trako

1 view
Skip to first unread message

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Nov 19, 2015, 3:26:45 AM11/19/15
to ED.BL-DISKUTLISTO
Ĉi tiu estas grava vorto, kiu meritus oficialigo miaopinie.
Ĝi havas tri gravajn signifojn bone ilustritaj en PIV.

Ĝi povas simili al "spuro", sed temas pri malsamaj aferoj:
- spuro rilatas itineron jam trairata (itallinve impronta)
- trako rilatas itineron irota (itallingve traccia) aŭ irebla (itallingve binario)

Krome ĝi ankaŭ permesus esprmi la same gravan modernan vorton "tracciabilità
(italingve)"... mi ne scias kiel diri angle.
Intertempe mi ĝin tradukis per "trakrekonstruado"
JoKo Rinaldo



Nguyen Xuan Thu

unread,
Nov 19, 2015, 4:56:58 AM11/19/15
to la-bona...@googlegroups.com
.< Krome ĝi ankaŭ permesus esprmi la same gravan modernan vorton "tracciabilità (italingve)"... mi ne scias k*-*-/iel diri angle >                                                                              Laŭ Systrans: traceability
Ĉu esperante: ĝisspurebleco ?                                               Amike, Thu            





--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

--- You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Leo De Cooman

unread,
Nov 19, 2015, 7:04:01 AM11/19/15
to la-bona...@googlegroups.com
Op 19/11/2015 om 9:26 schreef Johano Karlo Rinaldo:
> Krome ĝi ankaŭ permesus esprmi la same gravan modernan vorton
> "tracciabilità (italingve)"... mi ne scias kiel diri angle.
Ne scipovante la italan mi tradukus la vorton per "spureblo" (Angle
"traceable" = spurebla, elserĉebla, eltrovebla)

Amike salutas Leo

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Nov 19, 2015, 9:09:35 AM11/19/15
to la-bona...@googlegroups.com

Rinaldo: ... ĝi permesus esprmi la same gravan modernan vorton "tracciabilità (italingve)"... mi ne scias kiel diri angle.

 Thu: ĝisspurebleco ?

Leo De Cooman: Ne scipovante la italan mi tradukus la vorton per "spureblo" (Angle "traceable" = spurebla, elserĉebla, eltrovebla)

Mi jam imagis ke la listanoj elektos "spuro" kiel kerna vorto. Sed spuro estas "postlasaĵo", t.e. ĝi rilatas itineron jam konstritan.

Dum trako rilatas itineron irota kaj por pli bone komprenigi mi listigas la tri signifojn cititajn de PIV
1 - trajektorio (Z) projektita sur plata surfaco (ŝajne de aviadilo);
2 - fervoja signifo: la kuno de la du reloj reloj, de la interligaj traboj (cementaj, lignaj kaj de la ŝtontavolo (angle "track", itallingue "binario");
3 - pleje informadika signifo: vojo sur magneta bendo aŭ datendisko, kie estas registrita signalo.

Jen ekzemplodona frazo: por mia vojaĝo mi devos elekti la trakon (t.e la itineron). El ĉi ti ekzemplo vi kompreno ke tute e temas pri spuro.

Konklude miaopinie spuro kaj trako estas signifoj tute malsamaj.
JoKo (Johano-Karlo... tro longa)

Antonio De Salvo

unread,
Nov 19, 2015, 10:59:20 AM11/19/15
to la-bona...@googlegroups.com

cxe Radio  Roma mi uzis (20.3.2004)  spurebleco:

Pezaj monpunoj, ĝis dekdu mil eŭroj, por tiuj kiuj en Italio surmerkatigos bovan viandon sen etikedo. La viandotranĉaĵoj en la vendejoj, do, devos nepre esti akompanataj de skribaĵo, kiu ebligu scii ĉu la viando devenas el bovo naskiĝinta, kreskinta kaj buĉita en Italio aŭ en eksterlando. Iu speco, do, da rekonkarto, ebligos al la konsumantoj havi kompletan spureblecon de la viando plej konsumata de la italoj. En 2003, la bova viando aĉetita por hejma konsumo atingis kvarcent milionojn da kilogramoj, en totala valoro de tri miliardoj kaj kvarcent milionoj da euroj. La konsumo sendube kreskadas post la drasta falo de 2001, jaro en kiu estis konstatita la unua kazo de “freneza bovino”. Tamen, dum la disvastiĝo de tiu malsano instigis starigi la devigan etikedon por la bova viando, la samo ankoraŭ ne okazis, malgraŭ ĵusaj alarmoj, por kortobirdoj, kunikloj kaj porkoj.

Antonio De Salvo

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Johano Karlo Rinaldo
Inviato: giovedì 19 novembre 2015 15:09
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) trako

--

Renato Corsetti

unread,
Nov 19, 2015, 11:21:36 AM11/19/15
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Antonio. Mi registras ĉi tiun 'tracciabilita' en la paĝo
http://bonalingvo.net/index.php/Esperanto_ne_estas_la_itala_kun_o-fina%C4%B5oj .

Amike

Renato

--
Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com



Avast logo

Questa e-mail è stata controllata per individuare virus con Avast antivirus.
www.avast.com


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages