referat-o

1 view
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jun 18, 2009, 9:09:24 AM6/18/09
to °listo 'la bona lingvo'
Pri

referat-o [zam] --> refer-aĵ-o

ne devus esti duboj.

Amike

Renato

Andreas Kueck

unread,
Jun 20, 2009, 5:48:45 AM6/20/09
to la bona lingvo
On 18 Jun., 15:09, Renato Corsetti <renato.corse...@gmail.com> wrote:
> Pri
>
> referat-o [zam] --> refer-aĵ-o
>
> ne devus esti duboj.

Ja. Neniu el la menciitaj vortoj estas - se mi ne pretervidis ion
gravan - tre internacia. Temas kredeble pri novaj vortoj. Bone, oni
rajtas ilin uzi. Sed mi preferus havi almenau unu aldonan alternativon
konsistanta el nur rimedoj oficialaj/Fundamentaj/"tre internaciaj",
ekzemple "raporto, scienca raporto".

Se ni opinias tiajn alternativojn ne-konvenaj, ni aldonu "refer'" al
la listo de oficialigindaj radikoj kun difinpropono bazighanta sur la
klarigo donita en PIV.

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Jun 20, 2009, 6:10:09 AM6/20/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:

Sed mi preferus havi almenau unu aldonan alternativon
konsistanta el nur rimedoj oficialaj/Fundamentaj/"tre internaciaj",
ekzemple "raporto, scienca raporto".
Vi pravas. Mi ne rimarkas ke "refer-" ne estas oficiala.

Do, estu:

referat-o [zam] --> (scienc-a) raport-o

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Jun 20, 2009, 2:15:55 PM6/20/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas skribis:
>>Sed mi preferus havi almenau unu aldonan alternativon
konsistanta el nur rimedoj oficialaj/Fundamentaj/"tre internaciaj",
ekzemple "raporto, scienca raporto".

Renato skribis:
>Vi pravas. Mi ne rimarkas ke "refer-" ne estas oficiala.
Do, estu:
referat-o [zam] --> (scienc-a) raport-o
 
Ĉu "stud(o)raport-o" ankaŭ plaĉus?
 
Amike salutas
Leo


Renato Corsetti

unread,
Jun 21, 2009, 4:12:56 AM6/21/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
Ĉu "stud(o)raport-o" ankaŭ plaĉus?
Mi aldonas ĝin kiel plian variaĵon.

Amike

Renato


Pilar Otto

unread,
Jun 21, 2009, 8:17:07 AM6/21/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:

> Se ni opinias tiajn alternativojn ne-konvenaj, ni aldonu "refer'" al
> la listo de oficialigindaj radikoj kun difinpropono bazighanta sur la
> klarigo donita en PIV.

Sxajnas al mi, ke "referat" estas unu el tiuj ne malmultaj vortoj, kiuj
havas pli-malpli la saman formon en multaj lingvoj, do gxi aspektas
internacia. Tamen, se oni rigardas la _signifon_ de tiu vorto en pluraj
lingvoj, oni trovas gravajn diferencojn.

La etimologio de la radiko REFER (latine "re-ferre") estas "re-porti", de
kio la pasxo ne estas longa gxis "redoni la enhavon de". En la skandinavaj
lingvoj "referat" estas redono de la enhavo, cxefe de kunvenoj. Do se
raporto de estrara aux gxenerala kunveno estas pli ampleksa ol nura mencio
de la decidoj, tia raporto estas nomata "referat". (Se gxi estas nur resuma,
oni emas nomi gxin "protokoll".)

Sed kiam mi konatigxis kun la vorto "referato" en Esperanto, gxi estis uzata
kun signifo, kiun mi kutimis komuniki per la vorto "prelego". Supozeble tiu
uzo estas pauxsajxo de la germana "Referat". Laux mi tia "referato" ne nepre
estas redono de la enhavo de io antauxe prezentita, gxi povas esti prezento
de iu enhavo antauxe _ne_ prezentita. Se tiel estas, ni ne povas facilanime
anstatauxigi gxin per "referajxo", ne fiksinte antauxe la signifon de
"referi".

Senkonklude,
Otto

Renato Corsetti

unread,
Jun 21, 2009, 8:41:58 AM6/21/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:
Se tiel estas, ni ne povas facilanime 
anstatauxigi gxin per "referajxo", ne fiksinte antauxe la signifon de 
"referi".
Ni nun entute evitis la radikon "refer-" kaj parolas nur pri raport-o.

La demando estas, cui ni devas ankaŭ havi la linion:

refer-i --> (scienc-e) preleg-i, raport-i

Tian signifon PIV donas al ĉi tiu radiko. Povas temi ankaŭ pri prezento de io tute nova.

Amike

Renato

 

Senkonklude,
Otto 




Andreas Kueck

unread,
Jun 21, 2009, 10:27:45 AM6/21/09
to la bona lingvo
On 21 Jun., 14:17, "Pilar Otto" <pilo...@online.no> wrote:

> Sxajnas al mi, ke "referat" estas unu el tiuj ne malmultaj vortoj, kiuj
> havas pli-malpli la saman formon en multaj lingvoj, do gxi aspektas
> internacia.

Jes, se kiel "internacian vorton" oni rigardas tian vorton, kiun
prenis almenau Europaj lingvoj, kaj pri la preninteco ne nepre
konsideras ali-kulturkomunumajn lingvojn. Ke iu el chi lastaj ja
prenis la vorton "referato", tion mi ne povas ekskluzivi - mi nur ne
trovis tian lingvon. Se iu ghin trovus (kaj la problemo pri la signifo
ne tro forte kontrauus), tiam mi emus uzi la vorton "referato" lau
Regulo 15.

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Jun 21, 2009, 10:42:45 AM6/21/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:
Se iu ghin trovus (kaj la problemo pri la signifo
ne tro forte kontrauus), tiam mi emus uzi la vorton "referato" lau
Regulo 15.
La uzo de "referat" ŝajnas al mi tipe germana, ebel ankaŭ ĝermana. En la itala oni parolas pri "comunicazione", "rapporto", presentazione".

Amike

Renato


Ronald Schindler

unread,
Jun 21, 2009, 11:08:56 AM6/21/09
to la-bona...@googlegroups.com

On 21 Jun., 14:17, "Pilar Otto" <pilo...@online.no> wrote:

> Sxajnas al mi, ke "referat" estas unu el tiuj ne malmultaj vortoj, kiuj
> havas pli-malpli la saman formon en multaj lingvoj, do gxi aspektas
> internacia.

Andreas Kück skribis:

<Jes, se kiel "internacian vorton" oni rigardas tian vorton, kiun
prenis almenau Europaj lingvoj, kaj pri la preninteco ne nepre
konsideras ali-kulturkomunumajn lingvojn. Ke iu el chi lastaj ja
prenis la vorton "referato", tion mi ne povas ekskluzivi - mi nur ne
trovis tian lingvon. Se iu ghin trovus (kaj la problemo pri la signifo
ne tro forte kontrauus), tiam mi emus uzi la vorton "referato" lau
Regulo 15.>

Sed referato ankau ekzistas en tute alia kunteksto, nome kiel
administraciero. Chu nur en Germanio?

Ronaldo S.

ro-esp

unread,
Jun 21, 2009, 8:57:53 AM6/21/09
to la-bona...@googlegroups.com
Date: Sat 20 Jun 2009 02:48
From: Andreas Kueck
EStimataj

mi koncedas ke referajxo estas pli bona ol referato , cxar klaras ke ne
temas pri homo

mi konsentas kun Andreas/Leo ke "refer-" povus esti misinterpretata kiel
la angla "refer" (=referenc-), kaj ke "scienca raporto, studraporto" estus
ecx pli bonlingva.

Kio ne klaras al mi, estas:
* cxu tia raporto cxiam estu parolata, "busxa" , aw foje skribita?
* Se busxa, kiu estas la distingo disde "prelego"? Cxu nur la eduknivelo
de tiu kiu faras gxin? Kaj kio pri "lekcio"?

gxis, Ronaldo

Renato Corsetti

unread,
Jun 22, 2009, 3:44:07 AM6/22/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:


Kio ne klaras al mi, estas:
* cxu tia raporto cxiam estu parolata, "busxa" , aw foje skribita?
* Se busxa, kiu estas la distingo disde "prelego"? Cxu nur la eduknivelo
 de tiu kiu faras gxin? Kaj kio pri "lekcio"?
Ŝajnas ke tia raporto estas normal buŝa, sed povas esti ankaŭ skriba. La distingo kun prelego, laŭ PIV, estas nur pri la scienceco de la kunveno.

Lekcio, laŭ mi akompreno, estas ĉefe io farata en universitato.

amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Jun 22, 2009, 9:20:08 AM6/22/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo skribis:

> mi konsentas kun Andreas/Leo ke "refer-" povus esti misinterpretata kiel
la angla "refer" (=referenc-), kaj ke "scienca raporto, studraporto" estus
ecx pli bonlingva.

"referi" pensigas min pri re-fer-i, "almeti novan feron sur ion"
"Referato" do povus esti ulo kun novaj feroj sur siaj suoj. ;-)
Zamenhof evitis tiajn dusencajn vortojn/radikojn, cu ne? Sed Raymond Schwarz
frandis ilin.

Amike salutas
Leo

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages