modulado", do en alia senco ol MF (medium frequency); kaj propre dirite cxi tiu termino koncernas nur la 3-metran bendon (de 87,5 gxis 108,5 megahercoj, kiel prave diras Ronaldo), ne la tutan amplekson de VHF/ mallongegaj ondoj, kiu estas tre pli vasta (de 1 gxis 10 metroj); sed en la germana per "ultrakurzwellenempfaenger" oni celas simple (eble simpligite) "radioaparato je frekvenca modulado"-n, kio cetere ne estas kongrua kun la prefikso ultra-, rezervenda prefere al UHF.
Kiel oni vidas, la tuta demando ne estas simpla, kaj oni devas tre singarde elekti la terminojn, akordigante bonlingvajxon kun precizeco.
Saluton
Antonio De Salvo
-----Messaggio originale-----
Da:
la-bona...@googlegroups.com [mailto:
la-bona...@googlegroups.com] Per conto di ro-esp
Inviato: venerdì 25 luglio 2014 23:58
A:
la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) UltraKurzwelle
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to
la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit
https://groups.google.com/d/optout.