Marcos Cramer
unread,Dec 3, 2008, 5:43:47 PM12/3/08Sign in to reply to author
Sign in to forward
You do not have permission to delete messages in this group
Either email addresses are anonymous for this group or you need the view member email addresses permission to view the original message
to la-bona...@googlegroups.com
Laŭ ReVo, "agronomio" estas "scienco pri agrokulturo". PIV kaj la Vikipedio diras per pli da vortoj esence la samon.
"agronomio" estis oficialigita en la 1-a Oficiala Aldono. Ebla alternativo povus esti "terkultivoscienco". Sed eble pro la longeco de la alternativo ni uzu nur "=" kaj ne "-->".
Pli klare malrekomendinda estas "agronomo", kiu bedaŭrinde estis oficialigita en la terura 7-a Oficiala Aldono. Do laŭ mi ni povus havi jenajn liniojn:
agronomi-o = ter-kultiv-o-scienc-o
agronom-o --> ter-kultiv-o-scienc-ist-o, agronomi-ist-o
Kion opinias la aliaj?
Amike,
Marcos