rinito

0 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Dec 5, 2007, 7:47:36 PM12/5/07
to la-bona...@googlegroups.com
Ni nuntempe havas

rinit-o --> naz-inflam-o

Tamen mi jhus lernis (dum diskuto en la Vikipedio pri fakaj novradikoj) ke rinito ne estas ia ajn nazinflamo, sed pli precize inflamo de la nazmukozo. Ni do aldonu la alternativon "naz-mukoz-inflam-o".

La fakto ke la alternativo "naz-inflam-o" estas iom malprecize (kvankam certe tauga en nefakaj kuntekstoj) kaj la alternativo "naz-mukoz-inflam-o" estas tre peza, mi proponus chi-kaze nur uzi "=" anstatau "-->", char certe en faktekstoj oni facile sentas la bezonon uzi precizan esprimon kiu ne estu tro peza.

Marcos

Harri Laine

unread,
Dec 6, 2007, 7:30:32 AM12/6/07
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos Cramer kirjoitti:

> Tamen mi jhus lernis (dum diskuto en la Vikipedio pri fakaj novradikoj)
> ke rinito ne estas ia ajn nazinflamo, sed pli precize inflamo de la
> nazmukozo. Ni do aldonu la alternativon "naz-mukoz-inflam-o".

Ne forgesu la bonan vorton Fundamentan "kataro", kiu estas gxuste
mukoz-inflamo. PIV-2000 strange difinas gxin "muka elfluo, kauxzita de
inflamo de la koncerna mukozo", dum gxiaj ekzemploj klare montras, ke
temas pri malsano kaj ne nur "muka elfluo". Do

rinito --> naz-kataro

Cetere, PIV-2000 enhavas ankaux la vorton "korizo", kiun gxi difinas jene:

1. [MED.] Inflamo de la naza mukozo
2. = rinito

Kaj "rinito" (por trovi gxin, vi rigardu sub la neekzistanta vorto
rin/o) estas difinita:

[MED.] Inflamo de la naza mukozo

Interesa logiko, kiel do malsamas la du sencoj de "korizo"? Krome, sub
"kataro" trovigxas la ekzemplo

naza kataro (rinito)

Do, aldonu

korizo --> naz-kataro

cxu ne?

--
Harri

Renato Corsetti

unread,
Dec 6, 2007, 7:44:51 AM12/6/07
to la-bona...@googlegroups.com
Harri skribis:

korizo --> naz-kataro

Tio mi aldonis. Mi notras al vi c'ion, kion ni havas en tiu parto:

rino- (en scienco) --> naz-o
rinit-o --> naz-katar-o, naz-mukoz-inflam-o, naz-inflam-o<br>
rinologi-o --> naz-studo<br>
rinoplasti-o --> naz-operaci-o<br>
rinoskopi-o --> naz-esplor-ad-o<br>

C'u mi s'ang'u ion?

Amike

Renato



~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1 
IT-00036 Palestrina, Italujo,
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages