Tamen okazis neniu diskuto pri tiu linio. Unue mi volas peti al Renato ke li ĉiam anoncu al la diskutlisto se li ŝanĝas ion en la listo pri kio ni ankoraŭ ne diskutis.
Mi do preferus tute ne havi linion pri "blogo". Se iuj tamen nepre volas havi iun linion, ĝi uzu nur "~" kaj ne "-->". Aldone ĝi ne menciu la signife ne-taŭgan alternativon "reta taglibro":
blog·o ~ TTT-protokol·o
> blog·o ~ TTT-protokol·o
>
> Kion opinias la aliaj pri ĉi tiu vorto?
Ke per io tia oni transformas "la bonan lingvon" en "la ne-
kompreneblan lingvon".
> 2009/8/5 Andreas Kueck <ak1...@googlemail.com>
>
>>> blog·o ~ TTT-protokol·o
>>>
>>> Kion opinias la aliaj pri ĉi tiu vorto?
>> Ke per io tia oni transformas "la bonan lingvon" en "la ne-
>> kompreneblan lingvon".
>>
>
> Mi konsentas. Se oni legas la libron de Piron, "la bona lingvo" ne estas la
> lingvo kun la matematike pruvite plej malgranda nombro da radikoj, sed la
> lingvo, kia ĝi estas uzata de esperantistoj, bona kaj ĝuinda por uzi, kiu
> laŭiras la natura homa pensmaniero. Klare 'blogo' estas parto de la bona
> lingvo.
Mi samopinias.
Oni povas aldoni, ke blogoj estas tre nova fenomeno, kiu rapide
evoluis kaj plu rapide evoluas. Siatempe ili estis pli-malpli
retaj taglibroj, kaj tiutempe Esperantigo kun "taglibro" shajnis
tute konvena. Sed nun tio jam ne tre bone redonas la aktualan
signifon, kiu kredeble ankorau ne estas fiksita. Sed blogo
tamen jam estas enradikighinta kaj bone konata ideo. Efektive
temas pri io tre nova en la monda, kio ne tre bone kompareblas
kun malnovaj konceptoj. Chiu ajn kunmetajho do treege riskas
au esti fushita jam dekomence, au farighi fusha post mallonga
tempo. Evidente do temas pri io, kio havu propran vorton. La
nomo "blog" estas jam tre internacia. Tial "blogo" estas
tute tauga Esperantigo.
Tute povas esti, ke post kelka tempo tiu nova koncepto estos
jam plene formortinta, au char oni tute chesos blogi, au char
la tuta aferoj tiom shanghighos, ke oni rigardos ghin kiel ion
tute alian, kaj eble ghin nomos alie. Tiam la vorto "blog" kaj
ties Esperantigo "blogo" same malaperos. Tute en ordo.
--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>