I: (la bona lingvo) Mi volus foriri el tiu dissendlisto

9 views
Skip to first unread message

Anna Lowenstein

unread,
Aug 1, 2011, 11:58:58 AM8/1/11
to la-bona...@googlegroups.com

Mi nun provis jam du fojojn sendi ĉi tiun mesaĝon, kiu ŝajne estis englutita ie inter mia komputilo kaj la servilo de La Bona Lingvo. Tria provo.

Anna

 


Da: Anna Lowenstein [mailto:anna.lo...@virgilio.it]
Inviato: lunedì 1 agosto 2011 11.48
A: 'la-bona...@googlegroups.com'
Cc: Harada Tsukuru (fa...@hotmail.co.jp)
Oggetto: R: (la bona lingvo) Mi volus foriri el tiu dissendlisto

 

Kara Harada Tsukuru,

 

Mi ne povis respondi pli frue al via mesaĝo, ĉar mi estis ĉe la kongreso. Mi bedaŭras, ke mia artikolo en “Facila Vento” tiom ŝokis kaj ĉagrenis ĝin. Sed ĉiuokaze, ĝi tute ne rilatas al diskutoj en La Bona Lingvo, kaj estus bedaŭrinde se pro malkonsento kun mi vi elirus el tiu listo.

 

La vorto “ateisto” devenas de greka vorto, kiu signifas “sen dio”. En tiu artikolo, mi simple volis diri, ke multaj homoj aldonas al la koncepto ateismo pliajn kromsignifojn, kiuj ne troviĝas en la vorto mem. Mi neniam imagis, ke tio povus iel rilati al budhismo, kaj certe ne intencis diri, ke budhanoj estas ateistoj.

 

Mi ne komprenas vian argumenton, ke laŭ mia pensomaniero, vi ne rajtus uzi Esperanton. Ĉu ĉar vi ne konsentas pri mia interpreto de la vorto “ateismo”? Mi ne konsideras vin ateisto, kaj neniel provus nomi vin tia.

 

En la Esperanto-movado estas amaso da religiaj grupoj: diverspecaj kristanoj grupoj, bahaanoj, islamanoj, spiritistoj, Oomoto, kaj ankaŭ la budhanoj, kompreneble. Ĉiuj malsamaj opinioj rajtas pace kunvivi interne de la Esperanto-movado.

 

Kore,

Anna Lowenstein


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di H. Tsukuru - Faro
Inviato: mercoledì 27 luglio 2011 3.06
A: La Bona lingvo
Oggetto: (la bona lingvo) Mi volus foriri el tiu dissendlisto

 

Karaj amikoj,
   Sxajne, leginte artikolon de iu virino en programo Facila vento,
sxi diras, ke ateisto estas nekredanto je Dio.... Tiu frazo vere sxokas min....
(Ateisto estas nekredanto je religio, mi komprenas)
  Do en tiu kazo ankaux budaismaj kredantoj(??? kultantoj!) estas ateistoj.
Sed sxitoismaj kredantoj estas ne-ateistoj..... Oni kreas Dion. Sed ne sama Dio
aux estas nevidebla Dio por esperi kaj deziri kontraux malbonaj kaj sukcesaj aferoj....
Do sxajne Esperanto ne ekzistas al
  mi.....
   Mi neniam pregxas al Dio je budaismo kaj je  Budao, sed tamen mi kultas al mortintaj parecoj
kaj mia prapatro. Mi devas danki al miaj gepatroj kaj la prapatro, ke mi naskigxis en tiu cxi mondo...
  Eble estus pli bone, ke organizanto forigu min, mi ne rajtus enti en Esperantio kaj tiu cxi dissendlisto.
Je sxia pensmaniero Esperanto ne estas lingvo Internacia, do mi ne rajtus uzi Esperanton....

HARADA Tsukuru (Faro)

PS
   Se iu skribus al mi, mi  eble ne cxiam venos al tiu cxi retadreso ...

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Anna Lowenstein

unread,
Aug 1, 2011, 9:51:48 AM8/1/11
to la-bona...@googlegroups.com

Mi ne komprenas, kio okazis, sed ĉi tiu mesaĝo ial ne atingis la liston. Nun mi sendas ĝin denove.

Fra Simo

unread,
Aug 3, 2011, 10:25:28 AM8/3/11
to la-bona...@googlegroups.com
     La levataj demandoj estas por nia grupo nepre ekstertemaj, char ne prilingvaj. Tamen indas, ke ni iom priatentu ilin, char ili shajnas esti tre gravaj por nia amiko s-ro Harada Tsukuru.
     Ni certe chiuj konsentas, ke neniun anon de chi tiu grupo ni rajtus forpeli pro kauzo ne lingvorilata (au ne rilata al la grupo mem, kiun, ekzemple, oni provus misfamigi). Sekve, ni forpelos neniun el la du geamikoj disputantaj pri difinoj de "ateismo" kaj pri rilato de Budh(an)ismo al Dio au respêktive al dioj.

     Nenion mi povas nun diri pri la teksto de Anna en Facila Vento, char mi ne scias, kiel trovi tiun tekston en tiu pagharo.

     Pri la vorto
"ateismo", mi konfirmas, ke ghi lau sia deveno signifas "instruo, ke ne ekzistas (la) dioj [greke "(hoi) theoi"]" au "instruo, ke ne ekzistas diajho [greke "(to) theon"]" au "instruo, ke ne ekzistas Dio [greke "(ho) THeos"]". Kiagrade tio estas aplikebla al Budh(an)ismo, tion oni, lau mia kompreno, devas aparte decidi pri chiu el la formoj de Budh(an)ismo respektive.
     En nia ssv-tabelo mi trovas la jenon (en kio "
sen·religi·ul·o" shajnas al mi erara) :

ateismo
ateism·o [2oa] ~ sen·di·ism·o, di·ne·ism·o

ateisto

ateist·o [3oa] ~ ne·kred·ant·o, di·ne·ant·o, sen·di·ul·o, sen·religi·ul·o.
 
     Mi tute ne divenas, kial estu rilato inter chio tio kaj la aparteno de unu homo al la Esperanto-movado au al nia grupo. Pri tio mi proponetas, ke oni skribu private al Anna kaj al mi kaj al tiuj aliaj amikoj, kiuj tion mem petus, sed ne al la tuta grupo, kion tio tro longe devojigus de la propra temaro.
 


2011/8/1 Anna Lowenstein <anna.lo...@virgilio.it>
___________________________
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENU PER VAKCINADO !

Grésillon vaut un voyage et une ou quelques semaines de séjour : http://gresillon.org

Anna Lowenstein

unread,
Aug 3, 2011, 4:16:00 PM8/3/11
to la-bona...@googlegroups.com

Kara Francisko,

 

Eksterteme – jen mia artikolo en Facila Vento:

http://facila.org/?p=1022

 

”Facila Vento” estas nova reta revuo por komencantoj, verkita per facila lingvaĵo uzante la liston de facilaj vortoj el ”Kontakto”. Laŭ la vidpunkto de La Bona Lingvo, tio igas ĝin tre subteninda, ĉar tiu limigita vortprovizo estas la klasika de la Fundamento kaj BRO. Mi mem kreis tiun vortliston, kiam mi estis redaktoro de la facila parto de ”Kontakto” antaŭ preskaŭ 30 jaroj. Uzante ĝin denove nun por verki por ”Facila Vento”, mi rimarkas, ke necesas aldoni kelkajn aktualajn konceptojn: ”reto”, ”virtuala” kaj ”reala”.

 

Kore,

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Fra Simo
Inviato: mercoledì 3 agosto 2011 16.25
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: I: (la bona lingvo) Mi volus foriri el tiu dissendlisto

--

renato corsetti

unread,
Aug 3, 2011, 4:37:28 PM8/3/11
to la-bona...@googlegroups.com

Mi aliĝas iom malfrue pro la UK al ĉiuj, kiuj petas s-ron Harada Tsukuru resti en ĉi tiu listo, kiu certe ne okupiĝas pri religio.

 

Francisko:

 

Ø  En nia ssv-tabelo mi trovas la jenon (en kio " sen·religi·ul·o" shajnas al mi erara) :

 

Mi komptentas pri religio malpli ol pli atoma fiziko. Provizore mi forigas tiun vorton el la linio.

 

Amike

 

Renato

 

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages