Aldoni ĉiujn formojn de simpligitaj radikoj

6 visualitzacions
Ves al primer missatge no llegit

noammohr

no llegida,
19 de març 2022, 23:27:1519/3/22
a la bona lingvo
En la listo, ni nur listigas unu formon de ĉiu simpligebla radiko. Ni ŝajne kredas, ke uzantoj povas logike mem derivi aliajn formojn.

Sed kiam oni serĉas vorton ĉe la nuna retejo, oni ne povas trovi aliajn formojn. Des pli kiam 
temas pri kvazaŭafikso: kiam oni volas serĉi vorton kiel "telegrafo" ĉu oni vere serĉos unue "tele" kaj poste "grafo"?

Mi proponas, ke ni simpligu ĉiujn la gramatikajn formojn kaj kunmetitajn vortojn en PIV kiuj uzas la simpligitajn radikojn en nia listo. Tio ne estas malgranda laboro, sed ĝi estas facile farita laboro, kaj ni povas komenci kun nove aldonitaj vortoj.

Kion vi pensas?

Leo De Cooman

no llegida,
20 de març 2022, 7:20:2920/3/22
a la-bona...@googlegroups.com
Op 20/03/2022 om 4:27 schreef noammohr:
En la nuna SSV-a serĉa sistemo oni devas precize enigi la serĉotan vorton tia, kia ĝi estas en la listo. En memfaritaj programoj mi serĉas ĉiujn vortojn, kiuj enhavas  la serĉatan esprimon sendepende de grand- aŭ malgrandlitereco. Mi ankaŭ havas la eblon precizigi, ke mi volas nur komencon aŭ finon de vorto.
Kompreneble, tiel farante, oni povas ricevi plurajn respondojn.
Ekzemple: mi volas vidi la vortojn kun "punkt" en la (en mia komputilo iom malnoviĝinta) listo SSV.
Eniginte "punkt" (aŭ PUNKT aŭ Punkt aŭ pUnkt....) kaj indikante, ke mi volas traserĉi la liston SSV, mi ricevas jenan liston:

  fini·o → fin·hav·a nombr·o / punkt·o / kvant·o

  item·o (enketoj kaj similaj) → punkto

  piksel•o (en komputiloj) [r15] → bild•er•o, bild•o•punkt•o, rastr•um•er•o

  punktur·o → pik·o (de la haŭto por kuracaj celoj)

  stop! → halt·u (ekkrio), punkt·o (en telegramoj)

  vertico [8oa] ~ pint·o, vert·o, angul·punkt·o, nod·o, nod·punkt·o (ĉi tiuj du lastaj rilate al 'grafeo-j')


(Sur mia ekrano mi vidas la serĉerprimon en ruĝa koloro, sed ial tiu koloro ne aperas en mia mesaĝilo. Ĉi tie mi "mane" substrekis ilin)
(Mi kapablas nur traserĉi listojn en mia propra komputilo, pri interreto mi ne kompetentas)

Amike salutas Leo

Virusvrij. www.avg.com

Renato Corsetti

no llegida,
21 de març 2022, 8:33:4421/3/22
a la-bona...@googlegroups.com
dankon noam kaj leo pro la ideo pri nova pli potenca serĉilo.la ideo estas jam je la atento de davide, kiu prizorgas la novan retejon de niaj listoj, kaj de tirifto, kiu sekvas kunintereso la teĥnikan evoluon de la paĝaro. aliflanke ĝis nun ni tute ne havis serĉilon kaj ni devas danki al davide, kiu kreis la novan serĉilon kaj ne tro multe premi lin, ĉar li kiel ni ĉiuj estas volontulo, kiu faras sian eblon en sia libera tempo.

amike

renato

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/123cbbbd-5bfc-ec66-b375-53b9fe781434%40telenet.be.


--
~~~
renato corsetti
22,  St. Pancras Court, High Road, London N2 9AE, UK/Britujo
ren...@esperanto.org  

noammohr

no llegida,
21 de març 2022, 11:14:5821/3/22
a la bona lingvo
Mi nur klarigu, ke mia propono ne estis por serĉilo. Mia propono estas, ke ni inkluzivu pli da vortoj. Ekzemple, ni ne nur inkluzivu "bio-", sed ankaŭ "bioenergio", "biofiziko", "biostatistiko", ktp., aŭ ne nur "prononci" sed ankaŭ "prononco", "misprononci", ktp.

Alexandre Garreau

no llegida,
24 de març 2022, 12:17:0324/3/22
a la-bona...@googlegroups.com

Le lundo, 21-a de marto 2022, 16-a horo kaj 14:58 CET noammohr a écrit :

> Mi nur klarigu, ke mia propono ne estis por serĉilo. Mia propono estas,

> ke ni inkluzivu pli da vortoj. Ekzemple, ni ne nur inkluzivu "bio-",

> sed ankaŭ "bioenergio", "biofiziko", "biostatistiko", ktp., aŭ ne nur

> "prononci" sed ankaŭ "prononco", "misprononci", ktp.


tio estus senlima, do nefarebla en la enhavo, sed tute farebla per serchilo

Renato Corsetti

no llegida,
2 d’ag. 2022, 17:25:262/8/22
a la-bona...@googlegroups.com,la-bona...@googlegroups.com
kara leo, mi jam faris la peton al davide. ni atendu lin.
 
amike
 
renato
 
~~~
de:
renato corsetti
renato....@gmx.com
 
 
Sent: Sunday, March 20, 2022 at 12:20 PM
From: "Leo De Cooman" <Leo.De...@telenet.be>
To: la-bona...@googlegroups.com
Subject: Re: (la bona lingvo) Aldoni ĉiujn formojn de simpligitaj radikoj
--

Leo De Cooman

no llegida,
3 d’ag. 2022, 8:04:133/8/22
a la-bona...@googlegroups.com
Respon a tots
Respon a l'autor
Reenvia
0 missatges nous