ĉu ni do havu jenan linion?
genocido -> gentomurdo
Amike, Eduardo.
Gxis
Antonio
-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Eduardo Trápani
Inviato: martedì 21 giugno 2011 20:36
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) genocido
genocido -> gentomurdo
Amike, Eduardo.
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
"murdi [intence krime mortigi] genton" ne estas laŭ mi milda, kiel ajn oni tion
rigardas.
Atentu "genocido" ne nepre estas ĝisfina, ĝi ja estas amasa (tial "gento" kiel
objeto de la murdo) kaj ĝi ne nepre estas metoda/sistema.
Bonvolu klarigi ĉu la linio estas milda sed akceptebla, ĉu vi havas alian
proponon aŭ ĉu vi opinias "genocido" oficialiginda.
Amike, Eduardo.
Se "genocido" estas suficxe internacia (mi ne havas firman ideon pri tio), eble gxi povas igxi oficiala.
Se ne, kaj se cxiukaze ni celas faciligon de komprenebleco per uzado de jam oficialaj radikoj, tiam mi preferus paroli pri "genta amasmurdo", aux "gentomurdado", aux "genta ekstermo".
Murdo, ja, tauxgas por unuopaj krimfaroj, sed gxi ne montras ke cxe genocido temas pri amasa, longdauxra, sistemeca mortigo kun la celo ekstermi tutan genton
Amike
Antonio
Chu do "gentoamasmurdado" (au "gento-amasmurdado") estus tro monstra?
Jose' Antonio
Do ĉefa problemo laŭ mia kompreno inter la proponita linio kaj la via estas la
-ad- finaĵo je "murdo", ĉu?
Anstataŭ Revo-eca linio:
genocido -> gentomurdo
ĉu la jena estus kontentiga?
genocido -> gentomurd(ad)o
Amike, Eduardo.
-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di José Antonio Vergara
Inviato: martedì 21 giugno 2011 22:08
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) R: genocido
Jose' Antonio
--
Jes (niaj mesagxoj interkrucigxis).
Gxis
Antonio
> Chu do "gentoamasmurdado" (au "gento-amasmurdado") estus tro monstra?
Ne vere, nur iom longa. Provizore mi registris:
genocid·o → gent·o·murd·ad·o
Amike
Renato
-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di renato corsetti
Inviato: mercoledì 22 giugno 2011 8.55
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) genocid-o
Jose' Antonio:
Amike
Renato
> Chu do "gentoamasmurdado" (au "gento-amasmurdado")
> estus tro monstra?
Eble ne monstra sed senkiale tro peza.
En la finna oni diras "kansanmurha" = popolmurdo.
Termino uzata nur en la leĝo estas "joukkotuhonta"
(joukko = amaso, tuhonta = pereigo), sed tio estas
malmulte uzate ekster pure jura kunteksto.
Estas ne necese akcenti, ke la vorto enhavu ion pri
"gxisfina ekstermo", ĉar ekzemple la konataj
popolmurdoj de nia tempo apenaŭ sukcesis ion plenumi
ĝisfine. Ili tamen estas rajte, ankaŭ en jura senco,
nomataj popolmurdoj aŭ gentomurdoj ("genocidoj"), ĉar
la kulpintoj tamen intencis neniigi iun genton, eble
nur en unu regiono aŭ alimaniere nur parte.
Ĉiuokaze, "genocido" estas tute superflua vorto.
Harri
> En la finna oni diras "kansanmurha" = popolmurdo.
> Termino uzata nur en la leĝo estas "joukkotuhonta"
> (joukko = amaso, tuhonta = pereigo)
Mi komparis ankaŭ la svedlingvan version de la
Finnlanda leĝo pri krimoj. Tie estas uzata la vorto
"folkmord" = popolmurdo, kiu estas ankaŭ la normala
vorto en gazetaraj raportoj. Malsimile al la finna,
en la sveda teksto do ne estas aparta nurjura
termino. Simile verŝajne estas en Svedujo.
Mi pensas, ke nuntempaj difinoj de popolmurdo
("genocido") sufiĉe amplekse difinas la krimon.
Ne temas pri pereigo de "gento" en malvasta senco,
sed pri homgrupo, kiu estas en iu senco alia,
fremda, ĉu pro "raso", gento, alia deveno, religio
aŭ io komparebla.
Harri
-- Renato Corsetti Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo renato....@esperanto.it
Mankas la krima intenco. Tajdego povas mortigi tutan popolon, sed ĝi ne estas
"genocido".
"popolmurdado" aŭ "etnomurdado" povus esti akcepteblaj, sed mi preferus resti ĉe
la jam aldonita kiu, cetere, estas jura termino.
"gento", pro la vortaroj PIV kaj Revo.
> Ne temas pri pereigo de "gento" en malvasta senco,
> sed pri homgrupo, kiu estas en iu senco alia,
> fremda, ĉu pro "raso", gento, alia deveno, religio
> aŭ io komparebla.
Jen tute pravigebla difino, lau la historiaj spertoj.
Do, la argumentoj favore al "popolmurd(ad)o" konvinkis min. Mi pensas
ke la uzo de la sufikso -ado povas utili por emfazi kiam necese, ke
temas pri daura, sisteme pereiga agado.
Amike,
Jose' Antonio
MI KONSENTAS! (emociplena konsento :)). -ad- ne nepre estu tie.
Ankaŭ min ili konvinkis. Mi nur ne scias ĉu tute forigi gentomurd(ad)o aŭ ne.
Mi ĝin lasus.
genocido -> popolmurd(ad)o, gentomurd(ad)o
Jes, mi ankau lasus tiel dualoke.
Ja estas pluraj historiaj eventoj de popolmurdoj kontrau judoj au
kristanoj, sed ankau estis kontrau iuj gentoj, kiel tiu kontrau
armenoj en Turkujo (1915-1917) kaj tiu kontrau tucioj en Ruando
(1994).
amike,
Jose' Antonio
En la nederlanda "volkerenmoord" = popolmurdo
Amike salutas Leo
murd·i → (krim·e )mort·ig·i
genocid·o → popol·eksterm·ad·oEblus post repripenso au en iuj specialaj okazoj preferi "gent·" al "popol·".
Laux mi, "murdo" estas tro milda, gxi ne redonas la ideon, ke temas pri metoda, amasa, gxisfina ekstermo.
Francisko, mi volas murdi vin (aŭ, pro respekto al viaj preferoj) krime mortigi vin. “murd-i” estas oficiala kaj vaste uzata.
Se vi serĉas vortojn, por kiuj elpensi alternativojn, mi povas sendi al vi parton de la 44-paĝa listo de vortoj ankoraŭ ne pripensitaj.
Amike
Renato
Francisko, mi volas murdi vin (aŭ, pro respekto al viaj preferoj) krime mortigi vin. “murd-i” estas oficiala kaj vaste uzata.
Se vi serĉas vortojn, por kiuj elpensi alternativojn, mi povas sendi al vi parton de la 44-paĝa listo de vortoj ankoraŭ ne pripensitaj.
Kiu estus la linio pri "murd"? Ĉu simple "mortigi" aŭ "krimmortigi"?
Proponu, eble kelkaj el ni subtenos!
Eduardo.
date 23 juin 2011 00:41
objet Re: (la bona lingvo) R: genocido
00:41 (Il y a 23 heures)
Post lego ankau de chio cetera, kion vi skribis pri "genocid/o" :
CHu "murd/" estus tro milda ? Pri tio oni povas havi diversajn impresojn. Sed tio estas certa, ke "murd/i" estas nek Fundamenta, nek necesa. Pri unu au kelkaj homoj, ghi apenau ion plian diras ol "mort/ig/i". Kiam el la kunteksto ne montrighas sufiche klare, ke temas pri krima mortigo, oni tion precizigu :
murd·i → (krim·e )mort·ig·i
Pardonu, mi ne estis vidinta tion. Mi samopinias krom pri la sago, eble ĝi
devus esti nur ~ ĉar la vorto estas oficiala kaj en la listo mi dubas ke oni
sukcesos interkonsenti pri malrekomendo.
murd·i ~ (krim·e )mort·ig·i
Kaj kunmetaĵo estus tre konvena. Ĉu funkcius:
murd·i ~ (krim)mort·ig·i?
Amike, Eduardo.
Se oni konsideras ke eĉ (!) eŭropaj lingvoj decidis kunmeti por
priskribi tion (germana, norvega) kaj ke ni havas la rimedojn same fari,
la (dubinda) internacieco de tiu ĉi vorto ne estas tre grava ĉi okaze.
Amike, Eduardo.
Uzante la tradukmaŝinon ĉe http://translate.google.com oni facile
ekhavas ideon pri la traduko de "genocido" en la plej multaj tie
disponeblaj lingvoj. Sufiĉas retradukigi partojn de la tradukoj en sian
propran lingvon.
En iuj lingvoj oni diras "ras-murdo", ankaŭ "amas-murdo". En la plej
multaj tie disponeblaj lingvoj, kiuj ne transprenis "genocido", oni
diras "popol-murdo".
Amike salutas Leo
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj