kiel diri

13 views
Skip to first unread message

Giancarlo Rinaldo di Padova

unread,
Apr 16, 2008, 11:41:41 AM4/16/08
to la-bona...@googlegroups.com, UE-EU-konstruado, EJ-IT-Umberto Broccatelli, ED-AVE
Mi konstatis ke oni uzas "Euxropunio" kaj "Euxropa Unio" kun la sama
signifo.
Mi demandas:
- cxu ili ambaux validas?
- cxu unu el ili pli tauxgas?

Ja tiu elekto havas konsekvencojn en la multaj fakaj nomojn de la Unio
mem: Euxropa (aux Euxropunia) Parlamento, aux Parlamento de la Euxropa
Unio? Euxropa (aux Europunia) Centra Banko, aux Centra Banko de la
Euxropa Unio? Euxropa (aux Euxropunia) Komisiono...? Euxropa (aux
Euxropunia) Konsilio (de ministroj)...? Euxropa (aux Euxropunia) Kortumo
de Homaj Rajtoj...? ktp
Kaj krome tio havas konsekvencojn en la akronimoj: EP aux EU-P? ECB aux
EU-C? ktp

Kiel konate la Lisbona Traktato fakte gxisdatigas du EU-traktatojn je
1958 kaj 1992.
Mi jxus ekhavis ekzempleron itallingvan (preskaux 400 pagxoj!) de la du
gxisdatigitaj EU-traktatoj.
Nu, mi volus iom ilustri la gxisdatigojn de la du traktatoj... per
seneraraj terminoj.

Dankon,
J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

Adam Raizen

unread,
Apr 16, 2008, 12:06:44 PM4/16/08
to la-bona...@googlegroups.com
2008/4/16 Giancarlo Rinaldo di Padova <espera...@libero.it>:

>
> Mi konstatis ke oni uzas "Euxropunio" kaj "Euxropa Unio" kun la sama
> signifo.
> Mi demandas:
> - cxu ili ambaux validas?
> - cxu unu el ili pli tauxgas?

Mi pensas, ke ili estas egale bonaj kaj taugaj. Mi iam legis artikolon
de Claude Piron, en kiu li rimarkigis uzon kaj de 'estrara kunsido'
kaj de 'estrarkunsido' en la sama teksto, kaj diris, ke tio similas
lauvolan uzon de la partikulo 'de' en la china (kaj tiumaniere la
strukturo de e-o similas tiun de la china).

--
Adam Raizen <adam....@gmail.com>
Got sente?

Adam Raizen

unread,
Apr 16, 2008, 12:11:24 PM4/16/08
to la-bona...@googlegroups.com
2008/4/16 Adam Raizen <adam....@gmail.com>:

Jen ghi (angle):
http://claudepiron.free.fr/articlesenanglais/europeanorasiatic.htm

These all make him think of Chinese word formation. So does the
fact that in the same article - we may pretend he found the 69th
volume of the journal Esperanto from 1976, or anyway page 61 of it -
he finds both estrarkunsido and estrara kunsido, obviously with the
same meaning, and clearly typical of the Chinese tendency to use or
omit at will the sign of modification de:

estrar-kunsido zhíxíngchù-hùiyì
estrara kunsido zhíxíngchùde hùiyì
(meeting of board directors)

Is Esperanto then an isolating language?

Renato Corsetti

unread,
Apr 16, 2008, 12:40:35 PM4/16/08
to la-bona...@googlegroups.com
Johano-Karlo:

>Mi konstatis ke oni uzas "Euxropunio" kaj "Euxropa Unio" kun la sama
>signifo.
>Mi demandas:
>- cxu ili ambaux validas?
>- cxu unu el ili pli tauxgas?

Persone mi preferas la formon "Euxropa Unio", sed mi komprenas ke en
adjektivoj oni devas kunmeti la du vortojn por formi "euxrop-unia".

Pri la mallongigo EU au' EP mi akceptus ankau' nur EU, kiu estas la oficiala.

Amike

Renato

~ ~ ~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina
Italujo <renato....@esperanto.org>
~ ~ ~

Adam Raizen

unread,
Apr 16, 2008, 1:28:02 PM4/16/08
to la-bona...@googlegroups.com
2008/4/16 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>:

> Pri la mallongigo EU au' EP mi akceptus ankau' nur EU, kiu estas la oficiala.

Kio estas 'EP'?

Giancarlo Rinaldo di Padova

unread,
Apr 17, 2008, 10:12:38 AM4/17/08
to la-bona...@googlegroups.com
Adam Raizen ha scritto:

> 2008/4/16 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>:
>
>> Pri la mallongigo EU au' EP mi akceptus ankau' nur EU, kiu estas la oficiala.
>>
>
> Kio estas 'EP'?
>
>
EP=Euxropa Parlamento aux Euxropunia Parlamento

Dankon, J-K Rinaldo

Saidnabi Saidilhomzoda

unread,
Apr 17, 2008, 3:33:50 PM4/17/08
to la-bona...@googlegroups.com
tutmonde fama kurtajho estas EU kaj se vaste skribi ege bele prononsas Europa Unio ol Europunio....

Adam Raizen

unread,
Apr 17, 2008, 3:52:16 PM4/17/08
to la-bona...@googlegroups.com
2008/4/17 Saidnabi Saidilhomzoda <said...@mail.ru>:
> kurtajho

Kio estas tio?

Giancarlo Rinaldo di Padova

unread,
Apr 18, 2008, 10:08:46 AM4/18/08
to la-bona...@googlegroups.com
Alvenis valoraj rimarkoj. Mi do provas iom resumi, cele al bona
normaligo de la terminaro

Umberto Broccatelli el EEU respondis jene:
> Euxropa Unio kaj Euxropunio estas samsignifaj; la unua formo estas
pli belsona, sed la kunmetita vorto Euxropunio
> estas pli tauxga por pluformadi derivajxojn.
> La Euxropa Centra Banko ne povas nunmomente nomigxi Euxropunia Centra
Banko cxar ne cxiuj euxropuniaj landoj
> aligxis al la komuna monunuo Euxro.

Renato Corsetti kaj Manfred Westmaier el AVE esence konfirmas ke estas
akcetebla la formo "Euxropunio," kaj CXEFE gxia adjektiva formo
"euxropunia".

Pri jenaj tri vortoj, mi konludus:
- la formo "_Euxropa Unio_" estas la pli tauxga. Ties akronimo estas EU;
- strikte temante pri "Euxropa Unio" tauxgas la adjektivo "_euxropunia_";
- ne strikte temante pri "Euxropa Unio" EN SIA TUTO, pli tauxgas
"_euxropa_".

Nu, jen kiel mi tradukus iujn terminojn kun iliaj mallongigoj:
- EU = Euxropa Unio
- EU-sxtato=euxropunia sxtato=membro sxtato de la Euxropa Unio
- ECB = Euxropa Centra Banko (ne rilatas al TUTA EU)
- euxrozono=euxroareo (ne rilatas al TUTA EU)
- EK=Euxropa Konsilio (de cxiuj euxropaj sxatoj, ne rilatas al EU)
- KSKE=Konferenco pri sekureco kaj Kunlaboro en Euxropo (ne rilatas al EU)
- EU-traktato=euxropunia traktato
- EU-mediaciisto=euxropunia mediaciisto
- EU-P = euxropunia Parlamento
- EU-K = euxropunia Komisiono
- EU-KR= EU-Komitato de la Regionoj
- EU-ESK=Ekonomia kaj Sociala EU-Komitato
- EU-KĈ=EU-Konsilio de la Cxefministroj
- EU-KM=EU-Konsilio de la Ministroj (t.e. de la fakministroj)
- EU-KHR=EU-Kortumo de Homaj Rajtoj
- EU-KJ=EU-Kortumo de Justico
- O-EU=Okcidenta Euxropa Unio (EU-organizo kadre de NATO, konata kiel UEO)

Esperante ke la kontribuo utilos,
J-K Rinaldo el Padova.IT.EU


Bertilo Wennergren

unread,
Apr 20, 2008, 11:20:05 PM4/20/08
to la-bona...@googlegroups.com
Giancarlo Rinaldo di Padova skribis:

> Renato Corsetti kaj Manfred Westmaier el AVE esence konfirmas ke estas
> akcetebla la formo "Euxropunio," kaj CXEFE gxia adjektiva formo
> "euxropunia".

Devas pri tio esti ia baza miskompreno. Normale uzata, kaj lau mi sole
ghusta, estas la formo "Europa Unio". Se oni faras el tiu duvorta nomo
A-vorton lau la normalaj vortfaraj reguloj de Esperanto, oni ricevas
la A-vorton "Europunia" au "europunia" (eventuale kun dividostreko:
"Europ-Unia", "europ-unia"). Neniel necesas supozi la bazan formon
"Europunio" por pravigi au klarigi la A-vorton "Europunia". Kiam
oni aldonas A-finajhon al plurvortajho, oni chiuokaze devas kunshovi
la tuton en unu vorton: "longaj haroj" -> [longaj haroj]-A -> "longhara"
k.s.

Oni povas longe diskuti, chu kaj kial la nekutima nomformo "Europunio"
estas malbona, sed tio estas tro vasta temo por tiu chi mesagho.
Sufichu nun la konstato, ke oni normale uzas "(la) Europa Unio", kaj ke
tio kongruas kun multaj similaj nomoj (ekz. "Franca respubliko", ne
"Francrespubliko").

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Renato Corsetti

unread,
Apr 21, 2008, 1:51:33 AM4/21/08
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo:

>Normale uzata, kaj lau mi sole ghusta, estas la formo "Europa Unio".

Lau' mia memoro mi diris, ke mi normale uzas nur tion. Mi ankau'
diris, ke eble "Eu'rop-Unio" estas akceptebla kiel kunmetita vorto
por "Eu'ropo-Unio", "Unio de Eu'ropo", irante de la baza substantiva
vorto "Eu'ropo". Do, la rezulto estus pli de la speco
"automobil-rado" ol "bel-au'tomobilo".

>Neniel necesas supozi la bazan formon
>"Europunio" por pravigi au klarigi la A-vorton "Europunia".

Certe.

Giancarlo Rinaldo di Padova

unread,
Apr 21, 2008, 4:56:18 AM4/21/08
to la-bona...@googlegroups.com
Vere, mi komprenis bone kaj ja mi skribis:
> Pri jenaj tri vortoj, mi konkludus:
> - la formo "Euxropa Unio" estas pli tauxga. Ties akronimo estas EU;
> - strikte temante pri "Euxropa Unio" tauxgas la adjektivo "euxropunia";
> - ne strikte temante pri "Euxropa Unio" EN SIA TUTO, pli tauxgas la adjektivo"euxropa".

Tamen, por pli klara indiko, mi modifas la konkludojn:
> Pri la jenaj 4 vortoj, mi konkludus:
> - "Euxropa Unio" kaj gxia akronimo EU estas la rekomenditaj formoj;
> - "Euxropunio" kaj "euxropunio" estas malrekomenditaj;
> - "euxropunia" tauxgas kiel adjektivo, rilatanta al "Euxropa Unio" en sia tuto;
> - "euxropa" pli tauxgas kiam NE rilatas al "Euxropa Unio en sia tuto"; ekzemple pri la "Euxropa centra Banko",
       al kiu aligxas nur la landoj de la "euxroareo".
Cxu bonaj la konkludoj?

Restas alia dubo: cxu aldoni aux ne la artikolo antaux "Euxropa Unio"?
Mi gxin metus kaze de longaj vortoj. Kompreneble mi ne gxin metus antaux la akronimo EU.

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU
Bertilo:

  
Normale uzata, kaj lau mi sole ghusta, estas la formo "Europa Unio".
    
Lau' mia memoro mi diris, ke mi normale uzas nur tion. Mi ankau' 
diris, ke eble "Eu'rop-Unio" estas akceptebla kiel kunmetita vorto 
por "Eu'ropo-Unio", "Unio de Eu'ropo", irante de la baza substantiva 
vorto "Eu'ropo". Do, la rezulto estus pli de la speco 
"automobil-rado" ol "bel-au'tomobilo".

  
Neniel necesas supozi la bazan formon
"Europunio" por pravigi au klarigi la A-vorton "Europunia".
    
Certe.

Renato



~ ~ ~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina
Italujo <renato....@esperanto.org>
~ ~ ~




  

Renato Corsetti

unread,
Apr 22, 2008, 4:34:18 AM4/22/08
to la-bona...@googlegroups.com
J-K:


Restas alia dubo: cxu aldoni aux ne la artikolo antaux "Euxropa Unio"?

Se g'i estas nomo, kiel Italujo, g'i ne bezonas la artikolon, c'ar g'i jam estas difinita per si mem.

Amike

Renato

Giancarlo Rinaldo di Padova

unread,
Apr 22, 2008, 7:53:11 AM4/22/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti ha scritto:

>> Restas alia dubo: cxu aldoni aux ne la artikolo antaux "Euxropa Unio"?
>>
>
> Se g'i estas nomo, kiel Italujo, g'i ne bezonas la artikolon, c'ar
> g'i jam estas difinita per si mem.
Tamen oni skribas "la Universala E-Asocio"... kaj ankaux gxi estas nomo

J-K Rinaldo

Renato Corsetti

unread,
Apr 22, 2008, 7:57:06 AM4/22/08
to la-bona...@googlegroups.com
Saidanabi skribis kaj Adam komentas:

> > kurtajho
>Kio estas tio?

Kara Adam, la situacio pri "kurt-" estas tragedie malbona en Ruslando
kaj en la landoj influitaj de ghi pri c'i tiu radiko, c'ar kelkaj
au'toritata rusaj lernolibroj prezentis g'in kiel normalan.

Renato Corsetti

unread,
Apr 22, 2008, 8:07:59 AM4/22/08
to la-bona...@googlegroups.com
J-K:

>Esperante ke la kontribuo utilos,

G'i certe utilos.

Se vi volas, ke mi aperigu gin kiel parta vortareto, ni diskutu
almenau' pri la vorto Konsilio, kiu, lau' mi prefere estu Konsilantaro.

Renato Corsetti

unread,
Apr 22, 2008, 10:27:24 AM4/22/08
to la-bona...@googlegroups.com
J-K:

>Tamen oni skribas "la Universala E-Asocio"... kaj ankaux gxi estas nomo

Nu, prefere ni sekvu la rekomendon de Zamenhof: ju malpli da
artikoloj des pli bone (mia revortumo de la resumo de liaj ideoj c'i-rilate).

Amike

Marcos Cramer

unread,
Apr 22, 2008, 11:16:59 AM4/22/08
to la-bona...@googlegroups.com
> >Tamen oni skribas "la Universala E-Asocio"... kaj ankaux gxi estas nomo
>
> Nu, prefere ni sekvu la rekomendon de Zamenhof: ju malpli da
> artikoloj des pli bone (mia revortumo de la resumo de liaj ideoj c'i-rilate).

Mi ankau persone preferas diri "Europa Unio" kaj "Universala
Esperanto-Asocio" sen artikolo, sed mi tamen ne malrekomendus la
artikolon tie. Mi persone ekzemple diras "la Nigra Maro" kun
artikolo...

Amike,

Marcos

Giancarlo Rinaldo di Padova

unread,
Apr 22, 2008, 4:59:49 PM4/22/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti ha scritto:

> Se vi volas, ke mi aperigu gin kiel parta vortareto, ni diskutu
> almenau' pri la vorto Konsilio, kiu, lau' mi prefere estu Konsilantaro.
Jes, volonte.
Tamen mi preferas gxin gxisdatigi ankoraux per lastaj alvenantaj konsiloj.


J-K Rinaldo

Renato Corsetti

unread,
Apr 27, 2008, 6:52:27 AM4/27/08
to la-bona...@googlegroups.com
J-K:

>Jes, volonte.
>Tamen mi preferas gxin gxisdatigi ankoraux per lastaj alvenantaj konsiloj.

Bone. Mi atendas.

Fra Simo

unread,
Aug 31, 2008, 6:30:44 PM8/31/08
to la-bona...@googlegroups.com
Oni min senkulpigu, ke, dum kelkaj semajnoj ne povinte chi tie partopreni, mi zorgas unue pri la plej malnovaj el tiuj mesaghoj, kiujn mi ne estis leginta. Mi ne povos, antau ol reagi al iu mesagho, unue legi chiujn postajn. Do povos okazi, ke neutile mi skribos ion, kion unu el vi jam estis intertempe skribinta.]

2008/4/16, Adam Raizen <adam....@gmail.com>:
     Kvankam "ABo", "Aa Bo", "Bo Aa"  kaj "Bo de Ao" (se per "A" kaj "B" oni simbole indikas du ajnajn malsamajn radikojnau vortobazojn) estas el iu vidpunkto egalaj, kaj en iaspecaj kuntekstoj kaj cirkonstancaroj oni povos lauplache libere elekti inter tiuj tri, kaj ech ilin intermiksi en unu sama teksto, kio pravigas la komparon kun la lingvio hhina, tamen tian liberecon oni ne chiam havas en la praktiko. Nun nur preterpase mi atentigas, ke zorga provado kapti la precizajn signifojn povas diferencojn videbligi, interalie pro tio, ke "ABo" estas unu alia vorto, ol "Bo", dum en la du ceteraj dirmanieroj ghuste la vorto "Bo" aperas, ne la vorto "ABo" ;  ekzemple, iu kun multaj taskoj eble nur che vesperigho trovos liberan momenton por tagmanghi : tiam la tagmangho ("ABo") de tiu homo estos mangho vespera ("Bo A'a" ;  permesu, ke pri la rilatoj inter "Bo Aa" kaj "Aa Bo" mi nun nenion diru), dum "mangho de tago" ("Bo de Ao") signifos ion tute alian, se entute ion.
     Kiam oni volas paroli pri iu institucio, oni devas speciale atenti pri la konstanteco de la uzata nomo, almenau en unu sama teksto au tekstaro : en unu vortaro oni ne rajtas rekomendi pli ol unu nomon (krom, eble, en tia okazo, ke tiu institucio en sia lingvo au en chiuj el siaj lingvoj mem uzadus du au kelkajn nomojn malsamajn). Estas konate, ke la "Konsilantaro de Europo", franclingve "Conseil de l'Europe" ("Bo de Ao"),  estas io tute alia ol la "Europa Konsilantaro", "Conseil européen" ("Aa Bo") ;  sed ankau sen danghero de grava miskompreno necesus elekti unu nomon kaj sin al tiu tenadi. Momente ni preterlasu, ke iuj diras "konsili/o" anstatau la bonalingva "konsil/ant/ar/o", kaj ke "konsil/ist/ar/o", ankau bonalingva, eble estas preferinda al "konsil/ant/ar/o".
 
     Pri la nomo de tiu institucio au instituciaro, pri kiu Johano-Karolo demandis, levighas unu alia, alispeca demando, tiu de la vortobazo "B". "Uni/o" estas sentraduka senpripensa enpreno en Esperanton de alilingvajhoj,  kion en chi tiu grupo ni deziras malhelpi. En vortaroj vi trovos por tio la vorton "unu/igh/o". Tamen chi tiu ne estas kontentiga por la chi tie bezonata signifo, char igho estas ado, ne la rezultatajho de tiu ado, kion ne distingas  la fontolingvoj, el kiuj oni cherpis novan radikon "uni/"  (france kaj angle "union",  hispane "unión", kaj tiel plu, havas ambau signifojn). Kelkaj regnoj unuigitaj en ion pli vastan konsisitigas "unu/ajh/on".
     Konklude : la "Europ/a Unu/ajh/o".
 
     Pri la bezono de artikolo chi tie ne devus esti necese paroli. Bedaurinde tio necesas. Sed nia grupo zorgas ri vortoj (kaj kelkvortaj terminoj, ne pri frazoj. Chu ja tiel ?
 
     Kore salutas                                             Francisko

 

Fra Simo

unread,
Aug 31, 2008, 6:37:33 PM8/31/08
to la-bona...@googlegroups.com


2008/4/17, Adam Raizen <adam....@gmail.com>:

2008/4/17 Saidnabi Saidilhomzoda <said...@mail.ru>:
>   kurtajho

Kio estas tio?
     Tio estas unu ekzemplo de la Kalocsay-a <kalo cha i a> klopodo forigi el Esperanto la prefikson "mal/", kaj la vortojn per tiu komencighantajn anstatauigi per francajhoj au latinajhoj, foje aliaj alilingvajhoj. La franca vorto "court" <kur> signifas "mallonga". Do : "mal/long/ajh/o".
 
     Kore salutas                                             Francisko

Renato Corsetti

unread,
Sep 1, 2008, 1:29:48 AM9/1/08
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:
"konsil/ ist/ ar/o", ankau bonalingva,
Mi aldonis ĝin.
"Europ/a Unu/ajh/o"
Nu, pri tio ni aŭskultu, kion diras la aliaj.

Amike

Renato



Antonio De Salvo

unread,
Sep 1, 2008, 2:21:50 AM9/1/08
to la-bona...@googlegroups.com

 

Koncerne la diskuton pri Euxropa Unio/ Euxropunio/ Euxropa Unuiĝo/ Euxropa Unuajxo, mi mencias artikolon de Bernard Golden aperinta en Espero Katolika 4/1985

http://www.esperokatolika.org/ek19811985/ek1985_04.htm#13

pri parenca temo (komuno/ komunumo/ komunajxo)

Gxis

Antonio De Salvo

 

 

Antonio De Salvo

unread,
Sep 1, 2008, 2:23:24 AM9/1/08
to la-bona...@googlegroups.com

 

Kompreneble, devas esti “aperintaN”.

Denove gxis

Antonio De Salvo

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Antonio De Salvo
Inviato: lunedì 1 settembre 2008 8.22
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) R: kiel diri

Renato Corsetti

unread,
Sep 1, 2008, 3:53:26 AM9/1/08
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

  http://www.esperokatolika.org/ek19811985/ek1985_04.htm#13

pri parenca temo (komuno/ komunumo/ komunajxo)

Dankon, sed, leginte ĝin, mi ne sukcesas trovi praktikan sugeston por nia nuna problemo. ĉu "unuumo"?

Amikume

Renato



Giancarlo Rinaldo di Padova

unread,
Sep 1, 2008, 4:11:43 AM9/1/08
to la-bona...@googlegroups.com
Iuj personaj antaŭkonsideroj:

1e - mi malkunsentus pri "Euxropa komunaĵo" pro la fakto ke ĝi fontas
ĉefe el idealaj motivaĵoj (paca kunestado, solidareco inter la
eŭropanoj...);

2e - la temo estas evidente tre grava ankaŭ por la multegaj deriveblaj
vortoj;

3e - krome ne estas ankoraŭ unuanime decidite se la organizaĵo estos
"nur ekonomia kaj konfedera" aŭ "politika kaj efektive federa", kvankvam
la plejmulto de la landoj celas politikan kaj federan solvon;

4e - oni konsideru ke fakte la organizaĵo malfermiĝas al la tuta Eŭropo,
kvankvam estas landoj, kiuj skeptikas nuntempe (kaj eble ne etonte) aŭ
kiuj malsamopinias pri la modelo ekonomia/politika aŭ
federa/konfederacia. Do temas pri tutEŭropa organizaĵo... evoluanta same
kiel evoluis Usono, kiu laŭgrade kreskis ĝis la nunaj 51 ŝtato-membroj;

Mi profitas memorigi la PIVan distingon:
- federo (aŭ federaracio) = Unuiĝo (grupiĝo, kuniĝo) de ŝtatoj
(regionoj ..), kiu supermetiĝas al la aliĝintaj ŝtatoj (regionoj...) kaj
posedas ekskluzive
ties eksteran suverenecon.
Ekzemple: Usono, Kanado...
- kOnfederacio = Unuiĝo (grupiĝo, kuniĝo) de ŝtatoj
(sindakatoj...) sendependaj en la internaj kaj eksteraj rilatoj,
sed kunigitaj por difinitaj
komunaj celoj. Ekzemple: Svislando...
Ĉu bone?

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

Leo De Cooman

unread,
Sep 1, 2008, 9:56:13 AM9/1/08
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko skribis:
> ... Nun nur preterpase mi atentigas, ke zorga provado kapti la precizajn signifojn povas diferencojn videbligi, interalie pro tio, ke "ABo" estas unu alia vorto, ol "Bo", dum en la du ceteraj dirmanieroj ghuste la vorto "Bo" aperas, ne la vorto "ABo" ;  ekzemple, iu kun multaj taskoj eble nur che vesperigho trovos liberan momenton por tagmanghi : tiam la tagmangho ("ABo") de tiu homo estos mangho vespera ("Bo A'a" ;  permesu, ke pri la rilatoj inter "Bo Aa" kaj "Aa Bo" mi nun nenion diru), dum "mangho de tago" ("Bo de Ao") signifos ion tute alian, se entute ion.
 
En mia gepatra lingvo, la nederlanda, kunmetitaj vortoj estas tre oftaj. Eble tial ni pli facile vidas diferencon inter ambaŭ formoj, kiuj unuavide ne estas malsamaj por anoj de aliaj lingvaj familioj.
Mi memoras, ke lernanto iam starigis demandon pri kunmeto al la instruisto. La instruisto donis ekzemplon bazitan sur la nederlanda vorto "stoomschip" (germane Dampfschiff, angle steam ship). Kutime ni diros "vaporŝipo"n, ne "vapora ŝipo"n. Oni tamen povus imagi, ke kuŝante en la herbo kaj rigardante la ĉielon oni vidas vaporan ŝipon pasi inter la nuboj.   :o)
(Mi ja konscias, ke akvovaporo estas perfekte travidebla. La "vapora ŝipo" do estus tute nevidebla, sed tiun precizigon ni provizore forgesu.)
 
Amike salutas
Leo

Leo De Cooman

unread,
Sep 1, 2008, 11:10:33 AM9/1/08
to la-bona...@googlegroups.com
 Francisko skribis:
 
> ... La franca vorto "court" <kur> signifas "mallonga". Do : "mal/long/ajh/o".
 
Kiam la rezistanco de elektra cirkvito iĝas nul, ĝenerale pro nevolita kontakto inter du konduktiloj, oni kutime diras, ke ĝi estas "kurtcirkvitita".
Ĉu ni pli ŝatu la vorton "mallongcirkvitita"? Iom longa vorto... Mi devos alkutimiĝi.
Nederlande "kortgesloten", germane "kurzgeschlossen", angle "shortcircuited" aŭ ofte "shorted", france "court-circuité" aŭ "en court circuit".
Aliaj ebloj, parolante pri tia cirkvito, unuavide estus: "senrezista", aŭ - pli ĝuste - "senimpedanca", aŭ "tutkondukta"...
 
Esperanto povas esti alloga kaj utila lingvo por lernantoj, se ĝi helpus ilin pli klare vidi la signifon de iuj vortoj. Jen kelkaj ekzemploj el fiziko: rezistanco, impedanco, induktanco, kapacitanco, reaktanco, konduktanco, permeanco, reluktanco, susceptanco, ŝanganco.
En kemio, iom simile kiel Esperanto, oni uzas afiksojn por formi nomojn de kombinaĵoj.
La junuloj, kiuj hodiaŭ ekstudas kemion (en Esperanto kompreneble) lernos ekzemple, ke la elemento kloro formas diversajn kombinaĵojn, kiuj nomiĝas ekzemple klor-ido, klor-ito, klor-ato, per-klor-ato.
Tamen la elemento "sulfuro" formas kun metaloj "sulf-idojn" anstataŭ "sufuridojn", "sulfuratojn", ktp.  (sulfido estas pli internacie uzata ol ebla "sulfurido")
Por eviti tiun malregulecon la solvo adoptita en PIV estis enkonduko de radiko "sulf-" kiel "mallongigo" de sulfur-.
Similaj solvoj ekzistas por fosfor- > fosfo-,  nitrogen- > nitr- (kion diri pri la sinonimo "azoto"?), karbon- > karb-, oksigen- > oksio-? (tamen oksido!)
(Mi konfesas, ke ne ĉio klaras al mi).
Oni nun racie uzas la radikon silici- ankaŭ ekzemple en natria siliciato (Na2SiO3), kiun oni tradicie nomis "silikato".
 
Amike salutas
Leo

Renato Corsetti

unread,
Sep 1, 2008, 12:28:15 PM9/1/08
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:

| Esperanto povas esti alloga kaj utila lingvo por lernantoj, se ĝi helpus ilin pli klare vidi la signifon de iuj vortoj. Jen kelkaj ekzemploj el fiziko: rezistanco, impedanco, induktanco, kapacitanco, reaktanco, konduktanco, permeanco, reluktanco, susceptanco, ŝanganco.

Mi ne komprenas, chu temas pri vortoj, kiujn vi proponas, aŭ kiujn vi malproponas. Se vi proponas ilin, bonvolu proponi kiel oni diru en Esperanto alimaniere -anco. Kion ĝi fakte signifas.
En kemio . . .
Por eviti tiun malregulecon la solvo adoptita en PIV estis enkonduko de radiko "sulf-" kiel "mallongigo" de sulfur-. . . .
Se vi havas proponojn pri reguligo en tiu kampo, bonvolu prezenti ilin, eventuale ankaŭ pretigi specon de tabela resumo, kiun ni povus meti en niajn partajn vortaretojn.

Amike

Renato



ro-esp

unread,
Aug 31, 2008, 7:17:24 PM8/31/08
to la-bona...@googlegroups.com

-----Oorspronkelijk bericht-----
Van: Fra Simo <fra...@gmail.com>

> Uni/o*" estas sentraduka senpripensa enpreno en Esperanton

> de alilingvajhoj, kion en chi tiu grupo ni deziras malhelpi. En

> vortaroj vi trovos por tio la vorton "*unu/igh/o*".

aw asocio. kromaj malfacilajxoj ekestas cxar iuj lingvoj ne
distingas vorte unuigxo disde unuigo

> Kelkaj regnoj unuigitaj en ion pli vastan

> konsisitigas "*unu/ajh/on*".
> Konklude : la "*Europ/a Unu/ajh/o*".


Nur se ekzistus verbo "unui" aw se temus pri ajxo unua (en kiu
"unua" estus ne ordinalo sed adjektivo...), cxu jes?

gxis, Ronaldo

Antonio De Salvo

unread,
Sep 1, 2008, 1:23:16 PM9/1/08
to la-bona...@googlegroups.com

  http://www.esperokatolika.org/ek19811985/ek1985_04.htm#13

pri parenca temo (komuno/ komunumo/ komunajxo)

 

Renato:

Dankon, sed, leginte ĝin, mi ne sukcesas trovi praktikan sugeston por nia nuna problemo. ĉu "unuumo"?

Antonio:

tute certe, neniel “unuumo”.

Mi ne samopinias kun Golden pri la tauxgeco de “Euxropa Unuajxo”. Siatempe, mi aperigis lian artikolon en “Espero Katolika” (kies redaktoro mi estis/ estas), sed mi dauxre utiligas “Euxropa Komunumo”, respektive (post gxia nomsxangxo) “Euxropa Unuigxo” aux “Euxropa Unio”.

 

La vorto “Unuigxo” estas, en si mem, tute kutima cxe mi, kiel eksa Prezidanto kaj dauxra estrarano de IKUE (Internacia Katolika UNUIGXO Esperantista); sed lastatempe, parolante pri Euxropo, mi pli ofte uzas “Unio”, ne pro lingvistikaj konsideroj, sed cxar tiamaniere mi evitas unu supersignitan literon, kaj mi ankaux evitas alpreni starpunkton pri la la tikla (“politika”) demando, cxu temas pri “Unuigxo”, “Unuigo” aux “Unueca Regno” (= Unuajxo).

 

Mi ne diras simple “Euxropo”, cxar nuntempe (kaj versxajne ankoraux dum pluraj venontaj jaroj) Euxropa Unio ne koincidas kun Euxropo (unu detalo: malgraux la grandioza, kaj grandparte surpriza, plivastigxo de la Unio, ankoraux 220 el 700 milionoj da euxropanoj ne apartenas al la Unio), kvankam mi agnoskas, ke multo jam sxangxigxis en la lingvaj kutimoj (almenaux en Italio) rilate Euxropon. Kiam mi esperantigxis (en 1956) neniu italo pretis rekoni, ke ankaux la tiamaj “transkurtenaj” landoj apartenas al Euxropo, kaj mi estis taksata strangulo cxar mi asertis, ekzemple, ke Hungario situas en Meza Euxropo (cxiuj parolis, tiam, pri “orientaj landoj”). Papo Johano Pauxlo la dua estis rigardata kiel viziulo, kiam li lancxis la sloganon “Euxropo de Atlantiko gxis Uraloj”:

http://www.esperokatolika.org/ek19811985/ek1981_12.htm

 

http://www.esperokatolika.org/ek19861990/ek1990_02.htm

 

Aliflanke, hodiaux en itala lingvo oni uzas la nudan terminon “euxropa” ankaux por indiki tion, kio efektive rilatas nur al Euxropa Unio; tial oni diras “euxropa adjudika konkurso”, “euxropa legxaro”, “euxropa Parlamento”, ktp.

Ecx starigxis terminologia problemo, kiam oni devas referenci al la civitanoj de landoj ne apartenataj al Euxropa Unio. Kiam temis pri Europa Komunumo, oni kreis la vorton “extracomunitario” (= eksterkomunumano); nun, kiam ne plu ekzistas tiu Komunumo, oni devas elturnigxi per la vortigo “civitano de lando ne apartenanta al la Euxropa Unio”, aux simple kaj krude “fremdulo” (laux la itala legxaro, nur la ne-euxropunianoj estas “fremduloj”).

Kaj, senvole, mi atingis la lastan sxtupon de mia babilajxo: en kunmetitaj vortoj, mi diras “euxropunia” kaj “euxropuniano”.

Gxis

Antonio De Salvo

 

 

 

 

 

 


Marcos Cramer

unread,
Sep 1, 2008, 4:01:34 PM9/1/08
to la-bona...@googlegroups.com
Leo skribis pri la kemiaj terminoj la jenon:

En kemio, iom simile kiel Esperanto, oni uzas afiksojn por formi nomojn de kombinaĵoj.
La junuloj, kiuj hodiaŭ ekstudas kemion (en Esperanto kompreneble) lernos ekzemple, ke la elemento kloro formas diversajn kombinaĵojn, kiuj nomiĝas ekzemple klor-ido, klor-ito, klor-ato, per-klor-ato.
Tamen la elemento "sulfuro" formas kun metaloj "sulf-idojn" anstataŭ "sufuridojn", "sulfuratojn", ktp.  (sulfido estas pli internacie uzata ol ebla "sulfurido")
Por eviti tiun malregulecon la solvo adoptita en PIV estis enkonduko de radiko "sulf-" kiel "mallongigo" de sulfur-.
Similaj solvoj ekzistas por fosfor- > fosfo-,  nitrogen- > nitr- (kion diri pri la sinonimo "azoto"?), karbon- > karb-, oksigen- > oksio-? (tamen oksido!)

Lau mi, Esperanto povas transpreni senshanghe la internacian sistemon de kunmetitaj kemiaj terminoj. Ghi estas sufiche logika, kaj la malmultaj mallongigoj en ghi ne vere ghenas.

Kio tamen tre gravas estas emfazi ke NE temas pri Esperanta kunmetado. La sufiksoj "-id-", "-it-" kaj "-at-" havas aliajn signifojn en Esperanta kunmetado. Ilia uzo en kemio estu interpretata nur kiel shajnsufiksoj, ne kiel veraj sufiksoj. Do "klorido", "klorito" kaj "klorato" aperu sub la radioj "klorid", "klarit" kaj "klorat", kaj ne sub la radiko "klor".

Bona vortaro devas klare distingi tiajn shajn-afiksojn kaj shajn-kunmetajhojn disde veraj Esperantaj kunmetajhoj. La unuaj estas simple sisteme aranghitaj radikoj (simile kiel la tabelvortoj), dum la duaj konsistaj el pluraj radikoj.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Sep 1, 2008, 4:29:13 PM9/1/08
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

| tute certe, neniel “unuumo”.

  "Euxropa Unuigxo” aux “Euxropa Unio”.

Ĉu vi konsentus pri la linio:

uni-o [zam] --> unu-iĝ-o ?

Amike

Renato



Marcos Cramer

unread,
Sep 1, 2008, 4:59:46 PM9/1/08
to la-bona...@googlegroups.com
Ĉu vi konsentus pri la linio:

uni-o [zam] --> unu-iĝ-o ?

Mi ne. Maksimume mi akceptus la linion kun "=". 

Por mi "Europa Unuigho" estas procezo, nome ke la europaj landoj unuighas. Ili faras tion chefe per unu internacia institucio, kiu nomighas "Europa Unio". Tiu distingo estas grava; ghin faras ankau la naciaj lingvoj (angle unification/union, germane Einigung/Union).

Mi ne vidas bonan kialon por tute malrekomendi la vorton "unio".

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Sep 1, 2008, 5:38:13 PM9/1/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
Maksimume mi akceptus la linion kun "=". 
Bone.

Por mi "Europa Unuigho" estas procezo, nome ke la europaj landoj unuighas. Ili faras tion chefe per unu internacia institucio, kiu nomighas "Europa Unio". Tiu distingo estas grava; ghin faras ankau la naciaj lingvoj (angle unification/union, germane Einigung/Union).
Eble la vera vorto en Esperanto estus "unuaĵo", nur ke neniu uzas ĝin.

Amike

Renato



ro-esp

unread,
Sep 1, 2008, 7:05:57 PM9/1/08
to la-bona...@googlegroups.com

-----Oorspronkelijk bericht-----
Van: Leo De Cooman <Leo.De...@pandora.be>

> > ... La franca vorto "court" <kur> signifas "mallonga". Do :
"mal/long/ajh/o".

> Kiam la rezistanco de elektra cirkvito iĝas nul,

????

> ĝenerale pro nevolita kontakto inter du konduktiloj, oni kutime
> diras, ke ĝi estas "kurtcirkvitita".

ahx, se la kurento prenas pli mallongan vojon ol dezirate

> Ĉu ni pli ŝatu la vorton "mallongcirkvitita"? Iom longa vorto... Mi

> alkutimiĝi. Nederlande "kortgesloten",

eble belgoj uzas la vorton tiel. NL-anoj uzas "kortgesloten" por arangxoj
per rektaj homaj kontaktoj, do sen uzi perantojn.

la elektra situacio nomigxas "kortsluiting"

> Aliaj ebloj, parolante pri tia cirkvito, unuavide estus: "senrezista", aŭ
> - pli ĝuste - "senimpedanca", aŭ "tutkondukta"...

mi ne kaptas la sencon...

gxis, Ronaldo

ro-esp

unread,
Sep 1, 2008, 7:09:58 PM9/1/08
to la-bona...@googlegroups.com

-----Oorspronkelijk bericht-----
Van: Antonio De Salvo <antonio...@tiscali.it>


> Mi ne diras simple “Euxropo”, cxar nuntempe (kaj versxajne ankoraux dum
pluraj venontaj jaroj) Euxropa Unio ne koincidas kun Euxropo

kaj versxajne neniam koincidos - cxar necesus dividi rusion

> Kiam mi esperantigxis (en 1956) neniu italo pretis rekoni,

bonvolu ne diri "rekon-" , kiam vi celas "agnosk-"

>ke ankaux la tiamaj “transkurtenaj” landoj apartenas al Euxropo

gxis, Ronaldo


Pilar Otto

unread,
Sep 2, 2008, 8:53:07 AM9/2/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

> Leo skribis pri la kemiaj terminoj la jenon:
[...]

>> nitrogen- > nitr-
>> (kion diri pri la sinonimo "azoto"?),

Pri tio estis vigla diskuto cxi-liste, antaux ol Leo aligxis - laux mia
memoro.

> Lau mi, Esperanto povas transpreni senshanghe la internacian sistemon
> de kunmetitaj kemiaj terminoj. Ghi estas sufiche logika, kaj la
> malmultaj mallongigoj en ghi ne vere ghenas.
>
> Kio tamen tre gravas estas emfazi ke NE temas pri Esperanta
> kunmetado. La sufiksoj "-id-", "-it-" kaj "-at-" havas aliajn
> signifojn en Esperanta kunmetado. Ilia uzo en kemio estu interpretata
> nur kiel shajnsufiksoj, ne kiel veraj sufiksoj. Do "klorido",
> "klorito" kaj "klorato" aperu sub la radioj "klorid", "klarit" kaj
> "klorat", kaj ne sub la radiko "klor".

Mi ne estas certa pri tio, kiom internaciaj tiuj sufiksoj estas. En la
hispana lingvo ekzistas ankaux la sufikso -uro, ekz. en "cloruro", kiu, laux
mia konjekto, egalas al "klorido" en aliaj lingvoj. Ankaux la nomoj de
kelkaj elementoj ne estas internaciaj, kvankam ilia formo aspektas
internacia, kiel la anglaj "sodium" kaj "potassium", kies Esperantaj
egalajxoj tamen estas "natrio" kaj "kalio", vortoj pli internaciaj en tiu
senco, ke ili konformas kun la simboloj Na kaj K. Do tiel simpla kaj facile
adaptebla la afero ne estas.

Diletante via, ne-kompetenta pri hxemio,
Otto

Renato Corsetti

unread,
Sep 2, 2008, 9:40:39 AM9/2/08
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:
Pri tio estis vigla diskuto cxi-liste, antaux ol Leo aligxis - laux mia 
memoro.
La konkludojn vidu ĉe http://www.bonalingvo.it/index.php/Ssv:_N , kie estas ankaŭ resendo al artikoleto de Harri Laine pri la temo.

Do tiel simpla kaj facile adaptebla la afero ne estas.
Se estas unu afero en la mondo, kiun mi konas malpli ol matematiko, tio estas ĥemio. Kompetentuloj proponu kaj ni diskutos.

Amike

Renato


Anna Lowenstein

unread,
Sep 2, 2008, 9:58:22 AM9/2/08
to la-bona...@googlegroups.com

 

Kiam la rezistanco de elektra cirkvito iĝas nul, ĝenerale pro nevolita kontakto inter du konduktiloj, oni kutime diras, ke ĝi estas "kurtcirkvitita".

Ĉu ni pli ŝatu la vorton "mallongcirkvitita"? Iom longa vorto... Mi devos alkutimiĝi.

Nederlande "kortgesloten", germane "kurzgeschlossen", angle "shortcircuited" aŭ ofte "shorted", france "court-circuité" aŭ "en court circuit".

Aliaj ebloj, parolante pri tia cirkvito, unuavide estus: "senrezista", aŭ - pli ĝuste - "senimpedanca", aŭ "tutkondukta"...

 

Ne nepre oni traduku unuopan vorton per unuopa vorto, nek adjektivon per adjektivo. Tio validas ne nur en Esperanto, sed estas g’enerala regulo de bona tradukado.

Mi konsentas kun vi ke la vorto “mallongcirkvitita” estas maloportuna. Sed, se oni pensus en Esperanto anstatau’ nur traduki lau’vorte el alia lingvo, oni vers’ajne venus al solvo de la speco “okazis mallonga cirkvito”.

 

Anna


Leo De Cooman

unread,
Sep 2, 2008, 5:46:48 PM9/2/08
to la-bona...@googlegroups.com

Pilar Otto skribis:

> Pri tio estis vigla diskuto cxi-liste, antaux ol Leo aligxis - laux mia
> memoro.
Mi ne sciis pri tiu diskuto.
Nur en malnovaj francaj verkoj troviĝas "azotate" por nitrato.

> Mi ne estas certa pri tio, kiom internaciaj tiuj sufiksoj estas. En la
> hispana lingvo ekzistas ankaux la sufikso -uro, ekz. en "cloruro", kiu,
> laux
> mia konjekto, egalas al "klorido" en aliaj lingvoj.

Ankaŭ en la franca oni diras "chlorure" por klorido.

>Ankaux la nomoj de
> kelkaj elementoj ne estas internaciaj, kvankam ilia formo aspektas
> internacia, kiel la anglaj "sodium" kaj "potassium", kies Esperantaj
> egalajxoj tamen estas "natrio" kaj "kalio", vortoj pli internaciaj en tiu
> senco, ke ili konformas kun la simboloj Na kaj K. Do tiel simpla kaj
> facile

Pri tio legeblas teksto ĉe:
http://eventoj.freeweb.hu/steb/kemio/doug-portmann/nomoj-de-kemiaj-elementoj.htm
Post tiu teksto aperis NPIV, en kiu troviĝas kelkaj "mallongigoj" de la
fundamentaj nomoj (sulfuro, fosforo, ktp)
Miaopinie pli gravas la nomoj de ĉiutagaj elementoj, kiaj sulfuro, fosforo,
ktp., kiujn mi menciis en mia mesaĝo, el kiuj la kemio formas nomojn de
kombinaĵoj ol la nomoj de elementoj, kiujn oni preskaŭ neniam "renkontas".
Cetere diskutoj pri tiuj neĉiutagaj elementoj ŝajne ankoraŭ daŭras
internacie (kemio ne estas mia specialaĵo, kaj ĉar mi estas pensiita, mi ne
plu vidas multajn tekstojn pri tiuj aferoj).
Mi volis nur montri, kiun solvon NPIV prezentas per la "mallongigoj" de la
fundamentaj radikoj (sulf- por sulfur-, ktp)
Mi konstruis maŝinojn dum mia tuta profesia vivo. Mi provis trovi la
Esperantajn terminojn en mia fako. Tio ne estis facila. Sed ankaŭ en mia
gepatra lingvo (la nederlanda) tio ne estis facila: plej multaj terminoj
origine venis el aliaj lingvoj. Ankoraŭ nun en ĉi tiu regiono ne ĉiu
mekanikisto aŭ elektristo aŭ elektronikisto uzas la ĝustan nederlandan
vorton por la ĉiutagaj elementoj aŭ teknikaj operacioj! Multaj pli aĝaj
teknikistoj ankoraŭ uzas francajn terminojn. Bona testo estas: nomigi la
elementojn de biciklo.
Antaŭ mia generacio ĉiuj belgaj universitatoj estis franclingvaj, ĉiuj
kadruloj parolis nur la francan, ktp. dum laboristoj parolis la flandran -
la sud-nederlandan. La unuaj profesoroj, kiuj ekinstruis nederlande, devis
aŭ mem inventi terminojn, same kiel ni faras en Esperanto, aŭ pruntepreni
ilin de nederlandaj kolegoj, kiuj mem jam pli longe uzis la propran lingvon.
Hodiaŭ la modo estas simpla transpreno de la anglaj terminoj kaj instruado
en la angla en universitatoj kaj aliaj lernejoj. Mi pensas, ke la afrikansa
(lingvo proksima al la nederlanda) uzas multe pli originalajn terminojn.
Eble ni povus lerni ion tie. Ĉu eble en ĉi tiu listo estas samideanoj, kiuj
havas aliron al afrikansaj vortaroj?

Amike salutas
Leo

Renato Corsetti

unread,
Sep 2, 2008, 5:34:11 PM9/2/08
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
Mi pensas, ke la afrikansa (lingvo proksima al la nederlanda) uzas multe pli originalajn terminojn. Eble ni povus lerni ion tie. Ĉu eble en ĉi tiu listo estas samideanoj, kiuj havas aliron al afrikansaj vortaroj?
Mi ne scias, sed mi pensas, ke ne. Mi provos trovi por la listo partoprenanton el la vera Suda Afriko.

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Sep 3, 2008, 6:42:03 AM9/3/08
to la-bona...@googlegroups.com
Anna Lowenstein skribis:
> Mi konsentas kun vi ke la vorto “mallongcirkvitita” estas maloportuna. Sed, se oni pensus en Esperanto anstatau’ nur traduki lau’vorte el alia lingvo, oni vers’ajne venus al solvo de la speco “okazis mallonga cirkvito”.

 

Mi tute konsentas, ke oni ne traduku laŭvorte. Tial mi sugestis la aliajn terminojn.

Teknike "kurta cikvito", "kurtcirkviti", ktp. estas ege gravaj kaj ĉiutagaj terminoj, en kiuj la vorto "kurta" fakte ne havas la signifon de fizika aŭ tempa mallongo, sed de malalta rezistanco. Mi do dubas, ĉu taŭgas la terminoj "kurta cirkvito" aŭ "mallonga cirkvito", transprenitaj el naciaj lingvoj.

Pli-malpli laŭvorta traduko de la nederlanda vorto "kortsluiting" (kunmetita el "kort" = mallonga, malalta kaj "sluiten" = fermi kaj la sufikso "-ing" = -iĝo aŭ -igo) povus liveri terminon, kia "cirkvitfermo/ cirkvitfermiĝo", en kiu eble tro mankas la ideo, ke tiu fermiĝo okazas per malalta rezistanco.  Fermiĝo? Kontaktiĝo? Interkontakto/ -iĝo?

Ofta kaŭzo estas (kondukta) tuŝo inter du konduktiloj. Oni do povus proponi "interkontakto/ -iĝo", sed tio kovras nur parton de la kaŭzoj. Aliaj kaŭzoj estas detruiĝo de izoliloj, aliiĝo de materialo (ekzemple ene de transistoro) ofte pro tro alta tensio, kurento, temperaturo, enveno de akvo, kemiaĵoj, kaj similaj.

 

Esprimo, kia “okazis mallonga cirkvito”, estas iom stranga, ĉar tiu nedizerata kontakto povas okazi je fizike longa distanco de la "elektrofonto". La "mallongo" estas en elektra senco, tute ne en la senco de dimensio aŭ tempo. Eble tia "longo" aŭ "mallongo", "alta" aŭ "malalta" ankoraŭ mankas en la terminologio. Se iu parolas pri "granda rezistanco", oni povus pensi pri metrojn granda aĵo, kie fakte la dimensioj (longo, larĝo, alto)  ludas nenian rolon. 

Ĉu ni diru, ke rezistanco de miliono da omoj estas "granda", "alta", "larĝa", rezistanco... aŭ eble "ega" rezistanco? 

Ĉu ni diru, ke cirkvito havanta rezistancon de 0,001 omo estas "mallonga" cirkvito? 

Tiuj terminoj "longa, granda"... verŝajne sufiĉis por esprimi ecojn de dimensio kaj tempo, kiam la homoj ankoraŭ ne sciis pri aliaj "aĵoj" (mi malhavas vorton), kia "elektra kampo", "tensio", ktp.  

Kiel ni komparas la econ "tensio" de ekzemple de elektra pilo de 1,5 V kun tiu de reto de 230 V? Ni kutime diras, ke la reto havas "pli altan" tension, kvankam la reto povas esti en la kelo kaj la pilo en la subtegmento. Ni do uzas figuran signifon de dimensia eco. Ĉu eble la manko de taŭgaj vortoj en la naciaj lingvoj estas kaŭzo de problemoj, kiujn havas multaj homoj por kompreni teknikajn aferojn? 

Ĉu Esperanto havas/ havu tiajn terminojn? Ĉu ni parolu pri "ega tensio" anstataŭ "alta tensio". Ĉu eblas diri, ke pilo havas "malpli egan tension ol la elektra reto"? ktp.

 

Oni pardonu al mi tiun filozofadon pri scienc-teknikaj aferoj, sed mi esperas, ke nia lingvo iam estu utila por pli facile kompreni tiujn fakojn... pli utila ol la naciaj!

 

Amike salutas

Leo

Renato Corsetti

unread,
Sep 3, 2008, 5:49:54 AM9/3/08
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:

"cirkvitfermo/ cirkvitfermiĝo"

Eble vivopovaj terminoj. Cetere, kio estas cirkvito? C'u ringo, rondo cirklo?

Mi kaptas la okazon por bonvenigi al la listo Johan Kohler, kiu reagis al la alvoko por parolantoj de la afrikansa.

Amike

Renato

Johan Kohler

unread,
Sep 3, 2008, 6:18:10 AM9/3/08
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton,

2008/9/3 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>:

Jes, mi estas denaske afrikansa, kaj mi rigardas tiun ĉi aferon kun
intereso. Pri kio precize temas?

Miakomprene "cirkvito" en la elektra drata ringo, ĉu ne?

Amike,
Johano

Harri Laine

unread,
Sep 3, 2008, 9:20:01 AM9/3/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato, 3.9.2008 12:49:

>> "cirkvitfermo/ cirkvitfermiĝo"
>>
> Eble vivopovaj terminoj.

Eble jes, sed ne por la speciala signifo kiun ni celas. "Fermi
cirkviton", almenau en tehhnika lingvajho, estas tute ghenerala
esprimo por "fari tian kontakton ke elektro povas trapasi". Do, kiam
oni shaltas lampon kaj ghi eklumas, oni faras tion (tehhnike)
"fermante la cirkviton".

Tio povas esti iom konfuza dirmaniero, se oni komparas alispecan
fluon: Por ke akvo povu flui en tubo, oni MALFERMAS kranon (= la
barilon en la vojo de akvo). Por ke elektro fluu oni FERMAS la
cirkviton (= la vojon de elektro). Por la krano "fermi" havas la
signifonuancon "malhelpi iradon", dum por la cirkvito ghi estas
"interkunigi; proksimigi disajn partojn tiel ke ili tushu unu la
alian, ke ne plu estu interspaco". Ekz. PIV uzas tiun duasencan
"fermi" en sia difino de "shalti": "fermi elektran cirkviton..."

Apenau facile sukcesos provo redifini "fermi", "fermigho" tiel, ke
temus nur pri la t.n. "kurta cirkvito". Ankau "kurta cirkvito"
signifas fermon en la elektra senco, sed tute specialan fermon, por
kiu esenca estas ia mallongeco, tio ke elektro fluas rekte senreziste
kaj ne bezonas iri la normalan, longan normalan vojon tra dratoj kaj
aparatoj. Komparu la germanan vorton "Kurzschluss" = mallong-fermo;
ankau la rusa kaj sveda kaj eble aliaj esprimoj estas samsignifaj.

"Kurta cirkvito" estas tiom vivopova vershajne pro la similsonaj
esprimoj en la angla kaj en latinidaj lingvoj. Ghi estas ech iom
nelogika, char fakte oni ofte uzas ghin ne por ia cirkvito sed por la
okazo, faro, farigho.

Proponoj.

En la komuna lingvo hejma kaj alia, tute sufichas la vorto, kiu
trovighas jam almenau en PIV kaj Wells:

fushkontakto

Ekz. (mia elpensajho): "Estis fushkontakto en la gladilo, granda
krako, kaj la tuta chambro mallumighis ghis mi trovis novan fandajhon
(au: gardilon)."

Por pli tehhnika uzo (char tiam povas temi pri tute intenca kaj necesa
afero, ne pri fusho) mi proponas iun esprimon kun "tush-", kiu bone
esprimas la kernan prielektran enhavon de la vortoj kurt, mallonga,
short, kurz, court, korotkij... Tio povus esti ekz. kuntusho,
tushkontakto, tushigo au tushigho, tushfermo. Mi konsideris ankau la
adjektivojn "senpera" (ne malbona) kaj "rekta" (ne tiom bona).
Kompreneble, uzante tiajn vortojn oni chiam subkomprenas, ke temas pri
*elektra* afero. Se la kunteksto neniel evidentigas tion, oni ja
aldonu la adjektivon "elektra".

El tiuj pripensajhoj mi plej shatas la vortojn tushkontakto kaj
tushfermo. Ili estas ankau facile verbigeblaj. Eble pleje plachas al mi

tushkontakto

kiun vi povas opinii tute freneza, char ja tio iel signifas "tushtusho".

Mi ne scias, chu fakte proponi ion alian ol la komunlingvan
"fushkontakto". Ekz. la "Fortakurenta terminaro" de Gádor László uzas
chiam nur "kurta cirkvito", krom che unu loko kie fakte estas
"fushkontakto".

Por pli felichigi vian tagon mi kopias chi-suben am-poeziajhon, kiun
mi shance trovis esplorante la reton pri diversaj cirkvitajhoj.

Amike
Harri

------------------------------

Heinrich Neye,
Kurta cirkvito kun sekvoj

tradukita de Manfredo Ratislavo

Du dratoj unu al alia
amigxis, sen kontakto ia;
cxar izolitaj pro prevent',
ke ne okazu akcident'.

La pluso-drato tre deziris
kaj ankaux la minus' sopiris,
amegon sentis jen la plus'
kaj same ankaux la minus'.

Envente ili eksusuris,
sxancelis sin kaj ekmurmuris,
kontakton celis pro la am',
la amo brulis kiel flam'.

La izolajxo jam lozigxis
en kelkaj lokoj kaj deigxis.
Subite, kvazaux en moment'
kunigxis ambaux por am-sent'.

Sekurigiloj trabruligxis,
la tuta lando malhelighis,
kaj tio de la travivajx'
teknika estis rezultajx'.


Traduko de la Germana poemo
"Kurzschluss mit Folgen"
de Heinrich Neye


Renato Corsetti

unread,
Sep 3, 2008, 12:46:37 PM9/3/08
to la-bona...@googlegroups.com
Johano:
Pri kio precize temas?
Trovi pli facilajn esprimojn sen neologismoj por vortoj proponataj de tiuj, kiuj shatas ke Esperanto estu europa lingvo.

Miakomprene "cirkvito" en la elektra drata ringo, ĉu ne?
Pri tio verŝajne respondos Leo.

Rigardu ĉi tie por havi ideon pri tio, kion ni estas farantaj.
la vortoj, pri kiuj ni diskutas chi tie, estas troveblaj en la listoj che:
http://www.bonalingvo.it/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
  

Amike

Renato

Leo De Cooman

unread,
Sep 3, 2008, 4:08:46 PM9/3/08
to la-bona...@googlegroups.com

Johan Kohler skribis:

>> Eble vivopovaj terminoj. Cetere, kio estas cirkvito? C'u ringo, rondo
>> cirklo?

Cirkvito estas vojo, laŭ kiu elektra kurento povas flui. Ekzemploj: presita
cirkvito, integrita cirkvito (angle: integrated circuit, pensu pri la
integrita mikroprocesoro en komputilo)

> Jes, mi estas denaske afrikansa, kaj mi rigardas tiun ĉi aferon kun
> intereso. Pri kio precize temas?

Ne nur pri cirkvitoj, sed pli ĝenerale: mia gepatra lingvo estas la
nederlanda. Niaj lingvoj estas tre similaj. En la nederlanda oni bedaŭrinde
tre ofte senŝanĝe transprenis/as anglalingvajn terminojn. Mi rimarkis, ke en
la afrikansa multaj tiaj terminoj estas "konstruitaj" en afrikansa. Verŝajne
tiuj terminoj povas esti utilaj por trovi taŭgajn anstataŭigojn de terminoj
ne akcepteblaj kiel "bona lingvo".

"Kurta cirkvito" (nederlande "kortsluiting", germane "Kurzschluss", angle
"short circuit") en sekura instalaĵo normale devas okazigi malŝalton de la
elektra kurento, ekzemple per fandogardilo (nederlande "smeltveiligheid",
germane "Schmelzsicherung", angle "fuse").
Por ĉi tiu aparta kazo povus esti interese scii la afrikansan vorton por
"kurta cirkvito".
Ankaŭ ĝenerale por aliaj kazoj la afrikansa vorto kelkafoje povus estigi
ideojn ĉe la listanoj.

Amike salutas.

Renato Corsetti

unread,
Sep 3, 2008, 4:37:01 PM9/3/08
to la-bona...@googlegroups.com
Harri Laine:
fushkontakto

tushkontakto
  
Kara Harri, vi ricevas la oran medalon de la tago en ĉi tiu periodo de Olimpiaj Ludoj.

Dankon ankaŭ pro la originala poemo.

Amike

Renato


Johan Kohler

unread,
Sep 4, 2008, 2:28:45 AM9/4/08
to la-bona...@googlegroups.com
2008/9/3 Leo De Cooman <Leo.De...@pandora.be>:

>
> Ne nur pri cirkvitoj, sed pli ĝenerale: mia gepatra lingvo estas la
> nederlanda. Niaj lingvoj estas tre similaj. En la nederlanda oni bedaŭrinde
> tre ofte senŝanĝe transprenis/as anglalingvajn terminojn. Mi rimarkis, ke en
> la afrikansa multaj tiaj terminoj estas "konstruitaj" en afrikansa. Verŝajne
> tiuj terminoj povas esti utilaj por trovi taŭgajn anstataŭigojn de terminoj
> ne akcepteblaj kiel "bona lingvo".

> "Kurta cirkvito" (nederlande "kortsluiting", germane "Kurzschluss", angle
> "short circuit") en sekura instalaĵo normale devas okazigi malŝalton de la
> elektra kurento, ekzemple per fandogardilo (nederlande "smeltveiligheid",
> germane "Schmelzsicherung", angle "fuse").
> Por ĉi tiu aparta kazo povus esti interese scii la afrikansan vorton por
> "kurta cirkvito".

Ha, do mi nun ekkomprenas. Ĉi tiu kaze, la vorto afrikanse estas
ankaŭ "kortsluiting". Mi tamen rigardos ĉu ekzistas eble samsignifan
vorton.

Ĝis la,
Johano

Leo De Cooman

unread,
Sep 3, 2008, 6:44:36 PM9/3/08
to la-bona...@googlegroups.com
Mi tre dubas pri "fuŝkontakto".
Mi ne scias, kie tiu vorto estis uzata. Ĉu ne bona termino por "malbona kontakto", "duonkontakto"?
Per "tuŝkontakto" oni povus kompreni, ke iu per sia mano tuŝas konduktilon. Ekzemple "por eviti tuŝkontakton ekzistas striktaj reguloj".
Amike salutas
Leo
 
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: woensdag 3 september 2008 21:37
Onderwerp: (la bona lingvo) Re: kurta cirkvito



Neniu viruso estas trovita en la ricevita mesagho
Checked by AVG - http://www.avg.com
Version: 8.0.169 / Virus Database: 270.6.15/1649 - Release Date: 3/09/2008 7:15

Renato Corsetti

unread,
Sep 4, 2008, 4:20:56 AM9/4/08
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
Mi tre dubas pri "fuŝkontakto".
Mi ne scias, kie tiu vorto estis uzata. Ĉu ne bona termino por "malbona kontakto", "duonkontakto"?
Ĉu vi diras, ke ni aldonu la esprimon "malbona kontakto" kiel alternativon al "kurta cirkvito"? Tion ni povus fari senprobleme. Kio pri "duonkontakto"? Ĉu "kurta cirkvito" estas speco de duona aŭ apenaŭa kontakto?

Per "tuŝkontakto" oni povus kompreni, ke iu per sia mano tuŝas konduktilon. Ekzemple "por eviti tuŝkontakton ekzistas striktaj reguloj".
Bonvolu proponi alian alternativon.

Amike

Renato



ro-esp

unread,
Sep 3, 2008, 6:00:21 PM9/3/08
to la-bona...@googlegroups.com
hxemio estas bona kialo ne misprononci -en- kvazaw angla -ane

[buten- butane, propen-propane ktp.]

gxis, Ronaldo


Antonio De Salvo

unread,
Sep 4, 2008, 9:24:38 AM9/4/08
to la-bona...@googlegroups.com

Leo De Cooman:

>Mi tre dubas pri "fuŝkontakto".

Mi ne scias, kie tiu vorto estis uzata. Ĉu ne bona termino por "malbona kontakto", "duonkontakto"?

 

 

Mi respondas:

se mi devus traduki en la italan “fusxkontakto”-n, mi ne dirus “corto circuito” (= kurta cirkvito”), sed “falso contatto” (= fusxa/ misa kontakto, fusxkontakto, miskontakto).

Kvankam mi ne estas spertulo pri elektro, sxajnas al mi, kiel simpla uzanto, ke temas pri du diversaj fenomenoj. Estigxas fusxkontakto, ekzemple, kiam erare eklumigxas alarmolampeto dum cxio estas en ordo; kurta cirkvito, kontrauxe, estigas interrompon de la kurento.

Gxis

Antonio De Salvo

 


Marcos Cramer

unread,
Sep 4, 2008, 10:23:13 AM9/4/08
to la-bona...@googlegroups.com
Leginte chiujn ghisnunajn mesaghojn pri "kurta cirkvito", mi pensas ke la provoj anstatauigi ghin per iu esprimo, kiu ne uzas metafore la koncepton "mallonga" malsukcesis.

Lau mi, ni simple proponu "mallonga cirkvito" anstatau "kurta cirkvito". Tiuj, kiuj jam konas "kurta cirkvito" facile komprenos ghin, char ili vershajne scias, ke "kurta" simple estas novradiko kun la signifo "mallonga". Tiuj, kiuj ne konas "kurta cirkvito" tamen vershajne povas diveni la signifon (eble kun helpo de la kunteksto), unuflanke char multegaj lingvoj uzas ion similan, kaj due char ja estas kialo por tiu metafora uzo en multaj lingvoj, nome ke la elektro iras pli facilan (do metafore simile al "pli mallongan") vojon tra la cirkvito.

Ni jam proponas "mallonga" anstatau "kurta", do estas sufiche logike ankau proponi "mallonga cirkvito" anstatau "kurta cirkvito", precipe char ni ne sukcesis elpensi malpli metaforan terminon.

Do la linio estu simple

kurt-a cirkvit-o --> mal-long-a cirkvit-o

Amike,

Marcos

 

Renato Corsetti

unread,
Sep 4, 2008, 10:50:37 AM9/4/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
kurt-a cirkvit-o --> mal-long-a cirkvit-o
Nun mal-long-a cirkvit-o iĝis la unua samsignifa esprimo.

"Fuŝkontakto" tamen restas bela.

Amike

Renato



HIROTAKA Masaaki

unread,
Sep 4, 2008, 11:29:46 AM9/4/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

>Marcos:
>> kurt-a cirkvit-o --> mal-long-a cirkvit-o
>Nun mal-long-a cirkvit-o iĝis la unua samsignifa esprimo.
>
>"Fuŝkontakto" tamen restas bela.

Mi subtenas "fusxkontakto"-n. Ecx PIV registras gxin. Ankaux pluraj
retaj vortaroj registras gxin. Gxi estas jam uzata plurloke..

Rete kontrolebla per kukolo:
http://tekstoj.nl/kukolo/index.htm

Amike

Vastalto

Renato Corsetti

unread,
Sep 4, 2008, 11:59:04 AM9/4/08
to la-bona...@googlegroups.com
HIROTAKA Masaaki:
Mi subtenas "fusxkontakto"-n.
Dankon, Vastalto!

Renato


Harri Laine

unread,
Sep 4, 2008, 1:50:13 PM9/4/08
to la-bona...@googlegroups.com
Leo De Cooman skribis, 4.9.2008 1:44:

> Mi tre dubas pri "fuŝkontakto". Mi ne scias, kie tiu vorto estis
> uzata. Ĉu ne bona termino por "malbona kontakto", "duonkontakto"?

Antonio De Salvo skribis, 4.9.2008 16:24:

> se mi devus traduki en la italan “fusxkontakto”-n, mi ne dirus
> “corto circuito” (= kurta cirkvito”), sed “falso contatto” (=
> fusxa/ misa kontakto, fusxkontakto, miskontakto).

Mi respondas nur, ke vorto ne bezonas (kaj malofte povas) esti
preciza, nemiskomprenebla difino. La "fuŝo" en "fuŝkontakto"
kompreneble ne rilatas al la kvalito de la kontakto, sed al tio ke
verŝajne io estis fuŝita (malbone konstruita, senzorge uzata) kaj tial
estiĝis tia (fuŝ)kontakto.

Simpla malbona kontakto apenaŭ bezonas terminecan kunmetitan vorton,
dum ja akcidenta aŭ malzorga tuŝkontakto de dratoj kun danĝera elektro
fakte nomindas, kaj "fuŝkontakto" estas tolerebla vorto por tio. La
alia ekzemplo ("kiam erare eklumigxas alarmolampeto dum cxio estas en
ordo") estu nomata ekz. *miskontakto* aŭ *erara kontakto*.

"Fuŝkontakto" estis fakte uzata kaj registrita en iuj vortaroj. Ankaŭ
tiu tradicio notindas. La plej multe uzata tamen estas "kurta cirkvito".

Ankaŭ la esprimo "mallonga (aŭ kurta) cirkvito" estas laŭsignife
kritikebla. Estas strange diri ekz. "mallonga cirkvito okazis", ĉar
cirkvito estas principe drataro kaj aparataro, ne io kio okazas. Kaj
ne la tuta cirkvito estas mallonga, sed la vojo de elektro inter du
punktoj en cirkvito. Kaj fakte la vojo estas ne nur mallonga, ĝi povas
esti nula.

Bone, ke neniu proponis en la diskuton alian tre probleman radikon:
"konekt". Laŭ iuj ĝi plisimpligus la aferon, laŭ aliaj certe male.

Amike
Harri

ro-esp

unread,
Sep 4, 2008, 7:25:10 PM9/4/08
to la-bona...@googlegroups.com

-----Oorspronkelijk bericht-----
Van: Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>

>Ni jam proponas "mallonga" anstatau "kurta", do estas sufiche logike ankau
>proponi "mallonga cirkvito" anstatau "kurta cirkvito", precipe char ni ne
>sukcesis elpensi malpli metaforan terminon.

eble ni simple sercxu plu


>
>Do la linio estu simple
>

>kurt-a cirkvit-o --> mal-long-a cirkvit-o


tiuj neniom klaras. *kortsluiting* ne estas *korte stroomkring*.

Mi preskaw proponus "kurtfermo"...

gxis, Ronaldo


Renato Corsetti

unread,
Sep 5, 2008, 3:10:19 AM9/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:


kurt-a cirkvit-o --> mal-long-a cirkvit-o
tiuj neniom klaras.
Kiel povas esti ke "mallonga" estas pli malklara ol "kurta"?

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Sep 5, 2008, 6:17:30 AM9/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
Vastalto skribis:

> Mi subtenas "fusxkontakto"-n. Ecx PIV registras gxin. Ankaux pluraj
retaj vortaroj registras gxin. Gxi estas jam uzata plurloke..

Vere! Mi trovis la vorton sub "kontakt/o" kun priskribo de malrezistanca
cirkvito. Dankon pro la informo.
Sen tiu priskribo mi pensis pri malbona kontakto (kiu ekzemple okazas, kiam
estas malpuraĵo,oksido aŭ simila, inter la kontaktiloj); por priskribi tiun
situacion PIV uzas "miskontakto"n.
Mi nun ankaŭ plene subtenas "fuŝkontakton". Do:
kurta cirkvito > fuŝkontakto
kurtcirkviti > fuŝkontakti (transitiva verbo) = okazigi fuŝkontakton.

Mi dankas pro via konigo de la adreso http://tekstoj.nl/kukolo/index.htm ,
kiun mi ankoraŭ ne konis.

Amike salutas
Leo

Leo De Cooman

unread,
Sep 5, 2008, 7:44:36 AM9/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Harri.
Intertempe mi jam konsentis pri la termino "fuŝkontakto".
Amike salutas
Leo

----- Oorspronkelijk bericht -----
Van: "Harri Laine" <proc...@gmail.com>
Aan: <la-bona...@googlegroups.com>
Verzonden: donderdag 4 september 2008 18:50
Onderwerp: (la bona lingvo) kurta cirkvito

Nicolas Gaufillet

unread,
Sep 5, 2008, 7:58:26 AM9/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton,

mi nomiĝas Nicolas Gaufillet (el Francujo), kelkaj gelistanoj konas min, mi aliĝis freŝdate al tiu listo, kaj mi kore salutas nun ĉiujn !
Pri "kurtcirkvito", io devigas min skribi kelkajn vortojn :

"kurtcirkvito" dirigas min al francoj : "lernu esperanton, ĝi iĝas pli kaj pli facila por vi" estas tro vort-al-vorta traduko, laŭ mi... almenaŭ ke "kurt" signifas "mallonga", sed mi ne tre bone komprenas, ĉar mi povas krei "kurtcirkviton" per dratoj de 2 kilometroj longajn ! kaj mi povas fari tion fore. Notu ke en la franca lingvo, "court-circuit" ne estas "circuit court".
Mi ne konsentas kun "fuŝkontakto" char  fuŝkontakto okazas, laŭ mi, kiam ulo ne scipovas bone luti auh ŝraŭbi. Ĉu ne ? temas pri malbona kontakto, sed "kurtcirkvito" estas tre bona kontakto !

Fakte, kio estas "kurtcirkvito" ? estas kiam, ni anstataŭigas ŝarĝan cirkviton per nula impedanco : tiel, oni trudas la elektroenergiofonton ne plu havi diferencon da potencialo. Do ofte, estas katastrofo...

Kion mi proponas ? hum...  "minusiga cirkvito" ? "senŝarĝa cirkvito" ? "dratiga/dratiĝa cirkvito" ?

Amike, Nikolao

2008/9/4 HIROTAKA Masaaki <hiro...@nifty.ne.jp>



--


l'esperanto, pourquoi pas ?
http://esperanto-jeunes.org/

Nicolas Gaufillet

unread,
Sep 5, 2008, 8:05:45 AM9/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton, intertempe, aliaj aldonas informojn, mi sxatus respondi :

"kurtcirkvito" ne cxiam fusxas la ceteron, ne cxiam estas dangxera, cxar ni povas, pro studado ekzemple, kiam ni havas kompleksan (malfacilan ?) cirkviton, apartigi iun parton per kurtcirkvito.

Niko

2008/9/5 Nicolas Gaufillet <nova...@gmail.com>

Renato Corsetti

unread,
Sep 5, 2008, 8:26:19 AM9/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
kurta cirkvito > fuŝkontakto
Bone. Dankon!

Amike

Renato

Pilar Otto

unread,
Sep 5, 2008, 8:58:05 AM9/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
HIROTAKA Masaaki:
> Rete kontrolebla per kukolo:

Se "kukolo" estas E-a jxargonajxo por "google (Guglo)", mi aplauxdas kaj
gratulas pro la eltrovajxo!

Otto

Nicolas Gaufillet

unread,
Sep 5, 2008, 9:02:24 AM9/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
Kaj ? kion ni elektas ?
Niko

2008/9/5 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>

Renato Corsetti

unread,
Sep 5, 2008, 9:26:40 AM9/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
Nicolas Gaufillet:
Kaj ? kion ni elektas ?
Multaj nun ŝajnas favoraj al "fuŝ-kontakto". Ĉu vi havas alian proponon?

Amike

Renato


Nicolas Gaufillet

unread,
Sep 5, 2008, 9:30:43 AM9/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
mi proponis tion :

"minusiga cirkvito" ? "dratiga/dratiĝa cirkvito" ?

Amike, Niko

2008/9/5 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>
Nicolas Gaufillet:

Renato Corsetti

unread,
Sep 5, 2008, 9:39:18 AM9/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
Pardonu, Nicolas! Nur nun mi vidas viajn proponojn:
"minusiga cirkvito" ? "senŝarĝa cirkvito" ? "dratiga/dratiĝa cirkvito" ?

La debato pri ili estas malfermata per ĉi tiu mesaĝo kaj estos malfermita tuj poste.

Amike

Renato


Nicolas Gaufillet

unread,
Sep 5, 2008, 9:42:05 AM9/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
Bone, mi skribis tro malfrue... sed mi klarigis kial "fusxkontakto" ne plene tauxgas.
Amike, Niko

2008/9/5 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>
Pardonu, Nicolas! Nur nun mi vidas viajn proponojn:

Pilar Otto

unread,
Sep 5, 2008, 9:47:49 AM9/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
Harri:

> Ankaŭ la esprimo "mallonga (aŭ kurta) cirkvito" estas laŭsignife
> kritikebla. Estas strange diri ekz. "mallonga cirkvito okazis", ĉar
> cirkvito estas principe drataro kaj aparataro, ne io kio okazas. Kaj
> ne la tuta cirkvito estas mallonga, sed la vojo de elektro inter du
> punktoj en cirkvito.

Kaj gxuste tiu vojo mem, laux mia kompreno (cxu gxusta?), estas la "mallonga
cirkvito", la cirkvito, tra kiu la elektro fluas, anstataux tra la
"normala", pli longa cirkvito. Cirkvito norvege estas "krets", vorto parenca
kaj egalvalora al la germana "Kreis" = "rondo", "cirklo". Mi komparas la
elektran cirkviton kun la sangocirkula.

Cetere ekzistas alia fenomeno, kiu estis traktata samloke kiel la mallonga
cirkvito (norvege "kortslutning") en la lernolibro pri fiziko, nome
"overledning" (proksimume "transkonduk(t)ado"). Mi trovis la vorton en neniu
el miaj elnorvegaj vortaroj (Esperanten, anglen, germanen). Temas pri tio,
ke la kurento ne restas nur en la konduktilo, sed pasas ankaux al ekz.
akvotubo aux alia metalajxo. Kiel nomi tiun fenomenon en Esperanto?

Otto

Renato Corsetti

unread,
Sep 5, 2008, 10:09:52 AM9/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:
Cetere ekzistas alia fenomeno, kiu estis traktata samloke kiel la mallonga 
cirkvito (norvege "kortslutning") en la lernolibro pri fiziko, nome 
"overledning" (proksimume "transkonduk(t)ado"). Mi trovis la vorton en neniu 
el miaj elnorvegaj vortaroj (Esperanten, anglen, germanen). Temas pri tio, 
ke la kurento ne restas nur en la konduktilo, sed pasas ankaux al ekz. 
akvotubo aux alia metalajxo. Kiel nomi tiun fenomenon en Esperanto?
Ĉu Elekto-elverŝo, Elekto-elfuo?

Amike

Renato


HIROTAKA Masaaki

unread,
Sep 5, 2008, 10:10:08 AM9/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
Niko:
> Notu ke en la franca lingvo, "court-circuit" ne estas "circuit court".

Certe. Bonvole notu ankaux, ke en Esperanto "fusxkontakto" ne estas
"fusxa kontakto".
Gxi estas uzata kun la aparte limigita senco. Pluraj vortaristoj
registras gxin. Gxi pli-malpli bone funkcias. Laux mi tio gravas. Ni
ne reinventu radon.
Cetere mi ne vidas avantagxon en viaj proponitaj vortoj kompare kun
"fusxkontakto".
>---html-part included links-------
>mailto:renato....@gmail.com

Nicolas Gaufillet

unread,
Sep 5, 2008, 10:22:02 AM9/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
mi provis proponi vortojn cxirkauhante la vorto "fusx", cxar mi ne komprenas la rilaton inter la nocioj de "kurtcirvkito" kaj "difekto, saboto, fusxo". Fusxkontakto estas ja kontakto de/por fusxo cxu ne ? mi ne volas esti vortariston aux reinventi la radon, nur, laux miaj eblecoj, helpi
Amike, Niko

2008/9/5 HIROTAKA Masaaki <hiro...@nifty.ne.jp>

HIROTAKA Masaaki

unread,
Sep 5, 2008, 10:26:28 AM9/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

En la malbona lingvo gxi estas "liko", pri kiu PIV2005 difinas:
"Ellasi elektran kurenton al la tero pro difektigxo de la konduktiloj."

Cxu "kurent-ellaso" aux 2elektro-ellaso"?

Amike,

Vastalto

P.S. En mia antauxa mesagxo al Niko (Nicolas Gaufillet) mi forgesis la
subskribon. Mi esperas indulgemon de Niko.

HIROTAKA Masaaki

unread,
Sep 5, 2008, 10:46:47 AM9/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
Niko:

>mi provis proponi vortojn cxirkauhante la vorto "fusx", cxar mi ne komprenas
>la rilaton inter la nocioj de "kurtcirvkito" kaj "difekto, saboto, fusxo".
>Fusxkontakto estas ja kontakto de/por fusxo cxu ne ?

La fenomeno "fusxkontakto/kurta cirkvito" okazas tiam, kiam normale
izolitaj du punktoj de unu cirkvito fusxe kaj akcidente kontaktigxas
rekte aux per konduktilo. "Fusxkontakto" estas unu speciala okazo el
"fusxaj kontaktoj". Gxi ne estas "kontakto de fusxajxoj".

Amike

Vastalto

ro-esp

unread,
Sep 5, 2008, 8:16:42 AM9/5/08
to la-bona...@googlegroups.com

-----Oorspronkelijk bericht-----
Van: Renato Corsetti <renato....@gmail.com>
Aan: la-bona...@googlegroups.com <la-bona...@googlegroups.com>
Datum: vrijdag 5 september 2008 9:10

Onderwerp: (la bona lingvo) kurta cirkvito


>Ronaldo:


>
>
>>> kurt-a cirkvit-o --> mal-long-a cirkvit-o

>> tiuj neniom klaras.

>Kiel povas esti ke "mallonga" estas pli malklara ol "kurta"?


Mi diris ke AMBAW malklaras. Mi rimarkis ke mi komprenas
ilin maljam kiam mi unue tradukas al la angla....

gxis, Ronaldo

Leo De Cooman

unread,
Sep 5, 2008, 3:17:01 PM9/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
Niko skribis:
> Kaj ? kion ni elektas ?
 
Komence mi reagis, ĉar ekzistas vorto, en kiu "kurta" estas kvazaŭ enkonstruita. Anstataŭigo de la radiko "kurt" per "mallong" kaŭzas iom tro longajn vortojn en elektrotekniko, kia "mallongcirkvitiĝi" kaj similaj.
Iuj proponis "fuŝkontakto", kiun mi komence komprenis kiel "malbona kontakto", precize kiel vi. Poste venis "pruvoj", ke tiu termino jam estas uzata anstataŭ la malfeliĉa "kurta cirkvito". Tiujn "pruvojn" oni facile trovas per http://tekstoj.nl/kukolo/index.htm  . Ili konvinkis min, ke fuŝkontakto povas esti taŭga elekto.
Mi kontentas, ke almenaŭ vi ankaŭ uzis la vorton "impedanco".  Enpense ni foje "mallongcirkvitos" la sekundaron de transformatoro por difini ĝian internan impedancon, ĉu ne?  :o)
Anstataŭ fari tion "fuŝe", ni trovu alian terminon: ni eble povus "interkonekti la sekundarajn klemojn", tio ŝajnas al mi iom pli eleganta esprimo ol "fuŝkontakti ĝin". (Kompreneble ni unue enmetos ("encirkvitigos") impedancon en la primaran cirkviton  :o)
 
Amike salutas kaj bonvenigas vin
Leo
 

Leo De Cooman

unread,
Sep 5, 2008, 3:33:37 PM9/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
Niko skribis:
> mi proponis tion :

"minusiga cirkvito" ? "dratiga/dratiĝa cirkvito" ?

Nur pri "dratigo": mi longe konstruis "dratigajn" maŝinojn; do maŝinojn, kiuj produktas draton (el pli dika). Do tiu vorto miaopinie ne taŭgas por anstataŭi "kurtcirviton".
 
Amike salutas
Leo

Nicolas Gaufillet

unread,
Sep 5, 2008, 2:53:37 PM9/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton kaj dankegon, almenau unu kiu bonvenigas min ;)
mi studas la transformatoron, sed ne tiam mi fandis dratojn...
Chion bonan, amike, Nikolao

2008/9/5 Leo De Cooman <Leo.De...@pandora.be>

Leo De Cooman

unread,
Sep 5, 2008, 4:39:29 PM9/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
Otto skribis:

> Cetere ekzistas alia fenomeno, kiu estis traktata samloke kiel la mallonga
> cirkvito (norvege "kortslutning") en la lernolibro pri fiziko, nome
"overledning" (proksimume "transkonduk(t)ado"). Mi trovis la vorton en neniu
el miaj elnorvegaj vortaroj (Esperanten, anglen, germanen). Temas pri tio,
ke la kurento ne restas nur en la konduktilo, sed pasas ankaux al ekz.
akvotubo aux alia metalajxo. Kiel nomi tiun fenomenon en Esperanto?

Verŝajne temas pri terkonekto

Amike salutas
Leo

Pilar Otto

unread,
Sep 5, 2008, 4:53:33 PM9/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
> Otto skribis:

> Temas pri tio, ke la kurento ne restas nur en la konduktilo, sed
> pasas ankaux al ekz. akvotubo aux alia metalajxo. Kiel nomi tiun
> fenomenon en Esperanto?
>
> Verŝajne temas pri terkonekto

Ne nur. Rete alireblaj vortaroj pri la du oficialaj norvegaj lingvoj difinas
la fenomenon jene:


"Bokmål": Eraro en konduktilreto pro kontakto inter du partoj kun malegala
tensio.

"Nynorsk" (kiu ofte difinas pli detale). Eraro en elektra konduktilreto aux
aparato pro difekthava izolajxo aux hazarda kontakto inter kurenthava
konduktilo kaj tero, enkapsuligo k.s.

Pli frue prezentitaj proponoj kiel "elversxo", "liko", "ellaso" k.s. sxajnas
al mi pli trafaj ol nura mencio de "tero".

Otto

ro-esp

unread,
Sep 8, 2008, 5:58:48 PM9/8/08
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ne scias kio estas impedanco, kaj unue pensis ke la kerna afero de ****
estas ke la kurento iras malpli longan vojon ol dezirate.

pro io en la desmedt-vortaro mi ekpensas ke ankaw eblus diri
"missxuntigxo" - sed tio versxajne apenaw helpus la azianojn

gxis, Ronaldo

Leo De Cooman

unread,
Sep 9, 2008, 2:38:29 PM9/9/08
to la-bona...@googlegroups.com
Ronado skribis:
> Mi ne scias kio estas impedanco, ...

Eble la nederlanda vorto "schijnweerstand" (ŝajnrezistanco) iom klarigos al
vi la signifon.
Ne tre science dirite: Impedanco estas por alternativa kurento, kio estas
rezistanco por kontinua kurento: alternativa kurento povas "reflektiĝi"
("reveni" post kvarono de periodo). Komparu kun risorto: se vi streĉante ĝin
liveras energion, tiu energio povas "reflektiĝi".
Oni povas meti nulan rezistancon inter la du konduktiloj de elektra reto,
tamen la kurento povas resti limigita. Ekzemple: "ideala" solenoido havas
nulan rezistancon, sed havas difinitan induktancon.
Alia ekzemplo: ideala transformatoro havas nulan rezistancon inter la klemoj
de siaj primara, respektive sekundara volvaĵoj. Oni tamen metas tiun nulan
rezistancon en elektra alternativkurenta reto. Tio eblas, ĉar tiuj volvaĵoj
havas impedancon, la kurento estas limigata de tiu impedanco.

Amike salutas
Leo

Renato Corsetti

unread,
Sep 9, 2008, 4:27:11 PM9/9/08
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
Eble la nederlanda vorto "schijnweerstand" (ŝajnrezistanco) iom klarigos al vi la signifon.
Mi fakte ne komprenis vian kalrigon, ĉar mi estas malfaka ankaŭ pri elektro.

Proponu linion por la malfakulo, kiu volas resti mnalfakulo:

impedanco --> ...........................

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Sep 10, 2008, 5:40:08 AM9/10/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:

> Proponu linion por la malfakulo, kiu volas resti mnalfakulo:

impedanco --> (alternkurenta) ŝajnrezistanco
 
Amike salutas
Leo

Renato Corsetti

unread,
Sep 10, 2008, 9:37:15 AM9/10/08
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
impedanco --> (alternkurenta) ŝajnrezistanco
Dankon, Leo.

Nun, kiu estas la rilato inter rezistanc- kaj rezist-?

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Sep 10, 2008, 2:34:04 PM9/10/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:
> Nun, kiu estas la rilato inter rezistanc- kaj rezist-?
La (konstanta) rezistanco R de (elektra) elemento en cirkvito, tra kiu fluas kontinua kurento I, estas la kvociento inter la elektropotencialdiferenco (ankaŭ nomita "tensio") E sur la klemoj de tiu elemento kaj la kurento. Do R=E/I (Leĝo de Omo - nacilingve Ohm)
Ĉar iuj (iom specialaj) rezistancoj ne estas konstantaj, sed dependas ekzemple de tiu tensio, mi devus doni la diferencialan difinon de rezistanco, sed mi timas, ke ne ĉiu listano komprenus ĝin.
 
Per ordinaraj vortoj oni povus diri, ke la rezistanco de (elektra) elemento "rezistas" al la trairo de kurento. Sed tia esprimo ne ebligas kalkulon.
 
Amike salutas
Leo 

Renato Corsetti

unread,
Sep 10, 2008, 1:36:16 PM9/10/08
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
La (konstanta) rezistanco R de (elektra) elemento en cirkvito, tra kiu fluas kontinua kurento I, estas la kvociento inter la elektropotencialdiferenco (ankaŭ nomita "tensio") E sur la klemoj de tiu elemento kaj la kurento. Do R=E/I (Leĝo de Omo - nacilingve Ohm)
Esence por malfakuloj (sed vere malfakaj):

rezistanc-o --> rezist-em-o, rezist-kvant-o, rezist-pov-o

Amike

Renato

Leo De Cooman

unread,
Sep 10, 2008, 3:09:07 PM9/10/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:

> rezistanc-o --> rezist-em-o, rezist-kvant-o, rezist-pov-o

Nepre ne "povo" ĉar tio estas alia teknika precize difinita nocio!
 
Amike salutas
Leo

Renato Corsetti

unread,
Sep 11, 2008, 3:51:59 AM9/11/08
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
Nepre ne "povo" ĉar tio estas alia teknika precize difinita nocio!
Dankon! Mi uzis la aliajn du alternativojn.

Cetere, niaj listoj iĝas ĉiam pli vizitataj. Nun ni atingis proksimume 9500 vizitojn. Tio devus igi nin emaj plibonigi la listojn por servi pli bone la publikon, kiu serĉas la bonan lingvon.

Amike

Renato


Fra Simo

unread,
Sep 17, 2008, 6:34:24 PM9/17/08
to la-bona...@googlegroups.com
     Rapidante, antauchese :
     Por "rezist/i" en ties plej kutima signifo mi uzas kaj rekomendas (malgrau la Londona-Biblieco de la radiko, kiun estus eble utile signi, eble per la PIV-aj simboloj "X" kaj "N"), "kontrau/star/i" (ankau  "X" kaj "N" !). Char tiu mankas en nia tabelo, mi proponas (do eble ambauflanke kun : "[X, N]") :
rezist/i [4oa] --> kontrau/star/i
     La faka vorto "rezistanc/o" (ne "rezist/anc/o", char sufikso "anc/" ne ekzistas !) shajnas al mi malpli nepre fortradukinda. Sed mi ne kontraustaras, ke ni provu trovi ian kontentigan fortradukajhon. Bazo de tiu povus esti "kontrau/star/", char ja temas pri kontraustarado malhelpanta la elektroflu(ad)on, sed oni ankau povus pensi pri "bar/" au pri "mal/help/".
     La ghusta sufiks(ajh)o supozeble estos "ad/" au nenio, depende de la vortobazo, por la okazajho (PIV-lingve la "fenomeno"), "em/" au "ec/" au nenio por la grando, eble ankau "ad/o/kvant/" (sed ni ne proponu pli ol unu tradukajhon, krom se kun signifodiferencoj), kaj "ajh/" por la aparatopeco, tra kiu malhelpadate pasas la flu(ad)o, kaj en kiu ekestas la {kontrau/star/, mal/help/, bar/ad/}o.

2008/9/10 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>

Renato Corsetti

unread,
Sep 18, 2008, 7:14:07 AM9/18/08
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:
rezist/i [4oa] --> kontrau/star/i
Tio ŝajnas al mi iom tro aŭdaca. Kion pensas la aliaj?

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Sep 18, 2008, 9:36:51 AM9/18/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:
>>     rezist/i [4oa] --> kontrau/star/i
> Tio ŝajnas al mi iom tro aŭdaca. Kion pensas la aliaj?

Jes. Mi pli ŝatis "malhelpi".
 
Amike salutas
Leo

Pilar Otto

unread,
Sep 20, 2008, 1:06:38 PM9/20/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:
> Francisko:
>>
>> rezist/i /[4oa]/ --> kontrau/star/i

>>
> Tio ŝajnas al mi iom tro aŭdaca. Kion pensas la aliaj?

Kiel gxeneral-lingvan esprimon mi ne trovas gxin tro auxdaca. La germana
"Widerstand", la skandinava "motstand" (tiel en la norvega) kaj similaj
rusaj derivajxoj fakte apogas tion. La "rezista movado" dum la Dua
Mondmilito nomigxas "motstandsbevegelsen" en la norvega. Ankaux elektra
"rezistanco", do tiu mezurata per omoj, nomigxas "motstand", same kiel ilo
por krei rezistancon. Mi parolas pri la gxenerale uzata lingvajxo:
elektristoj certe bezonas distingi inter "resistans", difinita en norvega
"fremdvortaro" kiel "la kontrauxstaro de materialo kontraux konduktado de
elektra kurento", kaj "impedans", difinita en la sama vortaro kiel "la
sxajna kontrauxstaro de alternkurenta cirkvito".

Otto

Renato Corsetti

unread,
Sep 20, 2008, 3:31:16 PM9/20/08
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:
Kiel gxeneral-lingvan esprimon mi ne trovas gxin tro auxdaca. La germana "Widerstand", la skandinava "motstand" (tiel en la norvega) kaj similaj rusaj derivajxoj fakte apogas tion.
Bone. Mi notis ĝin kun la indiko =.

Amike

Renato
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages