facio

0 views
Skip to first unread message

Vastalto

unread,
Dec 3, 2009, 8:16:12 PM12/3/09
to la-bona-lingvo
Karaj,
mi proponas jenan linion:

facio --> vizagxo, trajto

Kion vi pensas?

Vastalto (HIROTAKA Masaaki)

Anna Lowenstein

unread,
Dec 4, 2009, 2:38:03 AM12/4/09
to la-bona...@googlegroups.com
Mi estas s'okita - ne pro via sugesto, sed ke iu entute kurag'is uzi la vorton! Sed efektive g'i trovig'as en PIV.
Certe g'i devus aperi en La Bona Lingvo.
Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Vastalto
Inviato: venerdì 4 dicembre 2009 2.16
A: la-bona-lingvo
Oggetto: (la bona lingvo) facio

Renato Corsetti

unread,
Dec 4, 2009, 4:01:48 AM12/4/09
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:
Mi estas s'okita - ne pro via sugesto, sed ke iu entute kurag'is uzi la vorton! Sed efektive g'i trovig'as en PIV.
La redaktantoj de PIV (kaj la inventintoj de tiu "scienca" vorto) estas veraj krimuloj. Mi pretas surpreni la respondecon pri tiu vorto kaj klarigi ĝin al la Internacia Kortumo pri Homaj Rajtoj.

Mi tuj enmetas la linion.

Amike

Renato

Antonio De Salvo

unread,
Dec 4, 2009, 7:24:31 AM12/4/09
to la-bona...@googlegroups.com
Vastalto:

>mi proponas jenan linion:
>facio --> vizagxo, trajto

Neniu problemo pri "vizagxo", se temas pri homoj; mi havas kelkajn dubojn se temas pri bestoj (persone, mi uzas "muzelo").
Por la medicina signifo, mi aldonus "aspekto".
Mi ne estas konvinkita pri "trajto", cxar cxi tiu termino estas gxenerale uzata plurale (ekzemple, "la trajtoj de la vizagxo"); eventuale, mi dirus "karaktero".
Gxis
Antonio


Renato Corsetti

unread,
Dec 4, 2009, 8:55:29 AM12/4/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:
Neniu problemo pri "vizagxo", se temas pri homoj; mi havas kelkajn dubojn se temas pri bestoj (persone, mi uzas "muzelo").
Por la medicina signifo, mi aldonus "aspekto".
Nun la linio estas:

faci·o → vizaĝ·o, (ĉe bestoj) muzel·o; (en medicino ankaŭ) aspekt·o

Amike

Renato


Anna Lowenstein

unread,
Dec 4, 2009, 9:34:53 AM12/4/09
to la-bona...@googlegroups.com

Lau’ mi, ankau’ bestoj havas vizag’on, same kiel homoj. La deziro havi apartan vorton por bestoj eble estas pro la influo de naciaj lingvoj.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: venerdì 4 dicembre 2009 14.55
A: la-bona...@googlegroups.com


Oggetto: (la bona lingvo) facio

 

Antonio:

Silvia Garnero

unread,
Dec 4, 2009, 8:43:31 AM12/4/09
to la-bona...@googlegroups.com
Laux mi la termino facio neniel rilatas kun vizagxo fakte li indikas la
vorton "fazione", nome, parto de politika partio, cxu mi malpravas? Kore.
Silvia Garnero.

Renato Corsetti

unread,
Dec 4, 2009, 10:50:09 AM12/4/09
to la-bona...@googlegroups.com
Silvia:
Laux mi la termino facio neniel rilatas kun vizagxo fakte li indikas la 
vorton "fazione", nome, parto de politika partio, cxu mi malpravas? 
Jes. Bonvolu rigardi en PIV.

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages