Laux mi, oni povas sukuri (urgxe/ rapide helpi, unuehelpi, tujhelpi, doni unuan helpon) ne nur vunditojn, sed ankaux - pli gxenerale - homojn kiuj havas problemojn: precipe malsanojn (la italaj unuahelpejoj/ tujhelpejoj estas nun tre vizitataj de trafitoj de nova gripo), sed ankaux alispecajn bezonojn (ekzemple, okaze de dumvetura paneo de auxtomobilo, oni petas "stratan sukuron").
La diferenco inter "sukuri" kaj la pli gxenerala "helpi" staras en la rapideco de la interveno, kaj iamaniere ankaux en gxia provizoreco, atende de pli elcxerpa faro: respektive, enhospitaligo, definitiva riparado en riparejo ktp.
Cetere, "sukuri" venas el la latina "subcurrere" = sub-kuri, al-kuri, kaj do gxi entenas la ideon pri rapideco, urgxo kaj simile.
Gxis
Antonio
en la itala, almenaux, oni parolas pri "rapida sukuro"
-----Messaggio originale-----
Da:
la-bona...@googlegroups.com [mailto:
la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Pjer
Inviato: venerdì 20 novembre 2009 17.17
A: la bona lingvo
Oggetto: (la bona lingvo) Re: sukur-isto