gxis, Ronaldo
mi celis precipe la duan
>"Secesio" tamen esence estas speco de apartigho disde io kiel unio.
>Kion vi opinias pri
>"secesio -> maluniigho"?
mi opinias enplektigxo de "unio" malnecesa, troa precizigo.
Unue cxar (nu, law piv) ankaw eblas secesio de aliaj "sociaj
korpoj" (ekzemple eklezio),
kaj due, cxar law mi ne havas sencon havi apartan vorton por
malanekso disde lando kiu hazarde ne estas unio
>Bonvole kontrolu, chu la oficiala radiko "uni'" chi-kuntekste trafas;
>jen ghia difino:
>
>< http://www.akademio-de-esperanto.org/decidoj/9oa.html >
Mi ne kredas ke gravas, sed rigardos sekvontsemajne
gxis, Ronaldo
konfuzige. Tute imageblas ke ekzemple belgio maluniigxus, sed tio ne
signifas ke gxi secesius
>En alia mesagho mi aldonis la alternativon
>secesio -> eluniigho.
Se unu lando eluniigxus (de la ewropa unio), tio law mia kompreno
ankaw ne estus secesio
>> mi opinias enplektigxo de "unio" malnecesa, troa precizigo.
>> Unue cxar (nu, law piv) ankaw eblas secesio de aliaj "sociaj
>> korpoj" (ekzemple eklezio),
>
>Lau mia kompreno de difino 2 de "uni'" tiu chi ampleksas ankau sociajn
>korpojn; jen la difino lau la Akademio:
>
>"uni/o 1 Unuigho de landoj, kiuj konsentas pri komunigo de la tuto au
>parto de sia regpovo. Tia unuigho povas esti intershtata (ekz. Europa
>Unio en 1992) au unushtata (ekz. Sud-Afriko en 1910). 2 Asocio.
>Kultura, sindikata au partipolitika organizajho, forme analoga al unio
>1, konsistanta el regionaj societoj."
Mi ial kredas ke tute eblas secesii de io kio ne konsistas el regionaj
societoj. Ekzemple, mi konas sukuran asocion kiu ekestis per
secesio de la loka rugxa kruco
>> kaj due, cxar law mi ne havas sencon havi apartan vorton por
>> malanekso disde lando kiu hazarde ne estas unio
>
>Lau tiu argumentado ankau ne havas sencon uzi "malaneksi"
>okaze de apartigho de lando, kiu hazarde ne estis aneksita.
mi ne vere konsentas...
>Kion vi opinias pri jena propono:
>
>secesio -> {lautrafe:} eluniigho, maluniigho, malasociigho,
>elasociigho?
Ke ili multe malpli klaras ol "secesio" kaj "malanekso". En
tiuj kazoj ja kutime la membroj/logxantoj jes restas en asocio,
estas nur tiel ke ili restas en malpli granda.
gxis, Ronaldo
Otto
***************************
Renato Corsetti
***************************
Mi ĝis nun ne estas tre konvinkita ke enprendo de la nocio "unio" helpus
klarigi secesion, ĉar ĝenerale oni secesias ankaŭ el (ŝajne) unueca lando.
Amike
Renato