ĉampionado

8 views
Skip to first unread message

Fabio Bettani

unread,
Mar 14, 2010, 1:52:49 PM3/14/10
to la-bona...@googlegroups.com
Karaj,

en Vikipedio, mi trovas plurajn artikolojn kiuj parolas pri
"ĉampionado" en la senco "turniro, konkurso kie la venkanto iĝas
ĉampiono".

ReVo mem, ĉe la kapvorto "ĉampiono", plendas pri tiu misuzo de la
vorto - kiu logike devus signifi "estado ĉampiono" - kaj proponas la
solvon "ĉampionumo". Laŭ Guglo, tiu ĉi alternativo ja estas uzata,
tamen malofte.

Kiu estas, laŭ vi, la plej taŭga vorto? Ĉu ni havu linion por
malrekomendi la uzadon de "ĉampionado" en sencoj aliaj ol "estado
ĉampiono"?

Amike,

--
Fabio

Fra Simo

unread,
Mar 14, 2010, 3:11:19 PM3/14/10
to la-bona...@googlegroups.com
2010/3/14 Fabio Bettani <fabio....@gmail.com>
     La malfavora opinio pri "champion/ad/o", kiun Sergio Pokrovskij esprimis en la ReVo, shajnas al mi prava (la vortoduo "estado championo", kiun li uzas, impresas al mi strange, sed tiu mia impreso eble estas malprava).
     Kvankam mi neniom malshatas la sufikson "um/", mi ne volonte rekomendus la vorton
"champion/um/o" por konkurso, kies venkinto estos nomita "championo". Devus sufichi io kun "konkurs/o".
     Ankau prava estas tiu opinio, ke por sia historie unua signifo, egala al "pro/batal/ant/o", la vorto
"champion/o" estas nepre malrekomendinda. Tial ni pri tiu vorto devas havi almenau unu fortradukan paragrafon.
     Sed ankau por la alia signifo, lau kiu tiu vorto estas uzata, nome "Venkinto en grava sportokonkurso (urba, landa, tutmonda...)' (tiel en la 9-a O. A.), aparta radiko ne shajnas necesa. CHu ne sufichas "((chef/)konkurs/a )venk/int/o" ?

--
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENIGU PER VAKCINADO !

Renato Corsetti

unread,
Mar 14, 2010, 3:23:30 PM3/14/10
to la-bona...@googlegroups.com
Fabio:
Ĉu ni havu linion por
malrekomendi la uzadon de "ĉampionado" en sencoj aliaj ol "estado
ĉampiono"?
  
Mi kredas, ke jes. Ĉu la linio povus esti:

ĉampion-ad-o --> (en la senco de serio de ludoj por akiri la titolon de ĉampiono) turnir-o ?

Amike

Renato


Bertilo Wennergren

unread,
Mar 14, 2010, 5:03:10 PM3/14/10
to la-bona...@googlegroups.com
Fabio Bettani skribis:

"Ĉampioni" ne nepre signifas "esti ĉampiono". Ĝi tute bone
povas signifi "agi kiel ĉampiono", "batali/konkursi kiel
ĉampiono". Sur tiu bazo "ĉampionado" estas plene logika.

"Reĝi" ja ne signifas nur "esti reĝo". Ĝi signifas ankaŭ
"regi kiel reĝo". "Profeti" ne estas nur "esti profeto",
sed ankaŭ "paroli/agi kiel profeto".

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Renato Corsetti

unread,
Mar 14, 2010, 5:12:32 PM3/14/10
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:


"champion/um/o"
Mi aldonis tiun variaĵon.

Amike

Renato


Fra Simo

unread,
Mar 15, 2010, 8:42:45 AM3/15/10
to la-bona...@googlegroups.com
2010/3/14 Bertilo Wennergren <bert...@gmail.com>
     Pravas Bertilo, ke "[X]i" ne signifas "[esti [X]o".
     La komentarion de Sergio Pokrovskij en la ReVo sub la tiea unua difino de "champion/o" oni do devus korekti. Eblus diri pri iu
"champion/o", ke tiu "champion/as", au ke ties"champion/ad/o" multjare dauris. Mi tamen ne vidas, kiel "champion/ad/o" povus nomi la konkurson, en kiu la "champion/o" "champion/as".
_____
     Kiel fortradukajhon de
"champion/o" mi hierau proponis : "venk/int/o". Eble "venk/ul/o" estus preferebla. Grosjean-Maupin pli precize tradukas la francan "champion" per "chiam/venk/int/o", kaj "championnat" per "(konkurado por la) chiam/venk/int/ec/o".
     Kion vi opinias pri tiu "chiam/" ?  GHi respondas al la ghusta signifo de
"champion". Sed, se mi ghuste komprenis, oni nomas "championnat" ankau iujn konkursojn, en kiuj chiu konkuranto devas alfronti chiujn ceterajn, kaj povas esti venkita de kelkaj el tiuj.

Andreas Kueck

unread,
Mar 15, 2010, 11:12:34 AM3/15/10
to la bona lingvo
On 15 Mrz., 13:42, Fra Simo <fras...@gmail.com> wrote:

> Mi tamen ne vidas, kiel "*champion/ad/o*" povus nomi la konkurson,
> en kiu la "*champion/o*" "*champion/*as".

Nek mi. Shajnas al mi, ke la de "championado" alprenita signifo
"konkurso por determini championon" rezultas el la nacia ghis ech iom
internacia uzado de similaj vortformoj, ekzemple:
- "championnat" en la franca
- "campeonato" en la portugala
- "čempionatas" en la litova
- "kampionati" en la albana.

Eble oni devas simple akcepti, ke ne chiuokaze iuj alprenitaj signifoj
de iuj vortoj estas tute logike klarigeblaj. Ekzemple mia tolajho
estas nomata tolajho, kvankam estas neniom da tolo en ghi, kaj
terpomoj estas nomataj terpomoj, kvankam ili neniel estas pomoj ...

--
Andreas Kueck

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages