Karakterizi

7 views
Skip to first unread message

lowenstein, anna

unread,
Oct 6, 2014, 5:10:22 AM10/6/14
to la-bona...@googlegroups.com
La vorto "karakterizi" apartenas al la 1-a OA. Laŭ PIV ĝi signifas: 1. Montri, difini la karakteron de io; 2. Konsistigi, estigi la karakteron de io.

Mi proponas la linion:

karakterizi (1) = karakterigi.

Anna

--
Anna Lowenstein
Via del Castello 1
00036 Palestrina
Italujo
Tel: 00-39-06 9575 713
anna.lo...@esperanto.org

Renato Corsetti

unread,
Oct 6, 2014, 5:27:31 AM10/6/14
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

|  karakterizi (1) = karakterigi.

Mi konsentas. Kion pensas la aliaj?

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@gmail.com

Nguyen Xuan Thu

unread,
Oct 6, 2014, 5:42:29 AM10/6/14
to la-bona...@googlegroups.com
Mi samopinias.                                                                                                                                      Thu

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Marcos Cramer

unread,
Oct 6, 2014, 10:56:08 AM10/6/14
to la-bona...@googlegroups.com
Mi kontraŭas ĉi tiun proponon.

Unue, "karakter/" estas substantiva radiko, kaj "-ig-" aldonita al substantiva radiko X kutime signifas "igi ion X", do "karakterigi" devus signifi "igi ion karaktero", kio tamen ne estas la signifo de "karakterizi".

Due, "karakteriz/" jam de la plej frua tempo estas tute normala Esperanta radiko, dum "karakter/ig/" estas tute nekutima: Laŭ la Tekstaro de Esperanto "karakteriz/" jam aperis en la verko Vojaĝimpresoj de 1895; krome ĝi estis uzata dufoje en la Fundamenta Krestomatio, kiu estis eldonita en 1904 (do antaŭ la Fundamento de Esperanto), entenis ĉefe verkojn de 1889-1895, kaj estis lingve reviziita de Zamenhof. La vorto estis ankaŭ uzita de Zamenhof en traduko de fabelo de Andersen. Entute "karakteriz/" aperas 238-foje en la Tekstaro de Esperanto, dum "karakter/ig/" aperas eĉ ne unufoje.

Amike,
Markos

Renato Corsetti

unread,
Oct 6, 2014, 3:59:41 PM10/6/14
to la-bona...@googlegroups.com
Kio pri pli milda esprimo:

karakteriz-i  [1oa] = montri/doni karakteron

Estas malfacile klarigi al japanoj ke la du radikoj estas sendependaj. Mi scias, ke ekzistas multegaj tiaj okazoj.

Amike

Marcos Cramer

unread,
Oct 6, 2014, 5:16:45 PM10/6/14
to la-bona...@googlegroups.com
Kio pri pli milda esprimo:

karakteriz-i  [1oa] = montri/doni karakteron

Tio estas jam iom pli akceptebla por mi (kvankam mi persone preferus tute ne havi linion pri "karakteriz/").

Amike,
Markos

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Oct 7, 2014, 12:55:32 AM10/7/14
to la-bona...@googlegroups.com
Pro tio ke la vorto estas oficiala, mi  alprenus la simbolo ~
karakteriz-i [1oa] ~ montri/doni karakteron

J-K Rinaldo

Pjer

unread,
Oct 7, 2014, 6:07:00 AM10/7/14
to la-bona...@googlegroups.com, renato....@gmail.com
Ja tio memorigasal mi la diskutojn pri "iz", kies la signifo kelkfoje malsimilas al "ig", antaùtempe Johano D. kolektis liston de tiaj iz-vortoj.
Eble karekterizi = special'ec'ig'i, iom peza kunmetado;
izi kelkfoje signifus: provizi per, alifoje: aperigi...
mi konsentas pri la ĉisupraj rimarkoj de Markos.
Amike, Pjer.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages