obez-a

8 views
Skip to first unread message

Eduardo Iriarte Gahete

unread,
Jul 1, 2011, 7:47:14 AM7/1/11
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton, kio pri:

obez·a → tro·dik·a

?

(Ĝuste tiel fortradukas ĝin ReVo)

Amike,

Eduardo.

Antonio De Salvo

unread,
Jul 1, 2011, 8:18:33 AM7/1/11
to la-bona...@googlegroups.com

Mi cxiam utiligis gxuste “trodika”.

Gxis

Antonio

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Eduardo Iriarte Gahete
Inviato: venerdì 1 luglio 2011 13:47
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) obez-a

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Anna Lowenstein

unread,
Jul 1, 2011, 8:32:19 AM7/1/11
to la-bona...@googlegroups.com

Mi kutime diras “dikega”.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Antonio De Salvo
Inviato: venerdì 1 luglio 2011 14.19
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) R:obez-a

José Antonio Vergara

unread,
Jul 1, 2011, 8:45:15 AM7/1/11
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

> Mi kutime diras “dikega”.

La kunmetajho "trodika" estas al mi malglata, char mi ne sukcesas
trovi klaran kialon alglui la vorteton "tro" al la a-vorto. Je kio
kushus la indeco de vorto kiel "trodika" kompare al la simpla esprimo
"tro dika"?

Ja en vortoj kiel "trodikeco" la kunmeto estas pravigebla, lau mia lingvosento.

Jose' Antonio Vergara

Antonio De Salvo

unread,
Jul 1, 2011, 8:49:03 AM7/1/11
to la-bona...@googlegroups.com

Anna Lowenstein:

>Mi kutime diras “dikega”.

 

Mankas en tio la nuanco, ke temas pri « troa » dikeco; oni povas esti “dikega”, kaj tamen ne “tro dika”.

Vikipedio utiligas “trodikigxo” aux “trodikeco”:

http://eo.wikipedia.org/wiki/Trodiki%C4%9Do

Trodikecotrodikiĝo (latine: AdipositasObesitas) estas ĥronika malsano, kiu tre disvastiĝis tutmonde, ĉefe en riĉaj landoj.

 

(laux mi, “trodikigxo” montras la procezon, dum “trodikeco” la staton).

Gxis

Antonio

 

 

 

 

 

Antonio De Salvo

unread,
Jul 1, 2011, 9:11:31 AM7/1/11
to la-bona...@googlegroups.com
José Antonio Vergara:

>La kunmetajho "trodika" estas al mi malglata, char mi ne sukcesas
trovi klaran kialon alglui la vorteton "tro" al la a-vorto. Je kio
kushus la indeco de vorto kiel "trodika" kompare al la simpla esprimo
"tro dika"?
>Ja en vortoj kiel "trodikeco" la kunmeto estas pravigebla, lau mia lingvosento.

Kompreneble, temas pri gustoj.
Cxiukaze, jen simila ekzemplo el la Zamenhofa Proverbaro, kun kunmeto:
malricxigas ne nehavado, sed trogranda dezirado

Kuriozajxo: en la esperanta traduko de Odiseado (W. J. Manders, 1934) trovigxas plurfoje "trokuragxa", ekzemple:

Sed, envere, mi tute ne envias la trokuragxajn amantojn,

gxis
Antonio


Eduardo Trápani

unread,
Jul 1, 2011, 9:14:05 AM7/1/11
to la-bona...@googlegroups.com
> Mi kutime diras “dikega”.

Ankaŭ mi.

"Trodika" (ĉu unuvorte?) estas tamen aldoninda se oni ĝin uzas. La "tro" bonege
montras la malsanecon de la afero, la nedezirindecon. Mi eĉ listigus ĝin unue,
malgraŭ mia propra uzado:

obeza -> trodika, dikega

Amike, Eduardo.

Anna Lowenstein

unread,
Jul 1, 2011, 10:13:08 AM7/1/11
to la-bona...@googlegroups.com
Mi konsentas kun Eduardo, pro la sama kialo.
Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Eduardo Trápani
Inviato: venerdì 1 luglio 2011 15.14
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: R: (la bona lingvo) R:obez-a

Ankaŭ mi.

obeza -> trodika, dikega

Amike, Eduardo.

--

Leo De Cooman

unread,
Jul 2, 2011, 8:29:07 AM7/2/11
to la-bona...@googlegroups.com
Je 1/07/2011 15:11, Antonio De Salvo skribis:

> Kuriozajxo: en la esperanta traduko de Odiseado (W. J. Manders, 1934) trovigxas plurfoje "trokuragxa", ekzemple:

En la nederlanda ni havas la vorton "overmoedig" por trokuraĝa. Por "tro
kuraĝa" ni diras "te moedig".

Amike salutas Leo

Antonio De Salvo

unread,
Jul 2, 2011, 9:30:18 AM7/2/11
to la-bona...@googlegroups.com
Leo De Cooman:

>En la nederlanda ni havas la vorton "overmoedig" por trokuraĝa. Por "tro
kuraĝa" ni diras "te moedig".

Ankaux en la itala estas nuanca diferenco inter "spavaldo" (= trokuragxa, tromemfida, trosentima) kaj "troppo coraggioso" (= tro kuragxa). Kelkfoje estas ecx malfacile diri, cxu "audace" (= auxdaca) egalas al unu aux al la alia koncepto.
"Trokuragxa", laux mi, iamaniere enhavas nuancon de konscia spitemo, dum "tro kuragxa" montras nur eksceson, ankaux pro nura kaj senintenca ventkapeco.
Se ni aplikas tion al "trodika" kaj "tro dika", eble ni same perceptas ian diferencon; tamen, temas vere pri nuancoj.
Gxis
Antonio

José Antonio Vergara

unread,
Jul 2, 2011, 11:39:08 AM7/2/11
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:
> mankas en tio la nuanco, ke temas pri « troa » dikeco;

en Vikipedio: "Trodikeco aŭ trodikiĝo (latine: Adipositas aŭ Obesitas)


estas ĥronika malsano, kiu tre disvastiĝis tutmonde, ĉefe en riĉaj

landoj" (Antonio plikomentis "laux mi, “trodikigxo” montras la


procezon, dum “trodikeco” la staton").

Eduardo: "La "tro" bonege montras la malsanecon de la afero"

La chi-supraj estas pravaj, al mi konvinkaj atentigoj.

Mi do jhus komprenis ke mia dubo pri la pravigebleco kunmeti la vorton
"trodika" anstatau la simplan "tro dika" venas el tio ke mi kutime
pensas pri tiu nocio en la formo de o-vorto: "trodikul(in)o", cetere
tute normala kunmetajho.

Oni povus elpensi kelkajn frazojn:
"Shi ighis iom tro dika, sed ankorau konservas sian belajn inajn formojn"

Sed: "Ju pli jarojn daura la trodika stato (=trodikeco), des pli da
risko je Diabeto kaj/au aliaj kronikaj malsanoj"

Jose' Antonio

Franklin Montenegro-Rodas

unread,
Jul 1, 2011, 4:35:39 PM7/1/11
to la-bona...@googlegroups.com
Medicine estas du apartaj kategorioj:
tro-dikeco: Indekso pri Korpa Pezo: 25 and 30 kg/m2
obezeco: Indekso pri Korpa  Pezo: pli ol 30 kg/m2, ofte kun klinikaj konsekvencoj

Franklin Montenegro





2011/7/1 Anna Lowenstein <anna.lo...@esperanto.org>

Eduardo Iriarte Gahete

unread,
Jul 3, 2011, 12:29:07 PM7/3/11
to la-bona...@googlegroups.com
Franklin Montenegro-Rodas:
Medicine estas du apartaj kategorioj:
tro-dikeco: Indekso pri Korpa Pezo: 25 and 30 kg/m2
obezeco: Indekso pri Korpa  Pezo: pli ol 30 kg/m2, ofte kun klinikaj konsekvencoj


Tiu certe estas grava distingo! Vikipedio tamen uzas alian vortigon:

Oni parolas laŭ la KMI-nombro:

  1. subpezo: KMI sub 18,5; malalta sanrisko
  2. normalpezo: KMI inter 18,5 kaj 24,9; averaĝa sanrisko
  3. tropezo: KMI inter 25 kaj 29,9, iometa sanrisko
  4. trodikiĝogrado 1: KMI de 30 ĝis 34,5; sufiĉe alta sanrisko
  5. trodikiĝogrado 2: KMI de 35 ĝis 39,9; alta sanrisko
  6. trodikiĝogrado 3: KMI de 40 kaj pli; tre alta sanrisko
Mi trovas tion taŭga, ĉar oni povas havi iom troan pezon, sen aspekti aparte dika (al mi okazis ;))

Amike,

    Eduardo.

Anna Lowenstein

unread,
Jul 3, 2011, 1:40:29 PM7/3/11
to la-bona...@googlegroups.com

Ĉu ankaŭ esprimo de la speco “superpeza” povus taŭgi anstataŭ “obeza”?

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Eduardo Iriarte Gahete
Inviato: domenica 3 luglio 2011 18.29


A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: R: (la bona lingvo) R:obez-a

 

Franklin Montenegro-Rodas:

--

Renato Corsetti

unread,
Jul 3, 2011, 2:00:49 PM7/3/11
to °listo 'lbl'
Mi legis ĉiuj mesaĝojn pri "obez-a". Mi provizor registris:

obezᅵa → troᅵdikᅵa, dikᅵegᅵa, superᅵpezᅵa

Kritikoj pri tiu linio kaj proponojn ŝanĝi ĝin estas bonvenaj. Mi ne vere scias, kion fari pri la precizaj kuracistaj indikoj, kvankam ERduardo montris, ke oni povas havi ilin ankaŭ sen la radiko "obez-".

Amike

Renato
-- 
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it

Johan Derks

unread,
Jul 4, 2011, 12:59:28 PM7/4/11
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

Ĉu ankaŭ esprimo de la speco “superpeza” povus taŭgi anstataŭ “obeza”?

 

Tio shajnas al mi bonega alternativo por obeza.

 

Mi kontrolis en kiuj lingvoj de 'Google translate' (lau la 54 lingvoj kiujn ghi traktis en januaro 2011a) la traduko de obeza derivighas de 'obes' kaj trovis:

afrikansa, euska, kataluna, angla, franca, galega, haitia kreola, itala, makedona, malaja, malta, nederlanda, portugala, rumana, slovaka, hispana, chehha kaj sveda.

Tio signifas, ke lau taksosistemo, kiun mi esperas malplekti en Kopenhago 43% de la studentoj tutmonde 'je tria grado' supozeble komprenas tiun vorton.

Lau la 15a regulo en mia interpreto tio ne estas 'la plimulto de lingvoj'.

 

Amike,

 

Johan

Johan Derks

unread,
Jul 4, 2011, 4:09:23 PM7/4/11
to la-bona...@googlegroups.com
Karaj legantoj,
La fizika produkto de la-bona-lingvo estas longega laualfabeta listo de Simplaj Samsignifaj Vortoj.
Ne estas tute klare ankorau kiel antauenigi la UZADON de tiu listo de la esperantistaro. Jes ghi estos enkorpigita en aliaj pli ambiciaj projektoj,
kiaj Reta Vortaro, Bonlingva Vortaro, la Esperanta Vikipedio kaj la enretigo de PIV.
Tamen pri la praktika realigo kaj sukceso de tiuj enkorpigoj nenio estas certa.
Regulfoje vortoj traktataj en la-bona-lingvo shajnas al mi ne havi grandan prioritaton por diskuti,
char ili apenau ludas rolon en la chiutaga au chiusemajna Esperanto.
Kvankam mi ne estas kontrau traktado de ekzemple la signifo de bobofrato ktp, min okupas zorgemo trovi fontojn de vortoj kiuj havas pli rektan rilaton kun la hodiaua evoluigo de Esperanto.
Tiun fonton mi trovis en la grandaj Esperantaj revuoj. Chiu kiu legas ekzemple la Ondo-n de Esperanto, Monato-n au Esperanto-n, scias ke la artikolantoj enkondukas novvortojn, dirmanierojn ktp, kiuj estas novaj, interesaj au defiaj. Eble ili uzas ankau vortojn kiuj estas malrekomendataj en SSV. En chiuj tiaj kazoj gravas pridiskuti tiujn vortojn.

Kiuj unu au du listanoj de la-bona...@googlegroups.com shatas kun mi sekvi la revuon 'Monato' pri diskutindaj vortoj ?
Mi jam kreis grupon je la nivelo de 'anoncado' kaj kun la priskribo
Ni monitoras pridiskutindajn vortojn en Monato kaj pridiskutas, chu oficialigi, rekomendi, akcepti apud aliaj vortoj, akcepti nur en fakeca uzado, au malrekomendi ilin, prezentas la konkludojn al la-bona-lingvo por amendo kaj kreas unufoje jare raporton pri la vortuzado en Monato por publikigo.
 
Do mi atendas sinanoncojn de abonantoj de Monato kiuj ankau membras en la-bona-lingvo.
 
Amike,
 
Johan Derks

mar...@melburno.org.au

unread,
Jul 5, 2011, 9:12:01 PM7/5/11
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Johan!
Mi ne abonas "Monaton" nek povas el ie prunti ghin, do mi bedaurinde
ne kapablos preni parton en cia plano.
Mi tamen volas proponeti (= *sugesti") pripensi, chu estas sagha kaj
diplomata, elektegi (= *selekti") iun au kelkajn gazetojn por ilin
aparte jughi kaj ech kritiki publike. Chu ne estas pli bona,
reklamadi lau partoj la konsilitajn neneologismajhojn, daure
substrekante ke estas ni la spertuloj pri tio pro nia funda kaj
multhoma ekzamenado?
Amike, Marcel.

mar...@melburno.org.au

unread,
Jul 5, 2011, 9:36:22 PM7/5/11
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Mi trovas "dikega" tro forta; jam "dika" sufichas. Sed pli taugas
"tro dika" (en du vortoj!!!). Mi preferas la vorton "grasdika" (=
dika pro graso).
La vorto "superpeza" lau mi ne taugas, char la pezo ne gravas por la
signifo, nur por la portant(in)o.
Amike, Marcel.


> Mi legis c^iuj mesag^ojn pri "obez-a". Mi provizor registris:
>
> obez·a ? tro·dik·a, dik·eg·a, super·pez·a
>
> Kritikoj pri tiu linio kaj proponojn s^ang^i g^in estas bonvenaj. Mi ne


> vere scias, kion fari pri la precizaj kuracistaj indikoj, kvankam

> ERduardo montris, ke oni povas havi ilin ankau( sen la radiko "obez-".


>
> Amike
>
> Renato
>
> --
> Renato Corsetti
> Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
> renato....@esperanto.it
>

Johan Derks

unread,
Jul 6, 2011, 3:16:11 AM7/6/11
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Marcel,
Vi faras la saman erareton kiun antaue jam faris Marcos Cramer.
Vi sugestas ke mia chefa celo estas kritiki publike. Kiel vi imagas ke mi
faru tion ?
Temas unue pri, se eble, publika debato, kiu certe ankau povos enhavi
laudojn.
En mia kontribuo al Tutmondeca_Esperanto (Chu vi membras en tiu
retdiskutlisto jam ?) mi menciis nur pozitivajn ekzemplojn de
vortkunmetjahoj en Monato.
Tiel ni povas ech reklami tiujn revuojn kiuj bone komprenas sian rolon kiel
evoluigantoj de tutmondeca Esperanto.
Kaj tiel ni ankau reklamas nin mem, char ni montras, ke la-bona-lingvo ne
estas la solaj (arogaj) posedantoj de la 'pura, fundamenta' ktp. Esperanto
(kiel iuj homoj shatas priskribi nin).
Kompreneble ankau povas esti tiuj revuoj kiuj malbone plenumas sian rolon.
Chu, debatante tion, ni devas timi la 'venghon' de iliaj redaktantoj ?
Mi neniam rigardis vin timema homo kiu foriras la debaton !

Mi ankau legas en via mesagho sugeston, ke estas iu kontraudiro inter mia
deziro aldoni pli komunikivan metodon por reklami tutmondecan Esperanton kaj
via prefero 'reklamadi lau partoj la konsilitajn neneologismajhojn'. Nur mi
ne legas en via mesagho, chu vi komprenas sub tio la nuran ekzistadon de la
retejo www.bonalingvo.org au ke vi pensas kun tio pri iu konkreta reklamada
AGADO.

Amike,
Johan Derks

Renato Corsetti

unread,
Jul 6, 2011, 5:35:11 AM7/6/11
to la-bona...@googlegroups.com
Johan al Marcel:

>ᅵ Vi faras la saman erareton kiun antaue jam faris Marcos Cramer.

Nu, la fakto, ke pluraj faras tiun eraron, eble montras, ke oni povos misinterpreti la iniciaton. Do, ni bezonos tre grandan diplomatan sintenon.

Ĉiuokaze mi legas la revuon Esperanto kaj notas por ni eventualajn vortojn diskutindajn. Se iu volas helpi min, li aŭ ŝi bonvolurilati kun mi.

Eduardo Trápani

unread,
Jul 6, 2011, 8:28:53 AM7/6/11
to la-bona...@googlegroups.com
> La vorto "superpeza" lau mi ne taugas, char la pezo ne gravas por la
> signifo, nur por la portant(in)o.

Laŭ la Monda Organizo pri Sano (MOS) unue oni iĝas superpeza kaj nur poste obeza
kaj ili klare montras kiam kio okazas[1]. Temas pri malsamaj aferoj. Ĉar MOS
estas aŭtoritataj en ĉi tiu temo mi pensas ke vi pravas kaj "superpeza", pro
alia kialo, ne taŭgas en nia linio pri "obeza":

Propono:
obez·a -> tro·dik·a, dik·eg·a

> Mi trovas "dikega" tro forta; jam "dika" sufichas.

Forta? Mi ne komprenas. Espereble vi ne celas "ofenda" aŭ io tia.

> Sed pli taugas "tro dika" (en du vortoj!!!).

Kio ajn estas la forteco en "dikega" tio iĝas eĉ pli forta en "tro dika", ĉu ne? ;)

> Mi preferas la vorton "grasdika" (=
> dika pro graso).

"Grasdika" estas "dika je graso" sed laŭ la temlinio ni provas trovi samsignifan
vorton por "obeza". La ununura uzado kiun mi trovas por "grasdika" (Malnova
Testamento) estas en kelkaj alilingvaj Biblioj, mi nur kontrolis opon,
kompreneble :), tradukita per "tre dika" aŭ "(tre) grasa"

Eduardo.

[1] http://www.who.int/mediacentre/factsheets/fs311/en/index.html (angle,
france, ruse, ĉine, hispane kaj arabe)

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages