Anglalingve Afero "U-Turn"

6 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Apr 28, 2011, 4:55:05 PM4/28/11
to °listo 'lbl', Dave Rutan
Karaj listanoj, mi plusendas al vi la peton de Dave Rutan. Mi ne pensas, ke ni jam diskutis ĉi tiun temon.

Amike

Renato

-------- Messaggio originale --------
Oggetto: Anglalingve Afero "U-Turn"
Data: Thu, 28 Apr 2011 10:00:47 -0400
Mittente: Dave Rutan <nj.espe...@gmail.com>
A: renato....@virgilio.it


Estimata Renato,

Mi prezentas malfacilan aferon por vi kaj via grupo cerbumi.ᅵ Mankas al mi esprimon en Esperanto por la anglalingva afero "U-Turn". "U-Turn" estas ago en kiu aŭtisto plene turniĝas kaj ekiras en la malan direkton sur vojo aŭ aŭtovojo.ᅵ Ĉe aŭtovojo ofte ekzistas speciala vojo por fari la direkto-ŝanĝon kiu similas la formo "U".ᅵ La loko kie oni rajtas fari "U-Turn" ankaŭ estas nomata "U-Turn".

Mi jam demandis al tri homoj kiuj havas bonan regon de Esperanto sed la respondoj ne tute plaĉas al mi.ᅵ Mi volas klaran, koncizan esprimon por la afero.

Unu respondis ke "180 grada turniĝo" estus la plej klara (sed ne tre konciza),ᅵ alia sugestis ke "U-Turniĝo" taŭgus, kaj alia sugestis "U-ĝiro".

Ĉar vi, kiel mi amas la simplan klaran Esperanton, mi petas ke vi elpensu la plej bonan solvon.

Antaŭdankon,
Daĉjo
(En Usono, Nov-ĵerzejo)

--
Ĉar kie du aŭ tri kunvenas parolante en Esperanto, tie estas Esperantujo.
http://esperanto-nj.tripod.com

-- 
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it

Antonio De Salvo

unread,
Apr 28, 2011, 6:51:24 PM4/28/11
to la-bona...@googlegroups.com

Mi diras “U-forma turnigxo”; tiu esprimo ankaux trovigxas en la itala-esperanta vortaro Minnaja.

Gxis

Antonio De Salvo

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: giovedì 28 aprile 2011 22:55
A: °listo 'lbl'
Cc: Dave Rutan
Oggetto: (la bona lingvo) Anglalingve Afero "U-Turn"

 

Karaj listanoj, mi plusendas al vi la peton de Dave Rutan. Mi ne pensas, ke ni jam diskutis ĉi tiun temon.

Amike

Renato

-------- Messaggio originale --------

Oggetto:

Anglalingve Afero "U-Turn"

Data:

Thu, 28 Apr 2011 10:00:47 -0400

Mittente:

Dave Rutan <nj.espe...@gmail.com>

A:

renato....@virgilio.it



Estimata Renato,

Mi prezentas malfacilan aferon por vi kaj via grupo cerbumi.  Mankas al mi esprimon en Esperanto por la anglalingva afero "U-Turn". "U-Turn" estas ago en kiu aŭtisto plene turniĝas kaj ekiras en la malan direkton sur vojo aŭ aŭtovojo.  Ĉe aŭtovojo ofte ekzistas speciala vojo por fari la direkto-ŝanĝon kiu similas la formo "U".  La loko kie oni rajtas fari "U-Turn" ankaŭ estas nomata "U-Turn".

Mi jam demandis al tri homoj kiuj havas bonan regon de Esperanto sed la respondoj ne tute plaĉas al mi.  Mi volas klaran, koncizan esprimon por la afero.

Unu respondis ke "180 grada turniĝo" estus la plej klara (sed ne tre konciza),  alia sugestis ke "U-Turniĝo" taŭgus, kaj alia sugestis "U-ĝiro".



Ĉar vi, kiel mi amas la simplan klaran Esperanton, mi petas ke vi elpensu la plej bonan solvon.

Antaŭdankon,
Daĉjo
(En Usono, Nov-ĵerzejo)

--
Ĉar kie du aŭ tri kunvenas parolante en Esperanto, tie estas Esperantujo.
http://esperanto-nj.tripod.com


-- 
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it

 

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Marcos Cramer

unread,
Apr 29, 2011, 6:45:31 AM4/29/11
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio skribis:

Mi diras “U-forma turnigxo”; tiu esprimo ankaux trovigxas en la itala-esperanta vortaro Minnaja.


Al mi tiu esprimo tre plaĉas. Pli ol la tri esprimoj kiujn Dave citis en sia mesaĝo.

Tamen ĝi taŭgas nur por la unua signifo de "U-turn". Por la dua signifo ("loko, en kiu oni rajtas fari U-forman turniĝon") oni devas elpensi alian esprimon. Se oni ligas la esprimon "U-forma turniĝo" kun la sufikso "-ejo", oni ricevas "U-form-turniĝejo", kiu tamen estas eble iom tro peza. La malpezigita formo "U-turniĝejo" tamen povus foje esti iom tro malklara. Mi verŝajne uzus la malkoncizan esprimon "loko por U-forma turniĝo" se la kunteksto ne helpas al la kompreno, kaj la koncizan "U-turniĝejo" se la kunteksto ja helpas.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Apr 29, 2011, 7:07:41 AM4/29/11
to la-bona...@googlegroups.com, Dave Rutan
Marcos:

>ᅵ Al mi tiu esprimo tre plaĉas. Pli ol la tri esprimoj kiujn Dave citis en sia mesaĝo.

Ankaŭ al mi. Ĝi [“U-forma turnigxo”]ᅵ estas tre preciza kaj bone formita laŭ la gramatiko de Esperanto.

> Tamen ĝi taŭgas nur por la unua signifo de "U-turn". Por la dua signifo ("loko, en kiu oni rajtas fari U-forman turniĝon") oni devas elpensi alian esprimon. Se oni ligas la esprimon "U-forma turniĝo" kun la sufikso "-ejo", oni ricevas "U-form-turniĝejo", kiu tamen estas eble iom tro peza. La malpezigita formo "U-turniĝejo" tamen povus foje esti iom tro malklara. Mi verŝajne uzus la malkoncizan esprimon "loko por U-forma turniĝo" se la kunteksto ne helpas al la kompreno, kaj la koncizan "U-turniĝejo" se la kunteksto ja helpas.

Ankaŭ mi pensas, ke tre ofte "U-turniĝo" kj "U-turniĝejo" sufiĉas. Eble pensante, ke ofte oni ne turnas sin sed sian aŭtomobilon eble ankaŭ "U-turno" kaj "U-turnejo" povus sufiĉi. Sed mi ne certas pri tio.

Amike

Renato

mar...@melburno.org.au

unread,
Apr 30, 2011, 7:49:01 AM4/30/11
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Mi preferas uzi en Esperanto vortojn, ne simbolojn de formoj.
Do por la T-simbolo de formo mi uzas la vorton "to" (= la nomo de la
litero, ne la litero mem) kun ekz. "chemizo", el la radikoj "t" kaj
"chemiz", kaj aglutine formas la kunmetajhon, (= normalan vorton),
"tochemizo". Same "tofero" ktp. Streketojn mi principe kaj aglutine
NE uzas interne de vortoj.
Mi inklinas havi nomon ankau por la litero "u", kaj nomas ghin la
"uo". Konsekvence mi uzas por la angla "U-turn" la Esperantan VORTON
uoturno. Same la vorton "uoturnejo". Oni uzas tiajn vortojn kutime en
konteksto de trafiko, kaj do tuj komprenas pri kio temas kaj ne
bezonas aldone klarigi ke temas pri la formo de la (chef)litero. .
Amike, Marcel.

mar...@melburno.org.au

unread,
Apr 30, 2011, 8:00:24 AM4/30/11
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Aldone al mia jhusa mesagho:
Eble kelkiuj pensas, ke la lingvo farighas tro densa se oni uzas en
kunmetajhoj partojn konsistantajn el nur du literoj. Sed oni sufiche
ofte faras tion, ekz. "inbanejo", "alvojagho", ktp.
Salutojn el Marcel.

Fra Simo

unread,
Apr 30, 2011, 5:45:48 PM4/30/11
to la-bona...@googlegroups.com
     Jen kelkaj ekpensoj pri la temo.

2011/4/29 Antonio De Salvo <antonio...@tiscali.it>

Mi diras “U-forma turnigxo”; tiu esprimo ankaux trovigxas en la itala-esperanta vortaro Minnaja.

Gxis

Antonio De Salvo

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti


Inviato: giovedì 28 aprile 2011 22:55

[...]


-------- Messaggio originale --------

Oggetto:

Anglalingve Afero "U-Turn"

Data:

Thu, 28 Apr 2011 10:00:47 -0400

Mittente:

Dave Rutan <nj.espe...@gmail.com>

A:

renato....@virgilio.it



[...]



Unu respondis ke "180 grada turniĝo" estus la plej klara (sed ne tre konciza),  alia sugestis ke "U-Turniĝo" taŭgus, kaj alia sugestis "U-ĝiro".

    Certe ne io kun "ghir/o", tipa malbonalingvajho !  Mi konsentas, ke "180-grad/a turn/(iĝ/)o", kiu estus por multaj klara, impresus al iuj iom peze (atentu, ke sen la streketo kunliga "180 grad/a" ne havas sencon !). Oni povus emi kompreni "turn/(iĝ/)o"-n pri turnigho chirkau la propra akso anstatau pri turna irado : mi ne scias, kiom tio gravas.
     Pri elekto inter
"turn/" kaj "turn/igh/" mi ne havas plene firman opinion. Vere estas, ke la kondukanto de charo tiun turnas, ne mem turnighas. Sed chu nepre necesas la veturantojn kaj la veturilon aparte konsideri ?
     "U-(form/a )turn/(igh/)o" ne impresas al mi abomene. Sed indus provadi, chu ne sufichus
"re/turn/(igh/)o". Kion pri chi tiu vi opinias ?

------------------------------------------------------------
 Christ est ressuscité, alléluia ! --- Il est vraiment ressuscité, alléluia !

Kristo releviĝis, haleluja !  --- Vere li releviĝis, haleluja !

___________________________
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENU PER VAKCINADO !

Grésillon vaut un voyage et une ou quelques semaines de séjour : http://gresillon.org

mar...@melburno.org.au

unread,
May 2, 2011, 7:45:31 AM5/2/11
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Jen kelkajn malekpensojn pri la temo:
Che uoturn(igh)o la veturiganto turnas la veturilon. Do ghi
turnighas, kaj char ghi turnighas, ankau ci, la veturigisto,
turnighas.
La turnigho estas en retroa direkto, do veturiganto retroturnighax (=
"retroturnas la veturilon"). Tute simple!
Kaj la loko estas "retroturn(igh)ejo". Tute simple!
Kaj post la retroturnigho la veturiganto retroveturas (ankau la
automobilo "retroveturas", char vi "retroveturigas ghin) hejmen por
serchi la forgesitan veturigpermesilon.
Kun salutoj, Marcel.


> Jen kelkaj ekpensoj pri la temo.
>
> 2011/4/29 Antonio De Salvo <antonio...@tiscali.it>
>
>> Mi diras “U-forma turnigxo”; tiu esprimo ankaux trovigxas en la
>> itala-esperanta vortaro Minnaja.
>>
>> Gxis
>>
>> Antonio De Salvo
>>
>>
>>
>>
>>

>> *Da:* la-bona...@googlegroups.com [mailto:
>> la-bona...@googlegroups.com] *Per conto di *Renato Corsetti
>> *Inviato:* giovedì 28 aprile 2011 22:55


>> [...]
>>
>>
>> -------- Messaggio originale --------
>>

>> *Oggetto: *
>>
>> Anglalingve Afero "U-Turn"
>>
>> *Data: *


>>
>> Thu, 28 Apr 2011 10:00:47 -0400
>>

>> *Mittente: *
>>
>> Dave Rutan <nj.espe...@gmail.com> <nj.espe...@gmail.com>
>>
>> *A: *


>>
>> renato....@virgilio.it
>>
>>
>>
>> [...]
>>
>> Unu respondis ke "180 grada turniĝo" estus la plej klara (sed ne tre
>> konciza), alia sugestis ke "U-Turniĝo" taŭgus, kaj alia sugestis
>> "U-ĝiro".
>>

> Certe ne io kun "*ghir/o*", tipa malbonalingvajho ! Mi konsentas, ke
> "*
> 180-grad/a turn/(iĝ/)o*", kiu estus por multaj klara, impresus al iuj iom
> peze (atentu, ke sen la streketo kunliga "*180 grad/a*" ne havas sencon
> !).
> Oni povus emi kompreni "*turn/(iĝ/)o*"-n pri turnigho chirkau la propra


> akso
> anstatau pri turna irado : mi ne scias, kiom tio gravas.

> Pri elekto inter "*turn/*" kaj "*turn/igh/*" mi ne havas plene firman


> opinion. Vere estas, ke la kondukanto de charo tiun turnas, ne mem
> turnighas. Sed chu nepre necesas la veturantojn kaj la veturilon aparte
> konsideri ?

> "*U-(form/a )turn/(igh/)o*" ne impresas al mi abomene. Sed indus
> provadi, chu ne sufichus "*re/turn/(igh/)o*". Kion pri chi tiu vi opinias


> ?
>
> ------------------------------------------------------------
> Christ est ressuscité, alléluia ! --- Il est vraiment ressuscité,
> alléluia
> !
>
> Kristo releviĝis, haleluja ! --- Vere li releviĝis, haleluja !
> ___________________________

> http://www.frasimo.blogspot.com/ <http://www.frasimo.blogspot.com/%20>


> [journal en ligne, en français]
>
> NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
> NE LASU, KE ONI VIN VENENU PER VAKCINADO !
>
> Grésillon vaut un voyage et une ou quelques semaines de séjour :
> http://gresillon.org
>

Renato Corsetti

unread,
May 2, 2011, 8:42:29 AM5/2/11
to la-bona...@googlegroups.com
Marcel:

>ᅵᅵ Kaj la loko estas "retroturn(igh)ejo". Tute simple!

Nur malgranda observo: ĉu "retro-" estas Esperanto?

amike

Renato

Anna Lowenstein

unread,
May 16, 2011, 10:59:50 AM5/16/11
to la-bona...@googlegroups.com

Mi respondas iom malfrue al ĉi tiuj mesaĝoj, kiuj venis dum mia restado en Ĉinujo.

 

Se mi estus en la aŭtomobilo kaj konstatus, ke ni eraris, mi dirus: “Ni devas reiri malantaŭen”.

 

Aliflanke, eble oni bezonus apartan nomon por la manovro mem.

 

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: lunedì 2 maggio 2011 14.42
A: la-bona...@googlegroups.com


Oggetto: (la bona lingvo) Anglalingve Afero "U-Turn"

 

Marcel:

--

Renato Corsetti

unread,
May 16, 2011, 2:19:00 PM5/16/11
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:
ᅵ

>ᅵ Aliflanke, eble oni bezonus apartan nomon por la manovro mem.

Mi pensas, ke ni kokludis per:

U turn = returniĝo, returniĝejo

Anna Lowenstein

unread,
May 17, 2011, 11:57:43 AM5/17/11
to la-bona...@googlegroups.com

Hodiaŭ veturante en la aŭtomobilo mi tute nature kaj senpripense diris pri kamiono “Ĝi reiras malantaŭen”.

 

Alia ebleco (ne en via listo): “inversigi la direkton”. Tio (aŭ variaĵoj) estus uzebla precipe por metaforaj uzoj, ekzemple “la ĉefministro inversigis sian politikon”.

 

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: lunedì 16 maggio 2011 20.19


A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Anglalingve Afero "U-Turn"

 

Anna:
 

--
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages