Op 3/03/2012 15:07, Renato Corsetti schreef:
La situacio en la nederlanda (supozeble ankaŭ en aliaj lingvoj)
estas, ke "ĉiutagaj" elementoj, kiuj estas jam delonge konataj kaj
uzataj en la ĉiutaga vivo, havas vere nederlandlingvan (nacilingvan)
nomon.
Por aliaj elementoj, pri kiuj nefakulojj kutime neniam aŭdas,
ĝenerale ni uzas la (nov-)latinan nomon. Ni diras ekzemple: natrium
(sodium por la francoj), kalium (potassium por la francoj laŭ la
nederlanda vorto "potas"), rubidium, cesium, helium, barium, ...
einsteinium, polonium, thorium, cerium, gadolinium, ... en la
nederlanda, sed "koper" por kupro, "ijzer" por fero, "lood" por
plumbo, "zuurstof" por oksigeno, "stikstof" por nitrogeno (azoto?),
"waterstof" por hidrogeno, "kwik" por merkuro, ...
TAMEN en KOMBINAĴOJ ni ja uzas fremdajn radikojn. Ekzemple, dum ni
nomas sulfuron "zwavel", ni parolas pri "sulfide", "sulfaat".
Esperanto havas similan problemon: la elementon ni nomas "sulfuro",
sed ni mallongigas la radikon (terure, ĉu ne?) al "sulf" por formi
"sulf-id-on"
(Estas terure, ke supozata bonlingvisto kuraĝas supozi, ke "sulfid"
estas analizebla vorto. Mi petegas pardonon, ĉi tie temas pri ĥemiaj
sufiksoj, ne pri Zamenhofaj. Cetere tiaj estas ankaŭ uzataj en
botaniko, bestoscienco, k.t.p.).
Dum fosforo estas la elemento, ni uzas "fosf" por indiki la "idoj",
"atoj", ... Dum vanadium estas la elemento, ni parolas pri
"vanadaat", kaj ne "vanadiumaat".
Mi eĉ ne kuraĝas paroli pri terminoj en organika ĥemio... Dum ni
nomas certan organikan acidon "azijnzuur", ni ne diras
"ijzerazijnaat", sed "ijzer-acet-aat", k.t.p.
La problemo estas ankoraŭ tute nesolvita.
Unua solvenda parto povus esti: ĉu radiko uzata por elemento, estu
la sama en ĝiaj kombinaĵoj? ĉu nomoj de ĥemiaĵoj estu analizeblaj?
ĉu sufiksoj, kiaj id, at, it, estas uzeblaj en vortoj indikantaj
ĥemian kombinaĵon?
Ĉu ĉiuj tiuj (multaj miloj da) vortoj estu konsiderataj kiel
neanalizeblaj je la granda ĝojo de vortaristoj, kiuj pvos plenigi
milojn da paĝoj per ili? Ĉu la bonega sistemo de nia lingvo do ne
taŭgas por indiki ĥemiaĵojn??? (kaj por botaniko, bestoscienco kaj
multegaj aliaj sciencoj???)
Min mem ne ĝenus diri fera sulfUR-id-o por FeS aŭ kupra oksIGENido
por Cu2O aŭ kuproksigenido por CuO (rimarku ke estas gravega
diferenco inter ambaŭ), dum ni nun parolas pri sulfidoj akj oksidoj.
Sed mi same pretas nomi elementojn "OKSO" anstataŭ "oksigeno",
"FOSFO" anstataŭ "fosforo", "SULFO" anstataŭ "sulfuro", "NITRO"
anstataŭ "nitrogeno" aŭ "azoto", k.t.p. Mi nur timas, ke ni neniam
konsentos, kaj kio estos multe pli malbona.
Eblas simple diri: fosforo estas fundamenta vorto, kaj ne ekzistu
alia vorto por la sama afero, same kiel ne ekzistu alia Dio krom Mi.
Problemo solvita. Fina punkto. La vortaristoj presu dikajn librojn
kun ĉiuj eblaj neanalizeblaj nomoj de ĥemiaĵoj... Fakte Zamenhof ne
estis specialisto pri ĥemio, kaj la tiutempa ĥemio ne estas la nuna.
Cetere, kvankam mi ja studis ĥemion apud multaj aliaj fakoj, mi ne
tute estas specialisto pri ĥemio.
Kara Renato, se vi ŝatas meti tiun tekston en apartan ĉapitron en
SSV, kiel vi iam sugestis, faru laŭ via deziro. Ĝi povas esti
komenco de ... senfina diskuto inter ĥemiistoj.
Amike salutas Leo