Forlasu ĉi mesaĝon, se vi ne simpatias al Eŭropunio

1 view
Skip to first unread message

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Feb 13, 2010, 11:16:38 AM2/13/10
to ED-LBLdiskutlisto
Mi pardonpetas pro la ekstertema mesaĝo.
Tamen bv. kompreni ke temas pri naskiginta nava bebo.
Ja naskiĝis nova diskutgrupo de "Europaj federistoj"

Mi, samkkiel la ĵus forpasinta Umberto Broccatelli, membriĝas al
UEF (Unio de Eŭropaj Federistoj). Sekve de tiu mi decidis malfermi
Google-grupon nomatan [EU-federo], dediĉita al esperantistoj-favorantoj
al Eŭropunio; ĝi do funkcias per lingvo esperanto.

Jen la celaro de la grupo:
"Memori Umberto Broccatelli, eŭropan federiston kaj unuan EEU-Prezidanton.
La grupo favoras al federa Eŭropunio kaj, agorde kun UEF (Unio de Eŭropaj
Federistoj), sintenas senpartie kaj sendepende; pro tio ĝi gastigas liberan
debaton por aŭ kontraŭ la Unio.
Nacilingvaj mesaĝoj startu per esperanta resumo de la mesaĝo mem".
Sume la diskutgrupo ne parolas pri esperanto (kiel ekzemple faras EEU),
sed PER esperanto, permesante al eŭropaj federistoj interparoli
pri nia komuna federa lando: Eŭropa Unio.

Por aliĝi la grupon estas du eblecoj:
- aŭ sendi malplenan mesaĝon al <EU-federo...@googlegroups.com>
kaj tuj poste repliki per malplena konfirm-mesaĝo al Google-bonvenmesaĝo;
- aŭ viziti la Google-grupon <http://groups.google.com/group/EU-federo>
kaj aliĝi ene di la grupo mem, klakante sur la dekstra ligilo "Jojnt the
group" kaj poste enmetante viajn kromnomon kaj pasvorton.

Aliĝinte la grupon, vi povos sendi mesaĝojn al grupo ĉe <EU-f...@googlegroups.com>
Por malaliĝi la grupon sendu malplenan mesaĝon al
<EU-federo+...@googlegroups.com>

En la citata Google-grupo mi planas gastigi en esperanto:
- 30-paĝa dokumento pri "Eŭropa Federismo"
- la Manifesto de Ventotene/A. Spinelli
- la adresoj de la landaj organizoj de UFE (Unio de Eŭropaj Federistoj(
- malgranda "Eŭropunia vortareto".

Vi estos bonvenaj!
J-K Rinaldo el Padova.IT.EU
la grupomastrumato

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages