Re: perpleks-a

0 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Nov 5, 2009, 3:25:57 PM11/5/09
to la-bona...@googlegroups.com
> Date: Mon 19 Oct 2009 11:13
> From: Renato Corsetti
>
>
> Roanldo:
>> por mi "perpleksa" neniam sinonimas kun "konfuzita"

> Kun kio ĝi sinonimas laŭ vi?

kun neniu esp-a vorto... estas aparta nocio, gxi entenas surprizon,
(sed ne timon
aw panikon), kaj ke oni momente ne povas fari aw diri ion.

en la angla: baffled
en la NL-a, plimalpli: versteld, met stomheid geslagen

gxis, Ronaldo N


--
http://www.esperanto.net

mar...@melburno.org.au

unread,
Nov 8, 2009, 6:56:06 AM11/8/09
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Miaj anglaj kaj nederlandaj (kaj sendube alilingvaj) vortaroj donas
plurajn nesamajn signifojn por la angla "perplex".
Studinte ilin, mi konkludas ke por nia Esperanta signifo de
"perpleksa" plej taugas la vorto "surprizegita" (= angla "startled" =
tre surprizita). Tio ne enhavas la sencon "konfuzi".

mar...@melburno.org.au

unread,
Nov 8, 2009, 7:02:01 AM11/8/09
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Miaj anglaj kaj nederlandaj (kaj sendube alilingvaj) vortaroj donas
plurajn nesamajn signifojn por la angla "perplex". Studinte ilin, mi
konkludas ke la plej tauga vorto por la Esperanta signifo estas
"surprizegita' (= angla "startled" = tre surprizita).

>

Renato Corsetti

unread,
Nov 8, 2009, 7:39:50 AM11/8/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcel:
la plej tauga vorto por la Esperanta signifo estas
"surprizegita' (= angla "startled" = tre surprizita).
Dankon, Marcel! Tio s'ajne estas kontrau'dirita de la nunancoj de signifo en aliaj lingvoj.

Kion pensas la listanoj?

Amike

Renato


Antonio De Salvo

unread,
Nov 8, 2009, 9:07:57 AM11/8/09
to la-bona...@googlegroups.com

Marcel:
>la plej tauga vorto por la Esperanta signifo estas

"surprizegita' (= angla "startled" = tre surprizita).
 
Renato:

>Dankon, Marcel! Tio s'ajne estas kontrau'dirita de la nuancoj de signifo en aliaj lingvoj.
>Kion pensas la listanoj?

Laux mi, nek laux la PIV-a signifo, nek laux alilingvaj nuancoj, “perpleksa” iel parencas kun “surprizita”.

Mi dirus “embarasita”, “hezitema”, “dubanta”, “dubema”, “malcerta”, “pripensema”, “konfuzita”, “nekonvinkita”: cxio, escepte de “surprizita”.

Cetere, la vorto devenas el la latina “perplexus”, participo de “per-plectere” (en esperanto, “inter-plekti”), en rilato kun la ideo pri “interplektajxo”, “cxirkauxplektajxo”, “implikajxo” kiu malhelpas movon (= decidon).

Gxis

Antonio

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages