konsilo de la tago: elipso - vortoellaso

2 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jul 19, 2014, 4:43:15 AM7/19/14
to °listo 'lbl'

Pro la dissendo de ĉi tiu linio:

elips·o
[1oa] ~ vort·o·el·las·o

mi ricevis la jenan peton:
 
Cxu la nomo de geometria nocio nomata elipso devas ricevi novan esperantlingvan ekvivalenton, aux devas resti gxisnuna faka nomo?

Kion mi respondu? Mi emas respondi, ke ni ne tuŝis la geometrian signifon de 'elipso'.

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@gmail.com

lowenstein, anna

unread,
Jul 19, 2014, 5:07:42 AM7/19/14
to la-bona...@googlegroups.com
Mi rimarkas, ke "elipso" estis oficialigita per la 1-a OA. Per tiu Oficiala Aldono la Lingva Komitato per unu bato oficialigis 800 vortojn, sen difinoj. Do, ne eblas scii pri kiu el la du signifoj ĝi pensis: verŝajne pri ambaŭ.

Mi vidas, ke la vorto "ovala" estas Fundamenta. Laŭ la difino en PIV, "Ovalo" signifas: "Ebena kurbo, kiu iel similas elipson." Mi ne scias, kiel la kurbo povas "iel" simili elipson. E Vikipedio, mi trovas: "Komunsence, ovalo estas konveksa kurbo, sen kuspo nek sinsekco. Do, praktike, elipsooblongo." Tio estas tamen la komuna uzo. Povus esti, ke matematikistoj efektive distingas inter ovaloj kaj elipsoj.

Do, matematikistoj devos informi nin, ĉu en geometrio estas diferenco inter "ovalo" kaj "elipso" (eventuale ankaŭ "oblongo"), aŭ ĉu ĉiuj terminoj povus esti entenataj en la Fundamenta termino "ovalo".

Kore,
Anna


--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.



--
Anna Lowenstein
Via del Castello 1
00036 Palestrina
Italujo
Tel: 00-39-06 9575 713
anna.lo...@esperanto.org

Antonio De Salvo

unread,
Jul 19, 2014, 7:29:42 AM7/19/14
to la-bona...@googlegroups.com

Elipso devenas el al sama greka vorto, kiu signifis “manko, ellaso”. Interese, en la itala oni distingas “ellisse” (geometria figuro) disde “ellssi” (lingva fenomeno), sed adjektive oni diras en ambaux kazoj “ellittico”.

Mi ne kompetentas pri matematiko, kaj cetere depost la tempo de miaj liceaj studoj oni multon sxangxis en la geometriaj difinoj; siatempe, mi lernis ke “elipso” estas geometria figuro difinita de la konstanteco de la sumo de la distancoj disde la du fokusoj; kurioze (sed mi ne volas komplikigi la aferon),  cirkonferenco estas aparta kazo de elipso.

Tre konata kazo de elipso (kvankam laux kelkaj temas pri ovalo) estas la Placo antaux la Baziliko de Sankta Petro en Vatikano: starante sur unu el la du fokusoj oni vidas  unu solan vicon da kolonoj de la kolonaro.

Mi uzis dufoje la terminon “elipso” en geometria senco, cxe la Esperanto-elsendoj de Radio Roma:

 

5.2.1978:

KOLOSEA RINGO

Giganta ringo, 13 metrojn dika kaj kun maksimuma diametro de 188 metroj, ebligis al la Koloseo rezisti preskaŭ 2.000 jarojn, malgraŭ tertremoj kaj forrabado de konstru-materialo. Por la unua fojo, la arkeologoj sukcesis esplori la fundamentojn, kiuj subtenas la multajn dekmilojn da tunoj de la giganta kaj mondkonata monumento. Temas pri enorma elipsa ringo, sur kiu kuŝas la travertinaj pilieroj kaj la tofaj muroj. La ringo konsistas el mortero kaj silikaj ŝtonblokoj; ĝi apogas sin sur pluraj tavoloj de argilo. Ĝuste la nesolideco de la grundo devigis je nekutima fundamentado.

 

3.10.1981

LA ARENO DE VERONO

            La Areno de Verono estas elipso, kiu disradias allogon sorĉan kaj perfortan, disdonas muzikon el siaj malnovaj ŝtonoj, kaj ĝuigas publikon alvenantan el ĉiuj mondopartoj. Temas pri allogo, kiu de jarcentoj pluvivigas iun neordinaran pasion: teatron, iam en la formo de dramaj spektakloj, hodiaŭ kiel opermuziko.

 

Gxis

Antonio De Salvo

 

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di lowenstein, anna
Inviato: sabato 19 luglio 2014 11:08
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) konsilo de la tago: elipso - vortoellaso

Renato Corsetti

unread,
Jul 19, 2014, 10:59:47 AM7/19/14
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

|   Mi ne kompetentas pri matematiko

kaj mi havas nur ideojn ĝeneralajn pri geometrio. Matematikistoj, kie vi kaŝas vin?

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Jul 19, 2014, 4:36:44 PM7/19/14
to la-bona...@googlegroups.com
Il 19/07/2014 16:59, Renato Corsetti ha scritto:
Antonio:

|   Mi ne kompetentas pri matematiko

kaj mi havas nur ideojn ĝeneralajn pri geometrio. Matematikistoj, kie vi kaŝas vin?
Jen la itallingva matematika difino
http://www.ripmat.it/mate/d/de/dea.html

Krome la PIVa difino tute taŭgas: Duagrada kurbo kun fokusdiseco malpli ol 1.
J-K Rinaldo

Marcos Cramer

unread,
Jul 20, 2014, 6:02:24 AM7/20/14
to la-bona...@googlegroups.com
Do, matematikistoj devos informi nin, ĉu en geometrio estas diferenco inter "ovalo" kaj "elipso" (eventuale ankaŭ "oblongo"), aŭ ĉu ĉiuj terminoj povus esti entenataj en la Fundamenta termino "ovalo".

En matematiko, "elipso" kaj "oblongo" estas tute malsamaj formoj: La formuloj uzataj por difini tiujn formojn aspektas tute malsame.

Por nematematikistoj la formoj tamen aspektas simile. La komunlingva vorto "ovalo" estas nomo por tiu nematematika koncepto, kiu kovras formojn simil-aspektajn al elipsoj kaj oblongoj (krom la simetriajn formojn kiel elipsoj kaj oblongoj ĝi ankaŭ povas nomi nesimetriajn formojn, ekzemple la konturon de ovo, kiu kutime estas pli pinta ĉe unu fino ol ĉe la alia).

"Elipso" estas laŭ mi klare uzinda kiel matematika fakvorto. Nematematikistoj kompreneble ne bezonas ĝin, kaj povas uzi la Fundamentan "ovalo" por la nematematika koncepto de formo simila al konturo de ovo.

Amike,
Markos

Renato Corsetti

unread,
Jul 20, 2014, 6:46:17 AM7/20/14
to la-bona...@googlegroups.com
Leginte ĉiujn reagojn mi pensas, ke mi respondos, ke ni ne intencis tuŝi la matematikan signifon de 'elipso' kaj mi aldonas al nia linio en la reto la indikon ''(en la normala lingvo kaj en literatura kampo)''.

Amike

renato

~~~

renato corsetti
renato....@gmail.com

lowenstein, anna

unread,
Jul 20, 2014, 7:03:30 AM7/20/14
to la-bona...@googlegroups.com
Mi proponas jene:

Elipso [1OA]  (en literaturo) --> (vort)ellaso; (en matematiko, ĉefe en la komunuza lingvo) = ovalo.

Anna


--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Renato Corsetti

unread,
Jul 20, 2014, 7:11:17 AM7/20/14
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:


|   (en matematiko, ĉefe en la komunuza lingvo) = ovalo.

Eble, se vi konsentas forigi "ĉefe", ankaŭ matematikistoj povus konsenti.

Pjer

unread,
Jul 20, 2014, 5:55:18 PM7/20/14
to la-bona...@googlegroups.com, renato....@gmail.com
Anstatau pri matematiko estus pli bone diri pri geometria formo en komuna uzo -> ovalo; sed pri matematiko ovalo etas formo proksima al ovrando, kiu havas nur unu akssimetrion(ovo estas pli pinta lau nur unu direkto , kontraue elipso havas du akssimetriojn (estas pli pinta lau du malaj direktoj). Do mi opinias, ke la radiko : elipso (Of.1  necesas (ĉefe) pri matematiko.
Amike, Pjer.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages