Ĉu unu el tiuj du formoj estas preferinda? Ni uzas "antaŭ ne longe" ĉe la linio por "nelge"[1]. Oni ĵus korektis tradukon[2] de Firefox kiu enhavis "ne longe" kaj tio pensigis min ... Amike, Eduardo. -- --------------------------------------------- Renato Corsetti Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo renato....@esperanto.it ---------------------------------------------
Marcos:
| Mi do proponas ke ni en nia linio pri "nelge" uzu aŭ "antaŭ nelonge" aŭ "antaŭnelonge", sed ne la trivortan "antaŭ ne longe" (kaj ni nepre decidiĝu pri unu; de tiaj literumaj variaĵoj oni ne prezentu pli ol unu).
Mi ne havas fortan opinion pri ĉi tio. Eble “antaŭ nelonge”. Kion pensas la aliaj?
Amike
Renato
Teorie ech eblus emfazi la jhusecon de la fakto pri kiu oni rakontas,
per "antau mallonge":
"mi fakte jhus lernis Esperanton, antau tre mallonge, tamen rimarku
kiel bone mi jam regas ghin!!"
Jose' Antonio
Ankaŭ mi mem ĉiam hezitas, ĉu skribi “antaŭlonge” aŭ “antaŭ longe”. Nun mi serĉis en la Tekstaro de Esperanto ĉe http://tekstaro.com/serchi, kaj mi trovas multajn ekzemplojn (ankaŭ Zamenhofajn) de ambaŭ formoj. Mi serĉis “ne longe”, “nelonge” kaj ankaŭ “antaŭ longe”, “antaŭlonge”. Praktike Z uzis ambaŭ indiferente, kaj estas multaj ekzemploj ankaŭ de postaj verkistoj.
Anna
Da: la-bona...@googlegroups.com
[mailto:la-bona...@googlegroups.com]
Per conto di Renato Corsetti
Inviato:
mercoledì 26 gennaio 2011 10.24
A: °listo 'lbl'
Oggetto: (la bona lingvo)
"Antaŭ ne longe" kaj "antaŭ nelonge"
Kiam mi skribas: "antaux nelonge"; kiam mi parolas: "antaux ne longe"
akcentante "ne".
Sed nun mi sentas, ke ankaux bonas "antauxnelonge". Sed komencantoj malfacile
legos. Hodiaux en Esperanto-kunsido por komencantoj iu opiniis, ke cxe
kunmetita
vorto oni metu streketon, kiel "antaux-ne-longe". Sed se cxiufoje
streketo aperas,
kiom gxene!
amike
Masako
| Hodiaux en Esperanto-kunsido por komencantoj iu opiniis, ke cxe
kunmetita vorto oni metu streketon, kiel "antaux-ne-longe". Sed se cxiufoje
streketo aperas, kiom gxene!
Jes tio estas ĝena, sed mi mem estas granda streketisto, ĉar tio helpas legantojn. Mi volas diri, ke mi ofte uzas streketojn en normalaj tekstoj en vortoj, kiuj ŝajnas al mi malfacile tuj kompreneblaj: malsan-prizorgant-familio aŭ similaj pli verŝajnaj.
Amike
Renato
| Pri spaceto au ne post "ne": La Zamenhofa uzado shajnas arbitra.
Kunskribado de "ne" kaj "longe" tamen estas pravigebla per lia
Fundamenta modelo.
Bone. Ni faru tiel!
Amike
Renato