You do not have permission to delete messages in this group
Copy link
Report message
Show original message
Either email addresses are anonymous for this group or you need the view member email addresses permission to view the original message
to la bona lingvo
Mi proponas:
organika [9oa] ~ (pri ĥemio) karbonhava, karbonhavaĵa
PIV havas:
Rim. La uzo de organika pri kulturo aŭ kultivo estas evitenda (➞ eko-).
Sed ĝi ne donas alternativojn kaj mi ne havas proponon. (Ĉu vi?)
Ekzemploj:
Kaj fine la kemia produktado de nutraĵoj el neorganikaj substancoj. [→ nekarbonhavaj substancoj, nekarbonhavaĵoj]
Angla kemiisto Henry Enfield Roscoe estis granda specialisto pri organika sintezo. [→ karbonhavaĵa sintezo]
Fakte ĝi enhavas egan kvanton da karbonhidratoj, enzimoj, aminoacidoj, organikaj acidoj, antioksidantoj, vitaminoj kaj mineraloj. [→ karbonhavaj acidoj]
Oni povis fendi ŝian kokosan ŝelon nur se oni volonte aŭskultis ŝiajn pensojn pri organika ĥemio [→ karbonhava ĥemio]
Ekzemploj de aliaj signifoj:
La agado pri esperantologio jam delonge estas organika parto de mia vivo.
La akvoj de la rivero estas tiel saturitaj de mineralaj kaj organikaj restaĵoj, ke ilia koloro fariĝas bruna.
Tiuj lastaj multe manĝas, rapide reproduktiĝas kaj estigas multe da altkvalita organika sterko.