KUPL-I (PIV + Zamenhofa)

4 views
Skip to first unread message

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Dec 4, 2015, 11:49:43 AM12/4/15
to ED.BL.DISKUTLISTO
kupl-i > intermaŝine kuntreni

JoKo

cce...@gmail.com

unread,
Dec 4, 2015, 12:04:14 PM12/4/15
to la bona lingvo
Kial ne "kun'funkci'ig'i", "kun'e'funkci'ig'i"

Amike
JfB


Le vendredi 4 décembre 2015 17:49:43 UTC+1, J-K Rinaldo de Padova.IT.EU a écrit :
kupl-i > intermaŝine kuntreni

JoKo

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Dec 4, 2015, 12:37:28 PM12/4/15
to la-bona...@googlegroups.com

> JoKo: kupl-i > intermaŝine kuntreni

> jFb:...Kial ne "kun'funkci'ig'i", "kun'e'funkci'ig'i"

Mi ankaŭ komence pensis al "maŝinkunfunkciigi", sed poste ŝajnis al mi ke tiu
solvo ne evidentigas ke unu maŝino kuntrenas alian maŝinon.

Tamen miaj estas nur proponoj por la debato

Amike kompreneble, JoKo

Leo De Cooman

unread,
Dec 5, 2015, 6:12:44 AM12/5/15
to la-bona...@googlegroups.com
Op 4/12/2015 om 17:49 schreef Johano Karlo Rinaldo:
> kupl-i > intermaŝine kuntreni

Almenaŭ por la 1a signifo laŭ PIV: eble "alkroĉi"

Amike salutas Leo

Leo De Cooman

unread,
Dec 5, 2015, 6:20:59 AM12/5/15
to la-bona...@googlegroups.com
Op 4/12/2015 om 17:49 schreef Johano Karlo Rinaldo:
> kupl-i > intermaŝine kuntreni
Neoficiala vorto kun simila signifo estas "kluĉi".
En la nederlanda ni diras "koppelen" (germane koppeln/ kuppeln). La
kluĉilo en aŭto estas "koppeling" en la nederlanda.
Pliaj vortoj kun iel simila signifo estas "ŝalti", "konekti", "kunligi",
"kunigi"

Amike salutas Leo

Antonio De Salvo

unread,
Dec 5, 2015, 6:51:50 AM12/5/15
to la-bona...@googlegroups.com
Laux mi, temas pri faka vorto, kiu esence entenas la koncepton "parigi".
Oni kuplas (eventuale ankaux alkrocxas) vagonojn, sed oni kuplas (parigas) radojn, kiuj funkcias kiel paro (duopo).
Persone mi tute ne vidas la signifon "kuntreni", kiu antauxsupozas movon; vagonoj de vagonaro estas kuplitaj ankaux dum halto, sendepende de veturo.
En la itala, oni nete distingas inter "aggancio" (=alkrocxo) de vagonoj kaj "trazione" (trakcio, tiro, treno)

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Leo De Cooman
Inviato: sabato 5 dicembre 2015 12:13
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) KUPL-I (PIV + Zamenhofa)

Op 4/12/2015 om 17:49 schreef Johano Karlo Rinaldo:
> kupl-i > intermaŝine kuntreni

Almenaŭ por la 1a signifo laŭ PIV: eble "alkroĉi"

Amike salutas Leo

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Dec 5, 2015, 7:19:34 AM12/5/15
to la-bona...@googlegroups.com
Il 05/12/2015 12:12, Leo De Cooman ha scritto:
> Op 4/12/2015 om 17:49 schreef Johano Karlo Rinaldo:
>> kupl-i > intermaŝine kuntreni
>
> Almenaŭ por la 1a signifo laŭ PIV: eble "alkroĉi"
Trafe! Joko
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages