hxuni

1 view
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Sep 17, 2010, 7:27:25 AM9/17/10
to la-bona...@googlegroups.com
Fra Simo <fra...@gmail.com> Sep 16 02:27PM +0200 ^

> Eble helpas tio, kion oni trovas en la *(N)PIV* pri "*mal/envi/i*"
(signita kiel Zamenhofa) :

>> Ne [envi]i, volonte fordoni (ion al iu).

Tiu ekzemplo el PIV (mangxu gxin la mefisto) malhelpas, cxar gxi
kontrawas la ordinaran esp-an logikon. Ja tute klaras kio estas envio.
Estas se iu alia havas ion, kaj mi volus ke mi havu. Malenvio do
logike estus se mi havus ion, kaj volas ke iu alia havu kaj mi ne havu.

Por la senco de hxuni, tute ne gravas cxu mi havas aw volas mem havi.
Gravas nur ke mi ne malvolas ke iu alia havu.

- tiu sperto estas tiom terura, ke ecx al siaj cxefmalamikoj oni ne
hxunas gxin.

- ni forbrulas niajn domojn, cxar ni ne hxunas ilin al la alvenonta armeo

- gxi estu hxunata al vi (= Dio igu ke vi havos gxin)

- vi devas hxuni ion al la aliaj (= vi ne tenu cxiom por vi mem)

cxu tiel ekklaras ?
gxis, Ronaldo N

--
http://www.esperanto.net

renato corsetti

unread,
Sep 17, 2010, 12:55:18 PM9/17/10
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

> - tiu sperto estas tiom terura, ke ecx al siaj cxefmalamikoj oni ne
hxunas gxin.
- ni forbrulas niajn domojn, cxar ni ne hxunas ilin al la alvenonta armeo
- gxi estu hxunata al vi (= Dio igu ke vi havos gxin)
- vi devas hxuni ion al la aliaj (= vi ne tenu cxiom por vi mem)

cxu tiel ekklaras ?

Jes se dmi emus respondi per la lino:

ĥun-i --> (lau la kunteksto) dezir-i al iu, ne lasi al iu, don-i

Ĉiuokaze unue ni devos trovi ekzemplojn de uzo de tiu radiko.

Amike

Renato

ro-esp

unread,
Sep 17, 2010, 7:03:31 PM9/17/10
to la-bona...@googlegroups.com
"renato corsetti" <renato....@uniroma1.it> Sep 17 06:55PM +0200 ^

Ronaldo:

>> - tiu sperto estas tiom terura, ke ecx al siaj cxefmalamikoj oni ne
hxunas gxin.
>> - ni forbrulas niajn domojn, cxar ni ne hxunas ilin al la alvenonta armeo
>> - gxi estu hxunata al vi (= Dio igu ke vi havos gxin)
>> - vi devas hxuni ion al la aliaj (= vi ne tenu cxiom por vi mem)

>> cxu tiel ekklaras ?

> Jes sed mi emus respondi per la linio:

> ?un-i --> (lau la kunteksto) dezir-i al iu, ne lasi al iu, don-i

tiukaze vi ne jam kaptis la nuancon. Hxuni ne egalas al "deziri", sed
maksimume al "ne maldeziri". Ne egalas al "doni", sed al "ne teni for
de".

Mi jam iam provis klarigi ke hxuni rilatas al deziri kiel tusxi al pusxi.

Se mi ne deziras ion al vi , kaj vi tamen ekhavas, nenio speciala okazas.

Sed se mi ne hxunas ion al vi, kaj gxi tamen iras al vi, mi faros kion
mi povas por preventi ke gxi atingu vin.

> ?iuokaze unue ni devos trovi ekzemplojn de uzo de tiu radiko.

La solaj kiujn vi trovos estas mia kaj eblete homoj kiuj transprenis
gxin de mi...

Eble ni havu linion:

- malenvii (kiam ne temas pri malo de envii)--> hxuni (RN) :-)

gxis, Ronaldo

--
http://www.esperanto.net

Anna Lowenstein

unread,
Sep 18, 2010, 4:39:19 AM9/18/10
to la-bona...@googlegroups.com
Ĉu eventuale temas pri "domaĝi" (aŭ "ne domaĝi")? Tiu estas vorto, kiun mi neniam sukcesas bone kompreni.
Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di ro-esp
Inviato: sabato 18 settembre 2010 1.04
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Re: hxuni

Ronaldo:

>> cxu tiel ekklaras ?

Eble ni havu linion:

gxis, Ronaldo

--
http://www.esperanto.net

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Renato Corsetti

unread,
Sep 18, 2010, 6:23:50 AM9/18/10
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

> Ĉu eventuale temas pri "domaĝi" (aŭ "ne domaĝi")? Tiu estas vorto, kiun mi neniam sukcesas bone kompreni.

La plej proksima ekvivalento de "domaĝo" estas laŭ mi "bedaŭrindaĵo", "bedaŭraĵo". Tio eble faciligas la komprenon.

Vidu ankaŭ: http://www.bonalingvo.org/index.php/Fun:_doma%C4%9D-o

Renato


Anna Lowenstein

unread,
Sep 19, 2010, 3:48:40 AM9/19/10
to la-bona...@googlegroups.com
Efektive, oni povas anstataŭigi "domaĝi" en tiuj ekzemploj per "bedaŭri". Sed kion signifas tiu frazo: "Pro vorta ludo li eĉ patron ne domaĝas"???

La detalaj klarigoj, kion precize signifas la vorto "ĥuni", sugestas ke ĝi povus nur kompliki la lingvon. Evidente neniu el ni iam ajn sentis ĝian mankon! Ĉu iu efektive iam uzis ĝin?

Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: sabato 18 settembre 2010 12.24
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) hxuni

Anna:

Renato


renato corsetti

unread,
Sep 19, 2010, 3:58:14 AM9/19/10
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

> Sed kion signifas tiu frazo: "Pro vorta ludo li eĉ patron ne domaĝas"???

Eble: Li ne bedaŭras perdi aŭ ĝeni eĉ sian propran patron pro bona vortludo.

Renato


Leo De Cooman

unread,
Sep 19, 2010, 11:42:58 AM9/19/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 18/09/2010 0:03, ro-esp skribis:

> Sed se mi ne hxunas ion al vi, kaj gxi tamen iras al vi, mi faros kion
> mi povas por preventi ke gxi atingu vin.
Sen pliaj klarigoj kaj ekzemploj mi ne komprenus, ke temas pri la
nederlanda "gunnen", kiun mi transskribus kiel 'hini". Mi ja scias, ke
en la nordo oni emas prononci gon kiel ĥon, sed flandroj (precipe
okcident-flandroj) prononcas gon kiel hon.
La nederlandan u-n (ne ekzistanta en Esperanto) ofte estas transskribata
kiel i (ekzemple de redaktoroj de Monato).

Amike salutas Leo

Fra Simo

unread,
Sep 19, 2010, 3:19:51 PM9/19/10
to la-bona...@googlegroups.com
    (Por Anna :) La proponata verbo havas ian rilaton al "domagh/i", sed tute ne egalas al tiu.
     En la ekzemplaj frazoj mi tradukus jene (kio eble estas ankorau iel plibonigebla !). Kion opinias Ronaldo ? kion la ceteraj amikoj ?


2010/9/18 ro-esp <ro-...@dds.nl>

"renato corsetti" <renato....@uniroma1.it> Sep 17 06:55PM +0200 ^

Ronaldo:

- tiu sperto estas tiom terura, ke ecx al siaj cxefmalamikoj oni ne
hxunas gxin.
          → [...] oni{ ne deziras, maldeziras} ghin
    
Ronaldo supozeble preferus la duan, kion mi ne kontrauus.
 
- ni forbrulas niajn domojn, cxar ni ne hxunas ilin al la alvenonta armeo
          → [...]{ ni ne volas ilin lasi al la , ni ne volas, ke ilin havu la} [...]

- gxi estu hxunata al vi (= Dio igu ke vi havos gxin)
          → {Dio faru, Volu Dio, Dio ne malhelpu,}, ke vi havu ghin
 
- vi devas hxuni ion al la aliaj (= vi ne tenu cxiom por vi mem)
          → {Vi ne devas teni chion por vi mem ., Vi lasu, ke ankau (la )aliaj havu ion., Lasu, ke ankau (la )aliaj havu ion !}

cxu tiel ekklaras ?

Jes sed mi emus respondi per la linio:

?un-i --> (lau la kunteksto) dezir-i al iu, ne lasi al iu, don-i

tiukaze vi ne jam kaptis la nuancon. Hxuni ne egalas al "deziri", sed maksimume al "ne maldeziri". Ne egalas al "doni", sed al "ne teni for de".

Mi jam iam provis klarigi ke hxuni rilatas al deziri kiel tusxi al pusxi.

Se mi ne deziras ion al vi , kaj vi tamen ekhavas, nenio speciala okazas.

Sed se mi ne hxunas ion al vi, kaj gxi tamen iras al vi, mi faros kion mi povas por preventi ke gxi atingu vin.

?iuokaze unue ni devos trovi ekzemplojn de uzo de tiu radiko.

La solaj kiujn vi trovos estas mia kaj eblete homoj kiuj transprenis gxin de mi...

Eble ni havu linion:

- malenvii (kiam ne temas pri malo de envii)--> hxuni (RN)  :-)

                               gxis, Ronaldo



--
http://www.esperanto.net
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj



--
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENIGU PER VAKCINADO !

Grésillon vaut un voyage et une ou quelques semaines de séjour : http://gresillon.org
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages