denove denove pri "genro"

4 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Mar 3, 2009, 2:48:58 PM3/3/09
to la-bona...@googlegroups.com
Mia antaŭa atentigo pri la manko de linio

genr·o (en la senco de "socia sekso") → soci·a seks·o, soc·ia seks·rol·o

nur kondukis al diskutado pri la gramatika signifo de "genro". Ĉi tiu linio pri la klare evitinda sociscienca signifo de "genro" ne estis pri-diskutata, kaj daŭre ne aperas en nia listo.

Kion opinias la aliaj pri ĉi tiu linio?

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Mar 3, 2009, 3:58:49 PM3/3/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
genr·o (en la senco de "socia sekso") → soci·a seks·o, soc·ia seks·rol·o
.   .   .

Kion opinias la aliaj pri ĉi tiu linio?
Nu, montru pruvojn, ke efektive "genro" estas uzata en tiu senco kaj vi rajtos je linio.

Renato


Marcos Cramer

unread,
Mar 3, 2009, 6:57:08 PM3/3/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato respondis al mi:

Nu, montru pruvojn, ke efektive "genro" estas uzata en tiu senco kaj vi rajtos je linio.

Jen kelkaj retpaĝoj kun tia uzo:

http://www.cezarpoezio.de/86.html (multaj tiaj uzoj de "genro")
http://www.ipernity.com/blog/mielo/55318
http://eo.wikipedia.org/wiki/Anarki-feminismo
http://mariasandelin.wordpress.com/2008/05/31/specife-vira-temo/
http://www.esperantio.net/index.php?id=581

Du mi legis ĉi tiujn uzojn, mi rimarkis ke ofte sufiĉas simpla anstataŭigo per "sekso", kaj nur foje necesas pliprecigilo per "socia". Do laŭ mia nuna opinio, la linio estu

genr·o (en la senco de "socia sekso") → (soci·a) seks·o, (soci·a) seks·rol·o

Amike,

Marcos

Pilar Otto

unread,
Mar 4, 2009, 2:40:48 AM3/4/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> Nu, montru pruvojn, ke efektive "genro" estas uzata en tiu senco kaj
> vi rajtos je linio.

Nu, cxi-okaze eble estus ideo ecx _antaux-averti_ la homojn. En la angla oni
de jaroj uzas "gender" en tiu senco. La unuan fojon, kiam mi legis tian
uzon, mi pensis, ke la redaktinto - ne-anglalingvano - faris lingvan eraron
fontantan en la signifo "gramatika sekso" de "gender", kaj ke oni devus
skribi "sex" en la kunteksto, en kiu mi legis la vorton. Mi supozas, ke en
la angla oni ekuzis "gender" anstataux "sex" por eviti, ke la
legantoj/auxdantoj pensu pri seksumado, pornografio ktp. Sed nun tiu uzo de
"gender" disvastigxis al aliaj lingvoj: en la hispana oni nun diras
"género", parolante pri sekso en sociologiaj kuntekstoj. Mi timas, ke en
simila maniero la angla uzo minacas disvastigxi, kvazaux kancera tumoro,
ankaux al Esperanto.

Otto

Renato Corsetti

unread,
Mar 4, 2009, 3:54:32 AM3/4/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:
cxi-okaze eble estus ideo ecx _antaux-averti_ la homojn.
Bone. Mi enmetis tiun linion.

Amike

Renato
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages